Forumo BRE

ESPERANTO => Esperanta novaĵo => Fadeno komencita de: Miaohui je julio 14, 2014, 10:57:47 ptm

Titolo: Kursoj de la Internacia Somera Lernejo de Esperanto en Xi'an
Afiŝo de: Miaohui je julio 14, 2014, 10:57:47 ptm
Kursoj de la Internacia Somera Lernejo de Esperanto en Xi'an

(http://images.china.cn/attachement/jpg/site1018/20140714/00016c57c218152dcbdd13.jpg)
(http://images.china.cn/attachement/jpg/site1018/20140714/00016c57c218152dcbe614.jpg)
    La 13-an julie komenciĝis la kurso de la Internacia Somera Lernejo de Esperanto en Tiefo-templo de la urbo Xi'an, ĉefurbo de Ŝannxi-provinco, nordokcidenta Ĉinio. Antaǔ du jaroj la ĉina folio de ILEI kaj Xi'an-a E-Asocio ekokazigis la someran lernejon por kulturi e-istojn dum someraj ferioj en la lando. Ĉijare la lernejo kun 14 lernantoj el Nepalo, Koreio kaj de Taiwan, Xi’an kaj aliaj lokoj de Ĉinio havas du-nivelajn kursojn nome bazan kurson kaj perfertigan kurson gvidataj de Miaohui, veterana e-isto.
 
    La 12-an de julio Wang Tianyi, prezidantoj de IKEF kaj de Xi’an-a E-Asocio kaj lia kolego Wei Ŝan, vicprezidanto de Xi’an-a E-Asocio vizitis la Tiefo-templon por saluti la kursanojn.
 
La kursoj daŭros kvin semajnojn.
 
(Wei Ŝan kaj Ĉen Ji)

Originalo:http://www.espero.com.cn/2014-07/14/content_32946804.htm