Forumo BRE

BUDDHISMO => Budhismaj Monaĥejoj => Fadeno komencita de: Miaohui je decembro 12, 2014, 04:48:36 atm

Titolo: Monaĥejo Ŝeŝjŭesi
Afiŝo de: Miaohui je decembro 12, 2014, 04:48:36 atm
Antaŭ hieraŭ mi venis al Monaĥejo Ŝeŝjŭesi laŭ invito de mia budhana amiko kaj kunlerninto. Li transprenis la respondecon administri malgrandan monaĥejon en malgranda vilaĝo ĉe Urbo Pingyang de Urbo Ŭenĝou, Provinco Zhejiang. Li proponis, ke mi ekloĝu en tiu ĉi monaĥejo por daŭrigi mian laboron instrui Esperanton kaj samtempe eduki budhanajn esperantistojn por kune realigi mian revon disvastigi budhismon pere de Esperanto kaj disvastigi Esperanton per budhismo. Mi akceptis la inviton kaj decidis doni bazan kurson de Esperanto dum la vintra feriotempo.
Jen kelkaj fotoj de la monaĥejo. Per la fotoj vi povas vidi, ke la monaĥejo estas tre malgranda, sed kompakta, kun unu korto kaj du duetaĝaj loĝdomoj aparte por viroj kaj virinoj.
Titolo: Re: Monaĥejo Ŝeĵŭesi
Afiŝo de: Miaohui je decembro 12, 2014, 06:19:17 atm
Estas nur unu korto en la monaĥejo, ambaŭ flanke de kiu estas du duetaĝaj domoj aparte por viroj kaj virinoj. La ĉefa halo estas kontraŭ tiu de la pordo, kaj ambaŭ la porda halo estas kvar malgrandaj haloj ambaŭ flanke.
Titolo: Re: Monaĥejo Ŝeĵŭesi
Afiŝo de: Miaohui je decembro 12, 2014, 06:27:03 atm
Jen halo super la porda halo. Ĝi estas tre konvena por meditejo, tamen mi ankaŭ volas uzi ĝin kiel nian klasĉambron budhisman kaj esperantan laŭ bezono.
Titolo: Re: Monaĥejo Ŝeŝjŭesi
Afiŝo de: Miaohui je januaro 23, 2015, 01:10:26 ptm
Aliaj fotoj
Titolo: Re: Monaĥejo Ŝeŝjŭesi
Afiŝo de: Miaohui je februaro 16, 2015, 12:32:36 ptm
Du el la kursanoj lernas en la mallonga libertempo dum la laboro.
Titolo: Re: Monaĥejo Ŝeŝjŭesi
Afiŝo de: Miaohui je februaro 17, 2015, 06:06:19 ptm
Nia kurseto