Novaj afiŝoj

Paĝoj: 1 2 [3] 4 5 6 7 8 9 10
21
Esperanta novaĵo / Novaj enhavoj en nia retejo
« Lasta afiŝo de Miaohui je julio 08, 2015, 02:31:10 ptm »
Saluton, karaj amikoj!

    Antaŭ nelonge mi starigis novajn rubrikojn en la retejo. Unu estas albumo, kies adreso estas http://www.budhano.cn/albumo kaj la alia estas nova aŭdlibro “Budhismaj rakontoj pri la antaŭaj vivoj de la Budho” kies adreso estas http://www.budhano.cn/libro/br
    Ĉiuj samideanoj estas bonvenaj. Se vi havas ian ajn opinion pri tio, bonvolu informi min al mia retadreso: miaohui@budhano.cn
Antaŭdankon!
22
Budhismaj Monaĥejoj / Bestoliberiga ceremonio
« Lasta afiŝo de Miaohui je julio 08, 2015, 11:37:28 atm »
Laŭ budhismo ĉiuj vivestaĵoj havas egalan naturon eĉ por fariĝi budho, kaj ili havas saman rajton por vivi sekure kaj feliĉe, do estas kutimo de budhanoj laŭeble protekti kaj liberigi kaptitajn vivestaĵojn. Dum la budhobana ceremonio ni ankaŭ okazigis bestoliberigan riton, dum kiu ni liberigis fiŝojn kaj testudojn. Ni sincere benas kaj bondeziras, ke tiuj kompatindaj bestoj povu vivi sekure ĝis la natura morto, kaj poste renaskiĝu en la budha lando por sin liberigi el la sufero de naskiĝoj kaj mortoj.
23
Budhismaj Monaĥejoj / Re: Budhonaska festo en Monaĥejo Longqingsi
« Lasta afiŝo de Miaohui je julio 08, 2015, 10:53:32 atm »
Majsro Binzhen, la abato de la monaĥejo, faris predikadon al la budhanoj.
24
Budhismaj Monaĥejoj / Re: Budhonaska festo en Monaĥejo Longqingsi
« Lasta afiŝo de Miaohui je julio 08, 2015, 10:48:41 atm »
Banado al la Reĝido Sidarto
25
Budhismaj Monaĥejoj / Re: Budhonaska festo en Monaĥejo Longqingsi
« Lasta afiŝo de Miaohui je julio 08, 2015, 10:44:32 atm »
En la ceremonio oni plenumis la riton kaj banas la statuon de Reĝido Sidarto per parfumita akvo kun petaloj de lotusfloroj. La ceremonio estas majesta, kaj multaj budhanoj proksimaj partoprenis en la ceremonio.
26
Budhismaj Monaĥejoj / Budhonaska festo en Monaĥejo Longqingsi
« Lasta afiŝo de Miaohui je julio 08, 2015, 10:38:54 atm »
    La dekkvina de aprilo laŭ la luna kalendaro en Ĉinio estis la festo de budhonasko. En tiu tago antaŭ ĉirkaŭ 2600 jaroj Ŝakjamunio naskiĝis en Nepalo. Do oni celebras la feston en ĉiuj budhismaj monaĥejoj kaj regionoj.
    Laŭ legento, naŭ drakoj spruĉis pluvon por bani Reĝidon Sidarto, kiu estis Budho Ŝakjamunio poste, do ĉiuj budhanoj celebras la budhonaskon per ceremonio de Budhobano. Ankaŭ ni ĝuis la feston en Monaĥejo Longqingsi, kie mi loĝas nun. Jen mi publikigos kelkajn fotojn de la ceremonio por dividi kun samideanoj, kiuj havas intereson pri Budhismo kaj budhismaj ritoj.
27
Budhismaj Monaĥejoj / Re: Fotoj de Monaĥejo Longqingsi
« Lasta afiŝo de Miaohui je julio 07, 2015, 07:12:16 ptm »
La gastejo, kiu sin rolas kiel nia malgranda klascxambro.
28
Budhismaj Monaĥejoj / Re: Fotoj de Monaĥejo Longqingsi
« Lasta afiŝo de Miaohui je julio 07, 2015, 07:08:06 ptm »
La instrumentoj por la rito.
29
Budhismaj Monaĥejoj / Re: Fotoj de Monaĥejo Longqingsi
« Lasta afiŝo de Miaohui je julio 07, 2015, 07:05:30 ptm »
Ponteto kondukanta al la monaĥejo.
30
Budhismaj Monaĥejoj / Re: Fotoj de Monaĥejo Longqingsi
« Lasta afiŝo de Miaohui je julio 07, 2015, 07:03:12 ptm »
Statuoj de budhoj kaj bodisatvoj en la cxefa halo.
Paĝoj: 1 2 [3] 4 5 6 7 8 9 10