Montri afiŝojn

En tiu ĉi paĝo vi povas rigardi ĉiujn afiŝojn faritajn de tiu ĉi forumano. Notu, ke vi povas vidi afiŝojn nur en partoj de la forumo por kiuj vi nun havas atingopermeson.


Mesaĝoj - Miaohui

Paĝoj: 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 [14] 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 ... 52
196
Sutro de cent paraboloj / 76. Aspiro al la Reĝidino
« je: junio 16, 2014, 07:00:25 atm »
76. Aspiro al la Reĝidino

  Iam antaŭe, kiam kamparano promenis en la ĉefurbo, li vidis, ke la reĝidino estas eksterordinare ĉarma. Li do aspiris al ŝi tagnokte, kaj neniel povis sin deteni de tio. Li deziregis kontaktiĝi kun ŝi, sed povis trovi nenian metodon por realigi sian deziron. Pro tio li vakskoloriĝis, kaj eksuferis de grava malsano.

  Kiam liaj parencoj kaj amikoj informiĝis pri tio, ili vizitis lin kaj demandis pri la kaŭzo de lia malsano.

  Li respondis: "Mi vidis la ĉarman reĝidinon antaŭ nelonge, kaj deziregis kontaktiĝi kun ŝi. Sed mi neniel povis elpensi bonan metodon por tio, do mi malsaniĝis pro ĉagreniĝo. Se mia deziro ne realiĝos, mi ne plu povos daŭrigi mian vivon."

  La amikoj diris: "Ni elpensos bonan metodon por realigi vian deziron. Ne plu turmentiĝu pri tio." Tagon poste, ili revenis al li kaj diris: "Ni jam kontaktis la reĝidinon por vi, tamen ŝi ne konsentis pri via deziro."

  Aŭdinte tion, la kamparano ekridis kun ĝojo. Li diris, ke li certe povos havigi la reĝidinon al si.

  La malsaĝuloj en la mondo ankaŭ kondutas same. Anstataŭ distingi la sezonojn de printempo, somero, aŭtuno kaj vintro, ili semis en vintro por rikolti frukton, sed ili klopodos vane, rikoltos nenion kaj ankaŭ perdos ĉion el la semoj. Kun nur iom da merito la malsaĝuloj sin opinias perfektaj kaj baldaŭ iluminiĝontaj simile al la kamparano aspiranta la manon de la reĝidino.

198
Esperanta novaĵo / La 76-a elsendo de Retradio BRE
« je: junio 15, 2014, 04:51:51 atm »
Retradio 76/2014-06-15
  Saluton,karaj amikoj!
  Nun ni ekdisaŭdigis la 76-an elsendon de Retradio BRE je la adreso:http://www.budhano.cn/podkasto/?p=1697
  
   Elsendlisto
  Aktualaĵo
  Someraj aktivadoj de Esperanto en Urbo Xi’an
  Budhisma sutro
  51. Komuna servistino
  52. Muzikisto kaj la reĝo
  53. Reciproka venĝo
  54. La kapo kaj vosto
  55. Lojala Subulo
  Budhismaj rakonto
  4-7. La rakonto de Ĉatapano, laika disĉiplo
  Budhisma muziko
  Muziko el Antikva Ĝengo
  Valora homa vivo
  Viaj vortoj estas la vojoj pavimitaj de vi mem

  Ĉiuj samideanoj estas bonvenaj!

199
Pri Esperanto / Rekomendo pri esperanta babilejo
« je: junio 15, 2014, 03:17:51 atm »
Post ensaluto je la retadreso http://esperantejo.com/freenode.html vi povos babili tajpe kun multaj samideanoj el la tuta mondo.

200
Esperantaj aktivadoj okazos en Urbo Xi'an de Ŝaanxi, Ĉinio

  Saluton, karaj amikoj!
  Nun ni elsendas informon pri la someraj aktivadoj okazontaj en Urbo Xi'an, unu el la belaj antikvaj urboj en Ĉinio. Xi’an-a Somera lernejo de Esperanto okazos ekde la dektria de julio ĝis la dekkvara de aŭgusto en monaĥejo Tiefosi, kaj Miaohui gvidos la kurson. Iom post tio, okazos la Orienta Esperanta Seminario en Urbo Xi'an ekde la deksesa ĝis la dudektria de aŭgusto. Ĉiuj samideanoj estas bonvenaj en la seminario. Bonvolu kontakti sinjoron Trezoro por aliĝo al la seminario. Lia retadreso estas:  orientaesperanto@163.com
  Hieraŭ ni komencis la esperantan kurson por instruaj volontuloj en Monaĥejo tiefosi, kaj nia kurso daŭros ĝis la komenciĝo de la somera lernejo de Esperanto.
  Ĝuste pro tio nia elsendo paŭzos tri monatojn por ke ni havu pli da tempo kaj energio en preparado de la someraj aktivadoj, do la nuna elsendo estas la lasta en la antaŭa duonjaro, kaj ni reelsendos ĝin en septembro, tri monatoj poste.
  Ĉion bonan al vi!

201
La 9a Internacia Esperanto-Renkontiĝo de Meditado

| 2014-01-28 Nombro de mesaĝoj (0)Bookmark and Ŝare
 
Komuna fotiĝo
 


Prelegas Miaohui 
 
    En la Korea Esperanto-Movado estas kelkaj konataj aranĝoj, en kiuj partoprenas ankaŭ eksterlandaj esperantistoj, t. e. Esperanto-Lernejo Namkang okazanta printempe kaj aŭtune kaj la Korea Kongreso de Esperanto. Laste enviciĝis ankaŭ la Internacia Esperanto-Renkontiĝo de Meditado (IERM), kiun ekde 2006 ĉiujare organizas la Esperantista Asocio de Ŭonbulismo (EAŬ) sub la aŭspicioj de la Internacia Fako de la Ĉefsidejo de Ŭonbulismo, koredevena religio.
 
    Kun la tempopaso IERM pli kaj pli altiras atentojn de koreaj kaj eksterlandaj esperantistoj. Ĉi-jare ĝi okazis de la 17a ĝis la 20a de januaro kaj atingis rekordan nombron de la partoprenantaro eĉ super la kutima limo de 40. Entute 58 diversreligiaj esperantistoj ĉeestis, inkluzive de 19 eksterlandanoj el Brazilo (1), Ĉinio (6), Hungario (2), Japanio (4), Litovio (1), Rusio (2) kaj Tajvano (3).
 
    En la solena inaŭguro la estrino de la Internacia Fako de Ŭonbulismo persone ĉeestis kaj gratulparolis. Ŝi diris, ke Zamenhofo kaj Sotesano (fondinto de ŭonbulismo) vivis pioniran vivon por la monda paco, kaj petis, ke la ĉeestantoj pli strebu al la paca mondo kaj bonfara mondo. José Antonio Vergara, UEA-estrarano pri faka agado, sendis sian mesaĝon kaj aprezis la agadon de EAŬ kaj ĝojis precipe pro tio, ke la sinsekvaj ŭonbulanaj ekleziestroj esprimis sin favore al la ideo kaj praktiko ligitaj al Esperanto.
 
    Kvankam IERM estas religia renkontiĝo, jam dekomence ĝi tenas tian sintenon, ke ĉiuj partoprenantoj povu doni sian prelegon pri ajna temo kaj dividi siajn sciojn kaj spertojn kun la aliaj. La sinteno bone montriĝis en tio, ke ĉi-foje 13 prelegoj okazis en du tagoj. Prelegis CHEN Ya Wen (Kio estas Jogo?), Miaohui (Ĉiutaga meditado, Kontribuo de la majstro Xuanzang), SONG Ping (Tradiciaj pentraĵoj de Ĉinio), Ŝlepĉenko Gennradij (Esperanto-movado en Fora Oriento), Gabor Markus (Komuna fundamento de religioj), CHOE Taesok (Doktrino de ŭonbulismo), MASUI Masanori (Batalarto Waraku), ZHANG Ping (Ĉina ĉarmo en Kunqu-opero), KIM Seon Wook (Sankta Paŭlo: por universalisma etiko), HAN Sook-hee (Gimbapo kaj odeno), CHEN Yi Ĉou (Akvokristalo kaj piedmasaĝo), Akiko JAMAMOTO (Mia Esperanto-vivo). Kiel supre vi vidas, la prelegtemoj estis vere buntaj.
 
    Interalie, la ĉina budhana monaĥo Miaohui emfazis: "La bazo de meditado estas abstinado de malbono kaj laŭebla farado de bono, kaj sur tiu bazo ni povas kvietigi kaj purigi nian menson per meditado en niaj ĉiutagaj laboro kaj vivo por havi pli bonan staton en la nuna kaj la estonta vivoj." Oni kun granda intereso ĝuis la tempon de komuna farado de gimbapo, kiu estas unu el la plej popularaj koreaj manĝaĵoj. Sur algo oni sternas spicitan rizon kaj sur la rizon metas jam pretigitajn diversajn ingrediencojn (karoton, ovofritaĵon, kukumon, ŝinkon, krabobastonon ktp).
 
    Inter prelegoj la publikon distris TSENG Ŝian Fan per diabolo, KANG Li per flutado, SONG Ping per dancado, kaj Avdeev Mikhail per kantado kun gintara akompano. Sub la gvido de OH Soonmo oni lernis kaj gaje kundancis la korean dancon laŭ la kanto Kangkangsuŭole. Unuafojajn ĉeestantojn forte impresis 108-foja vespera profunda riverencado kun pento, preĝo, danko kaj bondeziro.
 
    La IERM-anoj ĉeestis kaj spertis la darmkuvenon de la ĉefsidejo de ŭonbulismo kaj salutis la milpersonan ŭonbulanan publikon. En sia salutparolo al la publiko la monaĥo Miaohui admiris, ke ŭonbulismo aktive utiligas Esperanton por diskonigi siajn instruojn kaj esperis, ke pli kaj pli multiĝos esperantistoj en budhismo, ŭonbulismo, kristanismo, katolikismo, Oomoto kaj aliaj religioj kaj ili kunlaboru por krei pli bonajn estontecon kaj mondon.
 
    Ĉi-foje oni ekskursis al la signifoplena sankta loko Jongsan de ŭonbulismo, kie Sotesano naskiĝis, serĉis la veron, atingis iluminiĝon kaj donis siajn unuajn instruojn. Oni vizitis la iluminiĝejon, naskiĝdomon, polderon, muzeon kaj aliajn. La polderon en flusejo kreis Sotesano kun siaj disĉiploj por establi la eklezian ekonomian bazon. Poste oni daŭrigis la duontagan ekskurson al la historia loko, kie budhismon alportis la barata budhana monaĥo Marananta al la korea dinastio Bekĝe en la jaro 384. En vespera bankedo oni manĝis ekologiajn manĝaĵojn el la sankta loko kaj gustumis lotusfloran teon.
 
    Kutima ero de la renkontiĝo estas viziti la nuan kaj la emeritan ekleziestrojn, ĉefmajstrojn de ŭonbulismo. Pluraj ĉeestantoj rakontis al ili siajn impresojn pri la renkontiĝo kaj ŭonbulismo. La nuna ĉefmajstro Gjongsan klarigis pri unu cirklo, kiun ŭonbulanoj prenas kiel kredobjekton kaj pratikmodelon: "Unu cirklo estas ĝuste same aspekta, kiel vi estas, kiam vi sentas feliĉon, estas ronda kiel simbolo de la paco, kaj estas la vero, kiu regas la universon. Ŭonbulismo celas pacon kaj Esperanto ankaŭ celas pacon. Nia eklezio klopodu por doni pli da subtenoj al la Esperanto-aktivado." La emerita ĉefmajstro Ĝŭasan akceptis la esperantistojn per orientmedikamenta teo kaj ginsenga frago. Li kiel konata fervora pledanto por la Esperanto-movado substrekis, ke neangllingvaj landoj kunlaboru por fari Esperanton komuna mondlingvo, kaj ke ĝi estas la plej granda donaco al la estonta homaro. Li petis la ĉeestantojn pli aktivi en sia kampo por Esperanto.
 
    Unu el la bonaj rikoltoj de la ĉi-jara aranĝo estis ke multnombra partopreno de eksterlandaj esperantistoj bone influis kaj konvinkis ekleziajn funkciulojn pri la viveco kaj utileco de Esperanto. La ekleziaj radio, televido kaj gazetoj tre pozitive raportis pri la aranĝo. La 10a IERM okazos de la 16a ĝis la 19a de januaro 2015 en Iksan. La Esperantista Asocio de Ŭonbulismo planas organizi sian fakan kunsidon en la Bonaera UK kaj ankaŭ similan aranĝon de meditado en Eŭropo okaze de la 100a Universala Kongreso de Esperanto. Interesiĝantoj turniĝu al LEE Jungkee (esperanto@saluton.net).
 
Raportas CHOE Taesok
(el ĉojus.com)
Redaktoro : Zhang Xiaotong

Transpublikigita el "El Popola Ĉinio"  La adreso de la originalo: http://www.espero.com.cn/2014-01/28/content_31330081.htm
 

202
Lernado kaj instruado / 16 Reguloj de esperanta gramatiko
« je: junio 07, 2014, 03:51:21 ptm »
B. Reguloj.
1) Artikolo nedifinita ne ekzistas; ekzistas nur artikolo difinita (la), egala por ĉiuj seksoj, kazoj kaj nombroj.
Rimarko. La uzado de la artikolo estas tia sama, kiel en la aliaj lingvoj. La personoj, por kiuj la uzado de la artikolo prezentas malfacilaĵon, povas en la unua tempo tute ĝin ne uzi.
2) La substantivoj havas la finiĝon o. Por la formado de la multenombro oni aldonas la finiĝon j. Kazoj ekzistas nur du : nominativo kaj akuzativo; la lasta estas ricevata el la nominativo per la aldono de la finiĝo n. La ceteraj kazoj estas esprimataj per helpo de prepozicioj (la genitivo per de, la dativo per al, la ablativo per per aŭ aliaj prepozicioj laŭ la senco).
3) La adjektivo finiĝas per a. Kazoj kaj nombroj kiel ĉe la substantivo. La komparativo estas farata per la vorto pli, la superlativo per plej; ĉe la komparativo oni uzas la prepozicion ol.
4) La numeraloj fundamentaj (ne estas deklinaciataj) estas : unu, du, tri, kvar, kvin, ses, sep, ok, naŭ, dek, cent, mil. La dekoj kaj centoj estas formataj per simpla kunigo de la numeraloj. Por la signado de numeraloj ordaj oni aldonas la finiĝon de la adjektivo; por la multoblaj — la sufikson obl, por la nombronaj — on, por la kolektaj — op, por la disdividaj — la vorton po. Krom tio povas esti uzataj numeraloj substantivaj kaj adverbaj.
5) Pronomoj personaj : mi, vi, li, ŝi, ĝi (pri objekto aŭ besto), si, ni, vi, ili, oni; la pronomoj posedaj estas formataj per la aldono de la finiĝo adjektiva. La deklinacio estas kiel ĉe la substantivoj.
6) La verbo ne estas ŝanĝata laŭ personoj nek nombroj. Formoj de la verbo : la tempo estanta akceptas la finiĝon -as; la tempo estinta -is; la tempo estonta -os; la modo kondiĉa -us; la modo ordona -u; la modo sendifina -i. Participoj (kun senco adjektiva aŭ adverba) : aktiva estanta -ant; aktiva estinta -int; aktiva estonta -ont; pasiva estanta -at; pasiva estinta -it; pasiva estonta -ot. Ĉiuj formoj de la pasivo estas formataj per helpo de responda formo de la verbo esti kaj participo pasiva de la bezonata verbo; la prepozicio ĉe la pasivo estas de.
7) La adverboj finiĝas per e; gradoj de komparado kiel ĉe la adjektivoj.
8) Ĉiuj prepozicioj postulas la nominativon.
9) Ĉiu vorto estas legata, kiel ĝi estas skribita.
10) La akcento estas ĉiam sur la antaŭlasta silabo.
11) Vortoj kunmetitaj estas formataj per simpla kunigo de la vortoj (la ĉefa vorto staras en la fino); la gramatikaj finiĝoj estas rigardataj ankaŭ kiel memstaraj vortoj.
12) Ĉe alia nea vorto la vorto ne estas forlasata.
13) Por montri direkton, la vortoj ricevas la finiĝon de la akuzativo.
14) Ĉiu prepozicio havas difinitan kaj konstantan signifon; sed se ni devas uzi ian prepozicion kaj la rekta senco ne montras al ni, kian nome prepozicion ni devas preni, tiam ni uzas la prepozicion je, kiu memstaran signifon ne havas. Anstataŭ la prepozicio je oni povas ankaŭ uzi la akuzativon sen prepozicio.
15) La tiel nomataj vortoj fremdaj, t. e. tiuj, kiujn la plimulto de la lingvoj prenis el unu fonto, estas uzataj en la lingvo Esperanto sen ŝanĝo, ricevante nur la ortografion de tiu ĉi lingvo; sed ĉe diversaj vortoj de unu radiko estas pli bone uzi senŝanĝe nur la vorton fundamentan kaj la ceterajn formi el tiu ĉi lasta laŭ la reguloj de la lingvo Esperanto.
16) La fina vokalo de la substantivo kaj de la artikolo povas esti forlasata kaj anstataŭigata de apostrofo.

203
Budhismo kaj Esperanto / Elŝuteblaj dokumentoj por Retradio BRE
« je: junio 07, 2014, 03:16:10 ptm »
1.http://www.budhano.net/retradio/2013-01-06.mp3
2.http://www.budhano.net/retradio/2013-01-13.mp3
3.http://www.budhano.net/retradio/2013-01-20.mp3
4.http://www.budhano.net/retradio/2013-01-27.mp3
5.http://www.budhano.net/retradio/2013-02-03.mp3
6.http://www.budhano.net/retradio/2013-02-10.mp3
7.http://www.budhano.net/retradio/2013-02-17.mp3
8.http://www.budhano.net/retradio/2013-02-24.mp3
9.http://www.budhano.net/retradio/2013-03-03.mp3
10.http://www.budhano.net/retradio/2013-03-10.mp3
11.http://www.budhano.net/retradio/2013-03-17.mp3
12.http://www.budhano.net/retradio/2013-03-24.mp3
13.http://www.budhano.net/retradio/2013-03-31.mp3
14.http://www.budhano.net/retradio/2013-04-07.mp3
15.http://www.budhano.net/retradio/2013-04-14.mp3
16.http://www.budhano.net/retradio/2013-04-21.mp3
17.http://www.budhano.net/retradio/2013-04-28.mp3
18.http://www.budhano.net/retradio/2013-05-05.mp3
19.http://www.budhano.net/retradio/2013-05-12.mp3
20.http://www.budhano.net/retradio/2013-05-19.mp3
21.http://www.budhano.net/retradio/2013-05-26.mp3
22.http://www.budhano.net/retradio/2013-06-02.mp3
23.http://www.budhano.net/retradio/2013-06-09.mp3
24.http://www.budhano.net/retradio/2013-06-16.mp3
25.http://www.budhano.net/retradio/2013-06-23.mp3
26.http://www.budhano.net/retradio/2013-06-30.mp3
27.http://www.budhano.net/retradio/2013-07-07.mp3
28.http://www.budhano.net/retradio/2013-07-14.mp3
29.http://www.budhano.net/retradio/2013-07-21.mp3
30.http://www.budhano.net/retradio/2013-07-28.mp3
31.http://www.budhano.net/retradio/2013-08-04.mp3
32.http://www.budhano.net/retradio/2013-08-11.mp3
33.http://www.budhano.net/retradio/2013-08-18.mp3
34.http://www.budhano.net/retradio/2013-08-25.mp3
35.http://www.budhano.net/retradio/2013-09-01.mp3
36.http://www.budhano.net/retradio/2013-09-08.mp3
37.http://www.budhano.net/retradio/2013-09-15.mp3
38.http://www.budhano.net/retradio/2013-09-22.mp3
39.http://www.budhano.net/retradio/2013-09-29.mp3
40.http://www.budhano.net/retradio/2013-10-07.mp3
41.http://www.budhano.net/retradio/2013-10-13.mp3
42.http://www.budhano.net/retradio/2013-10-20.mp3
43.http://www.budhano.net/retradio/2013-10-27.mp3
44.http://www.budhano.net/retradio/2013-11-03.mp3
45.http://www.budhano.net/retradio/2013-11-10.mp3
46.http://www.budhano.net/retradio/2013-11-17.mp3
47.http://www.budhano.net/retradio/2013-11-24.mp3
48.http://www.budhano.net/retradio/2013-12-01.mp3
49.http://www.budhano.net/retradio/2013-12-07.mp3
50.http://www.budhano.net/retradio/2013-12-15.mp3
51.http://www.budhano.net/retradio/2013-12-22.mp3
52.http://www.budhano.net/retradio/2013-12-29.mp3
53.http://www.budhano.net/retradio/2014-01-07.mp3
54.http://www.budhano.net/retradio/2014-01-12.mp3
55.http://www.budhano.net/retradio/2014-01-19.mp3
56.http://www.budhano.net/retradio/2014-01-26.mp3
57.http://www.budhano.net/retradio/2014-02-02.mp3
58.http://www.budhano.net/retradio/2014-02-09.mp3
59.http://www.budhano.net/retradio/2014-02-16.mp3
60.http://www.budhano.net/retradio/2014-02-23.mp3
61.http://www.budhano.net/retradio/2014-03-02.mp3
62.http://www.budhano.net/retradio/2014-03-09.mp3
63.http://www.budhano.net/retradio/2014-03-16.mp3
64.http://www.budhano.net/retradio/2014-03-23.mp3
65.http://www.budhano.net/retradio/2014-03-29.mp3
66.http://www.budhano.net/retradio/2014-04-07.mp3
67.http://www.budhano.net/retradio/2014-04-13.mp3
68.http://www.budhano.net/retradio/2014-04-20.mp3
69.http://www.budhano.net/retradio/2014-04-27.mp3
70.http://www.budhano.net/retradio/2014-05-03.mp3
71.http://www.budhano.net/retradio/2014-05-11.mp3
72.http://www.budhano.net/retradio/2014-05-18.mp3
73.http://www.budhano.net/retradio/2014-05-25.mp3
74.http://www.budhano.net/retradio/2014-06-01.mp3
75.http://www.budhano.net/retradio/2014-06-08.mp3
76.http://www.budhano.net/retradio/2014-06-15.mp3

204
Saluton, karaj amikoj!

Nun ni ekprovizis elŝuteblajn esperantajn tradukojn faritajn de BRE pri Budhismo. Ĉiuj samideanoj rajtas elŝuti laŭ sia bezono.

Tekstoj:

Amo al la vivoj:
http://www.budhano.cn/libroteko/Amo-al-la-vivoj.pdf

Budhismaj fabloj:
http://www.budhano.cn/libroteko/budhismaj_fabloj.pdf

Rakontoj pri la antaŭaj vivoj de Ŝakjamunio:
http://www.budhano.cn/libroteko/Budhismaj-Rakontoj.pdf

La vivo de la Budho:
http://www.budhano.cn/libroteko/Budha-vivo.pdf

Aŭdaĵoj kun teksto:

Amo al la vivoj:
http://www.budhano.cn/audoteko/amo-al-la-vivoj-mp3.zip

La vivo de la Budho:
http://www.budhano.cn/audoteko/budha-vivo-mp3.zip

Budhismaj fabloj:
http://www.budhano.cn/audoteko/budhismaj-fabloj-mp3.zip

La rakontoj pri la antaŭaj vivoj de Ŝakjamunio
http://www.budhano.cn/audoteko/budhismaj-rakontoj-mp3.zip

205
Trezorejo de Vero / 4-8. La rakonto de Visaka
« je: junio 06, 2014, 10:08:50 atm »
  Naskiĝintoj en tiu ĉi mondo devas akiri multe da merito

  4-8. La rakonto de Visaka

  Kiel oni faris florkronon

  El multaj floroj,

  Tiel ordinara homo

  Devas fari multajn bonojn.

  Dum sia restado en la Pabarama Monaĥejo en Sravastio, la Budho parolis tiun ĉi kvarverson rilate al Visaka, la fama patronino de la Pubarama Monaĥejo. Visaka estis la filino de Badija riĉulo nomata Dananĝajo, kies edzino Sumanadevi estis la nepino de Mendaka, unu el la kvin plej riĉaj homoj en la regno de Reĝo Bimbisaro. Kiam Visako estis sep-jara, la Budho venis al Badijo. En tiu okazo, la riĉulo Mendako iris kun Visaka kaj ties kvincent sekvantinoj por omaĝi al la Budho. Aŭdinte la predikon de la Budho, Visaka, ŝia avo kaj ĉiuj ŝiaj kvincent sekvantinoj atingis frukton de sotapato. Kiam Visaka plenkreskis, ŝi edziniĝis al Punavadano, filo de Migaro, grandega riĉulo en Sravastio.

  Iutage, kiam Migaro manĝis, monaĥo haltis ĉe lia domo por almozpeti, sed Migaro tute ignoris lin. Vidinte tion, Visaka diris al la monaĥo: "Mi bedaŭras, estimata sinjoro, ke mia bopatro nur manĝas restaĵojn." Aŭdinte tion, Migaro furioziĝis kaj volis peli ŝin el la hejmo. Sed Visaka diris, ke ŝi ne foriros, anstataŭe, ŝi venigos la ok pliaĝajn riĉulojn senditajn de sia patro por akompani kaj admoni ŝin, kaj ili certigos, ĉu ŝi estas kulpa aŭ ne. Kiam la pliaĝuloj venis, Migaro rakontis al ili la tutan historion. La pliaĝuloj certigis, ke Visaka tute ne estas kulpa. Tiam Visaka diris, ke ŝi havas absolutan kaj firman fidon en la instruo de la Budho kaj ne volas resti tie, kie monaĥoj ne estas bonvenaj; krome, se ŝi ne havos permeson inviti monaĥojn al la domo por oferi almozon kaj aliajn vivbezonaĵojn, ŝi forlasos la hejmon. Do la bopatro garantiis, ke li permesas inviti la Budhon kaj liajn disĉiplojn al la hejmo.

  En la sekva tago, la Budho kaj liaj disĉiploj estis invititaj al la hejmo de Visaka. Kiam la manĝaĵo estis preta, ŝi sendis peton al sia bopatro, por ke li partoprenu en la ofero de manĝaĵo, sed li ne venis. Kiam la manĝado finiĝis, ŝi denove sendis mesaĝon por inviti lin aŭdi kun ŝi la baldaŭan instruon de la Budho. La bopatro sentis, ke li ne decas rifuzi je la dua fojo, sed liaj asketaj instruistoj, kiuj estas Nigantoj, ne lasis lin iri. Fine ili iom cedis kaj permesis lin aŭskulti post kurteno. Aŭdinte la predikadon de la Budho, Migaro atingis frukton de sotapato. Li estis tre dankema al la Budho kaj ankaŭ al sia bofilino. Li estis tiel dankema, ke li deklaris, ke ekde tiam Visaka estos lia kvazaŭpatrino, kaj visaka ekfamiĝis kiel Migaromata.

  Visaka naskis dek filojn kaj dek filinojn, kaj ĉiu el la dek filoj kaj dek filinoj havis siajn infanojn kaj prainfanojn. Visaka posedis ege valoran geminkrustitan ornamaĵon donacitan de sia patro kiel edziniĝan doton. Iutage, Visaka iris al la Ĝetavana Monaĥejo kun siaj sekvantinoj. Atinginte la monaĥejon, ŝi sentis, ke ŝia juvela ornamaĵo estis tro peza, do ŝi demetis ĝin, volvis ĝin per sia ŝalo kaj donis al la servistino por ĝin teni. La servistino senatente lasis ĝin en la Monaĥejo. Estis kutimo por Estimata Anando prizorgi la objektojn lasitajn de la laikaj disĉiploj. Visaka sendis la servistinon al la Monaĥejo, dirante, "Iru kaj serĉu la juvelan ornamaĵon, sed se Estimata Anando jam trovis ĝin kaj metis ĝin en iun lokon, ne plu alportu ĝin. Mi donacos la juvelan ornamaĵon al Estimata Anando." Sed Estimata Anando ne akceptis ŝian oferon. Do Visaka decidis vendi ĝin kaj donaci la gajnitan monon, sed neniu povis oferi la sumon por aĉeti la ornamaĵon. Do Visaka retroaĉetis ĝin kontraŭ naŭ biliono kaj unu rupioj. Per tiu mono ŝi konstruis monaĥejon en la okcidenta flanko de la urbo. La monaĥejo konatiĝis kiel Pubaramo.

  La florkronisto kolektas diversajn florojn, el kiuj li faras florkronojn en diversaj formoj kaj diversaj uzoj. En la sama metodo, tiuj, kiuj naskiĝis en tiu ĉi mondo, kreas diversajn bonan kaj meritan agojn por tiu ĉi vivo.

  Komentario

  En la kvarversoj la florkronisto signifas tiujn, kiuj havas virtan vivon. La konduto en la vivo estas komparita kun amaso da floroj. Estas devo de ĉiu homo aranĝi tiujn florojn en florkronojn de bonaj kondutoj. La versaĵo rememorigis nin, ke nia homa vivo estas ne lito de rozo por kuŝi, sed la flora lito, kie kreskas belaj floroj. La celo de la vivo estas fari belajn florkronojn el tiuj floroj, kiuj beligas la mondon. La plej bona utiligado de nia efemera vivo estas fari bonajn kondutojn, kiuj donas feliĉon al ĉiuj. Tiuj ĉi kvarversoj klare instruas, ke budhanoj ne estas pesimistoj, kiuj konstante lamentas pri la dornoj en la rozoj. Ili laŭeble utiligas la bonon en la mondo por fari vivon des pli bona.

206
Forumo pri vortoj / Vorto "rupio"
« je: junio 06, 2014, 09:39:31 atm »
➀ rupi/o £ Monunuo en Pakistano, Hindio, Birmo.
➁ rupi/o ⚕ Haŭta lezo, karakterizata de samcentraj tavoliĝantaj krustoj: kakeksia, sifilisa rupio.

207
Trezorejo de Vero / 4-7. La rakonto de Ĉatapano, laika disĉiplo
« je: junio 06, 2014, 07:12:56 atm »

  Bonaj vortoj allogas nur tiujn, kiuj praktikas

  4-7. La rakonto de Ĉatapano, laika disĉiplo

  Kiel ĉarma floro

  Brila sed senaroma

  Tiel senfruktaj estas la vortoj

  De tiu, kiu ne praktikas.

  Kiel ĉarma floro

  Brila kaj aroma

  Tiel fruktoplenaj estas la vortoj

  De tiu, kiu praktikas bone.

  Dum sia restado en la Ĝetavana Monaĥejo, la Budho parolis tiujn kvarversojn rilate al laika disĉiplo Ĉatapano kaj du reĝidinoj de la kosala reĝo Pasenado. En Sravastio vivis laika disĉiplo nomata Ĉatapano. Li estis kompetenta pri la Tripitako kaj ĝuis la frukton de la dua staĝo. Observante fastadon en iu frumateno, li iris esprimi sian respekton al la Budho. Fastado ne estas la devo por tiuj, kiuj estas sanktaj disĉiploj kaj ĝuas la frukton de la dua staĝo pro la kaŭzo de sia antaŭa konduto. Tiaj homoj havas sanktan vivon kaj manĝas foje ĉiutage sole per la virto de la staĝo. Sed la Budho iam diris: “Granda reĝo, Gatikaro, la metiisto de argilaĵo, manĝas nur foje ĉiutage, havas sanktan vivon virtan kaj ĝustan.” Tiel pro la leciono, tiuj, kiuj ĝuis la frukton de la dua staĝo, ekmanĝis nur foje ĉiutage kaj havis sanktan vivon.

  Ĉatapano ankaŭ tiel observis la fastadon. Li iris al la Budho, esprimis sian estimon al li, sidiĝis kaj aŭskultis la Darmon. Ĝuste tiam Reĝo Pasenado de Kosalo ankaŭ venis por esprimi sian respekton al la Budho. Kiam Ĉatapano vidis lin alvenanta, li pensis: “Ĉu mi stariĝu por bonvenigi lin aŭ ne?” Li konkludis: “Ĉar mi sidas ĉe la Budho, neniu starigos min por renkonti la reĝon. Mi ne stariĝos eĉ se li koleriĝos. Ĉar se mi stariĝos por renkonti la reĝon, estos honorita la reĝo, sed ne la Budho. Do mi ne stariĝos.” Ĉatapano ne leviĝis pro tio. Fakte saĝulo neniam koleriĝas kiam ili vidas iun daŭre sidanta anstataŭ leviĝi en la ĉeesto de tiuj kun supera rango.


  La koro de Reĝo Pasenado tuj pleniĝis de kolero kiam li vidis, ke Ĉatapano ne leviĝis. Sed li daŭre esprimis sian respekton al la Budho kaj sidiĝis respektoplene flanke. Vidinte lian kolerecon, La Budho diris al li: “Granda Reĝo, tiu ĉi disĉiplo Ĉatapano estas saĝulo. Li scias la Darmon, konas la tripitakon kaj estas kontenta ambaŭ en prospero kaj malfeliĉo.” La Budho tiel laŭdis la laikan disĉiplon pri ties bonaj kvalitoj. Aŭdinte la laŭdon de la Budho al la laika disĉiplo, la reĝo mildiĝis en la koro.

  Iutage post la matenmanĝo, kiam la reĝo staris sur la supera etaĝo de sia palaco, li vidis la laikan disĉiplon Ĉatapano trapasanta la korton de la reĝa palaco kun ombrelo en la mano kaj sandaloj sur la piedoj. 

  La reĝo tuj sendis venigi lin al si. Ĉatapano demetis siajn umbrelon kaj sandalojn, iris al la reĝo, salutis lin kaj staris respektoplene ĉe flanko. La reĝo diris al Ĉatapano: “Laika disĉiplo, kial vi demetis viajn umbrelon kaj sandalojn?” “Kiam mi aŭdis, ke Via Reĝa Moŝto volas vidi min, mi metis miajn umbrelon kaj sandalojn antaŭ ol iri al Via Reĝa Moŝto.” “Do evidente hodiaŭ vi eksciis, ke mi estas reĝo.” “Mi ĉiam scias, ke vi estas reĝo.” “Se vere, kial en alia tago vi ne leviĝis kiam vi vidis min, sidante ĉe la Budho?”

  “Granda reĝo, se mi leviĝis vidinte Vian Reĝan Moŝton kiam mi sidis ĉe la Budho, mi montris malrespekton al Li. Do mi ne stariĝis.” “Bone. Ni lasu tion. Mi aŭdis, ke vi estas kompetenta pri la Tripitako. Recitu la darmon en la kvartaloj de miaj virinoj.” “Mi ne povas, Via Reĝa Moŝto.” “Kial ne?” “Domo de reĝo estas temo de severa riproĉo. Aferoj pravaj kaj malpravaj estas same gravaj en tiu ĉi okazo, Via Reĝa Moŝto.” “Ne tiel diru. En la tago kiam vi vidis min, vi sciis, ke estas ne dece leviĝi. Neniel okazos malpli bonaj aferoj.” “Via Reĝa Moŝto, estas riproĉinda ago por familiestro iri kaj plenumi la funkcion de monaĥoj. Sendu por monaĥo kaj petu lin reciti la Darmon.”

  La reĝo ellasis lin, dirante, “Bonege, sinjoro, vi povas iri.” Tion farinte, li sendis iun al la Budho kun jena peto: “Estimata Sinjoro, miaj edzinoj Malika kaj Vasabakatija diris, ‘Ni deziras lerni la Darmon.’ Do regule venu al mia domo kun kvincent monaĥoj kaj prediku la Darmon.” La Budho sendis jenan respondon, “Granda reĝo, estas ne eble por mi regule iri al iu ajn loko.” “En tiu okazo, la Estimata, sendu iun monaĥon.” La Budho ordonis, ke Estimata Anando plenumu la devon. Do Estimata Anando regule iris kaj recitis la Darmon al tiuj reĝinoj. Malika el la du reĝinoj tute ellernis la Darmon, parkeris fidele, kaj observis la instruon de la instruisto. Sed Vasabakatija nek lernis bone, nek recitis fidele, nek povis mastri la ricevitan instruon.

  Iutage la Budho demandis Estimatan Anandon: “Anando, ĉu viaj laikaj disĉiplinoj mastris la Leĝon?” “Jes, Sinjoro” “Kiu tute ellernis?” “Malika jam tute ellernis, recitas fidele kaj povas tute kompreni la ricevitan instruon. Sed la virino el via klano ne tute ellernis, nek recitas fidele, nek povas tute kompreni la ricevitan instruon.” Aŭdinte la respondon de la monaĥo, la Budho diris: “Anando, la darmo predikita de mi al iu, kiu estas ne atenta en la aŭskultado, lernado, praktikado kaj predikado, estas senprofita kiel floro, kiu posedas koloron sed ne havas aromon. Sed al tiu, kiu estas fidela en la aŭskultado, lernado, praktikado kaj predikado de la leĝo, ĝi rekompencas per abundaj fruktoj kaj diversaj benoj.”

  Floro eble estas tre alloga kaj ĉarma. Ĝi eble posedas brilan koloron. Sed se al ĝi mankas aromo kaj bonodoro, ĝi estas senutila. Tiel senutilas la bona parolo de tiu, kiu ne praktikas ĝin.

  Floro eble estas tre alloga, bela kaj posedas brilan koloron. Krome, eble ĝi ankaŭ plenas de aromo. Tiel estas la homo, kiu bone parolas kaj praktikas, kion li predikas. Liaj vortoj estas efektivaj kaj honorindaj.

208
Sutro de cent paraboloj / 75. Perdo de ambaŭ urbo kaj kamelo
« je: junio 05, 2014, 11:37:43 ptm »
  75. Perdo de ambaŭ urbo kaj kamelo

  Iam antaŭe, iu metis grenon en urnon. Lia kamelo etendis sian kapon en la urnon por manĝi grenon, sed ne plu povis ĝin eligi. Ankaŭ la homo povis fari nenion kontraŭ tio. Li do dronis en granda ĉagreno.

  Tiam maljunulo venis al li kaj proponis: "Ne ĉagreniĝu. Mi instruos vin, kion fari. Obeu min, kaj vi povos tuj elpreni la kamelan kapon. Detranĉu la kamelan kapon unue, kaj ĝi tuj eliĝos."

  La homo detranĉis la kapon de la kamelo laŭ la propono. Tiel li mortigis la kamelon, kaj ankaŭ devis rompi la urnon por elpreni la kamelan kapon. Ĉiuj priridis lian malsaĝon.

  La ordinaraj homoj ankaŭ kondutas same. Kun deziro al iluminiĝo kaj strebo al la tri sanktaj staĝoj, ili devus observi disciplinojn kaj eviti ĉiujn malbonojn, sed ili rompas la disciplinojn pro avido al la kvin sensobjektoj. Rompinte la disciplinojn, ili rezignis la tri staĝojn kaj faras ĉion malbonan laŭ sia plaĉo. Ili perdas la disciplinon kaj celon, simile al la malsaĝulo, kiu perdis siajn kamelon kaj urnon.

209
Sutro de cent paraboloj / 74. Evito de puno
« je: junio 05, 2014, 11:28:36 ptm »
  74. Evito de puno

  Iam la reĝo publikigis leĝon, ke ĉiuj bramanoj kaj aliaj religianoj en lia regno devas sin lavi puraj; se ne, oni punos ilin per skurĝado kaj peza laboro.

  Iu bramano portis malplenan akvujon kaj pretendis sin pure lavita. Se oni donis akvon al li, li tuj forverŝis, dirante: "Mi ne lavos plue. Lasu la reĝon lavi por si mem."

  Por eviti la punon de la peza laboro laŭ la leĝo, li pretendis sin pura, sed fakte li tute ne laviĝis.

  Vulgaraj monaĥoj ankaŭ kondutas same. Kun kalva kapo kaj tinkturita vestaĵo, ili kondutas kontraŭ la disciplinoj, sed pretendas observi disciplinojn por akiri profiton kaj eviti servon al la reĝo. Kvankam ili ŝajnas ŝramano, tamen ili ne havas la veran meriton, kvazaŭ malplena botelo, kiu nur havas eksteran formon.

210
Sutro de cent paraboloj / 73. Mensogo pri morto de la ĉevalo
« je: junio 05, 2014, 11:18:25 ptm »
  73. Mensogo pri morto de la ĉevalo

  Iam iu partoprenis en milito sur la nigra ĉevalo por batali kontraŭ banditoj, sed ne kuraĝis batali pro teruriĝo. Li do malpurigis sian vizaĝon per sango kaj kuŝiĝis inter kadavrojn por sin ŝajnigi morta. Lia ĉevalo estis forkondukita de iu alia. Post kiam la armeo foriris, li volis reveni hejmen. Li do detranĉis la voston alies blanka ĉevalo kaj portis ĝin kune kun si.

  Post lia reveno, oni demandis al li: "Kie estas via ĉevalo? Pro kio vi revenis sola?" Li respondis: "Mia ĉevalo jam mortis, kaj mi alportis nur ĝian voston." Oni demandis: "Via ĉevalo estis nigra, do pro kio ĝi havas blankan voston?" Li povis respondi nenion kontraŭ tio, kaj ricevis mokon pro sia malkuraĝo.

  La mondanoj ankaŭ kondutas same. Kvankam ili diris, ke ili estas kondutas bone, praktikas kompatemon kaj abstinas de viando kaj alkoholaĵo, sed ili faras mortigon kaj venenigon al vivestaĵoj. Kun bona pretendo ili faras ĉion malbonan, simile al la malsaĝulo, kiu mensogis pri mortinta ĉevalo.

Paĝoj: 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 [14] 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 ... 52