Forumo BRE

ESPERANTO => Esperanta novaĵo => Fadeno komencita de: Miaohui je septembro 21, 2013, 05:57:15 atm

Titolo: La 38-a Elsendo de Retradio BRE
Afiŝo de: Miaohui je septembro 21, 2013, 05:57:15 atm
Saluton, karaj amikoj!
 Nun ni ekdisaŭdigis la 38-an elsendon de Retradio BRE je la adreso: http://www.budhano.cn/podkasto/?p=1500
Ĉiuj samideanoj estas bonvenaj!

Elsendlisto:

Budhisma scio
  2-21. La budha sinteno kontraŭ aliaj religiaj instruistoj
  2-22. Monaĥo strebanta tro pene
  Ĉapitro 9. Fortuno kaj Sorto
  Budhisma muziko
  klara luno en sennuba ĉielo
  Budhismaj rakontoj
  59. Resaniĝo de Li Jingwen
  60. Bonkora Oficisto
  61. Majstro Xin

Bonan aŭdeblecon al vi!
Titolo: Re: La 38-a Elsendo de Retradio BRE
Afiŝo de: Petro je septembro 24, 2013, 06:22:05 ptm
Mi dankas pro la elsendaĵo, kaj provis sendi al vi dosieron pri regiona elsendaĵo fare de Jean-Louis. Ĝis nun mi ne sukcesis, eble pro la granda pezo de la dosiero.
Ĉu mi ĝustas ? Aŭ estas alia maniero por fari tion ?
Dankon por viaj klarigoj ĉi rilate.
Amike
Titolo: Re: La 38-a Elsendo de Retradio BRE
Afiŝo de: Miaohui je septembro 25, 2013, 05:30:09 atm
Saluton, kara amiko!
Ĉu vi provis elsendi la dosieron de mp3 per la forumo? Se jes, vi malsukcesis pro la limigo de la programaro de la forumo. Tamen vi povas sendi ĝin al mia retadreso: miaohui@wo.com.cn
Antaŭdankon!
Titolo: Re: La 38-a Elsendo de Retradio BRE
Afiŝo de: Miaohui je septembro 27, 2013, 05:51:27 atm
Dankon por via helpo.
Mi jam sekcese elŝutis la dokumenton el mia retmesaĝejo.
Mi admiras la lertan kombinadon de la enhavo fare de John luis.
Fakte mi filmis la intervjuon kaj publikigos ĝin post nelonge se mi eltrovos ĝin en mia komputilo.
Ĉion bonan al vi, kara amiko!