Forumo BRE

BUDDHISMO => Sutro de cent paraboloj => Fadeno komencita de: Miaohui je aprilo 18, 2014, 07:57:49 ptm

Titolo: 52. Mizikisto kaj la reĝo
Afiŝo de: Miaohui je aprilo 18, 2014, 07:57:49 ptm
52. Muzikisto kaj la reĝo

  Iam antaŭe, muzikisto ludis muzikon por la reĝo kaj tiu promesis doni al li mil monerojn. Poste, kiam la muzikisto postulis la pagon, la reĝo ne plu volis plenumi sian promeson.

  La reĝo do diris al li: "Vi ludis muzikon, kiu nur plaĉis al miaj oreloj. Kaj mi promesis pri pago ankaŭ por plaĉi al viaj oreloj.”

  La rezulto en la homa vivo ankaŭ estas sama. Kvankam vivestaĵoj en la mondo de homoj kaj ĉieluloj povas sperti iom da feliĉo, tamen tio estas efemera, detruebla, nereala kaj ne povas daŭri longe simile al sono de muziko.