Forumo BRE

ESPERANTO => Verkado kaj tradukado => Fadeno komencita de: verdeca je januaro 24, 2013, 12:41:07 ptm

Titolo: Babilejoj
Afiŝo de: verdeca je januaro 24, 2013, 12:41:07 ptm
Vespere de la  ĵus pasinta mardo  mi samtempe  estis en du babilejoj ,unu estas en YY kaj la  alia en Skajpo.Mi lernis esperanton en YY   ,kaj en Skajpo faris interparoladon kun diverslandaj geamikoj ,Kaj  post la leciono mia mikrofono funkciis ,do en la du babilejoj   oni povis  libere fari interparoladon certe vocxan .Miaj kunlernantoj havis ŝancon  ĝui la paroladon de diverslandaj geesperantistoj en Skajpo .Nia instruanto nomiĝas montego .kaj li diris ,ke  post iom da tempo ,vi ,cxiuj miaj gekunlernantoj povos fari vocxan babiladon kun eksterlandaj esperantistoj .Jes.ankaŭ mi esperas ,ke laŭ eble plej frue miaj cxiuj kunlernantoj kapablos libere kaj nuance fari vocxan dialogon .Ĝojinda fenomo ĝi estas ja.
Titolo: Re: Babilejoj
Afiŝo de: Petro je marto 03, 2013, 12:53:16 atm
Kion signifas tiun YY ? Ĉu vi povas klarigi al mi la signifon de tiuj literoj kaj kiel elturniĝi por uzi la sistemon ? Mi konas Skajpon, kiun mi ne povas uzi pro la malkonkordo de la horoj, en Ĉinio kaj Eŭropo. Kiam noktas ĉe vi, mi ne povas konektiĝi kun vi, se vi dormas, ĉu ? Aŭ ni devas akurate rendevui... 
Kion vi opinias pri tio ?
Kore
Petro
Titolo: Re: Babilejoj
Afiŝo de: Miaohui je marto 03, 2013, 05:16:33 atm
YY estas unu el la tujmesaĝilaj softwaroj multe uzataj de ĉinoj. Ĝia nomo venis el mallongigo de ĉina vorto "Yuyin (语音)", kiu signifas "voĉon" kaj "Elparoladon". Ĉar literon Y oni prononcas "vaj" en ĉinalingvo, do oni nomas la softvaron "vaj vaj". Krom oportunecon por komunikado per mesaĝoj, ĝi havas avantaĝon interkomuniki voĉe. Do oni kutime fondas retajn babilejojn kaj retajn kursojn per ĝi.
La retpaĝo de YY estas: http://www.yy.com/ (http://www.yy.com/)

Titolo: Re: Babilejoj
Afiŝo de: verdeca je marto 04, 2013, 05:26:23 ptm
Antaŭe oni kontaktis kun alilandaj geamikoj nur per leteroj kaj oni devis atendi kaj atendi ,cxar la leteroj bezonis suficxe da tempo survoje de skribanto al ricevanto.tamen nun la kondicxo tute ŝanĝiĝas ,cxar interreto liveras al ni tujan kontakton.Pri la cxina babilejo YY,nia majsto jam klare kaj bone klarigis por mia kara amiko Petro.kaj por ĝi  ne necesas mia tajpado.Tamen mi ankoraŭ deziras ,ke mi havos la ŝancon fari vocxan interparoladon kun mia franca amiko Petro,kvankam niaj tempoj ne estas samaj.