Montri afiŝojn

En tiu ĉi paĝo vi povas rigardi ĉiujn afiŝojn faritajn de tiu ĉi forumano. Notu, ke vi povas vidi afiŝojn nur en partoj de la forumo por kiuj vi nun havas atingopermeson.


Fadenoj - Miaohui

Paĝoj: 1 2 3 4 [5] 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 ... 33
61
Sutro de cent paraboloj / 91. Revo de malriĉulo
« je: septembro 19, 2014, 08:53:01 atm »
91. Revo de malriĉulo

  Iam antaŭe, vivis malriĉulo kun tre malmulte da havaĵo. Vidinte, ke riĉuloj posedas tre multe, li revis esti tiel riĉa kiel ili. Sed tamen, li tute ne havis posedaĵon  kompareblan kun tiuj de ili kiel ajn li akumulis kaj ŝparis. Li do furioziĝis kaj volis ĵeti la tutan havaĵon en riveron. La aliaj admonis lin: "Kvankam via havaĵo estas malmulta, tamen per ĝi vi povas teni vian vivon dum kelkaj tagoj. Kial vi forĵetos ĝin en la akvon?"

  Malsaĝuloj en la mondo ankaŭ tiel kondutas. Monaĥiĝinte, ili akiris iom da profito, esperis pli multajn kaj malkontentiĝis pro tio, ke ili ne akiris tiel multe kiel la prestiĝuloj. Kiam ili vidis, ke virtaj prestiĝuloj havas pli da havaĵoj, ili deziris akiri same multe. Sed pro la malkontiĝo, ili ĉagreniĝis kaj eĉ volis malmonaĥiĝi kvazaŭ la malsaĝulo, kiu volis detrui sian havaĵon pro tio, ke li estas ne tiel bonhava kiel riĉuloj.

62
Sutro de cent paraboloj / 90. Malriĉulo kaj trovita mono
« je: septembro 19, 2014, 08:38:15 atm »
90. Malriĉulo kaj trovita mono

  Iam malriĉulo trovis saketon da ormoneroj dum sia piedirado. Li ekzaltiĝis kaj tuj ekkalkulis ilin. Sed tamen, antaŭ ol li finis la kalkuladon, la perdinto alvenis kaj forprenis la tutan monon. Tiam la malriĉulo ege bedaŭris, ke li ne foriris senprokraste kun la mono. Pro tio li dronis en granda afliktiĝo.

  Tiel kondutas tiuj, kiuj renkontis budhismon. Kvankam ili havis bonŝancon kontakti kun la tri juveloj, tamen ili ne sin profitis de la bonŝanco per praktikado de bonaj kondutoj. Post la morto ili falis en tri malbonajn vivstatojn, kvazaŭ la malsaĝulo, kiu trovis monon kaj ĝi estis prirabita de la posedanto.

  Gato diras:

  Oni faras ĉi tion nun, kaj tion morgaŭ.

  Krociĝinte al la feliĉo senpense pri la sufero, ili ne konscias pri la baldaŭa morto.

  Ili sin okupas en diversaj aferoj, kiel ĉiuj aliaj ordinaruloj

  Simile al tiu, kiu kalkulas alies monon.

63
Sutro de cent paraboloj / 89. Ora putoro
« je: septembro 19, 2014, 08:37:20 atm »
89. Ora putoro
  Viro promenis sur vojo kaj trovis oran putoron. Li metis ĝin en la sinon kun granda ĝojo kaj daŭrigis sian vojon. Kiam li demetis siajn vestojn por trapasi riveron, la putoro aliformiĝis en venenan serpenton. Sed la viro pensis: "Mi preferas morti de la serpento ol forlasi ĝin." Pro lia firma volo, la serpento denove sin ŝanĝis en oron.
  Malsaĝulo ĉe la vojo vidis, kiel la serpento sin ŝanĝis en oron. Li do opiniis, ke serpento ĉiam povas fariĝi oro. Li kaptis serpenton kaj metis ĝin en la sinon, sed perdis la vivon pro ĝia mordo.
  La malsaĝuloj en la mondo ankaŭ tiel kondutis. Vidinte, ke bona konduto kaŭzas bonan rezulton, ili sin kroĉis al budha darmo hipokrite por gajni famon kaj profiton, sed falas en la suferan vivstaton post sia morto kvazaŭ ili perdus la vivon pro mordo de kaptita serpento.

64
Sutro de cent paraboloj / 88. Simio kaj sojfaboj
« je: septembro 19, 2014, 08:35:21 atm »
88. Simio kaj sojfaboj

  Iam simio portis kun si manplenon da sojfaboj, sed pro malatento ĝi perdis unu. Ĝi do metis la restajn sojfabojn sur la teron por serĉi la perditan. Sed anstataŭ ke ĝi trovis la perditan, la restaj sojfaboj estis formanĝitaj de kokoj kaj anasoj.

  La ordinaruloj ankaŭ kondutas same. Monaĥiĝinte, ili detruis disciplinon, sed ne pentis pro tio. Tiel ili perdis ĉiujn disciplinojn pro la malsingardemo kaj malatentemo, simile al la simio, kiu perdis ĉiujn sojfabojn pro unu perdita.

65
Sutro de cent paraboloj / 87. Dividi ŝtelaĵon
« je: septembro 19, 2014, 08:33:32 atm »
87. Dividi ŝtelaĵon

  Iam antaŭe, aro da ŝtelistoj priŝteladis kune kaj havigis al si multajn posedaĵojn. Ili dividis la havaĵon laŭ rango. Teksaĵo de la Cerva Ĝardeno ŝajnis ne bone tinkturita, do ĝin ili opiniis ne valora kaj donis nur al tiu en la plej malsupera rango.

  La malsuperulo akceptis la dividaĵon kun malĝojo. Li plendis, ke li malprofitas de tio. Sed kiam li vendis la teksaĵon en bazaro, riĉuloj en la urbo pagis multe. Li enspezis kelkoble pli multe ol la aliaj kaj ekzaltiĝis de tio.

  Ordinaruloj ne scias, ĉu bonan rezulton kaŭzas almozdonado, do ili nur faris malgrandan oferon. Sed kiam ili ĝuas feliĉon naskiĝinte en la paradizo pro tio, ili ekbedaŭris pro malmulteco de sia bonfaro. La almozdonintoj similas al la malsuperulo, kiu ege ĝojis ricevinte grandan pagon pro la teksaĵo. Ili rikoltas grandan feliĉon pro la malgranda bonfaro kaj ili ĝojas pro tio kaj bedaŭras pro la malmulteco de sia bonfaro.

66
Sutro de cent paraboloj / 86. Protekti orelringojn
« je: septembro 19, 2014, 08:32:42 atm »
86. Protekti orelringojn

  Kiam patro kaj filo iris sur vojo, subite aperis rabisto, kiu pretis prirabi ilin.

  La filo surportis orelringojn el pura oro, do la patro timis, ke la rabisto forprenos ilin. Li tiris la orelojn de la filo por deŝiri ilin, sed ili ne povis disiĝi. Li do detranĉis la kapon de la filo por protekti la orajn orelringojn. Post kiam la rabisto foriris, li provis remeti la detranĉitan kapon, sed neniel sukcesis. Ĉiuj priridis la malsaĝan patron pro tio.

  La ordinaruloj ankaŭ tiel kondutas. Por famo kaj profito ili faris argumentojn dirante, ĉu troviĝas vivoj aliaj, mediumoj kaj mensaj funkcioj aŭ ne. Tio venis el diversaj iluzioj de ili kaj tute ne estas la fakto, do la aliaj refutis iliajn argumentojn per la vero kaj diris, ke ne estas tiaj diroj en iliaj argumentoj. La malsaĝuloj mensogis pro la profito kaj famo, perdis la frukton de la sanktulo, kaj renaskiĝis en la tri suferaj vivstatoj post la morto, tute simile al la malsaĝulo, kiu detranĉis la kapon de la filo por protekti la orajn orelringojn.

67
Verkado kaj tradukado / Stranga Arbego
« je: septembro 18, 2014, 06:35:02 atm »
  Stranga Arbego

  --El miaj sonĝoj

  Antaŭ nia vilaĝo kuŝas nelarĝa ŝoseo, sur kiu ĉiutage piediras sennombraj homoj kaj kuras sennombraj veturiloj. Neniu rigardas ĝin grava, ili nur indiferente irigas siajn piedojn kaj kurigas siajn veturilojn sur la ŝoseo dum tiu ĉi lasta kuŝas, kuŝadas kviete kaj senplende inter la kampoj.

  Iunokte en la mezo de la ŝoseo neatendite ekstaris arbo dika kaj alta, kiu baris la ŝoseon kaj lasis nenian veturilon preterpasi. Tio ja estis kurioza afero, tamen neniu zorgis pri tio. Nur la stiristoj devis deŝoseigi sian veturilon en la kampon por preteriri la arbon. Post nelonge, en la kampo aperis kurba vojo. Nun ŝajnis, ke nenio okazis. Mi ne scias, ĉu la koncernaj departementoj informiĝis pri tio, tamen certe neniu el tiaj departementoj vidiĝis al ni.

  Post iom da tempo ekpluvegis, kaj akvo inundis la kampon. Nun granda malfeliĉo okazis al stiristoj, ĉar neniu veturiloj povas iri preter la arbo. Ne havante alian rimedon kontraŭ tio, ili devis haste raporti la fatalaĵon al la koncernaj departementoj.

  Post ĉirkaŭ monato venis laboristoj de la Ŝosea Buroo por elradikigi la arbegon. Tian decidon oni faris post multaj kaj longtempaj kunvenoj de multaj koncernuloj el koncernaj unuoj, kiaj la Ŝosea Buroo, Trafika Buroo, Provinca Registaro, Gubernia kaj tiel plu. Oni eĉ kunsidigis la reprezentantaron el niaj vilaĝanoj ĉar la ŝoseo ĝuste etendiĝas antaŭ nia vilaĝo.

  Post sufiĉe longa tempo oni subite publikigis anoncon, ke pro la malfacileco de la laboro, la laboristoj de la Ŝosea Buroo neniel kapablas plenumi la akceptitan taskon, kaj per abunda festeno oni rekompencos tiujn, kiuj transprenos kaj anstataŭe plenumos la nefinitan laboron. Oni diras, ke tian decidon oni faris ankaŭ post longtempaj diskutadoj kaj interkonsiliĝadoj de la koncernuloj.

  Leginte la anoncon, iu mia amiko akceptis la laboron elradikigi la arbegon. Li petis de mi helpon, kaj mi konsentis. Post kiam ni ambaŭ proksimiĝis al la arbego, ni trovis, ke la laboristoj jam fosis kavon grandan kaj profundan ĉirkaŭ la arboradiko. Dum li ordigis la kunportitan ilaron, mi senintence ekpuŝis la arbon. Krak! El la malluma kavo eliĝis orelpika sono. Ekzaltiĝinte, li tuj alkuris por partopreni en mia puŝo. Je nia forta puŝo, la arbo elradikiĝis kaj falis teren kun granda bruo. Ha! kiel facila tasko estas! Rigardante la kuŝantan arbotrunkon, ni ekmiris pri nia forteco, aŭ pli precize, pri la facileco de nia laboro.

  Ĉe la abundega festeno, mia amiko diris al mi, ke oni denove ekkunvenis diskuti pri la falinta arbego kaj la kavo. "Hahaha..." aŭdinte tion, mi ne plu povis deteni min de ekridego... Pro tio, mi vekiĝis kaj trovis, ke mi kuŝas sur la lito.

  Miaohui publikigis en LA MONDO je 1989, iom modifis antaŭ la surretiĝo.

68
Verkado kaj tradukado / "Mi Ne Freneziĝis..."
« je: septembro 17, 2014, 02:34:39 ptm »
  "Mi Ne Freneziĝis..."

  Pri instrua metodo de fremdlingvo, mi necedeme disputis kun la lernejestro maljuna kaj obstina. Tio okazis ekster atendo de ĉiuj miaj kolegoj kaj grave vundis la "estran dignon". La lernejestro tenis okazaĵon profunde en sia memoro kaj ĉiam klopodis kaŭzi al mi malĝojon kaj embarasiĝon por sin venĝi ekde tiam. Ne plu povante elteni tion, mi senhezite min maldungigis iutage kaj revenis al mia hejmvilaĝo kun decido, ke mi ne plu instruu kiel dungita instruisto sed ĉiam restu en la vilaĝo laboranta kiel ordinara kamparano. Mi ja estis denaska kamparano, nur lastajn jarojn oni dungis min instruadi en mezlernejoj ĉar mi ekmemlernis la anglan lingvon tuj post mia abiturientiĝo kaj ankaŭ trapasis la instruistan ekzamenon de la angla lingvo.

  La restan tempon de la tago, kiam mi revenis hejmen, mi pasigis endome por skribi leterojn al miaj plumamikoj kaj fari aliajn bagatelaĵojn, kaj eĉ ne trovis tempon viziti Xiao Yu, mian amatinon. Ni enamiĝis jam de tri jaroj kaj laŭ ŝia diro, ŝi estis la venkinto en la konkurso por akiri mian koron. Jes, vere. Inter tiel multaj knabinoj nur ŝi vekis mian unuan amon.

  Vespere, kiam mi restis sola en la ĉambro kaj pretis viziti Xiao Yu, ŝi subite sin trudis en la ĉambron. Mi ekstaris ĝojplene por saluti ŝin, tamen mi trovis kun miro, ke ŝi mienas tre malfervora, tute alie ol antaŭe. Xiao Yu ja estas denaska gajulino, kaj ŝajnas, ke neniam mankas al ŝi rideto sur la vizaĝo. Antaŭ ol mi malfermis mian buŝon, ŝi haste ŝovis pakaĵeton sur la tablon antaŭ mi kaj malvarme ĵetis jenajn vortojn: "Jen al vi. Finiĝu mia afero. Adiaŭ!" dirinte, ŝi fluge kuris eksteren antaŭ ol mi reagis kontraŭ tio. Mi gape postrigardis ŝin stultece. Malvolvinte la pakaĵeton, mi ekvidis foteton de mi mem kaj paperslipon kun ruĝa surskribo: "Estimata: Pardonu, ke mi nun ne plu amas vin kaj foriras de vi. Prenu mian estintan amon kiel infanan ludaĵon kaj forgesu min. Adiaŭ kaj mi bondeziras, ke trafos al vi grandaj feliĉo kaj fortuno." Traleginte la slipon, mi pretervole ekridetis kaj tute ne prenis tion serioza. Xiao Yu ja estas petolema kaj ŝi ofte faris tian ŝercaĵon kontraŭ mi. Tutcerte, tio estas alia ludo. Eble ŝi koleretis kontraŭ mi pro tio, ke mi ne vizitis ŝin tuj post mia hejmreveno. Mi estis memfida, ke ŝi revenos al mi post nur du aŭ tri tagoj kiel kutime kaj mi nur bezonos atendi trankvile.

  La sekva tago estis dimanĉo. Tuj post mia matenmanĝo, kelkaj el miaj estintaj gelernantoj venis min viziti biciklinte longan vojon de ĉirkaŭ 30 kilometroj. Mi pasigis preskaŭ tutan tagon babilante kaj interkonsilante kun ili.

  Dum tagmanĝo mi rimarkis, ke mia patrino mienas iom trista. Sed kiam mi demandis pri la kialo, ŝi afekteme ridetis kaj respondis, ke nenio okazis, kaj ke eble tio estas nur mia supozo. Dirinte, ŝi tuj finis sian manĝon kaj eliris pretekste, ke ŝi faros ion ekstere kaj lasis min sola kun la lernantoj en la ĉambro. Post kiam lernantoj adiaŭis en malfrua posttagmezo, mi rimarkis, ke mankas al mi blua inko. Do mi eliris por ĝin aĉeti.

  Nelonge post kiam mi iris sur straton el mia domo, renkonte aliris grupo da geknaboj. Ekvidinte min, ili ĉiuj forkuris dise kiel timigitaj birdetoj. Tio iom surprizis min, tamen mi neniel sciis la kialon. Mi nur daŭrigis mian piediradon apatie. Ironte en la vilaĝan vendejon, mi aŭdis, ke ene oni varme babilas pri io. Sed je mia enveno, ili subite silentiĝis kaj ĉiuj gapis al mi per tre strangaj rigardoj, kvazaŭ ili ne konus min kaj mi venus el la luno. Mi ne multe zorgis pri tio, sed iris rekte al la vendotablo. "Xiao Lin, botelon da blua inko," mi ekparolis afable kun rideto al la vendistino, mia estinta lernantino. Ŝi prenis botelon da inko tute indiferente kaj metis gin sur la vendotablon. Antaŭe, ŝi estis tre respektema al mi kaj ofte babilis kun mi je tia okazo, tamen ĉifoje ŝi kondutis iom krude. Kiam mi elprenis monon kaj volis doni al ŝi, ŝia vizaĝo subite nebuliĝis oni ne scias kial kaj el ŝiaj okuloj belaj kaj grandaj ekvidiĝis paniko. Ŝi krietis: "Metu, metu gin sur la tablon!" Kio okazis al ŝi? Mia koro ektamburis, tamen mi demetis la monon obeeme laŭ ŝia ordono. Apenaŭ mi volis ion diri al ŝi, ŝi fermigis mian buŝon fride: "Kion vi ankoraŭ volas? Se nenion, tuj for!" Kio vere okazas al ŝi? Mi ekpensis scivole. Eble ŝi estis iom malpli bonhumora kaj volis fermi la pordon por manĝo? Do mi eliris mute. Sed tuj post mia dorso eksplodis tondra kriego. "Vere timinda!" aŭdiĝis voĉo de Xiao Lin. Iu alia respondis: "Nenio timinda. Ni ja estas ĉe vi. Li aŭdacas nenion!" Pri kio ili parolas? Eble ill nur daŭrigis la babiladon rompitan de mi. Tiel mi konkludis.

  Mi paŝis preter kelkaj virinoj babilantaj ĉe la flanko de strato. Iu kraĉis post mi kaj diris mallaŭte al aliaj: "Kial vi ne kraĉu?" La alia diris: "Neniu atendis, ke li freneziĝis. Lia penado tute vaniĝis. Vere kompatinda!" "Ŝŝŝ--" Iu rompis iliajn vortojn. "Atentu por ke li ne aŭdu nin." "Kiu freneziĝis?" Mi demandis scivoleme, postrigardante trans mian ŝultron. Sed mi aŭdis nenion kaj vidis neniun frenezulon krom la konsterniĝintaj mienoj de la virinoj. Iuj el ill eĉ tremetis kun paliĝinta vizaĝo. Vidinte tiun bildon, mi povis fari nenion ol lante foriri. "Ho, mia dio! Ĝuste pro tio li estas elpelita de la lernejestro el la lernejo," la flustrado daŭris. Kiu? Kion ili priparolas? Mia pensfadeno ekvagis sencele.

  Tiun vesperon, mi malofte vidis mian patrinon, ne sciante, kion ŝi faras. Dum vespermanĝo, mi demandis ŝin: "Panjo, kiu el nia vilaĝo freneziĝis? Ĉu vi aŭdis pri tio?" "Ne, ne. Mi neniam aŭdis tion. Mi ne scias, kio okazis. Ne zorgu pri tio. Estu trankvila. Ĉu la manĝo estas bongusta por vi?" Mia patrino volis turni mian paroltemon per sensencaj vortoj. "Mi ja aŭdis klare, ke li freneziĝis kaj pro tio estas elpelita el la lernejo." "Ne zorgu pri tio. Manĝu dum la manĝaĵo estas varma. Tio ja estas nudelo kun ovo, kiun vi plej ŝatas de via infanaĝo." Mia patrino parolis afable, tamen ŝia vizaĝo perfidis ŝiajn afektemon kaj malĝojon. Tio vekis mian suspekton. Kiu? Kiu en la mondo estas la frenezulo, pri kiu oni ĉie parolas? Pri kiu ili do parolas?... Mi dronis en meditado pri tiu ĉi enigmo. Hodiaŭ ĉio ŝajnis iom pli stranga al mi. Certe io okazis. Mi devas scii, kio okazis...

  Noktiĝis, kuŝante sur la lito, mi neniel povis endormiĝi. Pro la longa pensado mia kapo peziĝis kiel plumbo kaj mia cerbo tumultiĝis kiel farunkaĉo. Kiu estas la frenezulo? Kial oni ĉiam kondutis tiel strange al mi? Kial... Ĉu? Ĉu oni opinias, ke mi estas frenezulo? Eble! Ĉar en la tuta vilaĝo nur mi jam instruis... Jes, senerare! Certe tiel. Jen kial Xiao Yu tiel kondutis hieraŭ. Nun, ŝi ne plu venos al mi. Ve! Ŝi ja ne volas fariĝi edzino de frenezulo. Sed, ĉu mi vere freneziĝis? Mi ja sentas min bonfarta. Ĉu oni povas tiel facile freneziĝi?... Mi konsterniĝis de tia penso kaj pene detenis min de la plua pensado kun forte fermitaj okuloj.

  Finfine mi sukcesis endormiĝi, kaj eĉ sonĝis... Mi vidis, ke mi estas vera frenezulo kun malpura vizaĝo, taŭzitaj haroj kaj ĉifonaj vestaĵoj kiel tiuj, kiujn mi iam vidis en la psikiatrio... Nudpiede mi kuregas sur strato ĉirkaŭprenante mian kapon per ambaŭ tremantaj brakoj. Ĉiuj preterpasantaj homoj kriaĉas: "Jen frenezulo! Frenezulo!..." La malbenindaj bubaĉoj kriante senĉese ĵetadas ŝtonpecojn kaj terbulojn al mi, kaj sennombraj ĉashundoj hurlante postkuras min. Mi kuras, kuregas senĉese, anhelante kaj per mia tuta forto por fuĝi el la damninda danĝero. Mi vere volus kaŝi min en truo de ratoj se mi povus. Mi kuras, kuradas kun timego. La kriado "Frenezulo, frenezulo!" tondradas tra la ĉielo, tra la tero, kvazaŭ ĉie en la naturo kriegas "Frenezulo! Frenezulo... " Vere timinda! Mi neniel povas kaŝi min de tio...

    Mi subite vekiĝis de konsterniĝo. Mi pensis tremetante kaj ŝvitante: "Ne, mi ne freneziĝis. Mi ne volas esti frenezulo. Mi devas kredigi ilin, ke mi ne freneziĝis." Tiel pensante, mi ellitiĝis senbrue kaj elglitis ŝtele sen veki mian patrinon... Mi kuregis laŭ la stratoj en la vilaĝo kriante per mia plena gorĝo: "Ĉiuj atentu! mi ne freneziĝis! Mi fartas bone! Mi ne freneziĝis!" Mi kuregis kaj kuregis senhalte, spiregante, de unu strato al alia. Mia gorĝo raŭkiĝis dolore, sed mi ne zorgis pri tio. Mi nur kuregante kriegis forte: "Mi ne freneziĝis! mi ne freneziĝis!" Miaj ŝuoj perdiĝis de mia kurego. Mi ne zorgis pri tio. Mi nur kuregante kriegis: "Mi ne freneziĝis! Mi ne freneziĝis!" Miaj plandoj doloris ĝisoste, kaj eble sangis. Mi ne zorgas pri tio. Mi nur kriegis: "Mi ne freneziĝis! Mi ne freneziĝis!" Mia patrino kuris post mi vokante mian nomon plorvoĉe, mi ne zorgis pri tio. Mi nur kuregante kriis: "Mi ne freneziĝis. Mi ne freneziĝis! Mi ne ..."

69
Sutro de cent paraboloj / 85. "Doloro nur pro la okuloj"
« je: septembro 10, 2014, 03:14:18 ptm »
  85. "Doloro nur pro la okuloj"

  Iam antaŭe, virino suferis de okuldoloro. Ŝia konatino demandis ŝin: "Ĉu vi suferas de okuldoloro?" La suferantino respondis: "Jes, mi suferas de okuldoloro." La konatino diris: "Oni havas okulojn do Ili certe doloras. Kvankam mi ankoraŭ ne eksuferas de okuldoloro, mi volas elfosi ilin por eviti la eventualan doloron." La aliaj admonis ŝin: "Se vi havas okulojn, ili jen doloras jen ne; se vi perdus la okulojn, vi suferos de doloro dum la tuta vivo."

  La malsaĝuloj ankaŭ kondutas same. Ili aŭdis, ke riĉaĵo estas kaŭzo de malriĉiĝo, ili ektimis, ke ili ricevos malbonan rezulton pro senadmozeco, do ili eksuferis pro la riĉaĵo. Iuj diras: “Se vi donos almozon, vi aŭ suferos aŭ feliĉos, sed se vi rifuzas almozdoni, vi suferos de gramda mizereco.”

  Ili similis al la virino, kiu volis elfosi la okulojn por eviti la eventualan doloron, kaj suferos de la eternan doloron.

70
Sutro de cent paraboloj / 84. Bati hundojn pro luna eklipso
« je: septembro 10, 2014, 03:12:36 ptm »
  84. Bati hundojn pro luna eklipso

  Iam antaŭe, kiam la reĝo de asuroj vidis, ke la luno estas tre brila, li ŝirmis ĝin per sia mano. Sed sensciuloj atribuis la malheliĝon de la luno al senkulpaj hundoj kaj batis ilin pro tio.

  La ordinaruloj ankaŭ kondutas same. Pro liberiĝi el sufero de la malamo, kolero kaj malsaĝo, ili kuŝis sur la dornoj kaj sin turmentis per varmo, simile al la malsaĝuloj, kiuj batis hundojn pro la luna eklipso.

71
Sutro de cent paraboloj / 83. Venĝo de simio
« je: septembro 10, 2014, 03:11:25 ptm »
  83. Venĝo de simio

  Iam simio estis batita de plenaĝuloj, sed ĝi ne kuraĝis sin venĝi kontraŭ ili, ĝi do verŝis sian koleron sur la infanojn.

  La malsaĝuloj en la mondo ankaŭ kondutas same. Iliaj malamikoj jam mortis pro natura efemereco, sed ili malamas la iliajn posteulojn kiel la antaŭajn. Pro tio ilia rankoro pli kaj pli profundiĝis, kiel la malsaĝa simio, kiu sin venĝis kontraŭ la infanoj, batite de la plenkreskuloj.

72
Sutro de cent paraboloj / 82. Semi tritikon
« je: septembro 10, 2014, 03:08:47 ptm »
82. Semi tritikon

  Iam kamparano iris al alies kampo. Vidinte, ke tritiko kreskas tre bone en la kampo, li demandis la posedanton: "Kiamaniere vi plantis la tritikon tiel bone?"

  La posedanto respondis: "Mi ebenigis la kampon kaj aldonis sterkon antaŭ la semado. Pro tio la tritiko kreskas tiel bone." La kamparano eklaboris laŭ la instruo. Ebeniginte kaj sterkinte la kampon, li estas preta semi. Tiam venis al li ektimo, ke li tretus la kampon malmola kaj pro tio la tritiko ne kreskus bone. Li do elpensis metodon: "Estus pli bone, ke mi semu tritikon sidante sur lito portata de aliuloj."

  Li do dungis kvar virojn por tio. La viroj tenis la liton respektive je ĝia piedo, kaj li semis sidante sur ĝi. Sed la kampo des pli malmoliĝis pro la piedpremado de la kvar viroj. Oni priridis lin pro tio. Li anstataŭigis du piedojn per ok.

  La ordinaruloj ankaŭ kondutas same. Ricevinte disciplinojn, kaj havonte bonon, li devas peti instruon de bona instruisto por sukceso, sed ili kondutas kontraŭ la disciplinoj, kaj detruis la bonan konduton, simile al la malsaĝulo kiu anstataŭigis du piedojn per ok.

73
Sutro de cent paraboloj / 81. Venĝo kontraŭ la urso
« je: septembro 10, 2014, 02:34:52 ptm »
  81. Venĝo kontraŭ la urso

  Iam patro kaj filo vojaĝis kune kun aliaj. Kiam la filo sole iris en arbaron, urso vundis lin per dentoj kaj ungoj. Li do rapide elkuris al la kunvojaĝantoj.

  Vidinte liajn vundojn, la patro ekmiris kaj demandis lin: "Kio okazis al vi?" Li respondis al la patro: "Besto kun longa hararo vundis min."

  La patro do iris en la arbaron kun pafarko kaj sagoj. Vidinte feon kun longa hararo, li levis la arkon por pafi lin. La akompanantoj diris al li: "Pro kio vi pafos lin? Li ja neniun atencas. Vi devas puni nur la suferiginton de via filo."

  La malsaĝuloj en la mondo kondutas same. Ili volis sin venĝi kontraŭ la virtuloj post kiam ili ricevis insulton de tiuj, kiuj havas ermitan robon anstataŭ la konvenan konduton, simile al la patro, kiu venĝis sian filon kontraŭ ermito.

74
Sutro de cent paraboloj / 80. Klistero
« je: septembro 10, 2014, 02:17:37 ptm »
80. Klistero

  Iam iu suferis de interna malsano kaj petis helpon de kuracisto. La kuracisto proponis, ke li ricevu kuracadon per klistero, kaj ekpreparis la medicinaĵon kaj klisterilojn por la malsanulo.

  Sed la malsanulo englutis la preparitan klisteraĵon antaŭ la reveno de la kuracisto. Pro tio lia ventro ŝveliĝis kaj ege suferigis lin. Li neniel plu povis elteni.

  Reveninte, la kuracisto demandis al la malsanulo mirigite: "Kio okazas al vi? "La malsanulo respondis: "Mi englutis la medicinaĵon kaj suferas de tio neelteneble."

  La kuracisto riproĉis lin: "Kiel malsaĝa vi estas! Vi tute ne scias, kiel uzi ĝin." Li ordonis la malsanulon preni alian medicinaĵon senprokraste. Iom poste, la malsanulo resaniĝis post vomado.

  La ordinaruloj ankaŭ kondutas same. Ili volas lerni diversajn metodojn de meditado kaj kontemplado. Kiam ili bezonas kontempladon pri malpuraĵo, ili praktikas spiran meditadon. Kaj kiam ili bezonas spiran meditadon, ili kontemplas pri la ses sferoj. Ili praktikas mise kaj senvice, suferis de turmentiĝo kaj eĉ perdas la vivon pro tio. Anstataŭ peti instruon de bona instruisto, ili mispraktikis la meditan metodon, simile al la malsaĝulo, kiu manĝis la malpuraĵon.

75
Sutro de cent paraboloj / 79. Porti Benkojn por la Reĝo
« je: septembro 10, 2014, 02:17:00 ptm »
79. Porti Benkojn por la Reĝo

  Iam antaŭe, reĝo volis iri en Senĉagrenan Ĝardenon por sin amuzi. Li ordonis al sia subulo: "Portu benkon al la ĝardeno por ke mi ripozu."

  La subulo hontis tion fari, do li respondis al la reĝo: "Mi ne kapablas porti mane. Mi preferas porti ĝin dorse." La reĝo tuj ordonis meti tridek ses benkojn sur la dorson de la subulo, por ke tiu portu ilin al la ĝardeno. Pro tio la subulo estis mokita de la aliaj.

  La vulgaruloj ankaŭ kondutas same. Vidinte haron de virino, ili ne volas forpreni, dirante, ke ili observas disciplinon, sed pro allogo de la kleŝo, ili ne plu abomenas la tridek ses malpuraĵojn kiel haron, ungon, denton, fekaĵon, pison kaj aliajn, kaj tenas ilin firme senhonte ĝis la morto. Ili similas al la malsaĝulo, kiu portas la benkojn.

Paĝoj: 1 2 3 4 [5] 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 ... 33