Forumo BRE

BUDDHISMO => La vivo de la Budho => Fadeno komencita de: Miaohui je aprilo 23, 2013, 06:46:52 atm

Titolo: 4. La edukado de la reĝido
Afiŝo de: Miaohui je aprilo 23, 2013, 06:46:52 atm
4. La edukado de la reĝido

  La patrino de Reĝido Sidarto forpasis en la sepa tago post sia akuŝo. La reĝo havis alian reĝinon, kiu nomiĝis Praĝapati Gotami. Ŝi estis la plijuna fratino de Reĝino Maha Maja kaj naskis filon en la sama tago, en kiu Reĝino Maha Maja forpasis. Praĝapati Gotami donis sian filon al vartistino kaj ŝi mem vartis Reĝidon Sidarto, kiun ŝi tiel amis kiel sian propran filon. Reĝido Sidarto havis nenian memoron pri sia propra patrino.
  Kiam Reĝido Sidarto aĝis nur kelkajn jarojn, Reĝo Sudodano sendis lin al lernejo. Multaj infanoj lernis en la klaso, kaj ĉiuj el ili venis el nobelaj familioj. La instruisto de la reĝido nomiĝis Sarvo Mitro.
  La reĝido lernis lingvojn, legadon, verkadon, matematikon, historion, geografion, sciencon kaj ankaŭ artojn de boksado, arkopafado, luktado kaj aliaj. Li lernis ĉiujn lecionojn pli rapide ol aliaj lernantoj en la klaso. Li estis la plej saĝa en la klaso kaj plej bona pri diversaj artoj. Li gajnis honoron en ĉiuj lecionoj kaj fariĝis pli saĝa ol siaj instruistoj. Li estis la plej saĝa kaj la sola lernanto, kiu faris multajn demandojn al siaj instruistoj kaj pliaĝuloj. Li estis la knabo plej forta, plej alta kaj plej bela en la klaso. Li neniam estis maldiligenta, neniam miskondutis kaj neniam malobeis la instruistojn. Li amis ĉiujn kaj ĉiuj amis lin reciproke. Li estis amiko por ĉiuj homoj.
Titolo: Re: 1-4. La edukado de la reĝido
Afiŝo de: Miaohui je junio 22, 2014, 05:21:01 ptm
1-4. La lernado de la reĝido
  1. Kiu estis Praĝapati?
  2. Kian rilaton ŝi havis kun Maha Maja?
  3. Kiu estis la instruisto de Sidarto?
  4. Ĉu la reĝido estis inteligenta knabo?
  5. Kion li lernis?
  6. Kial la instruisto amis lin?
Titolo: Re: 1-4. La edukado de la reĝido
Afiŝo de: Miaohui je junio 25, 2017, 05:11:43 ptm
La adreso por aŭskulti kaj elŝuti la voĉlegaĵon: http://www.budhano.cn/pod/budhavivo/vb-04.mp3