Forumo BRE

BUDDHISMO => Sutro de cent paraboloj => Fadeno komencita de: Miaohui je aprilo 14, 2014, 11:37:19 atm

Titolo: 38. Trunki akvon el bambua tubo
Afiŝo de: Miaohui je aprilo 14, 2014, 11:37:19 atm
38. Trinki akvon el bambua tubo

  Iam antaŭe iu fariĝis laca kaj soifa dum vojaĝo. Vidinte klaran akvon fluanta el bambua tubo, li tuj aliris por trinki.

  Trinkinte ĝiskontente, li levis la manon kaj diris al la bambua tubo: "Haltu! Mi jam sufiĉe trinkis."

  Vidinte, ke la akvo daŭre fluas spite lian ordonon, li diris kolere: "Mi jam finis la trinkadon kaj ordonis vin ne plu alveni, sed kial vi ankoraŭ venas?"

  Iu vidis tion kaj diris: "Kiel malsaĝa vi estas! Kial vi ne foriras, sed ordonas al la akvo halti?" Dirinte, li tiris la malsaĝulon al alia loko.

  La mondanoj ankaŭ kondutas same. Pro la soifo al naskiĝo kaj morto ili trinkis maldolĉan akvon de deziro al la kvin sensobjektoj. Enuinte pri la sensobjektoj kvazaŭ ili kontentiĝus de la trinkado, ili diris: "Ĉiuj eksteraj sensobjektoj ne plu aperu antaŭ mi." Sed la deziro daŭras senĉese. Vidinte tion, ili ekkoleris: "Mi jam ordonis, ke vi haltu kaj ne plu venu, sed kial vi ankoraŭ venas kaj lasas vin vidiĝi?"

  Tiam saĝulo diris al ili: "Se vi volas atingi liberecon, vi devas deteni viajn ses sensojn kaj menson de la iluzioj, por ke vi atingu sukceson. Kial vi deziras, ke ili ne aperu, por ke vi ne plu vidu ilin?" Ili similis al la malsaĝulo, kiu trinkis akvon el bambua tubo.