Forumo BRE

BUDDHISMO => Sutro de cent paraboloj => Fadeno komencita de: Miaohui je junio 22, 2014, 05:29:01 atm

Titolo: 78. Hastema Filo
Afiŝo de: Miaohui je junio 22, 2014, 05:29:01 atm
78. Hastema Filo

  Iam antaŭe, patro diris al sia filo dum nokto: "Morgaŭ ni iru kune al la vilaĝo por ion alpreni."

  Aŭdinte tion, la filo sole iris al la vilaĝo en la sekva frumateno sen scio de la patro. Atinginte la cellokon, li elĉerpiĝis de la longa irado, sed tute ne sciis, kion li prenu de tie. Kaj krome, li preskaŭ mortis de malsato kaj soifo pro manko de manĝaĵo. Fine li povis fari nenion alian ol reveni al sia patro.

  Vidinte lin reveninta, la patro kulpigis lin: "Kiel malsaĝa vi estas! Pro kio vi iris sole sen mi kaj klopodis vane? Oni mokos vin pri tio."

  La ordinara homoj ankaŭ kondutas same. Razinte la harojn kaj barbon, kaj sinvestinte la monaĥajn robojn, ili fariĝis monaĥoj. Sed ili ne lernis de bonaj instruistoj metodon por atingi sukceson, kaj akiris neniom da meritoj de la meditado kaj praktikado. Pro tio ili perdis ŝancon atingi la ŝramanajn fruktojn. Ili similis al la malsaĝulo, kiu iris kaj revenis senfare, kaj vane suferis de laceco. Kvankam ili havis formon de ŝramanoj, tamen ili atingis neniom da fruktoj.