Forumo BRE

ESPERANTO => Esperanta novaĵo => Fadeno komencita de: Miaohui je julio 06, 2015, 10:16:55 ptm

Titolo: Pekina Esperanto-Asocio publike konigas Esperanto-Sumoon
Afiŝo de: Miaohui je julio 06, 2015, 10:16:55 ptm
  

  Akorde kun la komenciĝo de la Julia Esperanto-Sumoo en la 5-a, sinjorino YU Jianchao, membro de Pekina Esperanto-Asocio faris prelegon titolitan "Legado, Sumoo, Esperanto", en Zhongguancun Librodomego de Pekino. Temas pri Esperanto-sumoo.

  Tio estas unu el la seriaj prelegoj organizitaj de Pekina Esperanto-Asocio. YU Jianchao estas raportistino de ĉina Radio Internacia. Ŝi respondecas pri la elsenda rubriko: Plezuro en Legado, kaj delonge atentas pri la Esperanto-Sumoo. Pasintjare, Ŝi faris intervjuon kun sinjoro Hori Yasuo okaze de la 99-a UK en Argentino, kaj faris la programon “Hori Yasuo Invitas vin al Internacia Esperanto-Sumoo",kaj unuafoje elsendis ŝin en la 13-a de septembro, 2014. Januare 2015, Ŝi mem partoprenis en la sumoo, kaj nun jam viciĝas en la rango Jokozuna, la plej alta inter la 5 altaj rangoj laŭ la regularo de japana tradicia luktado Sumoo. .

  En sia prelego, YU Jianchao konigas la Esperanto-Sumoon kaj parolas sian sperton dum la legado kadre de la Esperanto-Sumoo. Ŝi dividĝuas la ĝojon de legado kun la ĉeestantoj kaj tre laŭdas la ideon de la iniciatinto Hori Yasuo por la Esperanto-sumoo: Altigi la legkapablon de esperantistoj kaj kutimigi esperantistojn legi libron kun ĝojo.

  Esperanto-sumoo estas iniciatita de Japana Esperantisto Hori Yasuo kaj de septembro, 2009 la unua fojo ĝis nun jam estas 35 fojoj. Laŭ la nombro de partoprenatoj ŝi foje estas la plej multaj en la historio.     
Titolo: Re: Pekina Esperanto-Asocio publike konigas Esperanto-Sumoon
Afiŝo de: Miaohui je julio 07, 2015, 04:35:03 atm
Tio estas sufiĉe bona aktivado por legemuloj. Foje cijare ankaŭ mi partoprenis en la aktivado kaj sukcese legis libron esperantan. Mi esperas, ke la interesantoj de legado kaj aktivado kontaktu la okaziganton S-ro Hori Yasuo: ori-zonto@water.sannet.ne.jp
Ĉion bonan al vi!