Forumo BRE

BUDDHISMO => La vivo de la Budho => Fadeno komencita de: Miaohui je junio 30, 2013, 12:31:16 ptm

Titolo: 2-2. La konvertiĝo de Jaŝa
Afiŝo de: Miaohui je junio 30, 2013, 12:31:16 ptm
  2-2. La monaĥiĝo de Jaŝa
  
  Kiam la Budho restis ĉe la Cerva Parko en Benareso, riĉa junulo nomata Jaŝa venis vidi lin. Jaŝa aŭskultis la instruon de la Budho kaj tiel absorbiĝis en ĝi, ke li tuj fariĝis monaĥo.

  Vespere, maljunulo venis al la Budho kaj diris, ke lia filo forlasis hejmon en la mateno dirante, ke li vizitos la Budhon, sed ne plu reiris hejmen. Ambaŭ li kaj lia edzino maltrankviliĝis opiniante, ke eble la filo estis mortigita de rabistoj. La Budho diris al la patro, ke li ne maltrankviliĝu pri tio kaj lia filo jam fariĝis monaĥo. Poste la Budho eksplikis siajn instruojn al la patro de Jaŝa, kaj tiu ankaŭ fariĝis lia sekvanto.

  Jaŝa havis 54 amikojn. Ili venis al la Budho por aŭskulti liajn instruojn kaj ankaŭ fariĝis monaĥoj. Tiel en mallonga tempo aperis 60 sekvantoj de la Budho.
Titolo: Re: 2-2. La konvertiĝo de Jaŝa
Afiŝo de: Miaohui je junio 22, 2014, 09:18:47 ptm
Ekzerco 2-2. La Konverto de Jaŝa
  1. Kiu estis Jaŝa?
  2. Kio estis “bikŝuo”?
  3. Kiom da sekvantoj estis en mallonga tempo?