13
« je: marto 08, 2014, 04:27:39 atm »
Parto 7
Unue, ili sendanĝeriĝis la edzinojn kaj provizojn en la arbaro densparte. Tiam, tuj kiam ili vidis, ke la ruĝuloj surteriĝis kaj aldirektis la iradon, ili enpelis la kaprojn en la arbaron por vagadi laŭvole, por ke la ruĝaj homoj opiniu ilin sovaĝaj. Tuj Karlo kaj anoj grupiĝis, memstare kaj brave. Du virinojn oni ne povus deteni, kiuj ekiris por batali pafarke. Karlo, ĉefo de la insulo ĉefis, sed li nomis Vilhelmon, komandanton de unu grupo, ĉar li nun montris tiom da fideleco, saĝeco kaj akra sento, ke ĉiuj juĝas bone pri la lerteco kaj fervoro. Ne havante armilojn por ĉiuj, la ĉefo donis al la sklavoj, longan stangon najlpintan, kaj hakilon iliaflanke. Ili postenis en la arbetaĵo apud la loko sur kiu antaŭe staris la kabanoj bruligitaj, kaj tie ili atendis la ruĝajn homojn. La kontraŭuloj nun alpaŝis kun maltimaj kaj kruelegaj mienoj; ne orde sed amase diskure, al la loko kie Karlo atendas ilin. Kiam la unua bando tiom alproksimiĝis, ke ili estas en pafspaco, Karlo ordonis, ke siaj anoj pafu unuigite sur ilin; por ke tiuj, unue aperante falu mortigitaj, kaj ke teruro kaj timego ekkaptu la ceterajn. Tiam la ĉefo kaj grupo eliris el la arbarlimo, kie ili ĝis tiam atendis, kaj tiam triflanke atakis la malamikojn pafilkape, glave, bastone, tiel brave, ke la ruĝuloj laŭte ekkriegis kaj forkuris laŭeble. Ĉar la ĉefo ne volis postsekvi ilin, ili sendanĝere revenis marbordon, kie kuŝas iliaj boatoj. Sed ne finiĝis ilia malvenkego; ĉar, tiutage blovis granda ventego, tial la boatoj ne povis ekveturi; kaj, tiunokte ia alfluo ŝovis la plej multon da la boatoj tiel alte surteron, ke ili apenaŭ povis surmariĝi, kaj la ondoj disrompis kelke da ili. Tagiĝon, vidante, kiel troviĝis la aferoj, ia ĉefo diris: “Se ni permesos tiujn virojn, ke ili eniras en siajn boatojn kaj reiras, ili sciigos al ia ceteraj el la gentoj surkontinentaj, ke ni estas tie-ĉi, kaj militoj neniam finiĝos tiel longe kiel ni vivos; sed, se ni ilin detenos tie-ĉi, kaj agos bone al ili, ili ne malutilos nin.” Tial, por certigi, ke ili ne lasu la insulon, la ĉefo ordonis ke iom da ligno de seka arbo alportiĝu, kaj bruligu la boatojn. Tion vidante, la ruĝuloj kuris ĉirkaŭ ia tuta insulo kun laŭtaj kriegoj freneze, tiel ke Karlo unue ne scias kion fari pri ili; ĉar, ili piedpremis la grenon, kaj elŝiras la vinberujojn ĝuste kiam la vinberoj maturiĝis, kaj faris multe da difektaĵo. Fine la ĉefo sendis la maljunan Jafon por diri al la ruĝaj homoj sialingve; ke, bone estos al ili; ke, indulgos lian vivon; ke, donos parton da la insulo al ili por loĝejo, se ili restos laŭlime, kaj grenon kaj rizon por planti, kaj panon por manĝi ĝis la rikolto. La malfeliĉuloj treege ĝojis, ĉar ili ricevas tiajn bonajn pacigojn, kaj ili baldaŭ lernis fari ĉiuspecojn da objektoj el kano kaj ligno, kiel seĝoj, skabeloj kaj litoj; kaj ili ĉion faris lerte, post kiam instruiĝis. De tiam ĝis mi revenis al la insulo ne vidis miaj amikoj sovaĝulon. Kiam mi aŭdis tiun rakonton de Karlo, mia koro frapas rapide pro la grandaj danĝeroj, kiujn ili travivis; sed mi ĝojis ĉar nun loĝas pace tiuj gentoj de la Granda Raso en tia spaceto sur mia insulo, kiu unue ne enhavis iun krom mi. Mi miris pro la ŝanĝo sur la insulo; la arboj kreskiĝinte, dometoj konstruiĝinte, kaj la granda parto de la tero kulturiĝinte. La dometo de Vilhelmo ja estis artverko; ĝi havas fortikajn fostojn ĉe la kvaranguloj; la muroj kaj la tegmento estis faritaj el kanoj arte plektitaj; ĝi havas tegmenton rizpajlan, kaj grandegan folion supre por ĝin ŝirmi kontraŭ la sunbrilo. Mi nun diris al Karlo, ke mi ne venis por forpreni lian viraron, sed por alkonduki homojn, kaj por alporti ĉion tian, kion ili bezonos, por ke ili povu gardi siajn domojn kaj kuraĝigi iliajn korojn. La morgaŭan tagon mi faris festenegon, kaj la kuiristo de la ŝipo venis surteron por ĝin pretigi. Ni alportis kelkajn postkvaronojn da salbovaĵo kaj porkaĵo, pelvon da punĉo kaj iom da biero kaj francaj vinoj; Karlo donis al la kuiristo kvin kapridojn por rosti; tri, elsendonte al la ŝipanaro por ke ili siaparte povu festeni freŝviande de la terbordo. Mi donis al la viroj tutan vestaron, ambaŭ por varmaj kaj malvarmetaj tagoj; robojn kaj ŝalojn por la edzinoj; ne estas neceso por mi diri, kiom ili ĝojis pro tiaj donacoj. Tiam mi elprenis sufiĉan provizon da iloj; ĉiu viro ricevante fosilon, rastilon, hakilon, levilon, segilon, tranĉilon, armilaron kaj ĉion, kiom ĉiu eble bezonos. Vidante, ke regas bonvolo ĉiuflanke mi kondukis surtere, la gejunulojn, kiujn mi antaŭe prenis el la duonmorte de malsato. La knabino estis edukita zorge, kaj ĉiuj ŝipanoj ŝin laŭdas. Ambaŭ ŝi kaj la junulo deziris resti sur la insulo, laŭe la franca pretro; tial mi donis al ĉiu pecon da tero, sur kiu ili konstruis tendojn kaj garbejojn. Mi estis alkondukita kun mi lertmetiistojn al la insulo, unu el kiuj povis elfari ĉiajn aferojn, tial mi nomis lin “Jako de Ĉiametio.” Unu tagon la franca pretro demandis min ĉu mi lasos Vendredon sur la insulo. “Ĉar per li,” li diris, “mi povus paroli al la ruĝaj homoj ilialingve, kaj instrui ilin pri la diaj aferoj; kaj, ĉu estas necese, por mi diri, ke tio estas la kaŭzo, pro kiu mi venis ĉi-tien.” Mi sentis, ke mi ne lasus Vendredon por la tuta mondo, tial mi respondis, ke se mi decidus lasi lin, mi estus certa, ke Vendredo ne lasus min. Eltrovinte, ke ĉio estas bonstata sur la insulo, mi rebonstatigis mian ŝipon, por ke mi unufoje plu lasu tiun terbordon. Irante fine al la ŝipo, la junulo, pri kiu mi ĵus parolis, alproksimiĝas kaj diras, “Sinjoro, pretron vi kondukis ĉi-tien kun vi, kaj dum vi ankoraŭ ĉeestas ni deziras la edziĝon de du el ni.” Ŝajnis al mi certe, ke unu estas la junulino, kaj ke la junulo deziras edziĝi kun ŝi. Tial mi parolis iom varmvoĉe kaj diris al li, ke li bone pripensu la aferon, ĉar la junulino ne estas edukita samrange laŭ li. Sed ridetante li diris, ke mi juĝas malprave; estas Jako de Ĉiametio, por kiu li petegas. Tion aŭdante, mi multe ĝojis, ĉar mi sciis, ke la junulino estas laŭeble bona, kaj mi juĝis, ke Jako estas bona; tial, samtage mi donis ŝin al li, por ke ŝi estu lia edzino. Ili estis havontaj pecegon da tero por kreskigi rikolton sur ĝi, kaj domon, kaj budojn por iliaj kaproj kaj provizoj. La insulo nun estis planata jene: Okcidentparto resti senkultura, tiel ke surteriĝante, la sovaĝaj gentoj povos veni-deiri, neĝemante iun. Malnova domo esti por la ĉefo kaj ĉiuj la arbetaĵoj nun etendante ĝis la rivereto; sudparto por la blankuloj; kaj la nekulturita parto de la insulo por la ruĝuloj kies boatojn ni bruligis. Mi pripensis, ke estas unu donaco, pri kiu mi jam ne pensis, nome la libro de la Dia Vorto; kiun mi sciis, donos al ili novan forton por laborado, kaj helpos al ili elporti la tentojn de la vivo. Tial mi ordonis, ke ĉiuj kolektu ĉirkaŭ mi, kaj levante tiun-ĉi Ĉeflibron, mi diris, “Ĝin ŝatu! Ĝin metu al la koro! ĉar ĝi enhavas vortojn, kiuj elvenis el la lipoj de Kristo nia Sinjoro, kiujn Li parolis al ni ame, por nin tiri al Si mem. Ĝisnune, vi ne havis tian libron sur la insulo. Sendube, tiuj-ĉi riĉaj kampoj; tiuj-ĉi riĉaj rikoltoj; tiuj-ĉi brilaj ondoj, kiuj lavas la bordojn ĉirkaŭante vin, pruvos al vi, ke estas Granda Dio, Dio de amo; sed, tia evidentaĵo ne estas sufiĉo, ne dirante al ni pri la saĝeco kaj la amo de Dio; kaj nin lasas en mallumo pri la mondo venonta, mondo brila pro amo kaj paco; kaj, kiel ĝin atingi.” Nun estinte sur la insulo unu monaton; kvinan tagon de Majo mi denove ekveturis kun mia bona Vendredo, ĉiuj dirinte al mi, ke ili restos ĝis mi revenos por forporti ilin. Ferdeke, mi ĵetis longan rigardon sur ilin, kaj tiam kaŝis mian vizaĝon en la manojn. Veturinte tri tagojn, kvankam la maro estis glata kaj trankvila, mi vidis, ke ŝajnas iom nigra ĝi unuloke, kaj aŭdis, ke unu el la ŝipanoj krias “Teron!” Sciante, ke la terbordo ne estas proksima, mi ne povis diveni la kaŭzon; tial mi ordonis la ŝipoficiron, ke li supreniru la maston ĝispinte por eltrovi per la vidilo tion. Li malsupreniris kun la malbonnovaĵo ke troviĝas multe da dudekoj de boatetoj plenaj je sovaĝuloj, rapide alproksimiĝantaj kun kruelegaj mienoj. Venante pli proksimen, mi komandis, ke la veloj estu faldataj, kaj la ŝipo haltigata, kaj sciante, ke la plejmalbonaĵo, kiun tiuj viroj povos fari, estus nian ŝipon bruligi mi mallevigis la boatojn, alligante unu al la antaŭa kaj unu al la posta parto de la ŝipo. Tiamaniere ni atendis la malamikon, kaj tempete ili nin atingis, intencante, mi pensis, nin ĉirkaŭi. Unue ili ektimegis pro la grandeco de la ŝipo, sed baldaŭ tiom alproksimiĝis, ke niaj ŝipanoj signodonis lin, ke ili foriĝu, neintence, tio kaŭzis batalon kun ili. Ili pafis sur niajn boatojn nubon da sagoj, kiujn niaj ŝipanoj detenis per tabuloj por ŝildoj. Ni ne pafis sur ilin, kaj post duonhoro ili foriĝis enmaron, kaj poste denove revenis al ni. Mi ordonis, ke miaj ŝipanoj ordigu la pafilojn, kaj sin kaŝu por esti sendanĝeraj pri la sagoj, se ili pafus; tiam mi sendis Vendredon sur la ferdekon por alvoki la sovaĝulojn ilialingve, kaj demandi, kion ili intencas. Eble ili ne komprenis, kion li diras, sed tuj, kiam li ekparolis, mi aŭdas lin ekkrii, ke ili estas pafontaj. Estis tro vere; ili flugigis densan nubon da sagoj, kaj al mi estis profunda malĝojo ke Vendredo falas mortpafita. Neniu alia estis proksime, sed li estis mortpafita per tri sagoj, kaj tri plu falis apuden. Mi tiom freneziĝis, ke mi ĝojus subakvigi ĉiujn ilian boatojn, tial mi allasis, ke la viroj ŝargis kvin pafilojn per kugletaĵo kaj kvin per kuglaĵo, kaj mi redonis al ili tiel kruelegan pafadon, kiel ili antaŭe neniam vidis. Tiam stranga sceno montriĝis al niaj okuloj, kaj neniaj vortoj povas priskribi la teruron kaj timegon, kiuj ekkaptis ilin ĉiujn, ĉar la plejmulto el iliaj boatoj estis fendataj kaj subakvigataj — tri aŭ kvar per unu pafo. La ceteraj forveturis remileble. Ni enprenis unu malfeliĉulon, kiu naĝis vivsave, sed lia parolado estis tiel stranga, ke kornbruo laŭ multe sciigus al mi. Unue, li ne volis manĝi aŭ paroli, kaj timante ke li mortsopiru, por kuraci lin, ni lin forportis boate, kaj ĵetis en la maron, kaj signodonis al li, ke ni ne savos lian vivon, se li ne parolos kaj manĝos: Li naĝis ĉirkaŭ kaj ĉirkaŭ la boato, kaj fine signodonis, ke li faros kiel ni al li ordonos, tial ni enprenis lin en la boaton. Post lerniginte iom da vortoj, li diris al mi, ke lia gento kaj kvar plu alvenis kun reĝoj por batalegi. “Sed kial,” mi diris, “kaŭzis ilin alproksimiĝi al ni?” Al tio li rediris, “por ke vi vidu batalegon.” Tiel, pro tio, mortiĝis Vendredo, kiu tiomjare, estis tiel bona kaj fidela al mi! Mia koro malleviĝis pro malĝojo. Ni envolvis lin en mortkitelon, kaj kun profunda malĝojego, entombigis lin en la maro. Favoran venton, ni veturis al Ĉiuj Sanktuloj Golfeto, kaj tie ni trovis la unumastŝipon, kiu ni antaŭe alkondukis tien de la hejmlando, kaj kiun mi intencis alsendi al mia insulo kun viroj kaj provizaĵoj, post kiam mi sciiĝus, kiel troviĝis ĉio tie. Ĉar unu el miaj ŝipanoj deziregis reiri al la insulo en ĝi, mi diris, ke ĉiuokaze li tion faru, tial mi transdonis al li por lia sklavo la ruĝulon, kiun mi havas sur la ŝipo. Mi ankaŭ eltrovis, ke unu viro, timante la eklezion Hispanujan, ĝojus, se tie li kun edzino kaj du filinoj loĝus sendanĝeraj; tial mi alkondukis ilin surŝipon, kaj sendis kun ili tri laktobovinojn, kvin bovidojn, unu ĉevalon, kvar ĉevalidojn, kaj dudekon da porkoj: ĉiuj, mi poste aŭdis, alvenis sendanĝere. Lasinte mian insulon nun por ĉiam mi nun nenion plu diros pri ĝi. Mia vivrestaĵo pasiĝis pleje en landoj laŭ malproksimaj de hejmo. De la Golfeto de Ĉiuj Sanktuloj mi veturis rekte al Bona Espero. Tie mi lasis la ŝipon, por resti surtere. Mi tuj amikiĝis kun diverse viroj de Francujo, kaj du Hebreoj, kiuj antaŭe venis al la promontoro por komerci. Mi trovis, ke iom da komercaĵoj, kiujn mi alportis kun mi de la hejmo multege valoras, kaj vendante ilin, mi gajnis multan monon, kaj mi aĉetis alteprezajn ŝtonojn, ĉar tiuj postulas nur malgrandan spacon. Pasiginte naŭ monatojn ĉe la Promontoro de Bona Espero, ni pensis, ke estus la plej bona afero, kiun ni povas fari, dungi ŝipon, kaj velveturi al la Spicaj Insuloj por aĉeti kariofilojn; tial ni dungis ŝipon kaj virojn por ĝin veturigi, kaj ekveturis. Ni veturis de haveno al haveno diverse, aĉetis kaj vendis komercaĵojn, kaj pasigis ses jarojn en tiu-ĉi parto de la mondo. Fine ni pensis, ke ni foriros kaj serĉos novajn scenejojn; kaj baldaŭ ni renkontis strangan klason da homoj, kiel vi diros, leginte tiun-ĉi rakonton, kaj rigardinte la ilustraĵojn. Surteriginte, ni aĉetis grandan domon kanan, kiu kavas ĉirkaŭ ĝi altan kanan palisaron, por eksteradi ŝtelistojn, da kiuj, ŝajnis al mi, estas multe en tiu lando. La nomo de la urbo estas Ĉingo, kaj ni eltrovis, ke la foiro kiu teniĝis tie unu fojon ĉiujare ne okazos ĝis post tri aŭ kvar monatoj; tial mi ordonis, ke la ŝipo reveturu al la Promontoro, ĉar ni intencis nun restadi iom da tempo en tiu parto de la mondo, por iri ĉirkaŭrigardante de loko al loko, kaj poste reveni al la foiro de Ĉingo. Mi unue iris al urbo tre vidinda, iom de la terbordo, konstruis kun rektaj stratoj kvadratangule.