Montri afiŝojn

En tiu ĉi paĝo vi povas rigardi ĉiujn afiŝojn faritajn de tiu ĉi forumano. Notu, ke vi povas vidi afiŝojn nur en partoj de la forumo por kiuj vi nun havas atingopermeson.


Fadenoj - Miaohui

Paĝoj: 1 ... 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 [23] 24 25 26 27 28 29 30 31 32 33
331
Esperanta novaĵo / La 36-a elsendo de Retradio BRE
« je: septembro 06, 2013, 07:59:16 ptm »
Saluton, karaj amikoj!
 Nun ni ekdisaŭdigis la 36-an elsendon de Retradio BRE je la adreso: Fiksligilo: http://www.budhano.cn/podkasto/?p=1493
Ĉiuj samideanoj estas bonvenaj!

Elsendlisto:
 Budhisma scio
 2-17. Kultado al ĉiuj direktoj
 2-18. Donaco de Ambapali
 7. Saĝo kaj Kompatemo
 Budhismaj rakontoj
 53. Sinjorino Kun
 54. Semado kaj Rikolto
 55. Unu Vivo kontraŭ Cent

Bonan aŭdeblecon al vi!

332
La vivo de la Budho / 2-23. Monaĥina komunumo
« je: aŭgusto 31, 2013, 11:22:53 atm »
  2-23. Monaĥina komunumo

  En la kvina jaro post sia iluminiĝo, la Budho restis en Vesali kiam li aŭdis, ke lia patro Reĝo Sudodana malsaniĝis. Li tuj faris longan vojaĝon al Kapilavatu por denove viziti la patron kaj instrui la Darmon al li. Aŭdinte la Darmon, la reĝo tuj atingis arahantecon kaj forpasis trankvile post sep tagoj. Ĝuste en tiu jaro fondiĝis la monaĥina komunumo laŭ la peto de Maha Paĝapati Gotami, la onklino kaj duonpatrino de la Budho.

  Maha Paĝapati Gotami iris al la Budho trifoje kaj petadis, ke li ordinu ŝin kiel monaĥinon, sed la Budho rifuzis ĉiufoje sen mencii la kialon. La Budho vojaĝis al Vesali post nelonga restado en Kapilavatu.

  Maha Paĝapati Gotami estis firmvola kaj ne volis cedi tiel facile. Ŝi jam decidis kiel atingi sian sukceson. Ŝi fortranĉis siajn harojn, surmetis flavan veston kaj piediris 150 mejlojn de Kapilavatu al Vesali, akompanate de multaj Ŝakjaj sinjorinoj. Kiam ŝi atingis Vesali, ŝiaj piedoj ŝveliĝis kaj la korpo estis kovrita de polvo. Kun larmoj sur la vizaĝo, ŝi staris ekster la halo, en kiu estis la Budho, ankoraŭ esperante, ke la Budho ordinos ŝin kiel monaĥinon.

  Ananda surpriziĝis vidinte ŝin en tiu ĉi situacio. “Gotami, kial vi tiel staras ĉitie?” li demandis.

  “Estimata Ananda, la Honorulo ne permesas virinojn fariĝi monaĥinoj,” ŝi respondis.

  “Atendu ĉitie, Gotami. Mi petos la Honorulon pri tio.” Ananda diris al ŝi. Kiam Ananda petis la Budhon permesi al Maha Paĝapati Gotami fariĝi monaĥino, la Budho rifuzis. Ananda petis tri fojojn kaj la Budho rifuzis ĉiufoje.

  Do Ananda petis en malsama maniero. Li respektoplene demandis al la Budho: “Sinjoro, ĉu virinoj kapablas atingi diversajn ŝtupojn de sankteco kiel monaĥinoj?”

  “Jes, ili kapablas, Ananda,” respondis la Budho.

  “Se tio estas vera, Sinjoro, estas pli bone, ke virinoj povas fariĝi monaĥinoj,” diris Ananda, kuraĝigite pro la respondo de la Budho.

  “Ananda, se Maha Paĝapati Gotami volontas observi monaĥinajn regulojn pri la Ok Kondiĉoj, ŝi kalkuliĝos kiel ordinita monaĥino.

  Kiam Ananda parolis pri la Ok kondicoj al Maha Paĝapati Gotami, ŝi ĝojplene konsentis observi tiujn regulojn kaj fariĝis monaĥino per si mem. Nelonge poste ŝi atingis arahantecon. La aliaj Ŝakjaj sinjorinoj ordinitaj ankaŭ atingis arahantecon.

  La fondiĝo de monaĥina komunumo kun reguloj estis oportuno, kiun la Budho provizis al virinoj unuafoje en la monda historio. Neniu el aliaj religiaj estroj donis tiel altan religian pozicion al virinoj. 

333
La vivo de la Budho / 2-22. Monaĥo laboranta tro pene
« je: aŭgusto 31, 2013, 08:32:07 atm »
  2-22. Monaĥo strebanta tro pene

  Sona estis filo de riĉa komercisto. Li plej ŝatis aŭskulti muzikon de liuto kaj ludi la instrumenton. Li plenkreskis en riĉeco kaj lukso, do lia haŭto estis tre mola kaj delikata. Oni eĉ diris, ke haroj kreskis el la haŭto de liaj plandoj. La onidiro tiel furoris, ke Reĝo Bimbisara speciale invitis lin al la palaco por rigardi liajn eksterordinarajn piedojn, pri kiuj li aŭdis multe.

  Sona vivis ĉe la Vultura Montpinto en Raĝagaha, kie la Budho restis dum kelkaj pluvaj sezonoj. Iutage Sona iris al la Vultura Montpinto aŭskulti la budhan instruon, en kiu temis pri feliĉa sperto de senkrociĝo al mondaj deziroj. Sona deziris ĝui tian feliĉon, do li petis la Budhon ordini lin kiel monaĥon.

  Fariĝinte monaĥo, li lernis metodon de konstanta meditado eĉ dum piedirado. Li ege entuziasmiĝis pri tio. Ĉiutage li piediradis tien kaj reen meditante en la monaĥejo ĝis iutage liaj piedoj havis vezikojn kaj sangis.

  Sed anstataŭ feliĉon, Sona spertis nur doloron kaj malesperon post ĉiuj siaj klopodoj. Sopiroj al mondaj aferoj ankoraŭ aperadis en lia menso. “Tute senutile,” Sona diris al si mem. “Mi jam strebis pene, sed ankoraŭ ne atingis la deziratan celon. Estas pli bone por mi reveni al mia laika vivo kaj ĝui la kutiman feliĉon per almozdonado.”

  Kiam la Budho aŭdis pri tio, li iris viziti Sonan. “Sona,” li diris, “mi aŭdis, ke vi ne atingis bonan rezulton en via medita praktikado kaj volis reiri al la laika vivo. Ĉu vi restos kiel monaĥo kaj provos denove se mi klarigos al vi, kial vi ne havis bonan rezulton?”

  “Jes, mi provos, Sinjoro” respondis Sona.

  “Sona, vi estis muzikisto kaj kutime ludis liuton. Diru al mi, ĉu vi faras bonan muzikon kiam la fadenoj estas bone agorditaj, nek tro streĉe nek tro malstreĉe?”

  “Mi povas fari bonan muzikon, Sinjoro,” respondis Sona.

  “Kio okazus se la fadenoj estus tro streĉaj?”

  “Mi ne povus fari bonan muzikon, Sinjoro,” diris Sona.

  “Kio okazus se la fadenoj estus tro malstreĉaj?”

  “Mi povus fari nenian muzikon, Sinjoro,” respondis Sona.

  “Sona, ĉu vi scias, kial vi ne spertis la feliĉon de rezignado al mondaj avidoj? Vi strebis tro pene en via meditado. Do faru tion en maniero modera, sed ne tro malstreĉa. Provu alifoje kaj vi havos bonan rezulton.”

  Sona komprenis tion. Li restis en la monaĥejo kiel monaĥo kaj atingis sanktecon post nelonge.

334
  2-21. La budha sinteno kontraŭ aliaj religiaj instruistoj

  Upali* estis milionulo kaj la plej bona disĉiplo de alia religia instruisto Niganta Nataputa, kies instruo estis malsama de la Budha. Upali ankaŭ lertis pri debato kaj iutage lia instruisto petis, ke li debatu kun la Budho je iuj vidpunktoj pri leĝo de kaŭzo kaj efekto. Post longa kaj komplika diskutado, la Budho konvinkis Upali, ke la vidpunkto de ties instruisto estas erara.

  La instruo de la Budho tiel impresis Upali, ke li tuj petis al la Budho akcepti lin kiel sian disĉiplon. Li tute surpriziĝis kiam la Budho konsilis lin: “Upali, vi ja estas famulo. Estu certa, ke vi ne ŝanĝas vian religion nur pro via ŝato al mi aŭ pro la influo de viaj emocioj. Plene esploru mian instruon kun malferma menso antaŭ ol vi decidos fariĝi mia disĉiplo.”

  Kompreninte la sintenon de la Budho pri libera esplorado, Upali des pli plezuriĝis kaj diris: “Sinjoro, estas mirinde, ke vi proponis al mi pripensi tion atente. Aliaj instruistoj akceptus min senhezite, gvidus min sur la stratoj en parado kaj asertus, ke la milionulo jam konvertiĝis al ilia religio el la sia. Jes, mi estas vere  certa, kaj bonvolu akcepti min kiel vian disĉiplon.”

  La Budho konsentis akcepti Upali kiel sian laikan disĉiplon, kaj konsilis lin plue: “Kvankam vi jam fariĝis mia disĉiplo, Upali, vi devas praktiki toleremon kaj kompatemon. Daŭre donu almozon al viaj antaŭaj religiaj instruistoj kiam ili ankoraŭ dependas de via subteno. Vi ne rajtas ignori ilin kaj rezigni la kutiman subtenon al ili.”

  Tiu budha konsilo pri toleremo, libera demando kaj akcepto al liaj instruoj ne pro emociaj kaŭzoj fariĝis nova rekordo en budhisma historio. En budhisma rondo neniam estas religia fanatikulo, kiu devigas al homoj akcepti la religion per torturo aŭ timigo de puno. Budhismo disvastiĝas per pacaj metodoj ĉefe pro ĝiaj beleco kaj bona volo.

  Rimarko: En la teksto temas pri alia Upali. Li ne estas tiu Upali, kiu estis barbiro antaŭ la monaĥiĝo kaj respondis la demandojn pri Vinajaj reguloj je la unua konsiliĝo pri budhaj instruoj.

335
La vivo de la Budho / 2-20. La kverelado ĉe Kosambi
« je: aŭgusto 30, 2013, 09:05:20 ptm »
  2-20. La kverelado ĉe Kosambi

  En la naŭa jaro post sia iluminiĝo, la Budho vivis en Kosambi. Kiam li estis tie, okazis kverelado inter du grupoj de monaĥoj. Unu grupo konsistis el spertuloj pri disciplina kodo dum la alia el spertuloj pri la budhaj instruoj.

  La Budho klopodis laŭ multaj metodoj por ĉesigi la kvereladon, sed post kiam ĉiuj liaj klopodoj malsukcesis, li forlasis ilin senvorte kun siaj bovlo kaj roboj, kaj retiriĝis al Pailejaka Arbaro finfine.

  Dum la Budho loĝis en la arbaro, elefanto zorgis lian bezonon. Ĝi purigis liberan spacon en la arbaro, meze de kiu situis ŝtona kaverno. La elefanto alportis fruktojn kiel oferaĵojn al la Budho ĉiutage. Vidinte la agon de la elefanto, iutage ankaŭ simio alportis abelejon al la Budho kiel sian oferaĵon.

  Trovinte, ke la Budho foriris sole al Pailejaka Arbaro pro la kverelado inter monaĥoj, loĝantoj de Kosambi ne plu donis almozon al la kverelantoj. La informo pri tio atingis Anandan en Savati. En la fino de la pluva sezono Ananda speciale vizitis la Budhon kaj informis lin, ke lian instruon deziras homoj, precipe tiuj en Savati. Tiel la Budho revenis al Savati konvinkite kaj post iom da tempo, la kverelantaj monaĥoj venis peti pardonon de la Budho. Pro la kverelado en Kosambi, la Budho faris instruon, en kiu li diris:

  “Oni devas esti kun saĝaj homoj, sed ne la malsaĝaj.

  Estus pli bone vivi sole se ni ne povas trovi bonajn amikojn.

  Ne kunestu kun malsaĝuloj.”

336
Esperanta novaĵo / La 35-a elsendo de Retradio BRE
« je: aŭgusto 30, 2013, 09:02:29 atm »
Saluton, karaj amikoj!
Nun ni ekdisaŭdigis la 35-an elsendon de Retradio BRE je la adreso: http://www.budhano.cn/podkasto/?p=1486
Ĉiuj samideanoj estas bonvenaj!

Elsendlisto:

Budhisma scio
2-15. Sciiĝo pri vera karaktero2-16.
2-16. Provo kalumni la Budhon
Ĉapitro 6. Meditado
Budhismaj rakontoj
51. Kuirata Testudo
52. Forto de Kompato

Bonan aŭdeblecon al vi!

337
La vivo de la Budho / 2-19. Ĝivaka, la budha kuracisto
« je: aŭgusto 28, 2013, 05:08:32 ptm »
  2-19. Ĝivaka, kuracisto de la Budho

  Ĝivaka estis la plej eminenta kuracisto en Hindio dum la vivperiodo de la Budho. Lia patrino estis altklasa amoristino. Ŝi metis lin en lignan skatolon kaj forĵetis lin sur rubaĵon ĉe la vojo tuj post lia naskiĝo.

  En la sama mateno kiam bebo Ĝivaka forĵetiĝis, Reĝido Abaja, filo de Reĝo Bimbisara, hazarde preterpasis la rubujon sur la vojo al la palaco. Kiam la reĝido trovis la bebon ankoraŭ vivanta, li ekkompatis ĝin kaj tuj ordonis, ke oni vartu ĝin kiel lian adoptan filon.

  Kiam Ĝivaka plenkreskis, li lernis medicinon de fama instruisto dum sep jaroj. Post nelonge, li famiĝis pro sia eksterordinara lerteco kiel kuracisto kaj kirurgo. Oni invitis lin kuraci reĝojn kaj reĝidojn inkluzive Reĝon Bimbisara. Sed el ĉiuj liaj prizorgataj eminentuloj, Ĝivaka prizorgis la Budhon kun granda plezuro, kaj vizitis lin trifoje ĉiutage.

  Ĝivaka helpis al la Budho en multaj manieroj. Post kiam Devadato ĵetis ŝtonon kaj ĝia peceto vundis la Budhon je la piedo, Ĝivaka kuracis la vundon.

  Konsciante pri la avantaĝo havi monaĥejon ĉe sia domo, Ĝivaka konstruigis monaĥejon en sia mangarba ĝardeno. Li invitis la Budhon kaj liajn disĉiplojn al la monaĥejo, oferis almozon kaj donacis la monaĥejon al la Budho kaj monaĥoj. Post la malferma ceremonio de la monaĥejo, Ĝivaka atingis sotapanon, la unuan ŝtupon de sankteco.

  Poste, kiam Reĝo Aĝatasatu demandis, kien li iru peti religian helpon, Ĝivaka gvidis lin al la Budho. Kvankam Reĝo Aĝatasatu mortigis sian patron laŭ la malica admono de Devadato, li fariĝis eminenta laika sekvanto de la Budho kaj subtenis la unuan konsiliĝon pri budhaj instruoj post la morto de la Budho.

338
Esperanta novaĵo / La 34-a Elsendo de Retradio BRE
« je: aŭgusto 23, 2013, 04:43:57 ptm »
Saluton, karaj amikoj!
Nun ni ekdisaŭdigis la 34-an elsendon de Retradio BRE je la adreso: http://www.budhano.cn/podkasto/?p=1484
Ĉiuj samideanoj estas bonvenaj!

Elsendlisto:

Budhisma scio
2-13. La tragedio de Reĝo Bimbisara
2-14. Pri doloro de amo
Ĉapitro-5-2. Renaskiĝo
Budhismaj rakontoj
49. Imuneco sen Vakcinado
50. Venĝo de Ranoj

Bonan aŭdeblecon al vi!

339
La vivo de la Budho / 2-18. Donaco de Ambapali
« je: aŭgusto 23, 2013, 05:47:46 atm »
  2-18. Donaco de Ambapali

  Homoj el ĉiuj kastoj altaj kaj malaltaj serĉis la instruon de la Budho kaj li akceptis ilin ĉiujn ĝojplene.

  Kiam la Budho kaj liaj disĉiploj restis en Vesali, iutage virino nomata Ambapali disponigis al ili sian ĝardenon de mangarboj ekster la urbo, por ke ili ripozu en la malvarmeta ombro de ŝiaj arboj.

  Ambapali estis tiel aminda kiel la ora suno leviĝanta el oceano, sed ŝi estis tre malĉasta. Ŝi ne havis intencon viziti la Budhon, sed ŝia servistino diris al ŝi: “Sinjorino, ĉiuj nobeloj kaj ordinaruloj iris al la ĝardeno de mangarboj hieraŭ. Kiam mi demandis, kial ili iras tien, ili respondis, ke ili tion faras pro la viro restanta tie. Neniu estas komparebla kun li. Li estas filo de reĝo kaj rezignis sian regnon por trovi la veron.

  Estante ĉiam preta por nova vidaĵo, Sinjorino Ambapali tuj ekmovis siajn piedojn, kuris al unu el siaj ĉaroj kaj veturis al la ĝardeno ĵetante fierajn rigardojn ĉirkaŭ si. Kiam ŝi atingis la pordonon de la ĝardeno, ŝi deĉariĝis kaj iris preter palmarboj kaj mangarboj. Estis kviete, kaj eĉ la arbfolioj ne tremetis. Ŝi malpeze paŝis tra la ĝardeno ĝis ŝi vidis viron sidantan kun kunmetitaj manoj kaj kruroj sub densa ombro de alta arbo. Ĉirkaŭ la kapo de la viro aŭro glimbrilis kiel la meznokta luno. Li estis neniu alia ol la Budho.

  Ambapali staris tie mirigite. Ŝi forgesis sian belecon, forgesis sin mem kaj forgesis ĉion krom la Honorulo. Ĝuste tie ŝia tuta koro fandiĝis kaj forfluis en la riveron de ŝiaj larmoj. Ŝi proksimiĝis al la Budho malrapide kaj sin klinis antaŭ liaj piedoj, metante sian vizaĝon sur la teron.

  La Budho petis ŝin stariĝi kaj sidiĝi. Li parolis al ŝi pri la Darmo. Aŭskultante atente, ŝi sorbis la sanktajn vortojn kvazaŭ seka tero, sur kiu ne pluvis dum longa tempo. Ricevinte la Darmon, sinjorino Ambapali genue riverencis ĉe piedoj de la Budho kaj invitis lin kaj liajn disĉiplojn al manĝo en la sekva tago. La Budho akceptis ŝian inviton.

  Tiam nobeloj de Vesali ankaŭ venis por viziti la Sanktulon. Sur la vojo al la ĝardeno de Mangarbo ili renkontis Ambapali kaj aŭdis, ke la Budho jam akceptis ŝian inviton al manĝo en la sekva tago. Ili proponis al ŝi: “Sinjorino Ambapali. Ni faru negocon kun vi. Vendu al ni la honoron regali ilin kontraŭ multe da oro.”

  Ŝi diris kun mieno glimanta pro ĝojo: “Sinjoroj, eĉ se vi donos al mi Vesali kaj ĝian tutan teron, mi ne fordonos tiun ĉi honoran regalon.” La nobeloj kolereme iris al la Budho kaj petis honoron oferi alian manĝon, sed la Budho informis ilin, ke li jam akceptis la inviton de Ambapali.

  En la sekva tago, Ambapali metis dolĉan laktan rizon kaj kukojn antaŭ la Budhon kaj liajn sekvantojn, kaj servis ilin kun granda modesteco. Post kiam la Budho manĝis, Ambapali sidiĝis sur alia sidejo kaj diris kun kunmetitaj manplatoj: “Sanktulo, mi oferos la ĝardenon al la komunumo. Bonvolu akcepti ĝin se vi volas.”

  La Budho akcepis la donacon vidinte ŝian sincerecon. Li ĝojigis sinjorinon Ambapali denove per la Darmo. Tio estis turna punkto en la vivo de sinjorino Ambapali. Ŝi komprenis la Darmon kaj fariĝis virta virino. Post nelonge ŝi monaĥiniĝis kaj fariĝis arahanto kun granda saĝo en la menso.

  Kiel lotuso kreskanta ne sur la seka tero, sed en nigra ŝlimo, Ambapali atingis altan spiritan disvolviĝon malgraŭ sia malbona pasinteco.

  Post la okazo, la Budho kaj liaj disĉiploj iris al malgranda vilaĝo ĉe Beluva proksime. Tuj antaŭ la pluva sezono, la Budho decidis pasigi la lastan pluvan sezonon en tiu ĉi vilaĝo.



340
La vivo de la Budho / 2-17. Adorado en ĉiuj direktoj
« je: aŭgusto 23, 2013, 05:15:56 atm »
  2-17. Kultado al ĉiuj direktoj

  Instruo pri homa devo

  Iumatene la Budho forlasis Monaĥejon Bambuaro kaj iris en Urbon Raĝagaha. Dum sia almozpetado li vidis, ke junulo nomata Sigala tute malsekĝis kvazaŭ li ĵus sin banus. Sigala faris kulton en ĉiuj kvar direktoj al la oriento, sudo, okcidento kaj nordo. Li faris kulton al la ĉielo supre kaj tero sube. Vidinte tion, la Budho haltis kaj demandis al li, kion li faras.

  "Tio estas la lasta volo de mia patro antaŭ lia forpaso," respondis Sigala, "Mia patro konsilis min adori al ĉiuj direktoj por forteni min de malbonaj aferoj el la kvar direktoj kaj el supre kaj malsupre." La Budho pensis pri tio kaj diris: "Estas prave tion fari por plenumi la lastan volon de via patro, sed ne prove komprenu la konsilon de via patro nur laŭvorte. Via patro tute ne intencis, ke vi vere faru kultadon laŭ tiu ĉi maniero." Poste, la Budho eksplikis la veran signifon pri la kultado al ĉiuj direktoj:

  "Kultado al la oriento signifas respekti kaj honori viajn gepatrojn.

  Kultado al la sudo signifas respekti kaj obei viajn instruistojn.

  Kultado al la okcidento signifas esti fidela kaj sindediĉema al via edzino.

  Kultado al la nordo signifas esti afabla kaj helpema al viaj amikoj, parencoj kaj najbaroj.

  Kultado al la ĉielo signifas prizorgi la materialan bezonon de religiuloj kiel monaĥoj kaj asketoj.

  Kultado al la tero signifas esti justa al viaj servistoj, donante al ili laboron laŭ ilia kapablo, pagante al ili justan salajron kaj provizante al ili medicinan helpon kiam ili malsaniĝas.

  Tion farante, vi povas vin forteni de malbonaĵoj".

  La Budho ankaŭ admonis Sigala eviti kvar malbonajn kondutojn.

  "Estas kvar malbonaj kondutoj evitindaj," li diris, "Ili estas mortigo, ŝtelado, seksa miskonduto kaj mensogo."

  La Budho daŭre parolis al Sigala: "Estas kvar malbonaj motivoj, pro kies kaŭzo oni faras malbonajn kondutojn. Ili estas partieco, malamikemo, malsaĝo kaj malkuraĝo."

  "Kaj fine, Sigala, vi devas eviti ses manierojn malŝpari vian havaĵon. Ili estas drinkado, toksiĝemo, maldiligenteco, vagado ĝis profunda nokto, malŝparo de tempo ĉe foiro kaj penso pri amuziĝo, vetludo kaj kunestado kun malbonaj amikoj."

  Juna Sigala aŭskultis la konsilon respektoplene kaj subite rememoris, ke lia patro ofte diris al li, kiel bona instruisto estas la Budho. Kvankam la maljunulo ofte klopodis, ke Sigala iru kaj aŭskultu la instruon de la Budho, Singala ĉiam rifuzis per diversaj pretekstoj, ke tio estas tro malfacila, ke li okupiĝas pri io alia, ke li estas tro laca aŭ ke li ne havas monon por doni al monaĥoj.

  La junulo konfesis tion al la Budho kaj petis, ke la Budho akceptu lin kiel sian sekvanton. Li promesis, ke ekde tiam li ne nur tenos la volon de sia patro en la memoro sed ankaŭ plenumos ĝin en la ĝusta maniero instruita de la Budho.


342
La vivo de la Budho / 2-16. Provo kalumni la Budhon
« je: aŭgusto 19, 2013, 09:46:47 ptm »
  2-16. Provo kalumnii la Budhon

  Du gravaj aferoj okazis en la dudeka jaro ekde la iluminiĝo de la Budho. Unu el ili estis konvertiĝo de la bandito Angulimala. La alia okazis en Savati, kie iuj ĵaluzaj asketoj provis kalumnii la Budhon. Jen la dua afero.

  La Budho kaj liaj disĉiploj estis famaj kaj respektindaj religiaj instruistoj en Savati. Multaj homoj en la regiono kutime vizitadis por aŭskulti iliajn instruojn kaj doni almozon al ili.

  Sed ne ĉiuj homoj en Savati estis sekvantoj de la Budho. En la regiono multaj asketoj kredis, ke iliaj propraj instruoj estas pli superaj. Tiuj estroj de la religioj ĵaluzis kiam ili vidis, ke pli kaj pli da homoj iras al la Budho kaj liaj disĉiploj por doni almozon kaj oferi robojn kaj medicinaĵojn. Post nelonge ili estis venkitaj de sia ĵaluzo kaj decidis ion fari kontraŭ la Budho kaj liaj disĉiploj.

  En Savati vivis asketino nomata Sundari. Ŝi estis juna kaj malbona. La asketoj decidis malutili la honoron kaj famon de la Budho kaj la monaĥoj per tiu asketino.

  “Fratino, vi devas fari ion kontraŭ la Budho por helpi nin,” ili diris al ŝi, “ĉar li ĉiam allogas subtenantojn for de ni.”

  “Kion mi faru por vi?” demandis Sundari.

  “Helpu nin per vizitado al Ĝeta Arbaro por trovi tiom da informo pri la Budho kiom vi povas. Trovu metodon, por ke ni povos revenigi al ni la subtenantojn.”

  Sundari vizitadis la Ĝetan Arbaron regule por spioni la Budhon. Ŝi tute ne sciis la veran intencon de la asketoj, kiuj petis ŝin iri tien. Post iom da tempo, la asketoj certiĝis, ke multaj homoj jam vidis Sundari frekventi al la Ĝeta Arbaro. Ili ŝin mortigis kaj enterigis en proksima defluilo. Poste ili iris al Reĝo Pasenadi de Kosalo kaj raportis, ke Sundari perdiĝis, kaj iuj homoj vidis ŝin lastafoje ĉe la Budho.

  “Kie ŝi estas laŭ via supozo?” demandis la reĝo.

  “Eble ŝi ankoraŭ estas en Ĝeta Arbaro, Granda Reĝo,” ili respondis. “Ni maltrankviliĝas, ĉar ni scias bone, ke ŝi neniam restis tiel longe post kiam la Budho faris al ŝi predikadon.”

  La reĝo diris: “Do vi devas iri tien senprokraste por serĉi ŝin.”

  La asketoj afekteme ekserĉis Sundari en la Ĝeta Arbaro. Post iom da tempo, ili iris al la loko, kie ili enterigis ŝin, kaj elfosis ŝin. Metinte la kadavron de Sundari sur brankardon, ili portis ĝin al Savati. Sur la tuta vojo ili plengorĝe kriegis kolere: “Vidu, sinjoroj, vidu, kion faris tiuj monaĥoj, kiuj sin ŝajnigas kiel sanktajn homojn. Ili estas senhontaj kaj malicaj mensogistoj. Rigardu, kion ili faris. Ili havis seksan rilaton kun la kompatinda Sundari kaj poste mortigis ŝin por kaŝi siajn krimojn.”

  La disĉiploj de la Budho teruriĝis pro tiuj akuzoj kaj ne sciis kion fari, sed la Budho diris al ili trankvile, ke ili sin detenu de siaj timoj, kaj estas nenio timinda ĉar ili estas senkulpaj de la krimo.

  La Budho admonis ilin: “Tiuj homoj akuzos kaj insultos vin, sed faru nenion krom reciti tiujn vortojn: ‘Mensogantoj kaj neantoj pri sia malbona konduto kulpas kaj suferas same.’ Poste estu paciencaj. La homoj vidos, kiel kvietaj vi estas, kaj enuiĝos de la insultado al vi. La krioj kaj akuzoj malaperos dum sep tagoj.”

  La disĉiploj vere observis la admonon de la Budho kaj post nelonge oni ekdemandis unu al aliaj, kial la Budho kaj liaj disĉiploj estis tiel trankvilaj. Poste ili rememoris, ke la Budho kaj liaj disĉiploj estas virtaj, kaj neniam faras malbonan konduton. “Iuj eble murdis kompatindan Sundari!” ili kriis, “Tute neeble, ke tion faris tiel kompatemaj religiaj instruistoj!” En la fino, la insultado ĉesiĝis kaj la Budho per tiu ĉi okazaĵo konsilis siajn disĉiplojn kiel toleri kalumniion pacience: “Kiam oni ĵetas krudajn vortojn al bikŝuo, li toleru kun trankvila menso.”

  Post iom da tempo la reĝo trovis, ke la krimon faris la asketoj, kiuj raportis pri tio. Post kiam oni kondukis ilin al la reĝo, ili konfesis siajn krimojn publike kaj ricevis indan punon laŭ la leĝo. Post tio la Budho kaj liaj disĉiploj fariĝis pli honoraj kaj respektindaj en Savati.

343
La vivo de la Budho / 2-15. Sciiĝo pri veran karakteron
« je: aŭgusto 18, 2013, 04:52:38 ptm »
  2-15. Sciiĝo pri vera karaktero

  Iuvespere, kiam Reĝo Pasenadi de Kosalo babilis kun la Budho, sur la vojo paŝis vico da asketoj kun nodita hararo, harkovrita korpo kaj longaj ungoj. Ili preterpasis malrapide kun la kapo malalte klinita. La reĝo tuj stariĝis kaj genuiĝis por fari adoron al ili, prononcante sian nomon trifoje.

  La reĝo revenis al la Budho kaj diris: “Sinjoro, certe ekzistas sanktuloj inter tiuj asketoj. Rigardu, kiel trankvile ili paŝas kun la kapo klinita.” La Budho vidis per siaj magiaj okuloj, ke tiuj viroj ne estas sanktuloj, sed spionoj, kiuj eliris por kolekti informojn.

  “Via Reĝa Moŝto,” diris la Budho,“vidi la veran naturon de aliuloj nur laŭ ties aspekto estas neeble por tiu, kiu havas komfortan vivon. Se ni volas koni la veran naturon de aliulo kaj liajn bonajn aŭ malbonajn kvalitojn, ni devas konatiĝi kun li almenaŭ dum iom da tempo. Ni devas esti saĝaj kaj akramensaj.”

  “Ni povas koni homan purecon per interparolo kun li, observado al lia kuraĝo antaŭ la misfortuno, kaj kompreno al lia saĝo dum diskutado. Reĝo, la malbonaj homoj kutime sin ŝajnigas kiel la bonajn, kaj estas malfacile por vi juĝi ilian moralecon. ”



344
La vivo de la Budho / 2-14. Pri doloro de amo
« je: aŭgusto 18, 2013, 11:19:18 atm »
2-14. Pri doloro de amo

  Reĝo Pasenadi estis reĝo de Kosalo, kiu situis norde de Magado regita de Reĝo Bimbisara. La ĉefurbo de la regno Kosalo nomiĝis Savati. Iu el la fratinoj de Reĝo Pasenadi estis la ĉefa reĝino de Reĝo Bimbisara, do li estis bofrato de Reĝo Bimbisara.
   
  Reĝo Pasenadi fariĝis budha sekvanto en tre frua periodo de la Budho, kaj restis lojala subtenanto ekde tiam. Lia ĉefa reĝino estis Malika. Estante saĝa kaj pia, ŝi bone konis la Darmon kaj agis kiel lia religia gvidistino en kelkaj okazoj.

  Kiam la reĝo unuafoje vidis la Budhon, li demandis: “Kiel Majstro Gotamo deklaras, ke li jam atingis la plenan iluminiĝon? Majstro Gomato estas juna ambaŭ je la aĝo kaj kiel monaĥo.”

  La Budho respondis: “Granda Reĝo, estas kvar aferoj, kiujn oni ne rajtas subtaksi nek malestimi pro ilia juneco. Ili estas nobla militisto, serpento, fajro kaj bikŝuo. Koleriĝinta juna militisto povus kruele kaŭzi damaĝon al aliaj. Mordo de eĉ malgranda serpento mortigas homojn. Eta fajrero povus kaŭzi grandan incendion, kiu detruas konstruaĵojn kaj arbarojn. Eĉ juna monaĥo povus esti sanktulo.”

  Aŭdinte tion, Reĝo Pasenadi komprenis, ke la Budho vere estas saĝa instruisto, kaj decidis fariĝi lia sekvanto.

  Reĝo Pasenadi ŝatis viziti la Budhon por peti lian konsilon. Eĉ dum sia ofica deĵoro li trovis tempon por interparoli kun la Budho. Kiam li babilis kun la Budho iutage, li ricevis raporton, ke lia edzino Reĝino Malika naskis filinon. La reĝo malplezuriĝis pro la raporto ĉar li deziris filon.

  Malsame de aliaj religiaj instruistoj, la Budho parolis pri boneco de la virinoj. Li diris: “Iuj virinoj estas pli bonaj ol viroj, Reĝo. Estas virinoj saĝaj kaj bonaj. Ili prenas sian bopatrinon kiel diinon, kaj sin tenas puraj en siaj parolo, penso kaj konduto. Iutage ili povus naski bravan filon, kiu regos la landon.”

  Tiam la reĝo rememoris, ke li iam aŭdis de la Budho: “Malĝojon, ploradon, doloron, kaj malesperon donas tiuj, kiujn ni amas.” La reĝo demandis Reĝinon Malika, ĉu ŝi konsentas kun la Budho. Ŝi diris, ke tio devas esti vero se la Budho tiel diris. Sed la reĝo ne kontentiĝis pri la respondo. “Kiel nia amato povas doni al ni malĝojon?” la reĝo volis scii.

  Reĝino Malika proksimiĝis al bramano por peti la Budhon ekspliki tion. Aŭdinte multajn rakontojn de la Budho por ekspliki la problemon, la bramano rakontis ilin al la reĝino. Ŝi demandis al la reĝo: “Sinjoro, ĉu via filino Reĝidino Vaĝira plaĉas al vi laŭ via opinio?”

  “Jes, Malika. Ŝi tre plaĉas al mi,” diris la Reĝo.

  “Se iu fatalaĵo okazus al Reĝidino Vaĝira, ĉu tio ne donus al vi malĝojon, ploradon, doloron, kaj malesperon?”

  “Jes,” diris la Reĝo.

  “Sinjoro, ĝuste pro tio la Honorulo diris, ke malĝojon, ploradon, doloron kaj malesperon al ni donas tiuj, kiujn ni amas.”

  “Malika,” diris la Reĝo, “mirinde, ege mirinde! Kiel malproksime la Honorulo vidas kun komprenemo.”

  Kiam Reĝo Pasenadi poste malvenkis en la batalo kun sia nevo kaj retiriĝis al sia ĉefurbo en Savati, la Budho komentis al siaj disĉiploj, ke nek venkinto nek venkito spertas pacon:

  “Venko nutras malamon.

  La venkito vivas en doloro.

  Rezigninte venkon kaj malvenkon,

  la pacamuloj vivas feliĉe.”

  En la posta milito, ambaŭ reĝoj denove batalis, kaj Reĝo Pasenadi ne nur venkis, sed ankaŭ kaptis sian nevon Reĝo Aĝatasatu kun ĉiuj el liaj elefantoj, militĉaroj, ĉevaloj kaj soldatoj. Reĝo pasenadi decidis malliberigi la novan reĝon sed teni ĉe si liajn ĉevalojn, elefantojn kaj aliajn. Li volis posedi tiujn havaĵojn kiel premion de venko por sin kontentigi .

  Informiĝinte pri tio, la Budho diris al siaj disĉiploj, ke estus pli saĝe por Reĝo Pasenadi teni nenion por si. La vero de tiu diro ankaŭ utilas en la moderna mondo:

  “homo povus rabi laŭ sia volo. Kiam iuj rabas, la prirabitoj rabos refoje. La rado de konduto turnas kaj faras prirabitojn prirabantoj.”

  Reĝo Pasenadi forpasis en siaj okdek jaroj kiam lia filo Vidudaba ribelis kontraŭ li.

345
Esperanta novaĵo / La 33-a Elsendo de Retradio BRE
« je: aŭgusto 17, 2013, 06:55:32 ptm »
Saluton, karaj amikoj!
Nun ni ekdisaŭdigis la 33-an elsendon de Retradio BRE je la adreso: http://www.budhano.cn/podkasto/?p=1479
Ĉiuj samideanoj estas bonvenaj!

Elsendlisto:

Budhisma scio
2-11. Suĝata kaj la sep specoj de edzinoj
2-12. Ananda, la lojala helpanto
Ĉapitro-5-1. Renaskiĝo
Budhismaj rakontoj
47. Mono Sangomakulita
48. Birdoj Omaĝaj al Imperiestro

Bonan aŭdeblecon al vi!

Paĝoj: 1 ... 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 [23] 24 25 26 27 28 29 30 31 32 33