Forumo BRE

BUDDHISMO => La vivo de la Budho => Fadeno komencita de: Miaohui je aprilo 22, 2013, 06:43:14 atm

Titolo: 2. La naskiĝo de la reĝido
Afiŝo de: Miaohui je aprilo 22, 2013, 06:43:14 atm
2. La naskiĝo de la reĝido

  Ĉirkaŭ dek monatojn post sia sonĝo pri la blanka elefanto kaj la aŭguro, ke ŝi naskos grandulon, Reĝino Maja atendis la naskiĝon de sia infano. Iutage ŝi iris al la reĝo kaj diris: "Mia kara, mi devas reiri al miaj gepatroj. Baldaŭ naskiĝos nia bebo." Estis kutimo en Hindio, ke la edzino devas naski bebon en sia gepatra domo, do la reĝo konsentis, dirante: "Tre bone, mi faros necesan aranĝon por via vojaĝo."
  La reĝo aranĝis, ke iuj soldatoj antaŭtempe purigu la vojon, kaj aliaj gardu la reĝinon kiam oni  portis ŝin per ornamita palankeno. La reĝino forlasis Kapilavaston kaj ekvojaĝis al la ĉefurbo de sia patra regno en longa procesio de soldatoj kaj servistoj.
  La granda procesio preteriris ĝardenon nomatan Parko Lumbinio sur la vojo al la regno Kolijo. La ĝardeno estis proksima al la reĝlando nomata Nepalo ĉe la piedo de la montaro Himalajo. La reĝino absorbiĝis de la bela parko kun sala-arboj, aromaj floroj, viglaj birdoj kaj laboremaj abeloj, ŝi do haltigis la portistojn de la palankeno por iom ripozi ĉar la parko estis bona loko por ripozo. Kiam ŝi estis sub sala-arbo, ŝi akuŝis belan bebon. Estis fortuna tago. La akuŝo de la reĝino okazis en plenluna tago de la jaro 623 a. K. Nun oni celebras la tagon kiel Vesakon, la festo de la tri gravaj eventoj, kiuj estas la naskiĝo, iluminiĝo kaj nirvano de la Budho. 
  Laŭ la legendoj pri la budha naskiĝo, la bebo faris sep paŝojn antaŭen kaj je ĉiu paŝo de li aperis lotusfloro sur la tero. Je la sepa paŝo, li haltis kaj kriis kun nobla voĉo:
  "Mi estas la ĉefo de la mondo; mi estas la plej granda homo en la mondo; mi estas la plej eminenta homo en la mondo. Jen estas mia lasta naskiĝo kaj mi ne plu revenos."
  Reĝino Maha Maja tuj revenis al Kapilavasto post la naskiĝo de sia filo. La reĝo ĝojegis pro la informo. La novaĵo pri la naskiĝo de la longe atendita bebo ankaŭ cirkulis en la tuta regno kaj ĝojigis ĉiujn homojn.
Titolo: Re: 1-2. La naskiĝo de la reĝido
Afiŝo de: Miaohui je junio 22, 2014, 05:18:19 ptm
Ekzerco 1-2
  1. Kial Reĝino Maha Maja volis forlasi Kapilavaston?
  2. Kie estas la palaco de ŝia patro?
  3. Kiel la reĝo sendis ŝin?
  4. Kial la reĝino haltis en la parko?
  5. Kio estis la nomo de la parko?
  6. Kiam okazis la naskiĝo de la bebo?
  7. Kion la legendo diras pri la naskiĝo?
  8. Ŝajne la bebo diris ion. Kion li diris?
Titolo: Re: 1-2. La naskiĝo de la reĝido
Afiŝo de: Miaohui je junio 21, 2017, 06:30:38 ptm
Retadreso por aŭskulti kaj elŝuti la voĉlegaĵon:

http://www.budhano.cn/pod/budhavivo/vb-02.mp3