Forumo BRE

BUDDHISMO => Sutro de cent paraboloj => Fadeno komencita de: Miaohui je oktobro 04, 2014, 03:22:21 ptm

Titolo: 97. Perdo de vestaĵo kaj ormonero
Afiŝo de: Miaohui je oktobro 04, 2014, 03:22:21 ptm
97. Perdo de vestaĵo kaj ormonero

  Iam antaŭe, du viroj piediris en dezerto. Ĉiu el ili surportis kotonan mantelon, kaj la mantelo de unu viro estis forprenita de rabisto sur la vojo. La alia viro fuĝis kaj sin kaŝis en herbaron.

  La prirabito iam metis ormoneron en la mantelan kolumon. Li do diris al la rabisto: "La vestaĵo valoras je ormonero. Mi volas aĉeti ĝin per mono."

  La rabisto demandis: "Kie estas via mono?"

  La prirabito prenis la monon el la mantela kolumo, kaj donis ĝin al la rabisto: "Tio ja estas el vera oro. Se vi ne kredas, bonvolu demandi la ormetiiston, kiu sin kaŝas en la herbaro."

  La rabisto do forprenis ankaŭ la vestaĵon de la metiisto. La malsaĝulo ne nur perdis siajn vestaĵon kaj ormoneron, sed ankaŭ kaŭzis perdon al la alia.

  La ordinaraj homoj ankaŭ tiel kondutis. Ili praktikis budhismon kaj faris diversajn bonojn, sed pro la rabo de la kleŝo, ili ne nur perdis profiton de la bonaj konduto kaj merito, sed ankaŭ kaŭzis degeneron al la aliaj. Fine ili falis en la tri suferajn statojn post la morto kvazaŭ la malsaĝulo, kiu kaŭzis perdon al si mem kaj la alia.