Montri afiŝojn

En tiu ĉi paĝo vi povas rigardi ĉiujn afiŝojn faritajn de tiu ĉi forumano. Notu, ke vi povas vidi afiŝojn nur en partoj de la forumo por kiuj vi nun havas atingopermeson.


Mesaĝoj - verdeca

Paĝoj: [1] 2 3 4 5
1
Verkado kaj tradukado / Re: Dutaga Restado en Esperantujo
« je: novembro 17, 2013, 07:08:40 ptm »
Hodiaŭ unu el miaj amikoj montris al mi kvar erarojn en mia verkaxjo. Li nomiĝas verda. Kaj mi tre dankas lin ,cxar mi ne trovis ilin.Ĉu vi trovis ilin?Mia estimata majstro.

2
Verkado kaj tradukado / Dutaga Restado en Esperantujo
« je: novembro 13, 2013, 03:19:55 ptm »
La plej ĝoja sento venas al esperantisto nur tiam.kiam li havas ŝancon vizaĝe al vizaĝo fari interparoladon kun siaj esperantlingvaj geamikoj diverslandaj kiel gefratoj.Tian senton mi spertis antaŭ kelkaj tagoj unuafoje post mia esperantistiĝo.
Komence de oktobro.2013. mi ricevis telefonon de unu el miaj retaj amikoj,Ŝi starigis al mi demandon.ĉu vi partoprenos en la 7-a jarkunveno de E-komercistoj?Surprizita.mi demandis ŝin:”kun kia celo?”ĉar mi ne estas komercisto.Kaj ŝi daŭrigis ,ke en la jarkunveno oni parolos nur esperante sed ne nacilingve.Tion aŭdinte, mi tuj akceptis ŝian proponon kompreneble kun granda plezuro.Kvankam antaŭe mi kelkfoje partoprenis en esperantaj kongresoj tamen oni multe parolis nur ĉine sed ne esperante.Esperantan etoson mi neniam spertis.
Informinte,ke ŝi atingis Ŝanhajon per trajno je la 6-a ,matene de la 1-a de novembro.post mia matenmanĝo mi tuj veturis al la jarkunvena urbo Suzhou per mia aŭto kun espero,ke mi povos akcepti ŝin en la hotelo.Post ĉirkaŭ unŭora veturado mi atingis la hotelon.Enirinte en la akceptejon de la hotelo, mi trovis neniun amikon.Ĉar mi frue venis.Fumante, mi atendis kaj atendadis.Post duona horo du homoj kun kofro ankaŭ eniris en la akceptejon sed mi ne sciis ,kiuj ili estas .Ni interŝanĝis nur rigardojn.Kaj ankaŭ ili sidante atendis.Ekster la pordo de la hotelo haltiĝis iu aŭto,kaj kelkaj homoj elaŭtiĝis,tri el ili estas kanataj de mi.Ili estas Ĉielismo,Leandro kaj Aldreno.Vidinte ilin, mi tuj stariĝis kaj salutis ilin en esperanto. Kaj tiel mi komencis mian esperantan vivon en la jarkunveno.Ekster mia atendo.la aliaj du geamikoj ankaŭ stariĝis kaj parolis esperante kun miaj amikoj.ĉar ankaŭ ili venis al la hotelo por partopreni en la jarkunveno.Unu el ili nomiĝas Fortego, ankaŭ estas mia retamiko,kaj inter elaŭtiĝintoj troviĝis trezoro,mia malnova amiko nur interreta,sed mi ne konis lin.Li prezentis sin al mi,ke li estas Trezoro.Post kelkaj vortoj ni ambaŭ venis al la sama dulita ĉambro de la hotelo.Sekve partoprenantoj unu post alia venas al la hotelo.
Tagmanĝo estis en restoracio tre proksima al la hotelo.Dum nia tagmanĝo venis iu bela virino en bonkvalitaj vestoj. Enirinte nian manĝoĉambron.ŝi demandis ,kiu estas verdeca.Kvankam mi konatiĝis kun ŝi antaŭ pli ol 7jaroj interrete tamen neniam renkontiĝis persone..Tiam sidante ĉe la pordo de la manĝoĉambro mi fumis.Ŝi per siaj okuloj balaiis la tutan manĝoĉambron kaj trovis la fumanton,kaj perceptis ,ke mi estas verdeca.Ankaŭ mi sentis ,ke ni estas malnovaj amikoj longtempe nerenkontitaj.
Posttagmeze ni ripozis en hotelo pro laciĝo de longtempa veturado.Vespermanĝinte,ni piedire vizitis la bibliotekon de iu lernejo por okazigi interkonatiĝan vesperon.La luksa biblioteko tuj fariĝis ĝojoplena.ĉar ĉiuj partoprenantoj estis tre ĝojaj,Kaj nia interkonatiĝa vespero finiĝis ĝis profunda nokto.
Sekvan matenon,la 2-a de novembro,sabate.ankaŭ packoro venis al nia jarkunveno laŭ mia invito.Ankaŭ ŝi estas unu el miaj retamikoj,antaŭe neniam renkontiĝita.Bedaŭrinde mankis al ŝi libera tempo,kaj ŝi devis hejmenreveni post tagmanĝo.Renkontiĝi kun ŝi estas granda plezuro por mi.
Posttagmeze nia jarkunveno daŭris.kvankam la enhavo ne tre interesis min tamen la esperanta parolado plaĉis al miaj oreloj.Vespere per mia aŭto mi veturigis du alilandajn amikojn al la centro de la urbo Suzhou.La antikvaj konstruaĵoj mirigis ilin,kaj sur la homplenaj stratoj ni multe parolis pri diversaj temoj,Ja interesa tempo ĝi estis por mi.
Menciindas,ke en la jarkunveno mi havis eblecon unuafoje renkontiĝi kun aliaj miaj retamikoj,ili estas Etnan,Kamelia,Fabina.
Dimanĉe,Tagmanĝinte , ni devis foriri sed ne volis.Kun granda bedaŭro ni adiaŭis unu de la alia kaj hejmenveturis kun espero,ke post laŭ eble plej mallonga tempo ni povos refoje renkontiĝi.

3
Verkado kaj tradukado / Re: Solvmetodoj multiĝas ol problemoj
« je: oktobro 03, 2013, 10:48:18 atm »
Elkoran dankon al mia franca  amiko Petro pro via atentigo pri mia  frazo " solvmetodoj multiĝas ol problemoj"kaj eble la frazo " solvmetodoj estas pli multaj ol problemoj" estas facile komprenebla ,cxu ?

4
Verkado kaj tradukado / Solvmetodoj multiĝas pli ol problemoj
« je: septembro 16, 2013, 10:38:41 atm »
Nuntempe en nia mondo troviĝas grandnombraj problemoj ĉu internaciaj ,ĉu landaj ĉu eĉ familiaj ,tamen kun la tempopaso ,oni kapablas trovi multajn metodojn por sukcese solvi ilin .Ĉar homoj estas tre saĝaj kaj talentaj.Generacion post generacio nia homaro daŭriĝas kaj la socio progresas  senĉese  kaj rapide.Kvankam nun la monda krizo ankoraŭ ĉirkaŭas nin tamen ni devas esti memfidaj kaj esperplenaj por bonigi nian mondon kaj ankaŭ nian vivkondiĉon.

5
En la kurso la geknaboj vigliĝas  kaj ŝajne ili interesiĝas pri nia lingvo kaj diligente lernas esperanton kaj mi opinias ,ke ili rapide progresas en sia lernado de esperanto,cxar ili havas altnivelan instruanton .

6
Verkado kaj tradukado / Rememori pri pasinteco
« je: aprilo 26, 2013, 06:32:52 ptm »
La tempo rapide pasas tagon post tago.monaton post monato kaj jaron post jaro ,beldaŭ venos la sajlo inter la jaroj malnova kaj nova.Kaj mi kiel ordinara esperantisto devas rememori,kion mi faris dum la baldaŭ finiĝonta jaro cxu  por nia lingvo .cxu por nia movado.Mi hontas rilate al tia temo ,cxar mi nur kelkajn artikoletojn verkis por iu esperantlingva revuo,kaj aliajn kontribuojn mi ne kontribuis.En nia lando esperantistoj pli kaj pli vigliĝas kaj ĝuste pro tio ankaŭ la esperanto-movado antaŭen puŝas .multaj esperantistoj necxinaj jam komencas doni sian grandan atenton al Ĉinujo.Nia perspektivo pli kaj pli klariĝas.cxar cxinaj esperantistoj estas bonkoraj kaj afablaj kompreneble ankaŭ diligentaj kaj kontribuemaj .

7
Verkado kaj tradukado / La projekto estas subteninda
« je: aprilo 26, 2013, 06:30:16 ptm »
Kvankam mi ne havis ŝancon partopreni en la kursaro de la Esperanto-insulo tamen donis grandan atenton ĉiam ,ĉar kelkaj el miaj amikoj lernis tie kaj ili ĉiam adresis al mi ĝustatempajn informojn al mi pri ilia lernado,ilia vivo, ktp,ĉu skribe ĉu voĉe .Iu korea amikino diris al mi ,ke ŝi malpeziĝis je tri kilogramoj post sia unumonata lernado en hajnano.sed ŝi sentis sin ĝoja kaj bonŝanca ĉar ŝi  ricevis interesoplenan instruadon de mondfamaj geesperanistoj.Ŝi diris al mi ankaŭ ,ke ŝiaj kunlernantoj havas saman ĝojoplenan senton kvankam lacan tamen neforgeseblan.Ŝajnas al mi ,ke la projekto estis  plensukcesa kaj la kursaro estas enhavoriĉa kaj la lernantoj ricevis grandan atingon.Ĝuste pro tio la iniciato estas aplaŭdinda .

8
Verkado kaj tradukado / mia vespero estas ĝjoplena
« je: aprilo 26, 2013, 06:24:41 ptm »
Lastatempe ,post mia vespermanĝo mi kutimas sidi cxe mia komputilo por retumado .cxar pere de la interreto mi havas ne nur vocxan  konversacion sed ankaŭ lecionojn por lerni nian lingvon .En la kurso multaj cxinaj esperantistoj ,la plej granda parto  de miaj kunlernantoj estas komencantoj ,tamen kun granda entuziasmeco diligente lernas .kaj mi esperas ,ke post laŭ eble plej  baldaŭ mi kaj miaj kunlernantoj havos kapablon libere kaj nuance paroli esperanton por ĝuste esprimi niajn ideojn kaj pensojn .GĜuste pro tio mia vespero estas ĝojoplena.

9
Verkado kaj tradukado / vortoj gravas
« je: aprilo 26, 2013, 06:23:05 ptm »
Kelkaj esperantistoj. kompreneble inkluzive de mi .ne povas interkompreni  unu la alian  dum sia esperantlingva dialogo.La cxefa problemo kuŝas en tio ,ke oni malmulte ellernis vortojn.Ĉar cxiuj frazoj cxu skribaj cxu vocxaj ,konsistas el vortoj .Precipe por cxinoj lerni la esperantlingvajn vortojn estas terure malfacile ,cxar literoj inter la cxina lingvo kaj esperanto estas  tute malsamaj ,ĝuste pro tio ,se oni volas bone posedi nian karan lingvon esperanto,do unue devas lerni vortojn .Vortoj ja gravas en nia esperanto-movado.

10
Renkontiĝo kun geamikoj estas granda plezuro por ni.Ankaŭ mi havis du  francajn leteramikinojn antaŭe ,sed bedaŭrinde ,ili forpasis jam pro sia alta ago ,kaj mi neniam renkontiĝis kun ili .tamen en mia koro ili cxiam vivos ,cxar nia amikeco estas neforgesebla por mi

11
Verkado kaj tradukado / Re: Termino kutime devenas el rilata lando
« je: marto 04, 2013, 05:52:19 ptm »
Jes. ankaŭ somanto estas nova vorto en nia esperantujo,ankaŭ mi  kelkfoje vidis ĝin tamen ĝi ne  devenas el la cxina lingvo .En mia memoro mia instruisto diris al mi ,ke ĝi devenas el la japana lingvo.Nur bedaŭrinde mi ne scipovas la japanan lingvon ,do mi ne povas certi, cxu ĝi fakte devenas el la japana lingvo aŭ ne

12
Verkado kaj tradukado / Re: Interhelpado necesas
« je: marto 04, 2013, 05:33:57 ptm »
Elkoran dankon al mia kara amiko Petro pro via konsento pri reciproka helpo.En nia vivo certe de tempo al tempo naskiĝas problemoj aŭ malfacilaĵoj malfacile solveblaj de si mem ,do ni bezonas alies helpon .Tio povas harmonigi nian mondon miaopinie.Ĉar nur oni donacas helpojn reciproke inter ni kaj nia vivo fariĝas pli glata kaj facila.

13
Verkado kaj tradukado / Re: Babilejoj
« je: marto 04, 2013, 05:26:23 ptm »
Antaŭe oni kontaktis kun alilandaj geamikoj nur per leteroj kaj oni devis atendi kaj atendi ,cxar la leteroj bezonis suficxe da tempo survoje de skribanto al ricevanto.tamen nun la kondicxo tute ŝanĝiĝas ,cxar interreto liveras al ni tujan kontakton.Pri la cxina babilejo YY,nia majsto jam klare kaj bone klarigis por mia kara amiko Petro.kaj por ĝi  ne necesas mia tajpado.Tamen mi ankoraŭ deziras ,ke mi havos la ŝancon fari vocxan interparoladon kun mia franca amiko Petro,kvankam niaj tempoj ne estas samaj.

14
Verkado kaj tradukado / Re: Tajfuno
« je: marto 01, 2013, 06:08:56 ptm »
Mia kara amiko Petro,la grekan lingvon ,ĉu antikvan ĉu nuntempan ,mi ne scias ,ĉar mi neniam lernis Ĝin ,tamen tajfuno kutime okazas en Azio ,do nur azianoj povas kaj vidi kaj senti la fortan venton kaj aldonas al Ĝi la nomon tajfuno.
via sincera amiko
ĉina verdeca

15
Verkado kaj tradukado / Re: kial mi ne povas kompreni
« je: marto 01, 2013, 06:04:07 ptm »
Pri la altiĝo de aŭd-kaj parolkapablo ,mi tute konsentas kun nia estimata majstro Miaohui.Nur ofta praktikado favoras al la altiĝio de nia nivelo cxu en parolado cxu en aŭdado.Se oni cxiam ne havas kuraĝon paroli en esperanto kaj nur povas lege kompreni kaj ne povas kompreni la paroladon de aliaj esperantistoj .Tio estas malbona fenomo por lerni fremdan lingvon.Ĝuste pro tio ,preskaŭ cxiutage mi faras vocxan interparoladon kun diverskontinentaj geesperantistoj ,kaj dum la parolado mi ofte sentas min felicxa kaj ĝoja ,cxar ni povas  reciproke interkompreni  inter niaj sambabilejanoj.

Paĝoj: [1] 2 3 4 5