Forumo BRE

ESPERANTO => Esperanta novaĵo => Fadeno komencita de: Miaohui je aŭgusto 10, 2013, 04:08:35 ptm

Titolo: Sukcese finiĝis la somera esperanta kurso en Monaĥejo Tiefosi
Afiŝo de: Miaohui je aŭgusto 10, 2013, 04:08:35 ptm
La somera esperanta kurso en Monaĥejo Tiefosi sukcese finiĝis. La tridek-taga kurso okazis en la nomo de “la Internacia somera kurso de Esperanto en Xi’an. Xi’an-a Esperanto-asocio kaj Ĉina ILEI laboras kiel la ĉefa okaziganto. Miaohui instruis rapidan bazan kurson en la antaŭaj dek tagoj kaj sinjoro Jano instruis bekkurson en la postaj dudek tagoj. Pro manko de sufeĉe da libertempo, multaj kursanoj ne povis lerni ĝis la fino. Kvin kursanoj lernis ĝis la fino kaj sukcese trapasis la mezgradajn ekzamenojn skriban kaj parolan kun bonaj poentoj.
La brila rezulto de la instruado bone montras, ke la rekta metodo ankaŭ tre taŭgas por ĉinaj junuloj se la instruistoj faras bonan preparadon.
Poste, ni pretigos rapidan kurson dum la feriotempo de ĉina nacia festo kaj esperantan aktivadon en la novjara tago.
(http://www.budhano.com/bbs/attachment/thumb/Mon_1308/12_1_f72225a1f7fd6a9.jpg)
Titolo: Re: Sukcese finiĝis la somera esperanta kurso en Monaĥejo Tiefosi
Afiŝo de: Miaohui je aŭgusto 15, 2013, 09:40:06 atm
Sinjoro Dennis, kreinto de la Metodo Bekkurso respondis je la mesaĝo en Verda Forumo jene:

Sukcese finiĝis la somera esperanta kurso en Monaĥejo Tiefosi
   
30-taga kurso en Ĉinio en somero estas tre bona novaĵo por Ĉinoj, eŭropanoj kaj Usonanoj. Estas multe da Esperantistoj kiuj volas helpi krei ponton inter Azio kaj aliaj kontinentoj, sed nur LONGA kurso, efikos.

Mi rekomendas, ke daŭre en Ĉinio, samloke, samsezone, ĉiujare, samkurse, per BEK, (aŭ per iu alia KOMPLETA, GRAMATIKA KAJ PAROLIGA KURSO) okazu tian longa kursaro. La Eŭropanoj bezonas tempon por memori, por enkapigi la ideon, ke ekzistas SERIOZA, LONGA studado de Esperanto en Ĉinio. Se vi ŝanĝas la lokon ĉiujare, vi konfuzigos ilin. NASK, Gresillon, la plej sukcesaj usona kaj eŭropa projektoj, bezonis jardekon antaŭ ol esti bone konataj kaj akceptataj.

Mi lernis en Esperanto-Insulo, ke Ĉinoj vere povas kunlerni kun Eŭropanoj, kaj ke veraj komencantoj, kaj ĉinaj kaj europaj, povas vere esperantistiĝi en unu monato.

En la historio de Esperanto, estas ekzemploj de homoj de malsamaj landoj kiuj kunlernas dum eble 30 horoj kune, sed ne estas ekzemploj de homoj, kiuj tiel kunlernas 8 horojn ĉiutage dum tuta monato kune, do 220 horojn entute.

Kaj bonvolu memori, ke en la eŭropaj kursoj kun homoj de malsamaj landoj, ili havas la samajn internaciajn vortojn en la kapo: (angla: telephone, franca: telephone, hispana telefono, germana: Telefon, ktp). Tia avantaĝo por lerni ne ekzistas por ĉinaj gelernantoj!

Estas relative facile starigi kurseton kun 30 horoj kiam la gelernantoj similas lingve. Estas ege malfacile starigi kurson de pli ol 200 horoj kiam la gelernantoj devenas de malsamaj lingvaj familioj. Tio kion Miaohui kaj Jano faris en Xian estas historie signifa. Ĝi estas la plej grava eksperimento pri internacia lingvoinstruado por Esperanto. Kaj eble, ĝi estas la plej grava lingvo-eksperimento en la mondo.

Somero estas la ĝusta sezono por altiri eksterlandanojn al tutmonata kurso en Ĉinio. Esperanto-Insulo, en la mezo de la vintro, estas ege malfacila momento, tamen ni scias, ke ankaŭ jarsezono sukcesas. Mi esperas, ke baldaŭ ekaperos la novaj datoj por la BEK-Kurso de Xian baldaŭ. Valoras inviti la Eŭropanojn nun.

Kaj pri instruistoj. Bonvolu pripensi tion. Vi bezonas antaŭ ĉio bonan enhavon de KOMPLETA KURSO. La plejparto de la Esperantaj instruistoj kaj instruantoj instruas nur PARTOJN de kursoj. Ĉio preskaŭ ĉiam nur la UNUAN PARTON. Tio ne helpos al vi. Ne estas la unua kvarono de Esperanto-Kurso kiu malfacilas; estas la lastaj tri kvaronoj!

La plejparto de niaj nuntempaj insturistoj volas estas bonegaj instruistoj, kaj ili volas instrui bele, amuze, kante, lude, ktp. Dum miaj jaroj lernante kaj instruante lingvojn, trejnante kaj observante instruistojn, mi NENIAM, krom en Esperantujo, vidis tiajn instruistojn. Certe tia instruado povas okazi, kaj eĉ devas okazi en ELEMENTAJ lernejoj, sed ĉi tie mi parolas pri PLENKRESKULOJ. Plenkreskuloj ne estas infanoj.

Do, mi volas danki kaj gratuli al Miaohui kaj Jano, al Arko kaj Ĉielismo por la starigo de tiu bona ideo en Xian: la kompleta BEK-Kurso, kaj la ĝustaj aldonoj kaj modifoj de Miaohui kaj Jano.

PS: Bonvolu provi starigi la datojn por la Kursaro por 2014.

Amike,

Dennis