Forumo BRE

BUDDHISMO => La vivo de la Budho => Fadeno komencita de: Miaohui je majo 15, 2013, 07:50:10 atm

Titolo: 1-12. Ofero de Reĝo Bimbisara
Afiŝo de: Miaohui je majo 15, 2013, 07:50:10 atm
  12. Ofero de Reĝo Bimbisara

  De Rivero Anoma, la juna reĝido vagis de loko al loko sin vestinte kiel almozulon. Li hazarde vagis al Urbo Raĝagaga, kie vivis Reĝo Bimbisara. Kun sia almozbovlo en la manoj, Sidarto iris en la stratoj petante manĝajon de domo al domo kiel ĉiuj aliaj religiaj monaĥoj. Oni eknomis lin “Ŝakjamunio” aŭ Saĝulo de Ŝakja Klano. Aliaj nomis lin “Asketo” aŭ “Asketo Gotamo”, sed neniu plu nomis lin Reĝido Sidarto.

  Li estis tre bela, juna, sana, pura kaj diskreta. Li parolis tre amike kaj ĝentile. Li ne petis, ke oni donu ion al li, sed estis feliĉo kaj plezuro por homoj meti iom da manĝaĵo en lian bovlon.

  Iuj homoj iris al la reĝo kaj raportis: “Via Reĝa Moŝto, venis junulo, kiun iuj homoj nomas ‘Asketo Gotamo’. Li estas tre pura, diskreta, bonkora, ĝentila, kaj tute ne similas al almozulo.”

  Apenaŭ Reĝo Bimbisara aŭdis la nomon “Gotamo”, li tuj sciis, ke tiu reĝido estas la filo de lia amiko Reĝo Sudodana. Li iris al la reĝido kaj demandis lin: “Kial vi tiel faras? Ĉu vi kverelis kun via patro? Kial vi tiel vagas? Restu ĉitie kaj mi donos al vi duonon de mia regno.”

  “Grandan dankon al vi, sinjoro. Mi amas miajn gepatrojn, edzinon, filon, vin mem kaj ĉiujn homojn. Mi volas trovi metodon por ĉesigi maljuniĝon, malsaniĝon, maltrankviliĝon kaj morton. Do mi klopodas por tio,” dirinte, Asketo Gotamo foriris.
Titolo: Re: 1-12. Ofero de Reĝo Bimbisara
Afiŝo de: Miaohui je junio 22, 2014, 06:35:16 ptm
Ekzerco 12. La ofero de Reĝo Bimbisara
  1.Kien iris la reĝido de Aroma rivero?
  2. Kio oni nomis lin post kiam li fariĝis monaĥo?
  3. Kiel li havigis al si manĝaĵon?
  4. Kiu estis Bimbisaro?
  5. Kion li diris al la reĝido?
  6. Kion Gotamo diris al la reĝo?
7. Kial oni estis feliĉaj donaci manĝaĵon al li?