Forumo BRE

ESPERANTO => Esperanta novaĵo => Fadeno komencita de: Miaohui je januaro 22, 2013, 05:14:48 atm

Titolo: Ekdisaŭdiĝis la tria retradio de BRE
Afiŝo de: Miaohui je januaro 22, 2013, 05:14:48 atm
En la pasinta dimanĉo ekdisaŭdiĝis la tria retradio de BRE. En iom pli ol kvindek minutoj ni aŭskultos informon kaj scion pri ĉina tradicia festo "La oka tago de la dekdua lunmonato", budhisma scio, artikolo pri kunlaboro inter Budhismo kaj Esperanto kaj du rakontojn. La lasta rakonto estas noto de veraj faktoj, ke humanaj hundinoj savis homojn. Mi esperas, ke nia elsendo donos al vi pli da ĝuo.