Montri afiŝojn

En tiu ĉi paĝo vi povas rigardi ĉiujn afiŝojn faritajn de tiu ĉi forumano. Notu, ke vi povas vidi afiŝojn nur en partoj de la forumo por kiuj vi nun havas atingopermeson.


Fadenoj - Miaohui

Paĝoj: 1 ... 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 [32] 33
466
Esperanta novaĵo / Eklanĉiĝis la dua elsendo de la retradio
« je: januaro 13, 2013, 11:17:46 ptm »
     Eksendiĝis ĉisemajna elsendo. La enhavo konsistis el novaĴo, budhisma scio, budhismaj rakontoj pri persisteco kaj honesteco respektive, kaj travivaĴoj de patrino kaj adopta filino. La patrino grandanime indulgis kaj amis la adoptitan filinon, kiu mortigis Ŝian propran infanon. Fine la filino sukcese sin liberigis el la deprimiteco pro la mortigo al sia frato. La dokumento estas elŜutata kaj elsendiĜas post dek minutoj. La adreso por la elsendo estas: http://www.budhano.cn/podkasto

467
Budhismo kaj Esperanto / Pri Esperanto kaj Budhismo
« je: januaro 12, 2013, 07:52:55 atm »
  

  En iu verko de mi mi menciis, ke laŭ mi Budhismo estas Esperanto en la lingva rondo dum Esperanto estas Budhismo en la religia rondo. Iu el miaj esperantaj samideanoj petis, ke mi faru detalan eksplikon pri tio. Do mi faru tion laŭ lia afabla propono.

  Pri la religia amo al la paco oni pli bone esploru la faktojn. Kvankam ĉiuj religioj propagandas pacon de la mondo, tamen la grado de paca sinteno estas malsamaj. Iuj propagandas pacon en sia religio, kredante, ke ĉiuj anoj de lia religio estas gefratoj sub la Dio, kaj devas vivi ameme kaj harmonie kiel en unu familio, sed ili ne povis kunvivi harmonie kun la ne religianoj. Iuj povas vivi harmonie kun la ne religianoj, sed ofte faras konfliktojn kun la aliaj religioj, kaj ĉiam vojas venki la aliajn religiojn eĉ per milito por montri sian superecon. Do en la homara historio okazis multaj militoj lanĉitaj de iuj religioj, tamen mankas budhismo en la militemaj religioj. Laŭ budhismo, ĉiuj vivestaĵoj havas sian gravecon, kaj devas esti protektitaj kaj respektitaj kiel niaj gepatroj kaj parencoj. Do nur budhismo asertas, ke ni laŭeble vivu harmonie kun ĉiuj vivestaĵoj, inkluzive de la kredantoj de aliaj religioj. Pro tio en historio de budhismo neniam okazis milito kontraŭ aliaj religioj. Eĉ kiam aliaj religioj lanĉis militon kontraŭ budhismo, budhism sintiriĝis por eviti sangon kaj vivon de ordinaraj homoj. Do ĉie en la mondo budhanoj vivis konkorde kaj harmonie kun aliaj religianoj kaj ĉiam klopodas helpi ilin laŭbezono. Se ni pli energie praktikas kaj propagandas la pacajn sintenon kaj klopodon kiel tiu de budhismo, certe nian mondon regos pli da paca etoso.

  Ni ĉiuj scias bone, ke veraj esperantistoj estas amantoj de paco, kiuj ĉiam klopodas por interkomunikigi kaj pacigi la mondanojn, tamen por la paciga klopodo ili ricevos pli grandan rikolton se ili kunlaboru kun budhismo, kiu havas pli vastan sintenon kaj klopodadon por pacigi la mondon kaj krei la harmonian medion, kie ĉiuj homoj povos vivi harmonie malgraŭ siaj diferencaj nacioj, landoj kaj eĉ kredoj.

  Ĝuste pro tio, mi proklamis, ke laŭ mi Budhismo estas Esperanto en la religia rondo kaj Esperanto estas la budhismo en la lingva rondo. Per kunlaboro de Esperanto kaj Budhismo ni certe prisemos pli multe kaj pli grandskale por la monda paco kaj ricevos pli abundan kaj brilan rikolton.

468
Budhismo kaj Esperanto / Mia Revo Pri Kunlaboro de Budhismo kaj Esperanto
« je: januaro 12, 2013, 07:50:25 atm »
Mia Revo Pri Kunlaboro de Budhismo kaj Esperanto

  Mi estas ordinara esperantisto, kaj ankaŭ budhano. Antaŭ kelkaj jaroj mi denove eklernis Esperanton, lanĉis personan retejon pri Budhismo, kaj speciale estigis rubrikon pri Esperanto por propagandi Esperanton en budhisma kampo kaj prezenti budhisman literaturon en esperanta kampo. Nelonge post tio mi ekfunkciigis specialan retejon en la nomo de "Ebudhana Retejo" aŭ "Ĉina Budhana Retejo Esperantista".
  Sekve, mi rete funkciigis esperantajn kursetojn por budhanoj, kaj ankaŭ ektradukis budhismajn literaturaĵojn. Tio vekis miron kaj scivolemon de multaj amikoj esperantistaj kaj ankaŭ budhanaj. La esperantaj amikoj opiniis, ke mi devas min okupi ĉefe pri Esperanto, kaj ankaŭ la budhanaj amikoj ofte konsilis min, ke mi devas rezigni Esperanton por ĉefe okupiĝi en la budhisma praktikado.
  Jen mi malkaŝu mian revon por mildigi la tiklajn scivolemojn de ĉiuj samideanoj.
  Antaŭ pli ol dudek jaroj mi ekmemlernis la anglan lingvon tuj post mia abiturientiĝo el supera mezlernejo. Post tri- aŭ kvar-jara memlernado de anglalingvo, mi pli kaj pli interesiĝis pri alilanda literaturo. Do mi decidis eklerni aliajn lingvojn kiel eble plej multe kune kun la angla. Tiam mi havis revon, ke mi povu tralegi la plej bonajn verkojn de la tuta mondo. Ĝuste tiam, mi legis artikolon pri Esperanto en iu ĵurnalo. Esperanto tuj vekis mian intereson, ĉar mi deziregis la plej bonan lingvon, per kiu mi povas legi verkojn de la tuta mondo kaj kontaktiĝi kun ĉiaj homoj libere kaj amike. La internacieco kaj ankaŭ nehegemonieco ravis min. Plej mirige estas, ke traleginte la artikolon, mi jam scipovis legi esperantajn vortojn kaj eĉ frazojn. Ĝis nun mi ankoraŭ memoras klare, ke mia unua frazo en Esperanto estis "Mi amas Esperanton!" Laŭtlegante la frazon foje kaj refoje, mi preskaŭ saltis de ĝojo. Do mi eklernis ĝin laŭ la serie pubikigitaj lecionoj en la ĵurnalo. Post nelonge mi komencis legi, korespondi, partopreni en tradukaj konkursoj kaj eĉ prove verki mikronovelojn kaj poemojn en Esperanto. La facileco kaj utileco de Esperanto vere mirigis min. Tiam, kvankam mi jam elspezis pli ol sep aŭ ok jarojn por anglalingvo, tamen mi nur kapablis legi angle. Do mi ekhavis revon, ke mi min okupu pri Esperanto dum mia tuta vivo. Poste mi ekdeziris lerni ion des pli gravan kaj utilan por pli bone kontribui al la mondpaco kaj homaro, do mi ekinteresiĝis pri religioj. Mi lernis kristanismon per Esperanto. Poste, mi trovis, ke kvankam la lingvo Esperanto ne konfliktas kun la naciaj lingvoj kaj ne pretendas sian superecon subpremante aliajn lingvojn, tamen iuj religioj pretendas sian superecon kaj ĉiam pretas venki la aliajn. Laŭ la historiaj notoj ekzistis nemalmulte da religiaj konfliktoj, kiuj eĉ kaŭzis militadojn. Mi ege bedaŭris pri tio, kaj ekrevis pri iu paca religio kiel paca lingvo Esperanto. Do mi legis ankaŭ pri aliaj religioj por trovi la religion vere grandaniman, kiu toleras la kunestadon de ĉiuj aliaj religioj. En la lernado de Budhismo mi absorbiĝis de ĝiaj profunda scio kaj vasta amo. Budhismo pledas por tio, ke ĉiuj vivestaĵoj havas egalan rajton vivi sekure kaj pace en la mondo. Budhanoj respektas ĉiujn vivestaĵojn kiel siajn gepatrojn estintajn, estantajn kaj estontajn. Mi vere emociiĝis kiam mi legis historieton, ke iam reĝo tenis sian regnon paca kaj prospera. Kiam agresema reĝo de najbara regno volis agresi lian regnon per milito, la bonkora reĝo rezignis la postenon por sekurigi la regnanojn, kaj eĉ sin donis kiel kaptiton al malriĉulo el alia regno por ke la lasta gajnu premion de la agresema reĝo. Tio emociigis la agresanton kaj li retiris sian armeon. Ekde la tempo de Ŝakjamunio, la kreinto de Budhismo, la budhanoj vivas harmonie kun ĉiuj aliaj religianoj, kaj helpas ilin spirite kaj materie kiam ili renkontas malfacilojn kaj bezonas helpon. Tio ja estas vere lerninda konduto por amo al la homaro kaj amo al paco en la tuta mondo. Do iom post iom mia ĉefa hobio transiĝis de Esperanto al Budhismo, kaj mi metis Esperanton en la duan lokon. Tiam mi ofte revis, ke mi povu lerni budhismon per Esperanto por progresigi min samtempe en ambaŭ religio kaj lingvo. Sed bedaŭrinde neniam sukcesis mia klopodo trovi esperantajn legaĵojn pri Budhismo ĉar tiam ege mankis esperantaĵoj pri tiu religio. Kiam aliaj esperantaj amikoj kun hobio de Budhismo petis de mi helpon, mi povis fari nenion ol respondi per la vorto "Bedaŭrinde". Tio vekis al mi novan revon, ke iutage mi apliku Esperanton en budhisma kampo, kaj per Budhismo praktiku Esperanton. Ni scias bone, ke la viveco de Esperanto kuŝas en la aplikado. Sen aplikado, kiel ajn bona estas la lingvo, ĝi estas nenio alia ol senutilaĵo. En la mondo ne mankas mortintaj lingvoj pro manko de ties uzantoj. Tio ĝuste similas al fosilo por kamparanoj. Kiel ajn valora kaj bonkvalita estas la fosilo, se oni prenas ĝin kiel netuŝeblan trezoron, pendiginte ĝin sur la muro aŭ montrante ĝin en la ekspozicio, ĝi havas nenian praktikan funkcion. Ĝi estus malpli utila ol malbona fosilo, per kiu oni povas prilabori la kampojn. La revo apliki Esperanton pri Budhismo iniciatis mian tradukadon de budhismaj literaturaĵoj. Sed poste por havi pli da tempo kaj energio en budhismaj lernado kaj praktikado, mi rezignis la lernadon de Esperanto kaj aliaj lingvoj.
  Pasis pli ol dudek jaroj. Foje kiam mi konsultis materialon pri Budhismo en la interreto, mi hazarde serĉis enhavon pri Esperanto, kaj eksteratende trovis multajn legaĵojn. Tio estigis fajreron por lumigi mian novan intereson. Dum mia kontakto kun S-ro Ĉielismo en Xi'an-a Esperanto-asocio, li prizentis la organizon BLE (Budhana Ligo Esperantista) al mi. Ĝi estas la internacia organizo por budhanoj kaj esperantistoj. Kune kun landa organizo JBLE (Japana Budhana Ligo Esperantista), ĝi fondiĝis en la tridekaj jaroj, kaj faris multajn kontribuojn por Budhismo kaj Esperanto. Antaŭ nelonge ambaŭ organizoj refondiĝis kaj ekvigliĝis en la afero de Esperanto kaj Budhismo.
  Post longaj hezitado de mi kaj kuraĝigado de esperantaj samideanoj, mi faris decidon finfine, ke mi reeklernu Esperanton. Tiam mi trovis, ke mi ankoraŭ povas legi en nia lingvo. Pensinte pri la pasintaĵo, mi konsciis, ke mi vere havas bonan kondiĉon por realigi mian antaŭan deziron. Do post iom da memlernado kaj legado, mi denove ekprovis esperantajn tradukadon kaj verkadon. Mi retrovis la manuskripton de mia antaŭa traduko pri la budhismaj fabloj kaj reviziis ĝin.
  Hazarda okazaĵo iniciatis min traduki ĉinan antikvan rakontaron "Amo al la Vivoj". Mi unuafoje iris al bazaro de marbestoj aĉeti vivestaĵojn por liberigi. Tian aktivadon monhelpis budhanoj kaj ni kutime aĉetis kaj liberigis bestojn laŭ ties deziro. Kiel denaska nordano mi neniam imagis kiel suferas tiel multaj maraj bestoj. La kruelaĵo mortigi vivestaĵojn estis vere terura. Kolektinte mian kuraĝon, mi proksimiĝis al la kompatindaj bestoj por beni ilin unu post aliaj per budhisma mantro. Tie mi vidis, ke la vendistoj de ranoj aplombe senhaŭtigas la ranojn kaj detranĉas iliajn antaŭajn membrojn. La suferantaj ranoj baraktis kaj saltetis senhelpe en la granda pelvo.
  Ĉe la apuda stando iu tranĉis angilojn de la kapo ĝis vosto. Vere timige! Mi sentis, ke ankaŭ mia koro sangas dolore same kiel la kompatindaj akvuloj. Ne plu povante elteni la vidaĵon, mi iris al miaj samideanoj, kiuj aĉetis serpentojn. En la vendejo de serpentoj estis grandaj kaĝoj, kiuj estis plenaj de grandaj serpentoj neniam viditaj de mi antaŭe. Interkonsentinte pri la prezo, la mastrino de la vendejo ekkaptis serpentojn kaj metis ilin laŭvice en la sakojn preparitajn de ni. Min mirigis la afero, ke la venenaj kaj ferocaj serpentegoj estis tiel obeemaj en ŝia mano. Ŝi povis kapti kaj kurbigi ilin laŭplaĉe. La liberaj vendistoj el aliaj butikoj ankaŭ kolektiĝis por helpo. Oni eĉ instigis min kapti serpentojn, sed mi rifuzis pro timo. Starante proksime, mi nur recitadis mantron mense por beni ilin. Mi elkore bondeziris, ke ili havu sekuran vivon en tiu ĉi vivo kaj ne plu naskiĝu suferaj en la sekva. Tiam mi vidis ion neordinaran. La mastrino ĉiam evitis kapti la serpenton plej dikan kaj plej longan. La aliaj helpantoj demandis, kial ŝi ne kaptas ĝin. Ŝi respondis, ke per tiel granda serpento oni kutime enspezas pli multe. La aliaj atentigis, ke ŝi devas vendi ĝin, ĉar ni jam interkonsentis aĉeti la serpentojn senescepte en la tutaj kaĝoj per la definitiva prezo. Kiam ĉiuj aliaj serpentoj estis en niaj sakoj, ŝi restigis la plej grandan postulante pli da pago. Oni riproĉis ŝin, kaj finfine, ŝi povis fari nenion ol devigite elpreni la serpenton. Komence, la serpento restis obeema kaj senmova en ŝia mano. Ŝi ŝanĝis sian opinion kaj anstataŭ meti ĝin en la sakon, ŝi provis remeti ĝin en la kaĝon. Ĝuste tiam la serpento subite levis la kapon kaj atakis ŝin per mordo je ŝia mano. Premante la vundon per la alia mano, ŝi sukcese remetis la serpenton en la kaĝon. Multaj rigardantoj ekkompatis la ribeleman serpenton, kaj insultis ŝin por savi la kompatindan estaĵon. Ŝi povis fari nenion ol denove elpreni la serpenton kontraŭvole. Ŝi ne tuj metis ĝin en nian sakon, sed tenis ĝin senmove, eble pro hezito ĉu ŝi vendu aŭ ne. Tiam la serpento denove ŝin mordis. Piedbatante la teron pro doloro ŝi finfine metis la serpenton en la sakon. La kompatinda estaĵo saviĝis de la morto.
  Kvankam tiu aktivado daŭris mallonge, tamen la okazaĵo ĉiam naĝas en mia memoro. Ĉiuj vivestaĵoj amas sian propran vivon kiel ni amas la nian. Ili ankaŭ havas senton kaj suferon same kiel ni ĉiuj, sed nur ne kapablas parole interkomuniki kun ni libere. Kial mi ne faru ion por favori ilin des pli efike? Laŭ budhisma teorio, la militoj kaj konfliktoj estas kaŭzitaj de la mortigado al vivestaĵoj. Se oni mortigos malpli da vivestaĵoj, estos malpli da rankoro kaj ni havos pli da espero por la mondpaco. Do mi decidis, ke mi esperantigu rakontojn pri amo al la vivestaĵoj okazintajn en antikva Ĉinio. Jen la deveno de mia traduko "Amo al la Vivoj". Poste mi ankaŭ esperantigis libron "Budhismaj Rakontoj pri la antaŭaj vivoj de Budho Ŝakjamunio". La tri tradukoj jam publikiĝis interrete kune kun la aŭdaĵoj faritaj de samideno Zhao Jianping el Ĉina Radio Internacia. Poste mi ankaŭ esperantigis libron "Bonaj demandoj kaj bonaj respondoj" Kaj aliajn librojn pri budhismo. Miajn tradukojn vi povas legi ĉe mia retejo. La adreso de mia retejo estas: http://www.budhano.cn Iuj el ili jam eldoniĝis kaj distribuiĝas senpage. Se vi volas havi la eldonitajn librojn kaj diskojn aŭ helpi por eldono de la estontaj libroj el miaj tradukoj, bonvolu kontakti min je la retadreso: miaonui@budhano.cn Ankaŭ ilin vi povas legi aŭ elŝuti interrete. Antaŭ nelonge mi lanĉis esperantajn forumon kaj retradion, per kiuj vi povas interkomuniki kaj ĝui aŭdaĵon pri homa vivo, budhisma scio kaj budhisma literaturaĵo. Mi esperas, ke tio donos helpon kaj amuzon al vi dum la legado aŭ aŭskultado. Krom la okupiĝo pri esperantaj tradukado, instruado, kaj elsendado mi ankaŭ faris esperantajn prelegojn pri budhismo kaj homa vivo en diversaj okazoj ĉina kaj internacia. Krome, Monaĥejo Tiefosi ankaŭ fariĝis oportuna loko por samideanoj interkomuniki, sperti budhanan vivon kaj koni budhismon. Mia sperto bone montras, ke Esperanto estas efika komunikilo internacia.
  Pri uzado de Esperanto mi rememoris anekdoton. Kiam mi unuafoje publikigis anonceton pri senpaga kurso de Esperanto antaŭ kelkaj jaroj, iu respondis, ke je la nuna tempo nur la angla lingvo estas internacia, kaj Esperanto estas tute senutila. Do mi respondis: "Jes, eble laŭ via opinio vi pravas. Sed pripensu, kiom da energio kaj mono ni elspezas pro la angla lingvo, kaj kian nivelon ni ordinaruloj atingas? Kvankam Esperanton lernas ne tiel multe da homoj kiel la anglan lingvon, sed pro ĝia facileco, la uzantoj estas relative multaj. Ankaŭ mi estas unu el ili. Mi memlernis la anglan lingvon dum longa tempo, kaj nur povas legi. Kvankam mi lernis Esperanton tre mallonge, tamen krom legado, mi ankaŭ povas verki kaj traduki. Kiu lingvo estas pli utila por mi? Ekzemple, antaŭ mia ekiro, vi donacos al mi aŭton por faciligi mian vojaĝon, sed se mi ne kapablas stiri la aŭton, ĝi estos malpli utila ol biciklo, kiu ŝparas mian piediradon. Lernado de Esperanto estas ankaŭ la samo. Se ni elspezas multe da energio, tempo kaj mono por lerni tiel nomatan plej vaste aplikatan lingvon, sed ne povas atingi la kapablon ĝin uzi libere, tio estas malpli efika ol elspezi malpli da tempo, energio kaj mono por lerni Esperanton, kiu estas kompare facile lernebla kaj uzebla". Nun mia sperto bone pruvas, ke mia opinio estas tute prava, ĉar mia Esperanto estas utila komunikilo al miaj eksterlandaj samideanoj kaj amikoj.
  Kaj krome, ne malmultaj esperantistoj malkonsentas la aplikadon de Esperanto en budhisma kampo, timante, ke Budhismo kontraŭas la tiel nomatan homaranismon, tamen fakte post legado pri Budhismo, ili komprenos, ke Budhismo estas eĉ pli humana ol tiel nomata homaranismo de esperantistoj. Do la uzado de Esperanto en la budhisma kampo tute ne malutiligos Esperanton, sed donos al ĝi pli da forto, viveco kaj prospereco. Ĝuste pro tio, mi asertis, ke Budhismo estas la lingvo Esperanto en relia kampo kaj Esperanto estas Budhismo en la lingva kampo.
Per kunlaboro de Budhismo kaj Esperanto ni povos semi pacon pli efike en la tuta mondo.
  Nun la esperanta aktivado estas vigla en Monaĥejo Tiefosi, kiu estas proksima al urbo Xi'an. Kaj ankaŭ pli kaj pli perfektiĝas la esperanta medio en la monaĥejo. Do ĉiuj esperantistoj en Ĉinio kaj eksterlando estas bonvenaj en la monaĥejo.
  Mi elkore bondeziras, ke nia Esperanto pli kaj pli aplikiĝu en diversaj kampoj, kaj vere prenu la ĉefan rolon en la internaciaj komunikadoj kaj aktivadoj kiel efika semilo de mondpaco.

  Iom pri mi:  Mi naskiĝis en kamparana familio en 1963, ekmemlernis anglan lingvon, Esperanton kaj japanan lingvon tuj post abiturientiĝo el supera mezlernejo en 1979. Post la lernado de kristanismo, mi eklernis budhismon, kaj monaĥiĝis en Tiefosi Monaĥejo en 1995. Antaŭ dek jaroj mi ekrelernis Esperanton, ekkontaktis kun BLE (Budhana Ligo Esperantista), kaj ekpraktikis tradukadon, verkadon kaj instruadon de Esperanto en monaĥejoj kaj ĉe interreto. Ĉiujn miaj tradukojn kaj verkojn mi publikigas en mian retejon http://www.budhano.cn, kaj ĉiuj samideanoj estas bonvenaj en legado, elŝutado, komentado kaj korektikado de miaj verkoj kaj tradukoj. Mia konto de skype estas "Komencanto".

469
Feliĉa homa vivo / Homaj suferoj laŭ budhana vidpunkto
« je: januaro 12, 2013, 07:49:25 atm »


Pri mastro de la homa vivo
  Plej multaj homoj kredas, ke la homa vivo estas plena de suferoj. Ĝuste pro tio estiĝis religioj por trovi metodon sin liberigi el la suferoj.
  La esenco de budhismo estas kono pri homaj suferoj, kaŭzo de la suferoj, ebleco sin liberigi el la suferoj kaj metodoj por liberiĝo.
  Budho Ŝakjamunio instruis multon pri homaj suferoj per multaj manieroj. Laŭ plej ordinara maniero oni klasfikas la suferojn en jenajn ok specojn: sufero de naskiĝo, sufero de maljuniĝo, sufero de malsano, sufero de morto, sufero de avido al la neakireblaj aferoj, sufero pro forlaso de amataj aferoj, sufero de ne evitebleco al malamataj aferoj kaj sufero pro niaj kvin sensoj.
  La kaŭzo de ĉiuj niaj suferoj estas niaj antaŭaj fikondutoj el avido, malamo kaj malsaĝo. Tio similas al la semado fare de kamparanoj. Kion oni semas, tion ili rikoltos. Do ni mem estas mastro de nia sorto. Se oni damaĝis vivon de si mem kaj de aliaj vivestaĵoj, kaj ofte protektis bestojn en siaj antaŭaj vivoj, tiu kutime havas vivon longan kaj sanan en la nuna tempo. Se li estis malavara kaj ofte donis almozon por helpi al bezonantojn en siaj antaŭaj vivoj, tiu kutime estas bonhava kaj feliĉa en la nuna vivo. Sed kio okazos se ni ne havas vivon longan, sanan kaj bonhavan? Ni ja ne povas reveni al la pasintaj vivoj. Ne maltrankviliĝu pri tio. Kvankam vi ne povas reveni en la antaŭajn vivojn, tamen vi povas kapti la nunan ŝancon. Se vi ne havas sanan kaj bonhavan vivon, laŭeble donu almozon kaj protektu bestojn, tiel, vi akiros meriton por liberigi vin el la nunaj suferoj kaj estigi estontajn feliĉojn de longa kaj bonhava vivo. Do ni estas fieraj, ke kvankam ni ne povis aranĝi nian pasintecon, tamen ni povos ŝanĝi la nunan kaj aranĝi la estontan. Tio estas esenco de budhisma teorio pri kaŭzo kaj rezulto. Sed eble iu demandis: "Hieraŭ mi donacis grandan monon al malriĉulo, sed kial mi ankoraŭ ne ricevis rekompencon? Ĉu mi faris la bonan konduton vane?" Imagu pri la laboro de komparano, kiu semas printempe, terkulturas, sterkas kaj akvumas somere, kaj rikoltas aŭtune. Neniu povas rikolti tuj post la semado. Por komparanoj, la tempo inter la semado kaj rikoltado ankaŭ estas malsamaj laŭ la malsamaj specoj de semoj. Iuj plantoj donas frukton en la kuranta jaro, iuj en la sekva jaro, kaj eble iuj post multaj jaroj. Tio estas ankoraŭ sufiĉe mallonga tempo kompare kun nia sorto. se ni faras ion en tiu ĉi vivo, eble la rizulto okazos en tiu ĉi vivo, sekva vivo, aŭ eble eĉ post multaj vivoj. Kvankam la tempo por rezulto estas malcerta, tamen estas ne dubinda, ke ĉiuj semoj donos fruktojn malgraŭ longeco de la tempo.
  Do ni ĉiuj devas laŭeble korekti nian malbonan konduton, kaj laŭeble fari meriton en helpo al aliaj vivestaĵoj por ke ni havu pli da feliĉo en vivoj nuna kaj estontaj. Tamen, ĉu tio jam sufiĉas? Ne. La proceso de niaj naskiĝo kaj morto estas senfinaj kiel ringoj de ĉeno, kiuj ligis unu al la alia. Se finiĝas nia nuna vivo, ni daŭre havos alian. Kvankam ni ne certas, ĉu ni ankoraŭ havas homformon, tamen ni havos unu el la ses formoj: ĉielulo, demono, homo, besto, malsata fantomo, kaj infera vivestaĵo. Eble vi volas scii, ĉu ni havas metodon por rompi la proceson de naskiĝo kaj morto. La respondo estas certa. Por ĉesigi la sinĉesan proceson de naskiĝo kaj morto, oni devas ĉesi semadon de la kaŭzo, kiu venis el niaj avido, malamo kaj malsaĝo. Budhismo havas perfektajn metodojn por tio.

470
Feliĉa homa vivo / Bonfaro Ŝanĝas Sorton
« je: januaro 12, 2013, 07:48:49 atm »
Bonfaro Ŝanĝas Sorton
Verkis Miaohui

  Post nelonge estos la naskiĝtago de mia kara avino, kiu forpasis nature kaj trankvile antaŭ dekkelkaj jaroj. Do mi volas skribi pri ŝia ĉefa travivaĵo malfacila sed inspira kiel memoraĵo al mi kaj aliaj samideanoj por koni la vivon kaj sorton pli bone.

  Laŭ la plej frua memoro de mia avino, kiam ŝi estis kvarjara, ŝia tuta familio vagis tra Pasejo Yanmenguan en la nunan hejmlokon ne malproksime de Montaro Wutaishan. Ŝi memoris, ke ŝia avo portis la havaĵon de la tuta familio per vektstango dum ŝia patro per ĉarumo portis la tutan familion krom ŝia plej aĝa fratino, kiu piediris post la patro. Nestante en la sino de sia patrino, ŝi estis portita kune kun siaj patrino, pli aĝaj fratino kaj frato. Tiam ŝi estis nur kvarjara, kaj tiu bildo profunde gravuritĝis en ŝia plej frua memoro. Pri tiu ŝi ofte rakontis al ni.

  Ŝiaj avo kaj patro estis vagantaj komercistoj, kaj fariĝis kamparanoj post kiam ili fiksloĝiĝis en nia hejmloko. Ŝia patro estis fama pro siaj erudicio kaj kapablo. Li estis klerulo, kaj ankaŭ lerta pri komerco, kuracado kaj aŭguro, tamen liaj kapabloj ne povis lin riĉigi. Nia rakonto komenciĝas de lia aŭguro por liaj familianoj.

    Kiam mia avino estis sepjara, ŝia patro faris aŭguron por siaj gefiloj inkluzive de mia avino. La gefratoj de mia avino havos iom pli bonan sorton, sed ŝi estos la plej mizera laŭ la aŭguro. Ŝi suferos de batiĝo, malriĉeco, vidvineco, perdo de infanoj kaj morto en mizero kaj soleco. Aŭdinte tion, mia avino longe ploregadis kuŝante sur la planko. Tiam ŝia patro diris al ŝi ameme: "Aŭskultu min, mia kara! Homa sorto estas ŝanĝebla. Se vi firmvole faru ĉion favoran al aliuloj kaj kaŭzu nenion malfavoran al ili, vi havos sorton ne malpli bonan ol tiun de viaj gefratoj." Ŝi tenis la averton de sia patro profunde en la memoro, vere praktikis ĝin en sia tuta vivo kaj pruvis per sia travivaĵo, ke la instruo de ŝia patro estas tute prava.
    
  Pro malriĉeco, ŝiaj gepatroj edzinigis ŝin al kamparana familio el vidvina patrino kaj du orfaj gefiloj kiam ŝi estis nur sepjara. En la malfacila tempo tia fenomeno estis tre ordinara en antaŭa Ĉinio. Mia avo estis pliaĝa ol ŝi je unu jaro kaj preskaŭ ĉiutage nutris ŝin per bato. Poste, ŝia bopatrino trovis malespere, ke mia avo tute ne kapablos vivteni la familion pro siaj frandemo kaj mallaboremo. Do ŝi instruis sian arton de mato-farado al mia avino kun espero, ke tiu povu vivteni la familion per si mem anstataŭ la edzo. La bopatrino de mia avino vidviniĝis en sia juneco, kaj ŝi vivtenis sian malgrandan familion per mato-farado. Pri la morto de mia praavo mi jam skribis, kaj eble vi jam legis ĝin ĉe mia blogo.

  Post kiam mia avo estis plenaĝa, li famiĝis en la ĉirkaŭa regiono kiel granda mallaboremulo. Foje, najbarino rakontis al mi pri li. Ŝi diris, ke mia avo ofte vizitis najbarojn tuj post kiam ili malfermis sian pordon post la ellitiĝo. Tie li sidadis kaj babiladis ĝis mantenmanĝo, kaj tuj post la manĝo kun siaj familianoj, li denove forglitis el sia hejmo por eviti eventulan laboron. Li kutime sin kaŝis ĉe diversaj familioj, kaj estis tre malfacile trovi lin se iu vere bezonis lin. Laŭ ŝia memoro, li diligentis nur foje, kaj mirigis ĉiujn, ke li iris en sian kampon portante ŝpaton tuj post la mateniĝo. Sed kiam oni serĉis lin pro io, ili trovis, ke lia kampo estis bone ŝpatita nur iom ĉirkaŭe lasante la mezan parton tute ne prilaborita. Anstataŭ daŭrigi la laboron, mia avo kuŝis en la kampo kaj ronkis en profunda dormo kun ŝpato sub la kapo.

  Tiel mia avino vivtenis sian familion per mato-farado sen helpo de mia avo. Krom siaj hejma kaj kampa laboroj, ŝi ankaŭ fervore helpis aliulojn laŭeble, do ŝi plaĉis al ĉiuj en la vilaĝo. Kiam miaj geavoj ekhavis du filojn, mia avo malfeliĉe eksuferis de furunko en iu mano. Trovinte nenian kuracmetodon, li povis fari nenion alian ol fumi opion por mildigi doloron. Poste, kvankam iu sukcese kuracis lin, tamen li neniam sukcesis sin deteni de la opiofumado. Kvankam en granda malriĉeco, li konsumis laŭeble pli multe por la fumado. Kiam li ne plu povis trovi monon en la hejmo, li do elprenis havaĵojn de sia familio por vendi aŭ bati mian avinon por la kaŝita mono. Li fariĝis komuna ŝtelisto de sia familio, kaj ĉiuj familianoj kaŝis vendeblajn objektojn for de li. Kvankam li ŝtelis ĉion vendeblan el sia propra familio, li neniam tuŝis havaĵojn de aliaj homoj, do li ankoraŭ estis bonvena en la tuta vilaĝo. La najbaroj kutime petis mian avon gardi pordon por ili se ili devas forlasi hejmon. La afero daŭris ĝis la milito kontraŭ japana agreso. Li partoprenis en la volontularo de ĉina armeo, kaj estis mortigita de japanaj agresantoj. Post morto de mia avo, mia avino vivis kun siaj bopatrino kaj du filoj. Kiam ŝi estis tro malriĉa por vivteni la familion, ŝi devis forlasi sian bopatrinon kaj edziniĝi en vilaĝo ne tre malproksima. Kvankam ŝia bopatrino havis filinon, kiu estis kromedzino de riĉulo en la najbara vilaĝo, tamen la patrino ne povis akiri helpon de la filino. Foje, la maljunulino loĝis ĉe la filino por kelkaj tagoj, laborante kiel servistino, tamen fine la bofilo elpelis ŝin ĉar ŝi ne laboris tiel bone kiel junaj servistinoj pro maljuneco. Mia avino ne rezignis la devon vivteni sian bopatrinon eĉ post sia refoja edziniĝo. Ŝi frekventis al sia bopatrino kaj ĉiufoje donis al ŝi monon aŭ grenon por ke tiu sin vivtenu. Se mia avino prokrastis la viziton pro okupiteco, ŝia bopatrino kutime vendis havaĵojn iom post iom por teni sian vivon. Kiam mia avino revenis por viziti sian bopatrinon, ŝi kutime reaĉetis la elvenditajn havaĵojn el la aĉetintoj. Ĉiuj en la vilaĝo sciis bone, ke ili ne povos longe uzi la objektojn aĉetitajn el la kompatinda maljunulino, kaj la pago de mia avino estas iom pli alta ol la prezo postulita de ŝia bopatrino al la aĉetantoj. Do kiam la maljunulino bezonis helpon, ĉiuj volonte aĉetis ŝiajn vendaĵojn eĉ se ili tute ne bezonis ilin. Post du jaroj la nova edzo de mia avino forpasis sen infano, do ŝi forvendis ĉiujn havaĵojn de la nova edzo, kaj revenis al sia bopatrino. Tiel ŝi filinece prizorgis la maljunulinon ĝis ties lasta momento. Ŝia bopatrino ofte diris al ŝi: "Mi ne ĝuis helpon de mia propra filino krom de vi, mia filineca bofilino, do en via maljuneco vi ne suferos de malfacilaĵoj kaj ankaŭ vi havos filinecan bofilinon." La antaŭdiro de mia praavino estis tute prava. Mia patrino vere prizorgis mian avinon filinece kaj estis laŭdata en nia regiono.

  Ekde infaneco mi vivis ĉe mia avino, kaj en mia memoro ĉiuj en la vilaĝo respektis ŝin, kaj ĉe ŝi neniam mankis najbarinoj. Se okazis malagrablaĵo kaj konflikto inter geedzoj aŭ najbaroj, ili ofte venis al mia avino por peti konsilon kaj konsolon. Post la interpacigo de mia avino, ili konvertis sian rankoron en amikecon.

  Post la edziĝo de mia patra frato, ŝi eksuferis de mia onklino, kiu ofte transverŝadis koleron kontraŭ mia onklo al mia avino. Tamen mia avino eltenis ĉion milde kvazaŭ amema patrino. Se iuj plendis por mia avino, mia avino kutime admonis ilin: "Mia dua bofilino estas ankoraŭ juna. Ŝi distingos bonon kaj malbonon post sia maturiĝo." Vere, post la hazarda morto de mia onklo, mia onklino reedziniĝis en najbara vilaĝo kaj havis duan bopatrinon. Tiam ŝi konsciis la patrinecan amon de mia avino, kaj frekvente vizitis ŝin kiel filino. Eĉ se iu donacis al ŝi iom da bongustaĵo, ŝi speciale piediris kilometrojn por ke mia avino gustumu.

  Post la morto de mia onklo, mia avino estis trafita de kordoloro. En la 90-a jaraĝo, ŝi eklernis kaj praktikis budhismon laŭ mia konsilo, kaj iom post iom ĝuis mensan trankvilecon. Tiam ŝi ofte diris, ke ŝi ĝuas grandan feliĉon en sia maljuneco bone prizorgate de la familianoj kaj registaro. Laŭ sia antaŭa sorto ŝi vivos mizere sen infano, sed ŝi havis filon, filinecan bofilinon kaj aron da nepoj. Kvankam ŝi ne spertis prizorgon de mia avo kiam li vivis, tamen kiel edzino de martiro ŝi ĝuis lian helpon pro la subvencio de la registaro.Tio estis la rezulto de ŝia bona konduto. Ŝi tute konsentis kun mia deziro, ke mi fariĝu monaĥo por tutkore praktiki budhismon kaj helpi aliajn homojn laŭ mia plej granda eblo. Nelonge post mia monaĥiĝo, ŝi forpasis nature kun neniu malsano aŭ sufero.

  Laŭ instruo de budhismo, ni ĝuas la efektivojn gajnitajn per niaj antaŭaj kondutoj kaj samtempe kultivas por niaj estontaj efektivoj per nia nuna ago. La travivaĵo de mia avino estas bona pruvo por tio.

471
Budhisma albumo / Albumo de Budho Ŝakjamunio
« je: januaro 12, 2013, 06:35:27 atm »
Budho Ŝakjamunio

472
Budhisma novaĵo / Eldoniĝis esperanta libro "Amo al la vivoj"
« je: januaro 12, 2013, 06:17:50 atm »
  Marte de 2011 eldoniĝis libro "Amo al la vivoj", la dua esperanta traduko de Miaohui. La libro havas 352 paĝojn kaj konsistas el du partoj. La unua parto de la libro estas la esperanta traduko el anglalingvo, dum la alia parto estas ĉina originalo. Krome la libro ankaŭ havas specialan diskon de esperanta voĉlegaĵo farita de samideano Zhao Jianping el Ĉina Radio Internacia. Do la libro estas kaj legebla kaj aŭdebla por samideanoj esperantistaj. Krome ĉar en la libro estas ĉina originalo, la libro ankaŭ konvenas al ordinaraj budhanoj, kiuj legas ĉine. La libro senpage distribuiĝas en ĉinio, tamen pro la alta internacia poŝtkosto, mi preferas interŝanĝi esperantaĵojn per ĝi kun samideanoj eksterlandaj. Bonvolu kontakti min je mia adreso: miaohui@wo.com.cn, se vi volas havigi al vi la libron "Amo al la vivoj" kun disko. Ĉion bonan al vi!
  La enhavo de esperanta versio:
  Antaŭparolo
  1. La Ploranta Simio
  2. Dankemo de Testudo
  3. Reĝo Ĉeng Tang kaj la Reto
  4. Zi Ĉan kaj la Fiŝoj
  5. Jadbastona Supo
  6. Dankema Cervo
  7. Savi la Fiŝojn
  8. Rekompenco de Paruo
  9. Savi Kolombon
  10. Angiloj en la Urno
  11. Lango de Granda Xu
  12. Trimonata Sufero
  13. Ermito kaj Birdo
  14. Vivliberiga Lageto
  15. Viro Sentima al Morto
  16. Savi Drakan Filon
  17. Rakonto de Sramanero
  18. La Patrina Cervo
  19. Aliformiĝinta Fiŝo
  20. la Deka kaj la Unua
  21. Entombigo Farita de la Birdoj
  22. Generalo Maŭ kaj la Testudo
  23. Abeloj kaj Miskondamnito
  24. Longvivo, Feliĉo kaj Honoro
  25. Majstro Hui
  26 . Kadavroj de Bestoj
  27. La Lango de Kapro
  28. Puno pro Krueleco
  29. Kuracisto Testudo
  30. Bravaj Kokoj
  31. Kompatemo al Vivestaĵoj
  32. Ideala Festeno por Naskiĝtago
  33. Sorto Ŝanĝebla
  34. Plilongigi Vivon
  35. Seninfana Riĉulo
  36. Valora Vivo
  37. Malfeliĉa Rakonto
  38. Terura Morto
  39. Terura Festeno
  40. Vizito de Animo-kolektanto
  41. Farmulo kaj Serpento
  42. Venĝo de Angiloj
  43. Veneno Wang
  44. Favoro al Helikoj
  45. Prezo por Kontraŭleĝo
  46. Ekzekuto de Angiloj
  47. Mono Sangomakulita
  48. Birdoj Omaĝaj al Imperiestro
  49. Imuneco sen Vakcinado
  50. Venĝo de Ranoj
  51. Kuirata Testudo
  52. Forto de Kompato
  53. Sinjorino Kun
  54. Semado kaj Rikolto
  55. Unu Vivo kontraŭ Cent
  56. Sovaĝaj Anseroj
  57. Perlo Donacita de Serpento
  58. Servistino Savita de Testudo
  59. Resaniĝo de Li Jingwen
  60. Bonkora Oficisto
  61. Majstro Xin
  62. Rakonto pri Cerva Bambuo
  63. Majstro Lianchi kaj Skolopendro
  64. Esti bovo por Dek Unu Vivdaŭroj
  65. Plugadi kiel Bovo
  66. Viro kun Bova Kapo
  67. Gustumi Bovaĵon
  68. Morto de la Buĉisto
  69. Buĉista Dio
  70. Buĉisto Stufita
  71. Savi Bubalon
  72. Skurĝado de Dio
  73. Venĝo de Mortinta Hundo
  74. Hundiĝo
  75. Lerta Pafisto
  76. Kvar Ĝemelaj Hundidoj
  77. Virinoj en Porkejo
  78. Ekzekuto de Tondro
  79. La Vizaĝo de Buĉisto
  80. Tipa Akcidento en Ĉasado
  81. Tria Vulpeto
  82. Foko en Rivero
  83. Kaŭzo de Mortigita Koko
  84. Ruĝaj Ŝnuroj
  85. Konscienco de Ĉasisto
  86. Zhao Qun kaj Rivera Testudo
  87. La Genuoj de Maljuna Xu
  88. Feliĉaj Kraboj
  89. Kiso de Abelo
  90. Morto de Jiu la Kvardek-sesa
  91. Avideco
  92. Feliĉa Homo
  93. Vojaĝo al la Ĉielo
  94. Reviviĝo el Morto
  95. Vortoj de Saĝulo
  96. Dankemo de Ranidoj
  97. Savinto de Maljuna Kokino
  98. Mesaĝo Sendita de Testudo
  99. Senrankoriĝo per Budhismo
  100. Plej Bona Donaco
  Postskribo
  Postskribo pri la esperanta traduko

473
Protekto al bestoj / Humana Hundino
« je: januaro 12, 2013, 06:14:40 atm »
  Humana Hundino

  Antaŭ kelkaj tagoj mi legis raporton, ke 14-jara knabino en iu lando naskis bebon ĉe la vojo. Timante, ke oni trovis ŝian konduton, ŝi ŝtele ĵetis la bebon en rubejon. Post nelonge senhejma hundino trovis la bebon kaj ekvartis ĝin. Tio emociis ĉiujn inkluzive de la patrineto. La knabino akceptis la bebon kaj ekvartis lin kiel sian filon.
  La simila afero okazis en najbara vilaĝo de mia hejmvilaĝo. Ekde mia knabeco, mi estis amanto de bestoj. Foje kiam mi estis kvar- aŭ kvinjara, mi ludis kun kelkaj infanoj preskaŭ samaĝaj kiel mi sur la strato. Tie kuŝis granda hundo. Ni aliris por rigardi ĝin. Sed iu trafis ĝin per ŝtono, kaj ĉiuj aliaj infanoj forkuris, dum mi daŭre rigardis ĝin kaŭrante apude. Batite, la hundo stariĝis malrapide. Tio timigis min, kaj mi provis forkuri, sed bedaŭrinde estis kaptita de la hundo kaj mordetita je la sidvango.
  Kurante hejmen kun ploro, mi rakontis la okazaĵon al mia avino, fratino de mia avo. Vidinte, ke mi ne vere vundiĝis pro la mordo, ŝi prenis min en sia sino, kaj rakontis al mi okazaĵon en sia vilaĝo, kiu najbaras al la mia.
  Iam antaŭe en la najbara vilaĝo estis komercisto, kiu ofte vojaĝis ekstere por fari negocon, lasante siajn du edzinojn hejmen. La unua edzino estis malica kaj nenaskebla, do la komercisto povis fari nenion alian ol preni duan edzinon por havi al si idaron. Post kiam la nova edzino gravediĝis, la komercisto forvojaĝis, sed li ne revenis je la tempo de ŝia nasko. La unua edzino helpis la duan por ties nasko. Kiam ŝi vidis, ke la dua naskis filon, ŝi ektimis, ke la dua edzino forrabos de ŝi la edzan favoron pro la nasko. Do ŝi pretendis, ke la novnaskito estis morta. Sen rigardo de la dua edzino, ŝi ĉirkaŭvolvis la bebon per ruĝa tuko, portis ĝin eksteren kaj enterigis ĝin. Sed tion vidis la maljuna hundino de la komercisto. Ĝi do ŝtele savis la bebon, portis ĝin en sian hundejon kaj vartis ĝin per sia lakto. Post du monatoj la komercisto revenis hejmen. Informiĝinte, ke lia nova edzino naskis mortan bebon, li sentis grandan doloron. Anstataŭ ripozi hejme post la longa vojaĝo, li promenis en sia ĝardeno por trankviliĝi. Li subite vidis ion ruĝan en la hundejo, li do aliris por esplori, kaj trovis knabeton kuŝanta inter la hundidoj.
  Tiam saviĝis lia propra filo, kaj ankaŭ malkaŝiĝis la malico de lia unua edzino.
  La rakonto gravuriĝis en mian junan memoron, kaj ankaŭ ankaŭ forigis mian malamon al la hundo, kiu mordis min. Ankaŭ mi esperas, ke ĉiuj el ni meroru la amindecon de la bestoj, kaj protektu ilin kiel siajn amikojn fidelajn.

474
Feliĉa homa vivo / Mi Ne Estas Sentaŭgulo
« je: januaro 11, 2013, 01:47:56 ptm »
Mi Ne Estas Sentaŭgulo

  Antaŭ pluraj jaroj, retamiko plendis en iu forumo pri multmedia farado, ke ekde sia infaneco, li estas deprimita kaj la penso pri memmortigo ofte trafis lin. Kvankam li sciis racie, ke lia vivo estas feliĉo por siaj karaj gepatroj kaj li devas teni ilin feliĉaj vivante bone en la mondo, tamen li neniam sukcesis sin savi el la deprimiteco kaj enueco en la vivo. Eĉ kiam li jam havis amatinon, tia penso ankoraŭ turmentis lin.
  Do la aliaj amikoj admonis kaj konsolis lin per disversaj manieroj. Tiam iu skribis pri sia propra sperto.
  "Iam pro bankroto de mia kompanio, mi perdis laboron kaj eĉ ne povis trovi okupon dum longa tempo. Tiam mi kaj mia edzino ĵus geedziĝis kaj havis infanon. Ni ege bezonis monon por vivteni la familion kaj pagi ŝuldon pro la geedziĝo. Mia edzino insultadis, ke mi estas sentaŭgulo. Ankaŭ mi dronis en la deprimiteco, ke mi estas vere sentaŭga. Do ne plu povante elteni la murmuradon de mia edzino, iutage mi motorbiciklis eksteren kun decido, ke mi trovos senhoman lokon en malproksimo kaj restu tie senrevene. Kiam mi trapasis iun urbon, mi hazarde vidis longan vicon de homoj. Pro scivolemo, mi haltis kaj alpaŝis por rigardi, kio okazas. Ili viciĝis por kontribui sian sangon volontule. Tiam al mi venis nova ideo, ke mi ankaŭ partoprenu en ilia bonfaro, ĉar post mia morto, mia sango estos ne plu utila. Mi preferas lasi mian freŝan sangon flui en alies korpon por savi lian vivon antaŭ mia morto. Do ankaŭ mi memvole fariĝis unu el la kontribuantoj. Kiam la flegistino venis al mi, mi vere deziris, ke ili forprenu tutan sangon el mia korpo por savi aliajn vivojn, sed la obstina flegistino ignoris mian petegon kaj nur elprenis normalan kvanton da sango el mi. Do mi decidis veni alifoje por oferi pli da sango. Tiam mi subite konsciis, ke mi tute ne estas tiel sentaŭga kiel mi opiniis antaŭe. Mi povas almenaŭ provizi freŝan sangon por savi vivojn. Mi devas daŭrigi mian vivon por kontribui sangon laŭ bezono. Do mi revenis hejmen facilanime por partopreni la bonfaron. Tiel mi oferis mian sangon foje kaj refoje, kaj tio sukcese min savis el la deprimiteco. Poste, mi alpruntis monon, aĉetis komputerajn aparatojn kaj lernis teknikon pri multmedia farado por fondi mian privatan studion. Mi sukcesis post diligentaj lernado kaj praktikado, kaj mia afero pli kaj pli prosperas. Do mi vivas feliĉe kaj energioplene. Mi povas diri, ke mian vivon savis mia bonfaro al aliaj."
  Li diris tute prave. Ni ĉiuj naskiĝis kaj kreskas per alies favoro, kaj estas ankaŭ granda ĝuo por ni doni helpon al aliaj homoj rekompence.

475
Feliĉa homa vivo / Estu mastro de nia vivo
« je: januaro 11, 2013, 01:46:30 ptm »
    
  1. Kiu aranĝas niajn naskiĝon, vivon kaj morton? Kio ni estos post nia morto?  Kiam mi partoprenis en budhisma fakkunsido dum la japana kongreso de Espeanto lastjare, samideano diris, ke li estas konfuzita de demando, de kie li venis, kial li naskiĝis en la mondo kiel homo, kaj kien li iros post morto. En la mallonga kunsido mi ne havis sufiĉan tempon klarigi al li pri tiu komplika demando, mi do promesis, ke mi speciale verku pri tiu temo post mia reveno al Ĉinio.
   Estas diversaj opinioj pri homaj vivo kaj morto. Iuj opiniis, ke ni naskiĝas en la mondon senkaŭze, kaj post nia morto nia vivo ne plu ekzistos. Do ni naskiĝas kaj mortas tute nature. Iuj opinias, ke ni naskiĝas kaj mortas laŭ la volo de Dio aŭ iu alia supera povo, kaj nia vivcelo estas eviti naskiĝon en la infero kaj klopodi por naskiĝi en la paradizo aranĝita de Dio. Tamen budhanoj havas sian propran opinion pri tio.
   
  2. Budhisma vidpunkto pri tio
   Laŭ budhismo, ni spertas hieraŭon, hodiaŭon kaj morgaŭon. Ĉiuj scias bone pri tio. Se ni rigardos pli malproksimen, ni ankaŭ spertas sennombrajn antaŭajn vivojn, nunan vivon kaj ankaŭ sennombrajn estontajn vivojn se ni ne liberigos nin el la vivcirklo. Niaj vivoj tute similas al senfina ĉeno, kiu estiĝas el ĉeneroj ligitaj al aliaj ĉeneroj. Kvankam vekiĝinte en la mateno, ni opinias, ke ni estas sama kiel en la lasta nokto, tamen en la sekva vivo estas neeble por ni ankoraŭ havi saman korpon kvankam ni same havas vivon. Nia vivcirklo konsistas el ses formoj: Devao, Asurao, Homo, Besto, Malsata spirito kaj Suferanto en la infero. Eble iuj demandos: "Se ni ne havos la saman korpon en la sekva vivo. Nia antaŭa havos nenian rilaton kun mi." Imagu, se vi estas aktoro en iu teatraĵo, kaj dum via ludado oni bategis vin je via kapo, ke vi sentas grandan doloron. Sed post tiu ĉi teatraĵo, kaj vi tuj ludos alian rolon en la sekva teatraĵo, ĉu vi ne plu doloras je la kapo? Tute ne eble. Via kapo ankoraŭ doloras al vi malgraŭ ke vi jam havas alian rolon ĉar vi ankoraŭ havas samajn korpon kaj menson. Sama estas la transiĝo de niaj vivformoj. Sed kiu estas la ĉefa rolo de niaj vivoj, kaj kiu aranĝas pri nia estonteco? Pri tio mi parolos jene.
   
  3. Kial mi ankoraŭ estos mi mem en alia vivo?
   Ĉiuj vivestaĵoj konsistas el korpo kaj konscioj. Per nia korpo ni povas vivi kaj konduti, kaj per niaj konscioj ni povas percepti kaj decidi nian agon. En la nuna tempo, ni ĉiuj scias bone, ke ni havas ses konsciojn de okulo, orelo, nazo, lango, korpo, menso, per kiuj ni povas vidi, aŭdi, gustumi, flari, tuŝon kaj pensi. Laŭ budhismo ni havos aliajn du krom ĵus menciitaj ses konscioj: manoon kaj Alajon. Kutime ili ne aktivas evidente en nia ĉiutaga vivo, do preskaŭ neniu scias pri ili. Kvankam iuj sciencistoj konsciis pri ili, tamen ili ne konas ilin sufiĉe bone, do devis preni ilin kiel latentajn konsciojn. Niaj ses konscioj aktivas en nia ĉiutaga vivo, kaj la informo de ilia aktivado estas konservitaj en la oka konscio pere de la sepa. Do la oka konscio havas funkcion de tenejo en kiu estas informoj de ĉiuj konscioj. Kiam ni pensas kaj faras bonon, niaj konscioj estigas meriton, kaj la sesa konscio kondukas ĝin en la oka. Kiam ni pensas kaj faras ion malbonan, malhelpan, niaj konscioj estigas malmeriton, kaj la sepa konscio kondukas ĝin en la tenejon. La oka konscio tenias ĉion sindistinge. Je nia morto, ĉiuj el la ses konscioj forlasis nin sinsekve. Tiam oni kutime opinias, ke tiu mortas. Sed laŭ budhismo ne. Ĉar restas ankoraŭ la sepa kaj oka konscioj. Kiam la oka konscio forlasas nin, mi mortas. Tamen tiam ni ankoraŭ perceptas nin mem per la oka konscio. Fakte, la tiama Nio estas la kombinaĵo de la oka konscio kun ĉiuj informoj pri niaj antaŭaj agoj, kaj bonaj kaj malbonaj.
   Dum malpli ol 49 tagoj ni vivis en mediuma mondo ĝis nia renaskiĝo Nian renaskiĝon decidas la enhavon en nia oka konscio. Se la informo de la bona konduto estas multa, ni do renaskiĝas en pli bona ekzisteco, kaj se la informo de malbona konduto estas multa, ni renaskiĝas en malpli bona ekzisteco. Se nia bona informo estas plej multa (bona), ni renaskiĝos en la ĉielo, kaj se nia malbona informo estas plej multa (malbona), ni vivos en infera mondo por suferi. De tio vi scias, ke nia antaŭa konduto estas nia "Dio", kiu aranĝas pri niaj vivformo kaj sorto. La procesio de tio similas al balono, kies altecon decidas la aero en ĝi.

  4. Kio estas nia sperto de la vivo transiĝo?
  Post kiam nia oka konscio forlasas nian korpon, ni ne plu havas fizikan korpon, kaj ni mortas. Tamen laŭ nia percepto, ni ankoraŭ ekzistas kiel antaŭe. Tiam ni havas korpon de modiuma korpo, kiu estas tiel subtila, ke oni tute ne povas percepti per siaj konscioj. (Fakte oni povas sondi ĝin per koncerna aparato.) En mediuma korpo ni havas kvin magiajn povojn per kiuj ni scias bone pri niaj antaŭaj vivoj, ni povas aŭdi kaj vidi tion, kion ni ordinare ne perceptas kiam ni vivas kiel homo. Ni povas senbare iri tien kien ni ne povas kiam ni vivas. Tiam ni havas du staton sobran aŭ dorman, similajn al ni en la homa mondo. Kiam venas la tempo por nia renaskiĝo, ni vidas iluzion de diversaj specoj, kiu allogas nin. Se ni ekkorinal al la iluzio, ni perdis konscion kaj nia oka konscio iras en uteron de nia patrino ĉu de homo, besto aŭ aliaj vivformoj. Ekde tiam plej multaj el ni perdis la momoron pri nia antaŭaj vivoj kaj dronas en dorma stato. Post nia enurteriĝo, naskiĝis al ni la sepa kaj ses konscioj sinsekve kune kun la kreskiĝo de la feto. Do en la perfekta tempo, ni renaskiĝas en la nova vivformo.

  5. Kion ni faru por liberigi nin el sufero kaj havigu al ni feliĉon?
  Ni jam sciis pri la kialo kaj proceso de nia renaskiĝo, do eble vi pensas, kiom mi faru por mia estonta feliĉo. La metodo estas simpla. Per fari bonon kaj eviti malponon ni povos pliigi nian bonan informon kaj per penti pri la malantaŭa malbono ni povos malpliigi nian malbonan informon. Tiel, ni povos krei feliĉon en nia vivcirklo. Sed tio ne estas la plej granda kaj absoluta feliĉo. La plej granda kaj absolutan feliĉon ni ĝuos kiam ni ĉesigi la kaŭzon de metamorfozo kaj nin liberigi de la ses vivcirklo. Tio estas la celo de budhismo, senpara en religioj.

476
Feliĉa homa vivo / Propono de la Majstro
« je: januaro 11, 2013, 01:44:19 ptm »
  Propono de la Majstro

  Antaŭ tre longa tempo budhisma majstro vivis en profunda montaro. Li estis eminenta kaj erudicia. Sennombraj homoj vizitis lin por peti lian instruon kiam ili renkontis problemojn en sia vivo. Ĉiufoje li donis al ili trafajn proponojn por solvi iliajn problemojn.

  Foje, lin vizitis virino. Ŝi plendis, ke ŝi ne povas vivi harmonie kun sia edzo. Ŝia edzo estis mallaborema kaj drinkema. Li ne amis la familion sed ofte adultis kun aliaj virinoj. Li ne amis ŝin kaj ofte batis ŝin ĝismorte post sia ebriiĝo. Ŝi ne plu povis elteni la torturon de sia edzo. La majstro demandis: "Kion vi volas fari kontrŭ li?" Ŝi respondis: "Mi jam pretis mortigi lin per veneno."

  Aŭdinde tion, la majstro diris frapante je la tablo: "Brave! Vere li estas mortinda! Tamen mi havas pli bonan metodon ol mortigon al li."

  "Eĉ estas pli bona metodo ol mortigo por min venĝi?" la virino estis scivolega, "Kion mi faru? Bonvolu min instrui!"

  La majstro respondis: "Ĉiuj scias bone, ke li tro mistraktas vin. Do se vi mortigos lin, ĉiuj scios, ke vi faris tion. Ili kaptos vin kaj ekzekutos vin. Krome morto ne estos la plej granda puno al li. Mi havas pli bonan metodon, por ke li vivu multe pli dolore ol morti."

  "Bonege, kian metodon vi havas?" demandis la virino malpacience.

  "Unue reiru al via hejmo, kaj pretendu , ke vi tre amas lin. Prizorgu lin atenteme pri ĉiuj aferoj, kaj ankaŭ faru ĉion por plaĉi al li. Kiam li vere amos vin, kaj ne plu povos pasigi eĉ unu tagon sen vi, vi senhezite eksiĝu de li. Tia doloro despli torturos lin ol morto."

  "Vere trafe!" ekzaltiĝis la virino. Ŝi kulte riverencis al la majstro kaj foriris ĝojplene.

  Post tri jaroj, la virino denove vizitis la majstron. Demandite, ŝi senĉese laŭdis sian edzon: "Nun li estas diligenta, zorgema kaj milda. Ni ĝuas familion bonhavan kaj harmonian. Li tre amas min kaj ne plu kontaktas kun aliaj virinoj. Se li estas libera, li ĉiam akompanas min hejme por min amuzi."

  "Bonege! Nun estas ĝusta tempo por via eksiĝo," afekteme proponis la majstro, sed eksteratende la virino protestis: "Ne! Mi ne plu forlasos lin eĉ se vi mortigos min!"

  La majstro ridis elkore.

477
Feliĉa homa vivo / Rankoro Inter Patro kaj Filo
« je: januaro 11, 2013, 01:43:22 ptm »
  Rankoro Inter la Patro kaj Filo

  Tio vere okazis en nia hejma regiono. Estis vilaĝo nomata Ŝtona Kaverno. La vilaĝo famiĝis pro la mistera kaverno ĉe la vilaĝo. Laŭ onidiro foje antaŭ longa tempo okazis teatra prezentado en la vilaĝo, kaj tagmeze iu aktoro enkaverniĝis kun sia hundo por sin amuzi. Post nelonge, li eliris por la posttagmeza ludo. Sed elirinte, li ne plu trovis sian teatran trupon. Oni informis lin, ke okazis teatra prezentado en vilaĝo antaŭ kvin jaroj, sed iutagmeze aktoro kaj lia hundo iris en la kavernon, kaj ne plu eliris. Tio ege mirigis la aktoron. Li denove iris en la kavernon kun la hundo, kaj ĝis nun li ankoraŭ ne eliris.

  Alia okazaĵo mirinda sed vera des pli famigis la malgrandan montaran vilaĝon.

  Iam estis malriĉulo, kiu plantis akvomelonojn ĉe Rivero Klara Akvo fluanta el Montaro Wutaishan. Foje okazis foiro ekster la montaro, do iu eliris por fari aĉeton en la foiro. Kiam li preterpasis la kampon de akvomelono, li haltis kaj aĉetis melonon grandan kaj dolĉan por mildigi siajn lacecon kaj soifon. La vendanto de la akvomelono vidis, ke la pasaĝero portas multe da arĝento, do li estis regita de malbona intenco. Dum la pasaĝero okupiĝis en ĝuado de la akvomelono, li subite lin mortigis per tranĉilo, kaj haste enterigis en la kampo. Post tio, li ĉirkaŭrigardis, kaj trovis neniun ĉeestantan krom ŝtona statuo de Budho Ŝakjamunio. Li do iris al la statuo, genuiĝis kaj petis, ke la Budho ne malkovru lian mortigon al aliuloj. Strange li aŭdis respondon: "Ne timu pri mia diro, se vi mem tenos vian sekreton." Aŭdinte tion, li trankviliĝis. Li pensis: "Estos sufiĉe bone, se vi ne malkovros tion. Kiel mi povas malkovri mian mortigon per mi mem?" Li revenis hejmen kontente, kaj senprokraste translokiĝis al pli profunda montaro por eviti la malkovron de la mortigo. Per prirabita mono li konstruigis novan domon, aĉetis kampojn, prenis edzinon kaj baldaŭ havis filon. Li ekzaltiĝis pri tio, pensante: "La sortoaŭguristoj diris, ke mi restos seninfana dum mia tuta vivo. Sed nun mi havas brilan filon. Eble tio signifas, ke mia feliĉo venis de mia malbona konduto. Proverbo diras, ke ju pli malbone oni kondutas, des pli da riĉeco ili ĝuas. Verŝajne eraras la budhisma teorio pri la kaŭzoj kaj efektivoj."

  Foje post 15 jaroj li kondukis sian filon al la foiro okazanta ekster la montaro. Ili ege laciĝis kiam ili preterpasis la lokon, kie li plantis akvomelonon kaj mortigis homon. Do ili sidiĝis por ripozi. Dum sencela babilado kun la filo, la patro subite levis la kapon kaj hazarde vidis la ŝtonan statuon. Li diris al la filo: "Estas mirinde, ke tiu ĉi statuo povas paroli." "Paroli? Ŝtona statuo? Tute ne eble!" refutis la filo. Aŭdinte tion, li do ekrakontis detale pri sia antaŭa sperto. Ĵus kiam li menciis la mortigitan pasaĝeron, la filo subite rememoris sian antaŭan vivon kvazaŭ vekiĝinte el sonĝo. Li estis neniu alia ol la pasaĝero mortigita de la nuna patro.

   Plena de kolero, la filo tuj volis sin venĝi. Vidinte tion, la maljunulo ekkuregis por eskapi la vivdanĝeron dum la filo postkuris. Kurinte longan distancon, la maljunulo subite estis trafita de saĝa ideo. Li tuj haltis kaj diris al la filo: "Verŝajne pravas la budhisma proverbo 'Kion oni semas, tion ili rikoltas'. La sortistoj profetis, ke mi ne havos filon. Sed post mia mortigo, mi eksteratende havis filon. Tio ĝojigis min, kaj faris min decidi, ke mi faru pli da malmalbonaĵo. Mi tute ne atendis, ke por vin venĝi, vi eĉ renaskiĝis kiel mia propra filo. Pripensu, ke vi fariĝis mia filo nur pro mia mortigio al vi. Se vi antaŭe ne mortigus min, kiel mi povus mortigi vin en tiu ĉi vivo? Krome, se vi vere vin venĝus kontraŭ mi, ĉu vi povus garantii, ke mi ne fariĝos via filo por min venĝi? Do ĝis kiam ni intermortigos senĉese? Estus pli bone, ke ni rezignu la rankoron inter ni kaj iru al Montaro Wutaishan por nin kulturi kiel monaĥoj. Tio helpos nin likvidi nian rankoron kaj donos al ni eternan pacon." La filo trovis, ke la propono de la patro estas trafa. do ili iris en Montaron Wutaishan kaj vere fariĝis monaĥoj. Ili laboris tre diligente kaj ambaŭ havis grandan atingon en sia sinkulturado.
   
  La regiono de la okazaĵo estas bela kaj kiveta. Ĝi situas ĉe la vojo de Urbo Taiyuan al Montaro Wutaishan, kaj la trafiko estas tre oportuna. En la regiono estas Monaĥejo Ŝtona Kaverno. Mi ofte vizitis tiun monaĥejon por ĝui la trankvilecon kaj belajn pejzaĝojn. Do karaj amikoj, se vi havos ŝancon viziti Ĉinion, bonvenon en la monaĥejo por sperti trankvilecon kaj senĝenecon.

478
Forumo de BLE / Iom pri la Budhana Ligo Esperantista
« je: januaro 11, 2013, 01:00:57 ptm »
Demando de Miaohui:
  Nun oni plejofte temas pri refondo de la Tutmonda Budhana ligo Esperantista.Do mi scivolas,kia estas la BLE jam fondita antawe,Ĉu ghi ankoraw aktivas?Se eble,bonvolu min informi pri tio.

Respondo de S-ro YAMAGUTI Sin''iti:

--Nun oni plejofte temas pri refondo de la Tutmonda Budhana ligo Esperantista.Do mi scivolas,kia estas la BLE jam fondita antawe,Ĉu ghi ankoraw aktivas?

  Nun oni plejofte temas pri refondo de la Tutmonda Budhana ligo Esperantista.Do mi scivolas,kia estas la BLE jam fondita antawe,Ĉu ghi ankoraw aktivas?Se eble,bonvolu min informi pri tio.
 
  Mi, kiel la iniciatinto de la refondo, respondas resume. Mi petas la aliajn listanojn aldoni necesajn detalojn laŭ via trovo.

  Budhana Ligo Esperantista estis fondita en 1925. La plej ĉ efa aktivulo tiama estis Geo Yoxon, anglo.

  Li komencis eldoni la bultenon "La Budhismo" ekde 1931. Cetere en la sama jaro Japana Budhana Ligo Esperantista fondiĝ is kaj ekhavis la bultenon "Lumo Orienta". BLE kaj JBLE siatempe reprezentis budhanan E-movandon en Eŭ ropo kaj Japanio, kaj ili havis kunlaboran rilaton inter si. (Sciu, ke tiam JBLE ne estis landa sekcio de BLE.) Dum la dua mondomilito, nature ambaŭ ligoj malaktiviĝ is. Kaj post la milito BLE estis refondita en 1948 fare de Rudolf Petri kaj ekhavis la bultenon "Darmo". BLE okazigis plurajn fakajn kunsidojn de bidhismo dum UK en Munkeno, Meintz, Varsovio, Bruselo, k.a. Sed la eldonado de la bulteno ne estis stabila. Laŭ mia analizo, la kialo estas en tio, ke ĉ efaj aktivuloj loĝ is dise en Eŭ ropo, ke nombro de aktivuloj absolute mankis, ke organiza sistemo ne estis firma, kaj ke (... eble iu aldonos?). Pro tio, kiam la ĉ efa aktivulo malsaniĝ is aŭ mortis, tuj haltis la eldonado, la plej ĉ efa agado de BLE. BLE do ripetadis la historion de fondiĝ o, malaktiviĝ o, kaj refondiĝ o. La plej lasta prezidanto de BLE estis Hermann Schro"der, germano, kiu forpasis antaŭ 3 jaroj. Efektive jam de antaŭ e li estis malsana kaj ne havis forton direkti la ligon.

Respondo de Gunnar Galmo:

--Kaj post la milito BLE estis refondita en 1948 fare de Rudolf Petri

  Ankaŭ konata sub sia monaĥ a nomo Anuruddha/Anurudho; dum la UK en Brasilia 1981, troveblis Salono Anurudo (li estis tiam ĵ us mortinta). Mia unua budhana instruisto, fratino Amita Nisatta, iom konis lin (kvankam ŝi mem ne estis esperantisto). Bedaŭ rinde kaj li, kaj la alia plej fama esperantlingva bhikŝuo, Njanasato, faris bonan impreson ne al ĉiuj...

--BLE okazigis plurajn fakajn kunsidojn de bidhismo dum UK en Munkeno, Meintz, Varsovio, Bruselo, k.a.

 Hermann Schroder vizitis du universalajn kongresojn: Lucerno 1979 kaj Stokholmo 1980. Du la lasta (kiu estis mia unua) li okazigis prelegon pri budhismo, sed ne administran kunsidon de BLE. Neformalaj fakkunsidoj pri budhismo okazis en Pekino 1986 kaj Varsovio 1987. sed ne nome de BLE.

--Sed la eldonado de la bulteno ne estis stabila. Laŭ mia analizo, la kialo estas en tio, ke ĉ efaj aktivuloj loĝ is dise en Eŭ ropo, ke nombro de aktivuloj absolute mankis, ke organiza sistemo ne estis firma, kaj ke (... eble iu aldonos?).  

Kompreneble ke ne ankoraŭ ekzistis Interreto; vivteni etan ligon tutmondan nur limakpoŝte estas tre malfacile, evidente.

 --La plej lasta prezidanto de BLE estis Hermann Schroder, germano, kiu forpasis antaŭ 3 jaroj. Efektive jam de antaŭ e li estis malsana kaj ne havis forton direkti la ligon.
  Se mi ĝ uste memoras, legeblis noticon en Esperanto jam kelkajn jarojn antaŭ lia morto pri la oficiala malfondo de BLE.



479
Feliĉa homa vivo / Museto kaj Lamao
« je: januaro 10, 2013, 11:02:58 atm »
  Museto kaj Lamao
  
  Antaŭ longa tempo tibeta lamao sin kulturis sole ĉe la montpiedo de Himalajo.
  Iutage, kiam li pretis eliri, li trovis, ke museto kuŝis mortanta de frosto ĉe la pordo. Li senprokraste portis ĝin hejmen kaj varmigis ĝin per ambaŭ manoj. La museto reviviĝis iom post iom, kaj baldaŭ resaniĝis. Ĝi ekvivis ĉe la lamao, sin amuzante aŭ ĝuante la brilan sunon en la tago, kaj kuŝante sur varma kuseno en la ĉambro por aŭskulti rakontojn de la bonkora lamao. Ĝi ĝuis feliĉan vivon.
  En la hejmo de la lamao vivis ankaŭ kato. La museto ĉiam sentis ne tolereblan timon al la kato, kvankam la kato neniam atencis ĝin.
  Iutage la museto petis la lamaon: “Bonkora majstro, mi estas sufiĉe feliĉa vivante ĉe vi, tamen pro io mi deziras vian helpon.” La lamao demandis ridetante: “Per kio mi povas vin helpi?” “Ĉiam, kiam mi vidas vian katon, mi sentas grandan teruron. Mi petas, ke vi aliformigu min en katon.” La lamao konsentis kaj vere aliformigis ĝin en katon.
  Estante kato, la museto opinis, ke ĉio iros bone al ĝi. Sed tuj kiam ĝi elpordiĝis, ĝi vidis hundon grandan kaj ferocan. Ĝi senprokraste fuĝis hejmen terurigite. Poste, ĝi petis la lamaon: “Ĉu vi bonvolas aliformigi min kiel hundon?” La lamao konsentis pri ĝia peto.
  La hundiĝinta museto eliris fiere kaj arogante, sed vidante, ke tigro preterpasas, ĝi kuregis hejmen laŭeble plej rapide. Ĝi diris al la lamao deprimite: “Bonvolu aliformigi min kiel tigron.” La lamao konsentis kaj vere aliformigis ĝin kiel tigron. Sed apenaŭ la tigriĝinta museto vidis la katon en la kuirejo, ĝi kuregis al la lamao vekriante pro timo.
  La konfuzita museto demandis la lamaon: “Bonkora majstro, kial mi ankoraŭ timas la katon fariĝinte tigro?”
  La lamao ekridis. Li diris al la museto: “Gravas ne viaj korpo kaj formo, sed via menso. Kvankam vi havas formon de tigro, tamen vi ankoraŭ havas menson de museto, kiel vi povas ne plu timi la katon?”
  Karaj legantoj, mi volus peti informon, kiel vi opinias pri nia menso leginte tiun ĉi rakonton?
  

480
Feliĉa homa vivo / Rakonto pri Fingringo
« je: januaro 10, 2013, 11:00:03 atm »
Rakonto pri Fingringo

   Antaŭ longa tempo estis iluminiĝinta lamao sinkulturanta sur alta monto. Li havis multajn disĉiplojn, kiuj loĝis en la kavernoj de la monto. Oni frekventis al li kun granda oferaĵo por kulte esprimi sian estimon, kaj ricevi de li benon kaj meriton spite al longa vojo de cent eĉ mil kilometroj. La lamao ĉion akceptis, kaj poste ĵetis la oferaĵojn malproksimen. La objektoj falis ĝuste antaŭ la ermitajn disĉiplojn laŭ ties bezono.

  Sub la monto vivis almozulo. Li tuttage sin okupis pri peto de manĝaĵo kaj mono, tamen la havaĵo ne povis plenigi lian stomakon. Li vivis en grandaj mizero kaj malsato, do li ofte pensis: "Kiel mi min vivtenos se mi maljuniĝos kaj ne plu povos eliri por peti almozon?" Foje, venis al li saĝa ideo, ke li iru al la lamao por peti lian helpon. La malriĉulo pensis, ke vere maljustas la homa sorto. La lamao sidis ĉiutage senfare dum la aliaj donacadis al li, sed la povrulo klopodadis tuttage almozpetante, kaj li neniel povis sin satigi.

  Li do iris al la lamao kaj petis, ke tiu donu ĉion ricevitan en la tuta tago. La lamao konsentis senhezite kaj invitis la malriĉulon resti ĉe li. Kutime la pilgrimantoj svarmis al la monto por kulti la lamaon, tamen tiufoje dum la atendo de la malriĉulo, neniu alvenis en la tuta tago. Do la almozulo malesperiĝis. La lamao konsolis lin atendi plue, dirante, ke oni oferos al li grandan donacon. Li do atendis avide kun granda maltrankvilo ĝis la profunda nokto. Finfine venis homo kun bova felo al la lamao. La alveninto diris, ke li estas malriĉa kaj havas nenion alian krom la felo. Li deziregis donaci ĝin al la lamao por havigi al si meriton. La lamao akceptis la donacon kaj transdonacis ĝin al la malriĉulo. Vidinte, ke la donaco estas nenio alia ol bovfelo, la malriĉulo malesperiĝis kaj ekploregis dolore. "Ne ploru," la lamao konsolis lin, "vi ricevis grandan rekompencon. Vi donacis al li peceton da bovfelo kiel fingringon en via antaŭa vivo, kaj nun vi ricevis de li tutan felon de bovo. Ĉu la rekompenco ricevita de vi ne estas granda?"

  Ĉio, kion ni havas nun en nia vivo, estis semita en niaj antaŭaj vivoj. Se ni deziras feliĉon, kiun ni ankoraŭ ne havas nun, ni semu ĝin senprokraste.

Paĝoj: 1 ... 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 [32] 33