Forumo BRE

BUDDHISMO => Sutro de cent paraboloj => Fadeno komencita de: Miaohui je septembro 10, 2014, 03:08:47 ptm

Titolo: 82. Semi tritikon
Afiŝo de: Miaohui je septembro 10, 2014, 03:08:47 ptm
82. Semi tritikon

  Iam kamparano iris al alies kampo. Vidinte, ke tritiko kreskas tre bone en la kampo, li demandis la posedanton: "Kiamaniere vi plantis la tritikon tiel bone?"

  La posedanto respondis: "Mi ebenigis la kampon kaj aldonis sterkon antaŭ la semado. Pro tio la tritiko kreskas tiel bone." La kamparano eklaboris laŭ la instruo. Ebeniginte kaj sterkinte la kampon, li estas preta semi. Tiam venis al li ektimo, ke li tretus la kampon malmola kaj pro tio la tritiko ne kreskus bone. Li do elpensis metodon: "Estus pli bone, ke mi semu tritikon sidante sur lito portata de aliuloj."

  Li do dungis kvar virojn por tio. La viroj tenis la liton respektive je ĝia piedo, kaj li semis sidante sur ĝi. Sed la kampo des pli malmoliĝis pro la piedpremado de la kvar viroj. Oni priridis lin pro tio. Li anstataŭigis du piedojn per ok.

  La ordinaruloj ankaŭ kondutas same. Ricevinte disciplinojn, kaj havonte bonon, li devas peti instruon de bona instruisto por sukceso, sed ili kondutas kontraŭ la disciplinoj, kaj detruis la bonan konduton, simile al la malsaĝulo kiu anstataŭigis du piedojn per ok.