Forumo BRE

BUDDHISMO => Sutro de cent paraboloj => Fadeno komencita de: Miaohui je aprilo 16, 2014, 09:58:07 ptm

Titolo: 47. Imiti birdan pepon
Afiŝo de: Miaohui je aprilo 16, 2014, 09:58:07 ptm
  47. Imiti birdan pepadon

  Iam antaŭe, en iu regno ĉiuj virinoj sin ornamis per verdaj lotusfloroj dum la nacia festo.

  Tiam la edzino de malriĉulo diris al li: "Mi daŭre estos via edzino se vi donos al mi verdajn lotusflorojn. Se ne, mi eksiĝos de vi."

  Antaŭe la malriĉulo lertis en imitado de birda pepado. Do pepante kiel akvobirdo, li glitis en la reĝan lageton por ŝteli verdajn lotusflorojn.

  La gardisto de la lageto demandis: "Kiu estas en la lageto?"

  La malriĉulo pretervole respondis: "Akvobirdo."

  La gardisto kaptis la malriĉulon kaj ekkondukis lin al la reĝo. Sur la vojo la malriĉulo denove pepadis.

  La gardisto diris: "Anstataŭ pepi antaŭe, al kio utilas via nuna pepado?"

  Tiel kondutas ordinaraj homoj. Ili faras mortigon kaj diversajn malbonajn kondutojn dum la tuta vivo kaj neniam lernas bonon por korekti siajn erarojn. Nur kiam ili estas mortantaj, ili diras: “Mi volas praktiki bonon.” Sed la demonoj kondukas lin al la reĝo de Morto per forto. Kvankam li ekvolas praktiki bonon, li jam ne plu havas bonŝancon por tio. Ili similas al la malsaĝulo, kiu volis imiti la pepadon de la akvobirdo nur antaŭ ol atingi la palacon de la reĝo.