Montri afiŝojn

En tiu ĉi paĝo vi povas rigardi ĉiujn afiŝojn faritajn de tiu ĉi forumano. Notu, ke vi povas vidi afiŝojn nur en partoj de la forumo por kiuj vi nun havas atingopermeson.


Mesaĝoj - Miaohui

Paĝoj: 1 ... 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 32 33 34 35 36 [37] 38 39 40 41 42 43 44 45 46 47 48 49 50 51 52
541
Antaŭ dutagoj finiĝis mia prepara kurso, kaj komenciĝis la oficiala bekkurso gvidita de sinjoro Jano. La kursanoj lernas kaj praktikas diligente kaj aktive, tamen bedaŭrinde, iuj kursanoj ne povos lerni ĝis la fino pro sia propra laboro. Mi do promesis lanĉi interretan kurson por ili poste.

542
Aktualaĵo:
Komenciĝis la somera instruado de Esperanto en Monaĥejo Tiefosi

  La somera instruado de Esperanto sukcese komenciĝis en Monaĥejo Tiefosi ĉe Urbo Xi’an de Ĉinio organizite de Ĉina ILEI kaj Xi’an-a Esperanto-asocio. La instruado konsistas el Rapida baza kurso, prepara kurso kaj Bekkurso. Miaohui gvidis du antaŭajn kursojn de la deka ĝis la dudeka de julio. Poste sinjoro Jano ekinstruis bekkurson al la kursanoj en la dudekunua de julio. La instruado daŭros ĝis la deka de aŭgusto, tamen se kursanoj volas lerni pli multe, ni povos iom pli longigi la instruadon laŭ ilia deziro.
  Samtempe ni ankaŭ okazigos seminarion de esperanta instruado. Ĉiuj esperantistoj kaj prelegoj estos bonvenaj. Bonvolu kontakti kun sinjorino Arko aŭ Miaohui se vi interesiĝas pri tio. La retadreso de sinjorino Arko estas arko.gong@qq.com, kaj tiu de Miaohui estas miaohui@budhano.cn

543
La vivo de la Budho / Re: 2-6. La Budho kaj Reĝino Kema
« je: julio 18, 2013, 06:09:58 atm »
Saluton, kara amiko!
Mi transpublikigis vian sendaĵon en adreson http://www.budhano.cn/forumo/index.php/topic,183.0.html
Tie mi ankaŭ provizis kelkajn vortojn pri arahanto.
Mi ankaŭ volas scii, kiu formo pli placxas al vi.
Ĉion bonan al vi!

544
Esperanta novaĵo / Necesas ĉina redaktoro de Esperanto
« je: julio 16, 2013, 05:47:59 atm »
Mi ricevis mesaĝon de eksterlanda samideano kaj transpublikigos ĉi tie por ke li realigu sian deziron laŭ eble plej rapide.

Jen estas lia originala mesaĝo:

Saluton

Transdonu tiun mesaĝon al iu ajn interesata homo, mi petas.

Mi nomiĝas John Cooper, mi estas Aŭstralia Esperanta verkisto. Mi nuntempe elserĉas ĉinan Esperantiston, kiu volas redakti mian libron. La libro enhavas preskaŭ 18,000 vortojn, kaj mi povas pagi 350$ Australiajn dolarojn al la redaktoro. Por gajni tiun laboron, la redaktoro devas havi altan nivelon de Esperanteskribado, egale al C1 aŭ C2 je la Komuna eŭropa referenckadro. Mi bezonos, ke li plibonigu ne nur gramatikajn, sed ankaŭ stilajn problemojn. Li ne devas posedi atestojn pri lia kapablo, sed devas almenaŭ pruvi sin. Se interesata, bonvolu kontakti min ĉe j_cooper23@mail.com

Ĝis poste
John Cooper
la 15-an de Julio 2013

545
Hieraŭ (2013-07-13) sukcese finiĝis la kvartaga baza kurso de Esperanto. Ni iom ŝanĝis la antaŭan planon pri instruado ĉar la kursanoj atingis kaj eĉ superis la antaŭan celon.
Ekde hodiaŭ mi instruas bekkurso antaŭtempe, kaj la kursanoj ankaŭ faris tre bone. Vespere tri novaj kursanoj atingis post malfruiĝo de deksep horoj pro trafika problemo, do mi ripetos hodiaŭan enhavon morgaŭ antaŭ la daŭrigo de la instruado.







546
Esperanta novaĵo / La 28-a Retradio BRE
« je: julio 12, 2013, 11:04:23 ptm »
Saluton, karaj amikoj!
Nun ni ekdisaŭdigis la 28-an elsendon de Retradio BRE je la adreso: http://www.budhano.cn/podkasto/?p=1450
Ĉiuj samideanoj estas bonvenaj!

Budhisma scio
2-1. La taga rutino de la Budho
2-2. La monaĥiĝo de Jaŝa
Parto el broŝuro “Bonaj demandoj kaj bonaj respondoj”
Budhisma muziko
  Budhismaj rakontoj
33. Sorto Ŝanĝebla
34. Plilongigi Vivon
35. Seninfana Riĉulo

Bonan aŭdeblecon al vi!

547
La dekan de julio komenciĝis la somerferia instruado de Esperanto en Monaĥejo Tiefosi ĉe Urbo Xi'an. De la deka ĝis la dudeka de julio ni okazigos du bazajn kursojn per la rapida metodo. Miaohui instruos en la bazaj kursoj. De la dudekunua de julio ĝis la deka de aŭgusto sinjoro Jano instruos bekkurson.
Miaohui ekinstruis en la unua baza kurso de Esperanto.













548
Forumo pri vortoj / Re: Arahanto
« je: julio 10, 2013, 04:31:48 atm »
Jes. Arahato estas alia transskribo de "arahanto", kiun oni metis en NPIV.
En Esperanta-Ĉina Vortaro estas vortoj "arahato" kaj "arhato":
arahato (或arhato)[宗]阿罗汉,阿罗诃,罗汉(小乘佛教修行的最高果位)
Esperanta traduko: arahato (aŭ arhato) Ĉine: Aluohan, Aluohe, Luohan (La plej alta atingo de Teravada Budhismo).
En Granda Vortaro Ĉina-Esperanta estas vortoj arhato, arahato, arhano, arahanto.
[罗汉] (佛教)arhato; arahato; arhano; arahanto

Esperantaj vortoj kutime havas du devenojn. Unu estas sanskrito, kaj la alia estas Pali-lingvo. En en la nuna tempo estas fenomeno, ke oni uzas malsamajn vortojn por esprimi la saman signifon. Eble poste oni povos trovi la plej bonan formon por tio.
Mi aprobas la proponon, ke oni laŭeble uzu vortojn rekomenditajn de PIV, ĉar tiu vortaron uzas plej multaj samideanoj el diversaj landoj.

549
Forumo pri vortoj / Re: Arahanto
« je: julio 10, 2013, 04:11:59 atm »
Materialo provizita de samideano Petro:

550
Forumo pri vortoj / Re: Arahanto
« je: julio 10, 2013, 04:10:44 atm »
Mi respondas al tiu teksto, ĉar estas vortoj "enigmaj", aŭ neklaraj. Ekz. mi legis "praktado", ĉu vi celis "praktikado" ? Kaj kion kompreni per "mieno de koloro", ĉu "doloro" ne estus pli bona ?
Dankon por viaj taŭgaj respondoj al nefakulo kiel mi !
Dankon por via atentigo.
Pro miaj malatento kaj malbona vido mi faris mistajpaĵojn.
"praktado" devas esti "praktikado".
"mieno de koloro" devas esti "mieno de kolero".
"esprimo" devas esti "mieno".
Mi jam korektis la orininalon. Bonvolu informi min se estas aliaj mistajpaĵoj. Antaŭdankon!

551
Budhismaj Monaĥejoj / Foto de Monaĥejo Tiefosi
« je: julio 09, 2013, 05:43:07 atm »
Monaĥejo Tiefosi

552
Forumo pri vortoj / Arahanto
« je: julio 09, 2013, 05:05:19 atm »
Laŭ NPIV: Homo atinginta nirvanon.

Arahanto estas la plej malsupera sanktulo. Iuj budhanoj praktikas budhismon kun celo atingi nirvanon por sin liberigi el suferoj de metamorfozo, tamen ne tre atentas pri la sufero de aliaj vivestaĵoj. Dum la prakitado ili klopodas ĉefe por sin liberigi anstataŭ laŭeble savi aliajn vivestaĵojn kun bodisatveca kompatemo. Do kiam ili ĉesigas siajn avidon, malamon kaj malsaĝon, kiuj estas ĉefaj kaŭzoj por nia metamorfozo, ili fariĝos arahantoj. Kvankam ili jam forigis la malbonajn ecojn kondukantajn ilin en denovan renaskiĝon kiel ordinaraj vivestaĵoj, tamen ili ankaŭ havas sian antaŭan kutimon pretervolan. Do ni povas elvidi de arhantaj statuoj, ke iuj estas kun trankvila kaj ridetanta mieno, sed iuj havas mienon de kolero kvankam ili havas trankvilan menson. La malsamaj mienoj devenis el siaj antaŭaj kutimoj bonaj aŭ malbonaj.
 Fakte ne estas eternaj arahantoj. Se arahantoj havos kompatemon kaj klopodos helpi kaj savi aliajn vivestaĵojn suferantajn, ili fariĝos bodisatvoj, kies esprimoj estas kompatema, paca kaj ĝoja.

Jen iom el la statuoj de arahantoj en Monaĥejo Tiefosi. Ili estis el dekses disĉiploj de la Budho, kiu ordonis dekses el siaj plej eminentaj disĉiploj, ke ili ne nirvaniĝu, sed ĉiam restu en la homa mondo por helpi kaj eduki vivestaĵojn kiel arahantoj. Sed post kiam budhismo enkondukiĝis en Ĉinion, ĉinoj aldonis du statuojn kaj faris ilin dek ok. En multaj budhismaj monaĥejoj oni povas vidi "statuojn de dek ok arahantoj". En iuj monaĥejoj oni povas vidi "statuojn de kvinccent arahantoj vivsimilaj".


553
La vivo de la Budho / Re: 2-6. La Budho kaj Reĝino Kema
« je: julio 09, 2013, 04:50:19 atm »
Dankon por via afabla atentigo pri miaj tradukaj kaj tajpaj eraroj. Mi jam faris modifon laŭ viaj proponoj.
Eble la vorto "arahanto" estas fremda al okcidentaj amikoj, mi do aldonos ĝin en nian forumon pri vortoj.
Se vi trovos aliajn erarojn, bonvolu same informi min.
Antaŭdankon!

554
La vivo de la Budho / 2-6. La Budho kaj Reĝino Kema
« je: julio 07, 2013, 03:07:12 ptm »
38 2-6. La Budho kaj Reĝino Kema

  La Budho komisiis por la monaĥa komunumo du ĉefajn disĉiplojn, kiuj estis estimataj Ŝariputa kaj Mogalana. Li ankaŭ komisiis du ĉefajn disĉiplinojn por la monaĥina komunumo. Ili estis estimataj Kema kaj Upalavana.

  Kema estis unu el la belaj reĝidinoj de Reĝo Bimbisara. La budhaniĝo de Kema estis unu el la raraj okazoj, ke la Budho ŝanĝis la menson de aliuloj per sia magia povo. Antaŭe la Budho neniam uzis sian povon por regi la menson de aliuloj, sed nur por krei ilian komprenon kaj estigi ilian saĝon.

  Kema estis tiel bela kiel plena luno reflektita en trankvila lago je la noktmezo. Ŝiaj vangoj estis glataj kiel lotusaj petaloj kaj ŝiaj okuloj brilis kiel gemoj. Ŝi tute ne volis vidi la Budhon ĉar ŝi aŭdis, ke li neniam parolis pri la korpa beleco.

  En malvarmeta kaj briza mateno, Kema decidis viziti la monaĥejon, kiun Reĝo Bimbisara konstruigis por la Budho en la Bambuaro. Sciuroj sin amuzis en la fruktoplenaj arboj, kiuj sternis siajn ombrojn sur la herbejo. La lageto estis kovrita de akvolilioj kaj delikata aromo de jasmeno plenigis la aeron.

  Kema tuj altiriĝis de profunda kaj klara voĉo venanta el la predikejo. Ĝi similis nenion, kion ŝi aŭdis antaŭe. Ĝi estis pli bela ol birdaj kantoj je la mateniĝo. La voĉo estis varma, komfortiga kaj plena de amo kaj prizorgemo. Ĝiaj vortoj estis tiuj de saĝo.

  Kiel abelo al aroma floro, Kema sin movis al la halo, kie la Budho estis predikanta. Ŝi kovris sian vizaĝon per la skarpo kaj sidiĝis en la malantaŭo de la halo, por ke la Budho ne rekonu ŝin. Ŝi tute ne imagis, ke la Budho scias bone, kiu ŝi estas kaj pri kio ŝi pensas.

  Per sia magia povo la Budho kreis figuron de la plej bela knabino ĉirkaŭ dekses-jara starantan ĉe li kaj ventumantan lin. Kema raviĝis de ŝia beleco kaj fiksis sian rigardon al la knabino.

  “Jen, rigardu sian belan nazon, ŝian buŝon, ŝiajn brakojn kaj fingrojn,” pensis Kema, “Kun ŝia perfekta aspekto ŝi similas al pompe disfloranta floro en printempo. Ŝi estas multe pli bela ol ĉiuj, kiujn mi vidis antaŭe, kaj eĉ multe pli bela ol mi mem.”

  Post nur momento Kema pensis, ke ŝiaj okuloj mistifikis ŝin. Ĉu ŝi vidis la junan knabinon maljuniĝanta? Jes. Kaj la beleco forlasis la belulinon. Ŝrumpoj aperis sur ŝiaj vizaĝoj. La rideto sur ŝiaj lipoj similaj al lotuspetaloj ŝanĝiĝis en sendentan grimacon. Ŝiaj haroj griziĝis kaj poste blankiĝis. La sveltaj kaj fortaj kruroj maldikiĝis kaj malfortiĝis, kaj ŝi falis sur la plankon. La figuro de la juna knabino ŝanĝiĝis en okdek-jaran maljunulinon.

  Kema vidis, ke tiu ĉi maljunulino mortis kaj putris ĝis ŝiaj ostoj fariĝis polvo. Ŝi komprenis, ke simile al la aminda figuro, iutage ankaŭ ŝi mem maljuniĝos kaj mortos. Ŝia vanteco de korpa beleco tute forlasis ŝin kaj ŝi subite komprenis la efemerecon de la fizika korpo kaj homa vivo.

  Ŝi fariĝis arahanto kaj iris en la monaĥinan komunumon  konsentite de Reĝo Bimbisara. El la monaĥina komunumo ŝi famiĝis pro sia interna scio.

555
La vivo de la Budho / Re: 2-5. Devadato, malamiko de la Budho
« je: julio 06, 2013, 10:33:20 ptm »
Saluton, kara amiko!
Nun mi publikigas la elsendon iom pli frue ol dimanĉo, tiel samideanoj havas tempon por aŭskulti ĝin.
La 27-a elsendo jam estas ekdisaŭdigita.

Paĝoj: 1 ... 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 32 33 34 35 36 [37] 38 39 40 41 42 43 44 45 46 47 48 49 50 51 52