Forumo BRE

ESPERANTO => Esperanta novaĵo => Fadeno komencita de: Miaohui je marto 18, 2013, 12:26:59 ptm

Titolo: Barata samideano Adinarajana forlasis Monaĥejon Tiefosi
Afiŝo de: Miaohui je marto 18, 2013, 12:26:59 ptm
     Barata samideano Adinarajana forlasis Monaĥejon Tiefosi
     
     Barata samideano Adinarajana el Barato forlasis Monaĥejon Tiefosi kaj atingis Provincon Gansu laŭ invito de samideano Trezoro por okazigi ekspozicion de la pentraĵoj. Dum la restado en la monaĥejo, li kontaktiĝis kun multaj lokaj artistoj, faris ekspozicion kaj interkomunikadon pri belarto kaj interŝanĝis siajn pentraĵojn kaj kaligrafiaĵojn. Tio vekis atenton de lokaj artistoj kaj oni ekklopodis por speciale inviti lin al ĉinio kaj okazigi ekspozicion post kelkaj monatoj. Krome, li ankaŭ partoprenis la unuan internacian esperantan kunsidon pri budhismo okazigitan en Monaĥejo Tiefosi, kaj kontaktis kun multaj samideanoj.
     La lingvo por lia aktivado estas Esperanto, kaj tio bone montris la utilecon de Esperanto kaj vekis intereson de multaj homoj pri la lingvo. Kiel vojaĝanto kaj profesoro en universitato, li ekmemlernis Esperanton antaŭ du jaroj per interreto, kaj jam vojaĝis en tri landoj inkluzive de Ĉinio. Lia Esperanto ankaŭ donis al li grandan oportunecon en la vojaĝo kaj interkomunikado kun samideanoj ekster Barato.