Forumo BRE

BUDDHISMO => La vivo de la Budho => Fadeno komencita de: Miaohui je septembro 08, 2013, 04:13:03 ptm

Titolo: 2-24. Budha sinteno pri la kasta sistemo
Afiŝo de: Miaohui je septembro 08, 2013, 04:13:03 ptm
  2-24. Budha sinteno pri kastismo

  Kastismo jam firme establiĝis en Hindio dum la vivperiodo de la Budho. Laŭ la kasta sistemo, homaj pozicioj en la socio estas deciditaj de iliaj naskiĝoj kaj ne povas ŝanĝiĝi en la tuta vivo. Ekzistas kvar homaj kastoj en la socio:

  La bramanoj aŭ pastroj, kiuj deklaras esti la plej puraj homoj kaj el la plej alta kasto.

  La militistoj

  La komercistoj

  La netuŝeblaj homoj, kiujn oni opiniis el la plej malalta kasto. Ili fariĝis laboristoj kaj servistoj, faris ĉiujn fizikajn laborojn kaj estis rigarditaj kiel sklavoj.

  La Budho kondamnis la kastismon, kiun li opiniis maljusta. Li asertis, ke en ĉiu kasto troviĝas homoj malicaj kaj kruelaj, kaj ankaŭ homoj virtaj kaj bonkoraj. Ĉiu homo farinta malbonon estas punita laŭ sia karmo malgraŭ al kiu kasto li apartenas. Li diris, ke oni rigardas iun el alta aŭ malalta kasto laŭ ties bonaj aŭ malbonaj kondutoj. Do la Budho opiniis, ke homan kaston decidis la boneco de kondutoj anstataŭ la naskiĝo.

  La Budho prezentis la ideon de plialta valoro je homaj moraleco kaj egaleco anstataŭ en kiu familio aŭ kasto la homo naskiĝis. Tio ankaŭ estas la plej frua klopodo nuligi malestimon kaj sklavecon en la homa historio.

  Neniu estas netuŝeblulo laŭ sia naskiĝo;

  Neniu estas bramano laŭ sia naskiĝo;

  Oni estas netuŝebelulo laŭ siaj kondutoj;

  Oni estas bramano laŭ siaj kondutoj.
Titolo: Re: 2-24. Budha sinteno pri la kasta sistemo
Afiŝo de: Petro je septembro 08, 2013, 09:09:24 ptm
Saluton, kara amiko
Mi trovis vorton, kies difinon mi ne bone komprenis, ĉar temas pri fiŝo, nome "pristo". Stranga vorto, kiam oni trovas ĝin apud "bramano" kaj scias, ke temas pri besta vortigo.
Vi eble volis skribi "prioro", ĉu vi konfirmos tiun hipotezon ?
Duan problemon metis la frazo "Tio ankaŭ estas la unua provo nuligi malestimon kaj sklaveco en la homa historio." Ĉu mankas akuzativan "n" al "sklaveco" aŭ ne ? Aŭ ĉu mankas prepozicio antaŭ
tiu vorto ?
Dankon por la atento por korekti tiujn neglataĵojn.
Kore
Petro

Titolo: Re: 2-24. Budha sinteno pri la kasta sistemo
Afiŝo de: Miaohui je septembro 09, 2013, 03:33:53 atm
Dankon por via atentigo, kara amiko!

Mi mistajpis "pastron" kiel "priston" dum mia elangligo de la teksto.
Jes, ni devas uzi "-n" post la "sklaveco".
Mi jam faris ĝisdatigon de mia traduko laŭ via atentigo. Ĉion bonan al vi!
Titolo: Re: 2-24. Budha sinteno pri la kasta sistemo
Afiŝo de: Miaohui je junio 22, 2014, 11:58:24 ptm
Ekzerco 2-24. La Vidpunkto de la Budho pri kastrismo
  1. Ĉu estis kastrismo dum la vivoperiodo de la Budho?
  2. Kio estis la kvar kastoj?
  3. Kiu fariĝas supera aŭ malsupera laŭ la Budho?
  4. Skribu la historian aserton faritan de la Budho.