Montri afiŝojn

En tiu ĉi paĝo vi povas rigardi ĉiujn afiŝojn faritajn de tiu ĉi forumano. Notu, ke vi povas vidi afiŝojn nur en partoj de la forumo por kiuj vi nun havas atingopermeson.


Mesaĝoj - Petro

Paĝoj: 1 2 3 4 5 6 7 [8]
106
Verkado kaj tradukado / Re: Tajfuno
« je: marto 02, 2013, 02:42:24 atm »
Mi respondas al Verdeca, kaj dankas lin aŭ ŝin tute kore. En Eŭropo, la finaĵon "a" oni ofte (ne ĉiam!) uzas por virinoj. Sed eble mi eraras en tiu okazo. Se jes, bonvolu klarigi al mi la kialon. Vi skribis "sendi", kiam vi parolis pri la vento, do, miaopinie, devas esti "senti" (= ricevi ian, precipe pertuŝan aŭ internan, sensaĵon, kiu aperas en nia konscio kun impreso de doloro aŭ plezuro. Estas aliaj signifoj, kiujn mi lasas vin esplori, por elekti la plej ĝustan esprimon.
Sincere via
Petro

107
Forumo pri vortoj / vorto : osmanta
« je: marto 02, 2013, 12:56:36 atm »
Plia vorto por via sagaceco : mi trovis en la libro tradukita de iu Seimin la vorton "osmantaj", parolante pri floroj akompane de bronza poto. Ĉu vi konas tiun vorton, kiu ne estas PIVa ? Se la vorto originas de la ĉina lingvo, mi petus sinonimon, aŭ analogan ekvivalenton...
La vorton, mi trovis en la libro "Bronza Tigro", en la unua paĝo de la eldono de Ĉina Esperanto-Eldonejo. En dua paĝo, ripetiĝas la sama radiko per portanta florojn osmanto, do verŝajne ĝi estas arbo.
Koran dankon al tiuj, kiuj sin dediĉas al tiu lingva laboro.
Kore
Petro

108
Verkado kaj tradukado / Re: Termino kutime devenas el rilata lando
« je: marto 01, 2013, 06:13:47 atm »
Kara Verdeca, mi nomiĝas Petro el Francio. Mi respondis al via demando pri tajfuno sed ne vidis respondon al mia afiŝo ĉi teme. "tajfuno" estas PIVa vorto, kies difino tekstas tiel : "ciklono, aŭ ŝtorma forta vento, relative ofta en Japanio kaj Ĉinio inter Majo kaj Novembro. Mi esperas, ke vi vidis ĉeeston de nova dosiero pri vortoj, por trovi ĝustajn signifojn, eĉ en detalaj nuancoj. Se vi konas tiajn vortojn, pri kiuj vi estas dubema, ne hezitu partopreni en la difinoj, kiel ĉiuj Esperantistoj, kiel en la uzoj, kiam ni serĉas la plej taŭgajn vortojn por uzoj ne bone konataj.
Dankon por viaj dezirataj kontribuoj.
Kore
Petro

109
Lernado kaj instruado / Re: Sperto pri Mia Praktiko de Esperanta Parolado
« je: februaro 28, 2013, 04:59:07 atm »
Por instigi homojn kiel vi al plua zorgado de la lingvo, mi konsilus, ke vi aŭdu la sondosieron de ERR per tiu ligilo :
http://peranto.posterous.com/kreskigi-la-lingvon-sen-multe-da-mono
Post la montro de la ekrano, koncernanta la elsendintan tekston, kliku maldekstren (sur la triangulon = PLAY, la sono tuj ekaŭdiĝos)
Vi povos esplori la retlokon, elŝuti la materialojn, por sperti la lingvon per ili. La temoj estas multnombraj kaj tre interesaj, tiom artaj kiom aktualaj.
Ĝis viaj reagoj, kiujn mi esperas taŭgaj por via uzo.
Koran dankon por via atento
Petro

110
Forumo pri vortoj / Re: vorto : geomanciisto
« je: februaro 27, 2013, 06:29:48 ptm »
Pri "geomancio" : ĉu tiu vorto estas pli ĝenerala (t.e. koncernas la tutan socion, en relative multaj okazaĵoj), ol faka (do koncernas nur apartajn uzojn en ĉina aŭ pli regiona civilizacio) ? Ĉu vi konas aliajn vortojn por tiu aŭ alia uzo ? Dankon por la serĉo, ĉar en Okcidento, tiun rimedon oni tute ne konsideras trafa. Pro tio, la kono pri tiu vorto ne estas grandskale ampleksa, sed limiĝas al kelkaj apartaj specialaj uzoj.
Dankon por viaj kontribuoj
Kore
Petro

111
Forumo pri frazoj / Re: deka demando en BDBR, ĉapitro "renaskiĝo"
« je: februaro 27, 2013, 06:12:23 ptm »
Mi dankas pro via respondo, kiu multe interesis min. La manieron regi la informojn, mi ĵus kreis. Do ni devas testi ĝin, kaj atendi ĝian plenan efikon en posta tempo. Mi havas demandon, kiu koncernas la taŭgan elekton de "inteligente"; ĉu ĉi vorto spegulas la mensan kapablon en sia tuto aŭ nur la manieron por regi informon, do en tiu okazo mi preferus "intelekte" (per "nura" intelekto) ol "inteligente", kiu pli reliefigas  la mensan kapablon. Ne hezitu diri al mi vian nekomprenon, ĉar fakte la nuancoj kaj apartaj uzoj de la vortoj ludas rolon en tiu temo de elekto pri vortoj. Se vi "intelekte" komprenas min, la komprenado eble ne estus inteligenteca, ĉar la iloj por regi la informojn ne tute respondos al la bezonoj. Ekz. vi uzas sensaĵojn, do informojn pere de la korpa rekta perceptado, dum kiam ni intelekte parolas, ni uzas vortoj sufiĉe nedifinitaj por akiri pli fajnan komprenadon, do la komprenado maltrafas sian celon, por klarigi konceptojn. Ĉu mi bone esprimiĝis ?
Amike
Petro 

112
Forumo pri frazoj / deka demando en BDBR, ĉapitro "renaskiĝo"
« je: februaro 27, 2013, 06:02:53 atm »
BDBR = bonaj demandoj bonaj respondoj. La koncerna demando tekstas :  "Ĉio ĉi estas tre inteligente konsolanta, sed mi devas agnoski, ke mi ankoraŭ estas iom dubema." Mi ne bone komprenas la unuan parton de la frazo. Kio estas tiu "ĉio", kiel oni povas inteligente konsoli, mi petas ke iu citu al mi ekzemplon, en kiu oni inteligente konsolas min (pro kiu faro ?) Pro kio "agnoski", kial ne "konfesi", kiu rilatas al pli intima afero ol agnoski (oni agnoskos Esperanton, kiam ĉiuj parolos ĝin, per leĝo)
Kiam oni donas opinion, ĉu oni agnoskas ? Mi mem dubas...
Afable
Petro

113
Forumo pri vortoj / vorto : geomanciisto
« je: februaro 27, 2013, 05:42:12 atm »
Kio estas "geomanciisto" ? Mi trovis en la PIVo : "geomancio" : divenado per interpretado de la figuroj estigitaj de manpleno da ekz. tero. Kiu havus ekzemploj pri divenado ? Interpretado : 1. traduko en alian lingvon 2. signifklarigado 3. transdonado de la intima senco. Mi inaŭguras la fadenon "vortoj". Ĉu mi tuj aldonus sub-dosierojn ? Mi atendas vian reagon.
Dankon por la enmeto de novaj dosieroj.
Kore
Petro

114
Mi provis elŝuti la dosieron,sed ne vidis, ĉu tiu faro estis kalkulita. Mi esperas, ke ĉio estos ĝusta... Fakte, ĉio en ordo
Kore
Petro

115
Lernado kaj instruado / Re: Por bone lerni Esperanton
« je: februaro 25, 2013, 07:12:21 ptm »
Dankon por la respondo. Mi havas plian demandon : kie mi povas trovi tiun verketon ?
Antaŭdankon por la respondo.
Amike

116
Esperanta novaĵo / Re: Bonvenon al ĉiuj samideanoj
« je: februaro 24, 2013, 02:39:42 atm »
Por diversigi novajn kategoriojn en la fadenoj, mi proponas krei : "vortojn (kiel serĉi)", "frazojn (kiel komponi aŭ kompreni)", "tekstojn (kiel verki)", "artaĵojn (kiel krei)", "analogojn aŭ sinonimoj (aŭ per kio oni anstataŭigas esprimon, en proksima senco)".
La celo estas ĉiam peti al si argumentarojn por serĉado aŭ kreado (aŭ eĉ majstra artlaborado). Same, la problemo povas kuŝi en frazoj aŭ tekstoj, aŭ eĉ artaĵoj, same kiel en analogaj esprimoj.
Mi klarigas : ni ĉiuj serĉas vortojn, sed kiel serĉi ? Ĉu per argumentaro (Ĉu la vorto taŭgas por esprimi ion) aŭ per celado (kion la vorto devas bildigi ?) ?
Mi esperas, ke vi komprenos min. Se estiĝas duboj pri tio, ne hezitu skribi al mi. Se vi vidas mankojn en miaj esprimoj, aŭ erarojn en mia pensmaniero, same faru. Ni ĉiuj estas verkistoj, kaj artaj kreantoj, se eblas.
Kore
Petro

117
Lernado kaj instruado / Re: Por bone lerni Esperanton
« je: februaro 23, 2013, 07:15:23 ptm »
Mi trovis vian mesaĝon, kiu temis pri iu, kiu nomiĝas Michel. Ĉu tiu samideano havas familian nomon "FONTAINE", esperante "fontano", aŭ ĉina nomo pli familiara por vi ? Li havas edzinon, kies esperanta nomo estas "Neĝeta", aŭ preskaŭ same kiel "neĝa flokono", per ĉina parolado.
Dankon por tiuj informoj, se ili estas ĝustaj !
Kore al vi !
Petro

118
Verkado kaj tradukado / Re: Tajfuno
« je: februaro 23, 2013, 06:51:51 ptm »
En antikva greka lingvo, oni trovas "tuphôn", kiu prononciĝas kiel "tajfun". Ĉu tio respondas al via demando ? Fakte, naciaj lingvoj por montri devenon ne estas taŭgaj. Plibone estus montri sekvojn de tiu forta vento, preskaŭ ŝtormo, en aziaj landoj, kiel Japanio.
Antaŭdankon por via mesaĝo.
Petro

119
Verkado kaj tradukado / Re: kial mi ne povas kompreni
« je: februaro 23, 2013, 06:35:05 ptm »
Mi estas franca esperantisto, kiu partoprenas retradiojn, kiel tiu de Miaohui. Hodiaŭ mi trovis vorton, kiun mi ne komprenis. Hazarde mi trovis vian mesaĝon, do mi komencas rilati al vi por kompreno de "geomanciisto" (estas la vorto, kiun mi ne komprenis). Ĉu vi havus taŭgan klarigon por ĝi ? Antaŭdankon.
Amike
Petro

Paĝoj: 1 2 3 4 5 6 7 [8]