Montri afiŝojn

En tiu ĉi paĝo vi povas rigardi ĉiujn afiŝojn faritajn de tiu ĉi forumano. Notu, ke vi povas vidi afiŝojn nur en partoj de la forumo por kiuj vi nun havas atingopermeson.


Mesaĝoj - Petro

Paĝoj: 1 2 3 4 5 [6] 7 8
76
La vivo de la Budho / Re: 1-26. Du ĉefaj disĉiploj
« je: junio 12, 2013, 03:54:12 atm »
Saluton
Mi trovis misan tajpadon en "trankvleco" (5a frazo).
Bonvolu atenti por la korektado. La dua okazaĵo por tiu vorto estas korekta.
Mi ne vidis alian.
Kore
Petro

77
La vivo de la Budho / Re: 1-18. Sep semajnoj post la iluminiĝo
« je: majo 30, 2013, 05:10:05 atm »
Kelkaj reĝustigoj : En la komenco de la teksto, mi trovis "trakvileco" anstataŭ "traNkvileco"
Poste vi parolas pri iu "mensa okulo". Ĉu ĝi rilatas al la "tria" okulo, kiun mi trovis priskribita en la samnoma libro de Tuesday Lobsang Rampa, en la franca ?
Poste en la fino de la teksto, vi parolas pri "reklivoj". Certe vi parolas pri "relikvoj" (la haroj de la budho), ĉu ?
Mi dankas pro viaj detalaj rakontoj, salutas kaj esprimas mian fidon al viaj scio kaj kompetenco.
Fartu bone, Esperanto akompane.
Mi kore brakumas.
Petro

78
La vivo de la Budho / Re: 1-14. Serĉado en ses jaroj
« je: majo 18, 2013, 11:12:21 ptm »
"bambaŭaj́" estas malĝusta. "Bambuo" ne skribiĝas kun hoketo kaj en ĝi, troas "a". Skribante "perceptas", vi forgesis "t".
Mi deziras por vi kuraĝon kaj forton.
Kore
Petro

79
La vivo de la Budho / Re: 1-14. Serĉado en ses jaroj
« je: majo 16, 2013, 09:05:00 ptm »
Kara amiko,
Mi trovis nur mankon de litero "o" en la vorto "almzpeti" en la lasta alineo de tiu teksto.
Kore
Petro

80
La vivo de la Budho / Re: 1-11. La reĝido forlasis sian hejmon
« je: majo 11, 2013, 08:06:30 ptm »
Kara amiko,
Mi volus respondi por rimarkigi al vi iajn nelertaĵojn, kiel ekz. "sensitivaj", kiun mi elprenis de via teksto. Mi konsilas al vi uzi "sensivaj", pli ol tiu vorto, kiu rilatas al speco de floro, aŭ kreskaĵo, kiu retiriĝas, kiam oni tuŝas ĝin. Pro tiu fareblaĵo, oni nomas la vegetalon "sensitivo", kvankam la vegetala senso restas supozebla: la kreskaĵo kondutas kvazaŭ se ĝi havus sentojn. Tion, ni ne povos kontroli, krom se ni supozus homan reagon, fare de tiu kreskaĵo, kiu fakte ne estas homa. Tiun neeblecon, ni montras en Esperanto per la us-modo, kiun vi zorge evitas, mi rimarkis tion.
Do la vorton "sensitivaj", mi rekomendas anstataŭe uzi "sensivaj", kiu prezentos pli rektan kompreneblecon.
En la pensita frazo de Sidarto "Se mi provos movi ŝian manon por ke mi povos ĉirkaŭpreni ĝin lastafoje, mi timas, ke mi vekos ŝin, kaj ŝi malhelpos min de la foriro. Ne! Mi devas iri, sed post kiam mi trovos tion, por kio mi strebas, mi revenos por vidi lin kaj lian patrinon denove.” vi uzas por la verboj nerealajn tempojn, futuraj plejparte, mi preferus, ke vi uzu la us-modon, kiu prezentus hipotezon laŭ maniero pli elportebla, se mi povus diri tion. Same post volo, kiun "por ke" montras, prefere uzu la volitivan u-modon, do en via frazo "por ke mi povU ĉirkaŭpremi" kaj "mi timas, ke mi vekU" ĉar timo estas ankaŭ volo, en iu senco. Mi lasas vin serĉi en la lastaj vortoj de la frazo, kio povu esti reĝustigata. Se vi trovus miajn konsilojn neĝustaj, petu al Michel, ke li klarigu al vi tiujn uzojn, mi estus dankema pro tiu ĉi lia servo, kiam mi ne estas certa pri ili. La diskuton, oni povas daŭrigi, certe !
Mi esperas, ke vi komprenos min. La afero ne estas tute klara por mi, sed la baraktado estu profitebla por ĉiuj !
Kore
Petro

81
La vivo de la Budho / Re: 1-7. La kvar vidaĵoj: Maljunulo
« je: majo 08, 2013, 07:32:58 ptm »
Mi salutas, kara samideano.
Mi trovis ion por reĝustigi :"praparadon",vi devas ŝanĝi al "prEparadon"
Ĉu mi povas fari tion por la reĝustigo de viaj tekstoj ?
Dankon por via respondo.
Kore
Petro

82
Ĉina lingvo / Re: Pri "cheng" kaj ĉina muziko...
« je: aprilo 23, 2013, 07:22:20 ptm »
Dankon, kara, por via atento al miaj problemoj koncerne prononcadon de ĉinaj literoj.
Mi volas demandi vin, kiel vi klarigus en klara stilo, vortojn kun "pri" kiel prefikso,
ekz. "pritaksi" aŭ prirespondi". Ĉinoj kiel vi, eble perceptus ion alian ol ni, eŭropanoj.
Mi antaŭdankas.
Petro

83
Ĉina lingvo / Re: Pri "cheng" kaj ĉina muziko...
« je: aprilo 17, 2013, 03:28:27 atm »
Koran dankon por via klarigo. Fakte, ne estis eraro viaflanke, ĉar mi serĉis mem la vorton "ĝeng". Eble la serĉilo ne povis interpreti mian demandon pro la esperanta litero dum la serĉado
Ĉu vi povus doni la esperantan prononcon, por ĉiuj ĉinaj literoj (kiel [ĝ] por "zh" aŭ eble aliaj, kiuj prononciĝus preskaŭ same) ? por ke la interpretado pli bone funkciu.
Via lasta teksto pri budhismo estas bonega. Mi atente relegos ĝin kaj donos al vi la eraretojn, kiujn mi trovos, se estus kelkaj...
Mi denove dankas vin kaj kore salutas.
Petro

84
Ĉina lingvo / Pri "cheng" kaj ĉina muziko...
« je: aprilo 16, 2013, 06:11:07 ptm »
Mi rimarkis tiun vorton "cheng" post serĉon pri "ĝengo" (tiu muzika instrumento kun kordoj, kiujn oni pinĉas aŭ plektras por havigi al si belajn sonojn. Aŭ ĉu estus alia maniero por produkti sonojn, kiun mi ankoraŭ ne konas?). Ĉu tiuj du vortoj estas en rilato por tiu uzo ? Dankon por via klarigo ĉi rilate.
Mi tre ŝatas ĉinan muzikon. Ĝi estas multe malpli "brua", ol tiu, kiun oni povas aŭdi en okcidentaj regionoj.
Mia frato vojaĝis al ĉina urbo por partopreni geedziĝfeston, komence de la jaro : mi povis aŭskulti ĉinajn muzikpecojn, kiel vi disdonis en viaj elsendaĵoj.
Kore
Petro

85
Ankaŭ mi volas saluti Michel kaj Neĝeta, kiujn mi kun la edzino renkontadis en Francio. La rememoro aparte faras bonon en niaj mensoj! Dankon al Neĝmonto kaj Feliĉo, kiun ni ne konas, sed povas paroli kun ili, ĉar ni parolas la saman lingvon. Al ĉiuj mi deziras feliĉajn tagojn. Ĝis!
Petro

86
Mi volas gratuli la fotofaranton pro liaj belegaj fotoj, kiujn li donis al ni! Mi ne scias, kiu estas Michelle, mi nur scias, ke ŝi estas franca kiel mi, do mi kore bonvenigas ŝin en tiu forumo. Sed mi ne volas forgesi la aliajn ĉinajn samideanojn, kiujn oni vidas kaj ankaŭ Miaohui, kiu ebligis tiun gravan renkonton. Dankon al ĉiuj! Vi vojaĝis kaj fotis por ni, se vi bone komprenas tiun esprimon, dum ni estis preskaŭ "najlitaj" en niajn urbojn, kompreneble. Ankaŭ la rigardantoj de tiuj fotoj, ni povas gratuli, por la partopreno al tiu multnacia, multkontinenta evento. Ni baldaŭ renkontos aliajn samideanojn (gesinjoroj GAYET), kaj diskutos kun ili, pri tiaj ĉinaj travivaĵoj

87
Forumo pri vortoj / Re: Vorto: bikŝuo
« je: aprilo 02, 2013, 10:33:37 ptm »
Kara sinjoro,
Mi multe ŝatis la manan desegnon, kiu montris "bikŝuon" ridetantan, kio kaŭzis la saman efikon al mia menso. Mi do uzos tiun desegnon, kiel atentovekantan ilon, por ĝojigi miajn proksimulojn.
Mi trovis la vorton "ŝramano", sed ne "ŝramanero", kiel vi skribis. Ĉu intence vi faris tion? Kial? Ĉu "novulo" rilatas al "bikŝuo", do "bikŝuo" estas novulo en la monaĥa fako, aŭ mi tute eraras...
Mi trovis, ke vi plene ĝustigis la respondon al Olivier, pri la pseŭda-arta dikeco de specialaj budhoj, nome ĉinaj.
En la antaŭlasta frazo, kion signifas "surverte"? Al kiu parto de la korpo (verto = supro de la kapo?), tio ĉi referencas?
Mi esperas, ke tiu mesaĝo atingos vin antaŭ via foriro! Mi deziras por vi belan vojaĝon.
Mi dankas pro viaj tute estimindaj klarigoj.
Ĝis
Petro

88
Forumo pri Budhismo / Re: Dika budho
« je: aprilo 01, 2013, 03:21:29 atm »
Kaj kial oni ne povas respondi tiun demandon? Ĉu iu tabuo malpermesus tiun malasketan montron, kiel ekz. jogano montrus sian muskolhavantan ventron, por klarigi kiel gravas la spirado per tiu organo?
En Francio, oni ne prezentas la morton, aŭ eĉ la suferon. Se ni vidus ilin, ĉu ni konsentus kun la bildigado? Vidu la avertojn, okaze de montro pri scenoj pli puŝantaj al ilia nevidebleco. Laŭ mi, la ĉinoj simple ne havas tiujn
bildojn en sia menso kaj prefere montros pli pozitivajn. Vidu la statuon "La skribisto" en egipta statuartaro. Ĝi ankaŭ simbolas pozitivan agadon pri la skribado, kaj la homo, kiu prezentas la bildon estas sana, belkorpa, tamen ne dika, ĉu ne?
Eĉ se ni ne ŝatus tiun bildigon, ni ne povas nei, ke la statuo prezentas tre puran arton, en sia fako. Kion vi pensas pri la maldikeco de Silvia, en Mazi? Ĉu ŝi estus tro maldika, por taŭge plenumi sian seksan rolon, kiel heroino de la rakonto, kun
sia amanto ĝardenisto Karlo, kontraŭ Korvaks', kiu estas sufiĉe malbela.
Dankon por via atento, kara amiko.
Ĝis baldaŭa remesaĝado
Kore
Petro

89
Forumo pri Budhismo / Re: Dika budho
« je: marto 31, 2013, 05:00:37 ptm »
Kara amiko,
Kiam vi vidas homojn, la dikeco ne ludas rolon en lian menson aŭ spiriton, ke li povas lerte, facile studi aŭ lerni. En niaj landoj, okcidentaj, ni kutimas asociigi dikecon al malsano, precipe korpa se ne tute mensa.
Mi esperas, ke sufiĉos al vi tiu klarigo. Kiam vi vidas ekz. fotojn, pridemandu al vi, kiu estas la plej bela, laŭ kriterioj de harmonio aŭ sano. Certe opiniu per vi mem, sed atentu la homan, ĝeneralan opinion.
Mi plie konsilas al vi rigardi la dikecon de la Gondolanda reĝino, dum ŝia filino estas tute maldika kaj tamen ne montras sin netaŭga en la rakonto de Mazi!!! Ĝis! ;-)
Kore
Petro

90
Budhismo kaj Esperanto / Re: Pri Esperanto kaj Budhismo
« je: marto 30, 2013, 09:59:42 ptm »
Kara amiko,
Mi tute konsentas kun vi.
Jen kelkaj reĝustigoj por fari: amame, pacili
Mi konsilas al vi aŭskulti la hodiaŭan dosieron de la retradio, nome: http://peranto.posterous.com/
Koran dankon kaj gratulojn.
Petro

Paĝoj: 1 2 3 4 5 [6] 7 8