Forumo BRE

BUDDHISMO => La vivo de la Budho => Fadeno komencita de: Miaohui je majo 15, 2013, 03:59:13 ptm

Titolo: 1-13. La unuaj instruistoj de la Budho
Afiŝo de: Miaohui je majo 15, 2013, 03:59:13 ptm
  13. La unuaj instruistoj de la Budho

  Tiam en Hindio troviĝis multaj religiaj instruistoj. Unu el la plej bonaj kaj famaj instruistoj estis Alara kalama. Asketo Gotamo iris lerni ĉe li. Li restis ĉe la instruisto kaj lernis de li multajn aferojn inkluzive de meditado. Fine, Alara Kalama ne plu kapablis instrui Gotamon kaj diris, “Nun vi jam estas same erudicia kiel mi mem. Troviĝas nenia diferenco inter vi kaj mi. Restu ĉi tie kaj akceptu mian pozicion por instrui miajn lernantojn kune kun mi.”

  Sed Gotamo tute ne interesiĝis pri la restado. Kvankam li lernis multe, tamen li sciis bone, ke li ankoraŭ estas viktimo de maljuniĝo, malsaniĝo kaj morto, kaj ke lia serĉado ne finiĝis.

  Do Gotamo forlasis Alaran Kalaman kaj klopodis por serĉi novan instruiston. Finfine li trovis alian grandan instruiston Udaka, kiu famiĝis pro sia inteligenteco. Gotamo denove lernis tre rapide kaj baldaŭ sciis tiel multe kiel sia instruisto. Li trovis, ke Udaka ne povos instrui al li kiel ĉesigi suferon, maljuniĝon, kaj morton, kaj krome, li aŭdis neniun, kiu povis solvi tiujn problemojn. Asketo Gotamo malesperiĝis refoje kaj forlasis Udakan kun firma decido, ke li klopodu per si mem ĝis li trovos la kaŭzon de ĉiuj suferoj en la homa vivo.
Titolo: Re: 1-13. La unuaj instruistoj de la Budho
Afiŝo de: Miaohui je junio 22, 2014, 06:37:29 ptm
Ekzerco 13. La Unuaj instruistoj de la Budho
  1. Kiu estis la unua instruisto de Gotamo?
  2. Kial li forlasis lin?
  3. Kion la instruisto diris al Asketo Gotamo?
  4. Kiun li vizitis sekve?