Montri afiŝojn

En tiu ĉi paĝo vi povas rigardi ĉiujn afiŝojn faritajn de tiu ĉi forumano. Notu, ke vi povas vidi afiŝojn nur en partoj de la forumo por kiuj vi nun havas atingopermeson.


Mesaĝoj - Miaohui

Paĝoj: 1 ... 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 32 [33] 34 35 36 37 38 39 40 41 42 43 44 45 46 47 48 ... 52
481
Verkado kaj tradukado / Re: Solvmetodoj multiĝas ol problemoj
« je: oktobro 02, 2013, 08:24:15 atm »
Eble nia amiko Verdeca volas esprimi, ke la metodoj estas pli multaj ol la problemoj.

482
Esperanta novaĵo / Re: La 39-a elsendo de Retradio BRE
« je: oktobro 02, 2013, 08:23:02 atm »
Saluton, kara amiko!
Dankon por via prezentado de la dosiero. Fakte mi ne komprenas la francan lingvon kvankam mi iam provis memlernis ĝin dum unu monato, tamen mi opinias, ke nia amiko Miĉel francigis miajn respondojn al s-no John luis. Tamen se en la interpretado de s-no Michel estas diferencoj, tio interesas min.
Antaŭdankon!

483
La vivo de la Budho / Re: 2-26. Budha sinteno al mirakloj
« je: oktobro 02, 2013, 08:19:31 atm »
Dankon por via atentigo, kara amiko!
Dum korektado al mia traduko mi jam faris modfion laŭ via propono, do bonvolu tralegi ĝin refoje por trovi aliajn erarojn eventualajn.
Ĉion bonan al vi!

484
La vivo de la Budho / 2-26. Budha sinteno al mirakloj
« je: septembro 28, 2013, 01:50:56 ptm »
2-26. Budha sinteno al mirakloj

  Kiam la Budho vivis en Nalanda ĉe Pravarika Arbaro, viro nomata Kevada iam iris al li, esprimis sian estimon kaj proponis: “Sinjoro, Nalanda estas evoluinta urbo. La lokanoj estas prosperaj, kaj ili havas fortan konfidon al la Honorulo. Estus pli bone se vi ordonus al monaĥo montri miraklon de supernatura povo, por ke la homoj de Nalanda konfidu al la Honorulo pli forte.”

  La Budho respondis: “Kevada, mi ne instruas la Darmon al la bikŝuoj tiamaniere.” La Budho respondis same kiam Kevada petis lin en la dua kaj tria fojo. Poste la Budho diris, ke ekzistas tri specaj supernaturaj povoj:

  Estas miraklo de supernatura povo aperigi multajn homojn, trapasi murojn, flugi en la aero kaj iri sur la akvo. Ĉio ĉi estas fizikaj agoj ne plenumeblaj por ordinaraj homoj.

  Estas supernatura povo legi la menson de aliaj homoj.

  Estas supernatura povo gvidi homojn per taŭgaj metodoj laŭ iliaj mensaj disvolviĝoj por iliaj propraj bonoj.

  Se oni prezentas antaŭajn du supernaturajn povojn por impresi homojn, tio similas al prezentado de magiistoj. Monaĥo, kiu praktikas tiaj mondajn miraklojn,suferas de honto, humileco kaj malŝato. Tiaj aktivadoj povas impresi kaj gajni konvertojn kaj sekvantojn, sed ne kondukas iluminiĝon al homoj por liberigi ilin el la suferado.

  La tria speco de supernatura povo, kvankam nomita “miraklo”, helpas homojn liberiĝi el la suferado. Tio estas la nura supernatura povo taŭga por praktiki.

  La nuraj mirakloj,kiujn oni devas prezenti estas jenaj: Kiam vi vidas iun plenan de pasio, avido kaj deziro, vi instruas al tiu, kiel sin liberigi el la pasio, avido kaj deziro; kiam vi vidas, ke iu estas sklavo de malamo kaj kolero, vi uzas viajn povojn por helpi tiun regi siajn koleron kaj malamon; kiam vi renkontas iun, kiu estas malsaĝa kaj ne povas kompreni la veran naturon efemeran, suferan kaj sendependan de la mondo, vi uzas viajn povojn por helpi tiun forigi sian sensciecon. Tio estas taŭgaj “mirakloj”, kiujn vi povas prezenti.

  Tiu admono al Kevada ankaŭ kondukis disĉiplinan regulon, kiu detenas monaĥojn de aplikado al mirakloj por impresi homojn kaj gajni konvertojn sen helpi ilin al iluminiĝo. Tio estis klara en la okazo de Pindola.

  Arahanto Pindola Baradŭaĝa famiĝis pro siaj supernaturaj povoj. Kun intenco, ke tiu ĉi monaĥo montru siajn magiajn povojn, riĉulo metis belan bovlon sur la pinton de alta loko kaj instigis al ĉiuj sanktuloj por depreni la bovlon. Se iu povos tion fari, tiu rajtos posedi la bovlon.

  Pindola Baradŭaĝa flugis supren kaj deprenis la bovlon tre facile. Li tion faris por montri al la riĉulo, ke ekzistas sanktuloj en la mondo, pri kio tiu ne kredas. Kiam la Budho informiĝis pri la okazaĵo, li ordonis al Pindola Baradŭaĝa alporti la bovlon. La Budho rompis la bovlon en pecetojn antaŭ la amaso de la monaĥoj, dirante: “Mi malĝojas pro via montrado de fizikaj povoj. Vi ne plu rajtas tion fari nur por impresi homojn simplajn kaj sensciajn.”

485
Esperanta novaĵo / La 39-a elsendo de Retradio BRE
« je: septembro 27, 2013, 07:18:47 ptm »

Saluton, karaj amikoj!
Nun ni ekdisaŭdigis la 39-an elsendon de Retradio BRE je la adreso: http://www.budhano.cn/podkasto/?p=1504
Ĉiuj samideanoj estas bonvenaj!
Elsendlisto
Budhisma scio 1
2-23. Monaĥina komunumo
2-24. Budha sinteno pri kastismo
Inter ni
Intervjuo de franca radio al Miaohui
Budhisma scio 2
Ĉapitro 10. Monaĥoj kaj monaĥinoj
Budhisma rakonto
62. Rakonto pri Cerva Bambuo

Bonan aŭdeblecon al vi!

486
Esperanta novaĵo / Re: La 38-a Elsendo de Retradio BRE
« je: septembro 27, 2013, 05:51:27 atm »
Dankon por via helpo.
Mi jam sekcese elŝutis la dokumenton el mia retmesaĝejo.
Mi admiras la lertan kombinadon de la enhavo fare de John luis.
Fakte mi filmis la intervjuon kaj publikigos ĝin post nelonge se mi eltrovos ĝin en mia komputilo.
Ĉion bonan al vi, kara amiko!

487
Esperanta novaĵo / Re: La 38-a Elsendo de Retradio BRE
« je: septembro 25, 2013, 05:30:09 atm »
Saluton, kara amiko!
Ĉu vi provis elsendi la dosieron de mp3 per la forumo? Se jes, vi malsukcesis pro la limigo de la programaro de la forumo. Tamen vi povas sendi ĝin al mia retadreso: miaohui@wo.com.cn
Antaŭdankon!

488
Esperanta novaĵo / La 38-a Elsendo de Retradio BRE
« je: septembro 21, 2013, 05:57:15 atm »
Saluton, karaj amikoj!
 Nun ni ekdisaŭdigis la 38-an elsendon de Retradio BRE je la adreso: http://www.budhano.cn/podkasto/?p=1500
Ĉiuj samideanoj estas bonvenaj!

Elsendlisto:

Budhisma scio
  2-21. La budha sinteno kontraŭ aliaj religiaj instruistoj
  2-22. Monaĥo strebanta tro pene
  Ĉapitro 9. Fortuno kaj Sorto
  Budhisma muziko
  klara luno en sennuba ĉielo
  Budhismaj rakontoj
  59. Resaniĝo de Li Jingwen
  60. Bonkora Oficisto
  61. Majstro Xin

Bonan aŭdeblecon al vi!

489
Esperanta novaĵo / La 37-a elsendo de Retradio BRE
« je: septembro 13, 2013, 02:50:19 ptm »
Saluton, karaj amikoj!
 Nun ni ekdisaŭdigis la 37-an elsendon de Retradio BRE je la adreso: http://www.budhano.cn/podkasto/?p=1496
Ĉiuj samideanoj estas bonvenaj!

Budhisma scio
 2-19. Ĝivaka, kuracisto de la Budho
 2-20. La kverelado ĉe Kosambi
Ĉapitro 8. Vegetarismo
 Budhisma muziko
 Budhisma muziko ludita per Ĝengo
 Budhismaj rakontoj
 56. Sovaĝaj Anseroj
 57. Perlo Donacita de Serpento
 58. Servistino Savita de Testudo

Bonan aŭdeblecon al vi!

490
La vivo de la Budho / 2-25. La spegulo de la Darmo
« je: septembro 09, 2013, 04:49:51 atm »
  2-25. La spegulo de la Darmo

  La Budho ekvojaĝis al la nordo de Raĝagaha akompanate de Ananda kaj multaj aliaj monaĥoj. Ili kutime haltis en ĉiu urbo kaj vilaĝo kaj restis tie iom da tempo, por ke la Budho instruu la Darmon al la lokanoj.

  Ili haltis ĉe loko nomata Brika Halo en malgranda vilaĝo Nadika. Hazarde okazis, ke en la vilaĝo forpasis kelkaj monaĥoj kaj laikaj budhanoj, do Ananda volis scii la estontan staton de tiuj mortintoj.

  La Budho diris, ke ili ĉiuj jam atingis almenaŭ unu el la ŝtupoj de sankteco ĉar ili jam praktikis tion, kion ili lernis. Li daŭrigis: “Estas tute nature por homoj morti. Sed vi lacigus min se vi farus tian demandon ĉiufoje kiam homoj mortas. Do mi donos al vi kurson nomatan “La Spegulo de la Darmo” per kiu nobla disĉiplo povas prediki per si mem: “Por mi estas ne plu suferoj, nek statoj malbonaj kaj malaltaj. Mi estas Sotapana anstataŭ viktimo, kiu estas destinita refali en malaltajn statojn. Mi certas pri la fina iluminiĝo.”

  “Ananda, kio estas la Spegulo de la Darmo? Nobla disĉiplo havas absolutan kredon je la Budho, Darmo kaj Samgo. Pro la kredo, li elspezas multe da tempo por konsideri aŭ pensi pri la grandaj kvalitoj de la Tri Juveloj. Tiuj pripensoj helpos lin disvolvi la grandajn kvalitojn en si mem kaj la povon koncentri sian menson. Tiuj rezultoj helpos lin atingi sotapanan, la unuan ŝtupon de sankteco.”

  “Posedante la Spegulon de la Darmo, nobla disĉiplo povos prediki per si mem, ke li ne plu falos al malaltaj statoj, kiaj infero, besta mondo, anima mondo kaj aliaj statoj suferaj kaj malfeliĉaj.”

  Post la kurso ĉe Nadika, la Budho kaj liaj disĉiploj daŭrigis sian vojon al Vesali.

491
La vivo de la Budho / Re: 2-24. Budha sinteno pri la kasta sistemo
« je: septembro 09, 2013, 03:33:53 atm »
Dankon por via atentigo, kara amiko!

Mi mistajpis "pastron" kiel "priston" dum mia elangligo de la teksto.
Jes, ni devas uzi "-n" post la "sklaveco".
Mi jam faris ĝisdatigon de mia traduko laŭ via atentigo. Ĉion bonan al vi!

492
La vivo de la Budho / 2-24. Budha sinteno pri la kasta sistemo
« je: septembro 08, 2013, 04:13:03 ptm »
  2-24. Budha sinteno pri kastismo

  Kastismo jam firme establiĝis en Hindio dum la vivperiodo de la Budho. Laŭ la kasta sistemo, homaj pozicioj en la socio estas deciditaj de iliaj naskiĝoj kaj ne povas ŝanĝiĝi en la tuta vivo. Ekzistas kvar homaj kastoj en la socio:

  La bramanoj aŭ pastroj, kiuj deklaras esti la plej puraj homoj kaj el la plej alta kasto.

  La militistoj

  La komercistoj

  La netuŝeblaj homoj, kiujn oni opiniis el la plej malalta kasto. Ili fariĝis laboristoj kaj servistoj, faris ĉiujn fizikajn laborojn kaj estis rigarditaj kiel sklavoj.

  La Budho kondamnis la kastismon, kiun li opiniis maljusta. Li asertis, ke en ĉiu kasto troviĝas homoj malicaj kaj kruelaj, kaj ankaŭ homoj virtaj kaj bonkoraj. Ĉiu homo farinta malbonon estas punita laŭ sia karmo malgraŭ al kiu kasto li apartenas. Li diris, ke oni rigardas iun el alta aŭ malalta kasto laŭ ties bonaj aŭ malbonaj kondutoj. Do la Budho opiniis, ke homan kaston decidis la boneco de kondutoj anstataŭ la naskiĝo.

  La Budho prezentis la ideon de plialta valoro je homaj moraleco kaj egaleco anstataŭ en kiu familio aŭ kasto la homo naskiĝis. Tio ankaŭ estas la plej frua klopodo nuligi malestimon kaj sklavecon en la homa historio.

  Neniu estas netuŝeblulo laŭ sia naskiĝo;

  Neniu estas bramano laŭ sia naskiĝo;

  Oni estas netuŝebelulo laŭ siaj kondutoj;

  Oni estas bramano laŭ siaj kondutoj.

493
Esperanta novaĵo / La 36-a elsendo de Retradio BRE
« je: septembro 06, 2013, 07:59:16 ptm »
Saluton, karaj amikoj!
 Nun ni ekdisaŭdigis la 36-an elsendon de Retradio BRE je la adreso: Fiksligilo: http://www.budhano.cn/podkasto/?p=1493
Ĉiuj samideanoj estas bonvenaj!

Elsendlisto:
 Budhisma scio
 2-17. Kultado al ĉiuj direktoj
 2-18. Donaco de Ambapali
 7. Saĝo kaj Kompatemo
 Budhismaj rakontoj
 53. Sinjorino Kun
 54. Semado kaj Rikolto
 55. Unu Vivo kontraŭ Cent

Bonan aŭdeblecon al vi!

494
La vivo de la Budho / 2-23. Monaĥina komunumo
« je: aŭgusto 31, 2013, 11:22:53 atm »
  2-23. Monaĥina komunumo

  En la kvina jaro post sia iluminiĝo, la Budho restis en Vesali kiam li aŭdis, ke lia patro Reĝo Sudodana malsaniĝis. Li tuj faris longan vojaĝon al Kapilavatu por denove viziti la patron kaj instrui la Darmon al li. Aŭdinte la Darmon, la reĝo tuj atingis arahantecon kaj forpasis trankvile post sep tagoj. Ĝuste en tiu jaro fondiĝis la monaĥina komunumo laŭ la peto de Maha Paĝapati Gotami, la onklino kaj duonpatrino de la Budho.

  Maha Paĝapati Gotami iris al la Budho trifoje kaj petadis, ke li ordinu ŝin kiel monaĥinon, sed la Budho rifuzis ĉiufoje sen mencii la kialon. La Budho vojaĝis al Vesali post nelonga restado en Kapilavatu.

  Maha Paĝapati Gotami estis firmvola kaj ne volis cedi tiel facile. Ŝi jam decidis kiel atingi sian sukceson. Ŝi fortranĉis siajn harojn, surmetis flavan veston kaj piediris 150 mejlojn de Kapilavatu al Vesali, akompanate de multaj Ŝakjaj sinjorinoj. Kiam ŝi atingis Vesali, ŝiaj piedoj ŝveliĝis kaj la korpo estis kovrita de polvo. Kun larmoj sur la vizaĝo, ŝi staris ekster la halo, en kiu estis la Budho, ankoraŭ esperante, ke la Budho ordinos ŝin kiel monaĥinon.

  Ananda surpriziĝis vidinte ŝin en tiu ĉi situacio. “Gotami, kial vi tiel staras ĉitie?” li demandis.

  “Estimata Ananda, la Honorulo ne permesas virinojn fariĝi monaĥinoj,” ŝi respondis.

  “Atendu ĉitie, Gotami. Mi petos la Honorulon pri tio.” Ananda diris al ŝi. Kiam Ananda petis la Budhon permesi al Maha Paĝapati Gotami fariĝi monaĥino, la Budho rifuzis. Ananda petis tri fojojn kaj la Budho rifuzis ĉiufoje.

  Do Ananda petis en malsama maniero. Li respektoplene demandis al la Budho: “Sinjoro, ĉu virinoj kapablas atingi diversajn ŝtupojn de sankteco kiel monaĥinoj?”

  “Jes, ili kapablas, Ananda,” respondis la Budho.

  “Se tio estas vera, Sinjoro, estas pli bone, ke virinoj povas fariĝi monaĥinoj,” diris Ananda, kuraĝigite pro la respondo de la Budho.

  “Ananda, se Maha Paĝapati Gotami volontas observi monaĥinajn regulojn pri la Ok Kondiĉoj, ŝi kalkuliĝos kiel ordinita monaĥino.

  Kiam Ananda parolis pri la Ok kondicoj al Maha Paĝapati Gotami, ŝi ĝojplene konsentis observi tiujn regulojn kaj fariĝis monaĥino per si mem. Nelonge poste ŝi atingis arahantecon. La aliaj Ŝakjaj sinjorinoj ordinitaj ankaŭ atingis arahantecon.

  La fondiĝo de monaĥina komunumo kun reguloj estis oportuno, kiun la Budho provizis al virinoj unuafoje en la monda historio. Neniu el aliaj religiaj estroj donis tiel altan religian pozicion al virinoj. 

495
La vivo de la Budho / 2-22. Monaĥo laboranta tro pene
« je: aŭgusto 31, 2013, 08:32:07 atm »
  2-22. Monaĥo strebanta tro pene

  Sona estis filo de riĉa komercisto. Li plej ŝatis aŭskulti muzikon de liuto kaj ludi la instrumenton. Li plenkreskis en riĉeco kaj lukso, do lia haŭto estis tre mola kaj delikata. Oni eĉ diris, ke haroj kreskis el la haŭto de liaj plandoj. La onidiro tiel furoris, ke Reĝo Bimbisara speciale invitis lin al la palaco por rigardi liajn eksterordinarajn piedojn, pri kiuj li aŭdis multe.

  Sona vivis ĉe la Vultura Montpinto en Raĝagaha, kie la Budho restis dum kelkaj pluvaj sezonoj. Iutage Sona iris al la Vultura Montpinto aŭskulti la budhan instruon, en kiu temis pri feliĉa sperto de senkrociĝo al mondaj deziroj. Sona deziris ĝui tian feliĉon, do li petis la Budhon ordini lin kiel monaĥon.

  Fariĝinte monaĥo, li lernis metodon de konstanta meditado eĉ dum piedirado. Li ege entuziasmiĝis pri tio. Ĉiutage li piediradis tien kaj reen meditante en la monaĥejo ĝis iutage liaj piedoj havis vezikojn kaj sangis.

  Sed anstataŭ feliĉon, Sona spertis nur doloron kaj malesperon post ĉiuj siaj klopodoj. Sopiroj al mondaj aferoj ankoraŭ aperadis en lia menso. “Tute senutile,” Sona diris al si mem. “Mi jam strebis pene, sed ankoraŭ ne atingis la deziratan celon. Estas pli bone por mi reveni al mia laika vivo kaj ĝui la kutiman feliĉon per almozdonado.”

  Kiam la Budho aŭdis pri tio, li iris viziti Sonan. “Sona,” li diris, “mi aŭdis, ke vi ne atingis bonan rezulton en via medita praktikado kaj volis reiri al la laika vivo. Ĉu vi restos kiel monaĥo kaj provos denove se mi klarigos al vi, kial vi ne havis bonan rezulton?”

  “Jes, mi provos, Sinjoro” respondis Sona.

  “Sona, vi estis muzikisto kaj kutime ludis liuton. Diru al mi, ĉu vi faras bonan muzikon kiam la fadenoj estas bone agorditaj, nek tro streĉe nek tro malstreĉe?”

  “Mi povas fari bonan muzikon, Sinjoro,” respondis Sona.

  “Kio okazus se la fadenoj estus tro streĉaj?”

  “Mi ne povus fari bonan muzikon, Sinjoro,” diris Sona.

  “Kio okazus se la fadenoj estus tro malstreĉaj?”

  “Mi povus fari nenian muzikon, Sinjoro,” respondis Sona.

  “Sona, ĉu vi scias, kial vi ne spertis la feliĉon de rezignado al mondaj avidoj? Vi strebis tro pene en via meditado. Do faru tion en maniero modera, sed ne tro malstreĉa. Provu alifoje kaj vi havos bonan rezulton.”

  Sona komprenis tion. Li restis en la monaĥejo kiel monaĥo kaj atingis sanktecon post nelonge.

Paĝoj: 1 ... 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 32 [33] 34 35 36 37 38 39 40 41 42 43 44 45 46 47 48 ... 52