Forumo BRE
ESPERANTO => Esperanta novaĵo => Fadeno komencita de: Miaohui je septembro 21, 2013, 05:57:15 atm
-
Saluton, karaj amikoj!
Nun ni ekdisaŭdigis la 38-an elsendon de Retradio BRE je la adreso: http://www.budhano.cn/podkasto/?p=1500
Ĉiuj samideanoj estas bonvenaj!
Elsendlisto:
Budhisma scio
2-21. La budha sinteno kontraŭ aliaj religiaj instruistoj
2-22. Monaĥo strebanta tro pene
Ĉapitro 9. Fortuno kaj Sorto
Budhisma muziko
klara luno en sennuba ĉielo
Budhismaj rakontoj
59. Resaniĝo de Li Jingwen
60. Bonkora Oficisto
61. Majstro Xin
Bonan aŭdeblecon al vi!
-
Mi dankas pro la elsendaĵo, kaj provis sendi al vi dosieron pri regiona elsendaĵo fare de Jean-Louis. Ĝis nun mi ne sukcesis, eble pro la granda pezo de la dosiero.
Ĉu mi ĝustas ? Aŭ estas alia maniero por fari tion ?
Dankon por viaj klarigoj ĉi rilate.
Amike
-
Saluton, kara amiko!
Ĉu vi provis elsendi la dosieron de mp3 per la forumo? Se jes, vi malsukcesis pro la limigo de la programaro de la forumo. Tamen vi povas sendi ĝin al mia retadreso: miaohui@wo.com.cn
Antaŭdankon!
-
Dankon por via helpo.
Mi jam sekcese elŝutis la dokumenton el mia retmesaĝejo.
Mi admiras la lertan kombinadon de la enhavo fare de John luis.
Fakte mi filmis la intervjuon kaj publikigos ĝin post nelonge se mi eltrovos ĝin en mia komputilo.
Ĉion bonan al vi, kara amiko!