Montri afiŝojn

En tiu ĉi paĝo vi povas rigardi ĉiujn afiŝojn faritajn de tiu ĉi forumano. Notu, ke vi povas vidi afiŝojn nur en partoj de la forumo por kiuj vi nun havas atingopermeson.


Mesaĝoj - Miaohui

Paĝoj: 1 ... 37 38 39 40 41 42 43 44 45 46 47 48 49 50 51 [52]
766
Lernado kaj instruado / Re: Por bone lerni Esperanton
« je: januaro 09, 2013, 02:01:45 ptm »
Mi tute konsentas kun vi, kara amiko.
Antaŭ mi ignoris praktikadon de esperanta parolado ekde mia memlernado de Esperanto. Nur antaŭ pluraj jaroj mi hazarde renkontiĝis kun franca samideano Michel, kiu lertas en esperantaj verkado kaj parolado. Li ĉiam volis paroligi min por kontentigi sian scivolon pri mi, sed tio ege timigis min. Fine, li sendis al mi mesaĝon dirante, ke li vojaĝos en Ĉinio kaj vizitos min dum la vojaĝo. Tio nervozigis min kaj iniciatis mian praktikadon de esperanta parolado por gastigi lin pli facile. Feliĉe mi sukcesis iom post iom.
Laŭ mi, ĉiuj povos sukcesi en parolado de Esperanto se ili praktikas diligente kaj kuraĝe.

767
Budhismo kaj Esperanto / Esperanta Benopeta aktivado en Monaĥejo Tiefosi
« je: januaro 09, 2013, 01:45:35 ptm »
  Ekde la 31-a de decembro, 2012 ĝis la 1-a de januaro 2013, Xi’an-a Esperanto-Asocio sukcese okazigis benopetan aktivadon en Monaĥejo Tiefosi, ĉina budhisma monaĥejo, kie oni subtenas Esperanton.
  En la aktivado ĉeestis ĉirkaŭ 40 esperantistoj kaj studentoj el urboj Xi’an, Beijing, Suzhou, Ĉangsha kaj Wŭan. Okazis en la monaĥejo budhisma kurso pri homa vivo kaj diversaj kunsidoj pri Esperanto. Oni rondvojaĝis en kaj ĉirkaŭ la monaĥejo, kaj faris recitadojn de “La Novjara Preĝo” kaj “La Novjaraj Bondeziroj” sinsekve en la ĉina lingvo kaj Esperanto. Samideanoj Yuan Yongming kaj Miaohui prezidis la recitadojn. La esperanta grupo de la monaĥejo donacis esperantajn librojn kaj diskojn pri budhisma literaturo al la ĉeestantoj. La aktivado pli proksimigis la rilaton inter Esperanto kaj Budhismo, kaj akcelis la pluan kunlaboradon inter ambaŭ kampoj.

768
Budhismo kaj Esperanto / Eldoniĝis la disko "Budhismaj Rakontoj"
« je: januaro 09, 2013, 01:33:44 ptm »
   
  Saluton, karaj samideanoj!
  En la fino de la jaro 2012 eldoniĝis la esperanta disko “Budhismaj Rakontoj” per fervora helpo de samideanoj budhanaj kaj esperantistaj. En la disko estas 93 rakontoj pri la antaŭaj vivoj de la Budho Ŝakjamunio, kreinto de Budhismo. La interesajn rakontojn esperantigis Miaohui kaj voĉlegis sinjoro Zhao Jiangping el Ĉina Radio Internacia. Ni distribuas la eldonitajn diskojn senpage, kaj ĉiuj interesiĝantoj pri tio povas skribi al Miaohui por havi kompleron. La retadreso de miaohui estas: miaohui@budhano.cn  La rakontoj estas ankaŭ aŭskulteblaj kaj elŝuteblaj ĉe la podkasto de la Retejo “Budhana Retejo Esperantista”. La adreso de la retejo estas: http://www.budhano.cn/podkasto
  Nun ni klopodas por pretigi eldonan kotizon de la libro “Budhismaj Rakontoj” konforma al la disko. La eldonitajn librojn ni ankaŭ distribuos senpage al samideanoj. Ĉiuj monkontribuo kaj helpo pri tio estas bonvenaj.


769
Esperanta novaĵo / Re: Bonvenon al cxiuj samideanoj
« je: januaro 09, 2013, 01:24:45 ptm »


 :)

Mi opinias, ke vi perdis la enhavon por la respondo antaŭ via afiŝo.

770
Esperanta novaĵo / Re: Bonvenon al cxiuj samideanoj
« je: januaro 09, 2013, 01:21:53 ptm »
Bonvenon al vi, karaj samideanoj!

771
Esperanta novaĵo / Bonvenon al ĉiuj samideanoj
« je: januaro 09, 2013, 11:20:23 atm »
Hodiaŭ mi sukcese instalis foruman sistemon, kiu subtenas Esperanton. Mi do prenos ĝin kiel forumon en mia esperanta retejo. Per la forumo ni povos komuniki pri diversaj aferoj en Esperanto pli facile.

Paĝoj: 1 ... 37 38 39 40 41 42 43 44 45 46 47 48 49 50 51 [52]