Montri afiŝojn

En tiu ĉi paĝo vi povas rigardi ĉiujn afiŝojn faritajn de tiu ĉi forumano. Notu, ke vi povas vidi afiŝojn nur en partoj de la forumo por kiuj vi nun havas atingopermeson.


Mesaĝoj - Miaohui

Paĝoj: 1 ... 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 [30] 31 32 33 34 35 36 37 38 39 40 41 42 43 44 45 ... 52
436
Verkado kaj tradukado / Gantoj
« je: novembro 29, 2013, 08:01:45 ptm »
  Gantoj

Verkita de Hori Yasuo

  (1)

  Fine de novembro 2003 mi ricevis poŝtkarton de ges-roj Kinoŝita, kiu informis min, ke ili ne sendos novjaran karton, ĉar ili estas en funebro. Mi ofte ricevis similajn poŝtkartojn en la jarfino, ĉar multaj miaj amikoj, jam pli ol 60-jaraj, havis maljunajn gepatrojn. Sed mi ne memoris tiujn ges-rojn Kinoŝita. Do mi komencis legi la enhavon:

  “Mia filino Satomi forpasis la 30an de septembro en la aĝo de 23-jaroj. Kiam ŝi estis en universitato, vi bone zorgis pri ŝi. Mi dankas vin”.

  Mi estis surprizita. En marto en la sama jaro, antaŭ 7 monatoj, Satomi finis la kurson de la fakultato de publika bonfarto de la universitato kaj eklaboris. Kio okazis al ŝi?

  Mi tuj telefonis al ili, kaj demandis s-inon Kinoŝita, sed ŝi ne volis respondi klare, nur balbutante kun larmoj, do mi ne komprenis precize, sed konstatis, ke io neordinara afero okazis al Satomi.

  Fine ŝi demandis min: “Via poŝtkarto estis transsendita al ni. Sur ĝi vi skribis pri gantoj. Pri kio temas?”

  (2)

  Mi renkontis 18-jaran Satomi-on en aprilo 1999. Mi estis instruisto de la angla, kaj ŝi estis en mia klaso. Miaj instrutemo kaj maniero estis tre originalaj, tute ne similaj al tiuj de aliaj instruistoj. La temo estis “Japanoj en Havajo”.

  Japanoj komencis enmigri en Havajon jam ekde la japana moderniĝo kaj laboregis en kampoj de sukerkanoj, tamen en 1924 la usona registaro malpermesis japanojn enmigri en Havajon kaj Usonon, pretekstante, ke japanoj rabas de usonanoj laboron, ĉar ili laboras tro diligente kun malmulta salajro. Tiu malpermeso estis la unua bato por japanoj, kaj la dua bato venis, kiam la japana armeo surprizatakis Havajon en 1941. Subite ili fariĝis “malamikoj” de Usono kaj estis senditaj al koncentrejoj en dezerto, perdinte ĉion….

  Studentoj malmulte sciis pri la historio de japanoj en Havajo, do mia leciono estis tre interesa al ili. Ĉiuj studentoj estis tre diligentaj. En tiu klaso Satomi ĉiam sidis en la sama seĝo, tuj antaŭ mi. Ŝi ĉiam rekte rigardis min. Ŝi estis tre ĉarma kun brilo en la okuloj, do des pli mi ŝatis instrui en tiu klaso.

  Dum la lasta leciono mi donis tempon al miaj studentoj por skribi impresojn kaj rimarkojn pri mia leciono. Ŝi skribis jene la 11an de januaro 2000:

  “Via leciono estis tre interesa kaj valora kun diversaj raraj materialoj. Mi ne havis malmulte da scio pri Havajo, do ĉiun semajnon mi sentis, kvazaŭ mi vojaĝus en Havajo kun vi. Vi instruis ankaŭ kantojn de Havajo, kiujn mi nun povas bone kanti. Mi volus lerni en via klaso eĉ en la venonta jaro, se eblus”.

  En marto 2002 mi akompanis 4 studentojn al Nepalo. Ĉiun duan jaron Nepala Esperanto-Asocio organizas Himalajan Renkontiĝon. Mi jam partoprenis en la renkontiĝo dufoje, do mi bone sciis, ke Nepalo kaj la montvojaĝo estas tre interesaj, do mi invitis studentojn veni kun mi. Komence Satomi intencis partopreni, sed fine ŝi rezignis tion pro familia problemo. Tiu vojaĝo estis treege amuza, paŝante ĝis la alteco de 4000 metroj en la montaro Annapurna. Kiam ni vizitis la sanktejon Muktinath tie, la sunleviĝo inter la altaj, neĝaj montoj estis grandioza, kaj ni eĉ ploris pro granda emocio. Miaj studentoj multe lernis el tiu vojaĝo. Aŭskultante tiujn spertojn poste, Satomi tre bedaŭris la rezignadon de la vojaĝo.

  En decembro 2002, kiam Satomi estis en la lasta lernojaro, mi regalis ŝin kun ŝiaj amikoj en la manĝejo najbare de la stacidomo. Kiam ni ĝisrevidis, ŝi diris al mi, rigardante miajn gantojn:

  “Kiel originalaj estas viaj gantoj!”

  Iliaj fingroj estis duone tranĉitaj, sed anstataŭe ili havis kovrilon por gardi la pintojn de la fingroj, kiam estas malvarme.

  “Mi aĉetis ilin en Nepalo. Se ili plaĉas al vi, ni interŝanĝu niajn gantojn”.

  “Jes, volonte, sed miaj gantoj estas banalaj kaj ne multekostaj. Ĉu bone? Mi ŝatas trikadon, sed lastatempe mi ne havas tempon por tio, do tiujn mi aĉetis”. Ŝi iom honteme ridetis.

  Vere ŝiaj gantoj estis banalaj, sed mi estis feliĉa, ke mi povas doni al ŝi ion kiel memoraĵon de nia amikeco. Tiamaniere ŝiaj gantoj fariĝis la miaj, kaj la miaj, la ŝiaj. Kaj dum tiu vintro miaj manoj estis ĉiam varme gardataj de ŝiaj gantoj.

  En aprilo 2003 ŝi eklaboris en la gubernio Gifu en iu oficejo rilata al bonfarto. Ni foje interŝanĝis mesaĝojn rete. Tiutempe unu el miaj hobioj estis skizi bildetojn sur poŝtkartoj. Kiam proksimiĝis vintro, mi sendis al ŝi poŝtkarton kun la bildo de ŝiaj eksaj gantoj, skribante: “Komenciĝis malvarma vintro. Mi ekuzis viajn gantojn. Ĉu ankaŭ vi uzas la miajn?” Tamen tiun poŝtkarton ŝi ne povis ricevi, ĉar ŝi jam ekvojaĝis al la ĉielo. Ŝiaj gantoj fariĝis por mi karaj memoraĵoj de ŝi.

  Mi esploris ŝian tragedion, kaj trovis malgrandan artikolon en la loka ĵurnalo. Tie jene estis skribite:

  “La 30an de septembro N, kiu apartenis al la sama klubo en la universitato kun ŝi, vizitis ŝin en ŝia apartamento, kaj postulis de ŝi reamikiĝon, sed tion ŝi rifuzis. Pro tio N freneziĝis kaj sufokis ŝin, premegante al ŝi la kolon. Li forkuris, sed poste mem aperis al la policejo. Oni trovis s-inon Kinoŝita morta ĉe la vestiblo de la apartamento”.

  Ŝia morto estis granda ŝoko por mi. Mi estis malĝojega kaj ofte demandis min, kial ŝi devis morti. Mi elserĉis ŝian foton kaj metis ĝin en mian taglibron. Mi ofte preĝis por ŝi pacon. Ŝiaj gantoj kuŝadis sur la breto de mia ĉambro, ĉar mi nek volis uzi ilin, nek volis ilin forĵeti. Ili restadis en la sama loko dum la pasintaj 10 jaroj.

  (3)

  La 11an de marto 2011 okazis granda cunamo en la regiono Toohoku kaj serioza akcidento en la nuklea centralo n-ro 1 de Fukuŝima. Dum mi vidis kaj legis pri la tragedio en televido kaj ĵurnaloj, mia pensmaniero ŝanĝiĝis. En la katastrofo multaj homoj abrupte mortis. Infanoj, geknaboj kaj gejunuloj mortis, ne plenumante siajn revon kaj esperon. Nun mi vivas sane, sed homoj povas morti iam ajn sen antaŭsupozo. Mi jam estis 70-jara, do mia vivo ne estos longa. Mi ekopiniis, ke mi devas vivi plej bone por la bono de la mondo.

  Mi rememoris Satomi-on, kiu ankaŭ mortis juna. Post ŝia morto, mi unuan fojon prenis ŝiajn gantojn el la breto kaj surmetis. Aperis ŝiaj vizaĝo kaj mieno en mia kapo, kaj miaj okuloj fariĝis malsekaj. Ekde tiu tago, mi komencis surporti ilin. Kiam mi biciklis kun ili, mi alparolis al Satomi: “Satomi, kiel vi fartas en la ĉielo? Ankaŭ hodiaŭ mi iros kun vi. Gardu min!”

  (4)

  En marto 2012 okazis Himalaja Renkontiĝo. Mi decidis partopreni en ĝi kun ŝiaj gantoj, ĉar ŝi ne povis veni al Nepalo en 2002. Mi volis, ke ŝi plenumu sian revon vidi himalajajn neĝajn montojn.

  La renkontiĝo okazis ĉefe en la orienta parto de Nepalo, kie troviĝas la montego Kangĉenĵunga 8586 metrojn alta. Nia celo estis renkonti tiun montegon situantan profunde en la montaro ĉe la landlimo inter Nepalo kaj Ĉinio. Ni ekiris de Kathmanduo, la ĉefurbo de Nepalo, al la orienta urbo Itahari, kaj de tie komence buse ni veturis kaj poste piede ni paŝadis 5 tagojn, kaj ni fine atingis la vilaĝeton Pathivar Fedi. Tranoktinte en la mizera loĝejo, je la 4a venontmatene ni startis al la hinduisma sanktejo Pathivara 3900 metrojn alta. En la mallumo ni sekvis la serpentuman, krutan montaran vojon, kaj post du horoj, ni atingis la sanktejon. De tie ni iom paŝis alten kaj jen la neĝkovrita pinto.

  

  Jam la ĉielo eklumiĝis, kaj post ne longe komenciĝis la matena krepusko kun ruĝeta koloro. La suno radiis, kaj ĉiuj montoj klare montris sin kontraŭ la nebule ruĝeta ĉielo. Antaŭ ni majeste staris la neĝa montego Kangĉenĵunga ĉirkaŭata de tri ĉefaj pintoj pli ol 8000 metrojn altaj. En la ŝanĝiĝantaj koloroj kaj lumoj, mi rimarkis, ke la montego Kangĉenĵunga similas al la sidanta Budho, kaj ĝi rigardis min. Nu, estis la tempo! Mi etendis al ĝi miajn manojn kovritajn de la gantoj de Satomi, kaj laŭte alparolis: “Satomi, vi venis al la himalajaj montoj. Budho rigardas vin!”

  El miaj okuloj falis larmoj. Finfine mi sukcesis akompani ŝin al la belaj nepalaj montoj, kaj hazarde la monto Kangĉenĵunga similis al Budho! Eĉ post sia morto, certe ŝi havis kordoloron kaj bedaŭron, mortinte tiel juna. Ŝi povus havis belan estontecon, helpante malfortajn homojn. Ŝi povus havi feliĉan vivon, havante infanojn. Alfrontante la montegon, mi elkore deziris, ke ŝi estu liberigita de tiaj angoroj kaj restu pace en la paradizo.

  (5)

  Ekde la japana katastrofo mi komencis raporti la aferojn al la mondo. Ĉiun tagon mi detale legis diversajn ĵurnalojn kaj librojn por scii, kio okazas. Mi mem ofte vizitis cuname damaĝitajn urbojn. Mi kolektis diversajn aĵojn postlasitajn sur sendomaj terenoj. Troviĝas tasoj, pupoj, horloĝoj, fotoj, tekoj, ŝuoj, ludiloj, nome ĉio uzata en la vivo. Ili estis, en efektiveco, rubaĵoj, sed ili kriis al mi: “Mi estas viva! Mi ests viva!”

  Post kiam mi revenis de Nepalo, mi rimarkis strangajn aferojn. Ofte aperis nomo Satomi en ĵurnaloj. Iun tagon junulino kun la nomo Satomi aperis en rifuĝejo kaj helpis maljunajn rifuĝintojn. Alian tagon denove Satomi aperis kaj gvidis kurson pri trikado en alia rifuĝejo. Iun tagon Satomi ludis kun infanoj en infanĝardeno. Ofte la artikoloj estis akompanataj de foto, sed tiu estis tiel malgranda kaj neklara, ke mi ne povis rekoni ŝin. Iun tagon mi kuraĝe telefonis al tiuj rifuĝejoj pri ŝi, sed la respondoj estis ĉiam samaj: “Jes, en tiu tago tiu junulino venis kaj helpis nin. Ŝi estis tre afabla junulino, sed dum ni ne rimarkis, ŝi malaperis. Ŝia antaŭnomo estis Satomi, sed ŝian familian nomon ni ne scias”. Tre stranga fenomeno.

  En la universitato, kie mi laboris, estis malmultaj studentoj el la regiono Toohoku, ĉar ĝi situas en la meza parto de Japanio. Mi rememoris, ke Satomi estis unu el tiuj malmultaj studentoj. Ŝi devenis de la urbo Oocuĉi en la gubernio Iŭate. Tiu urbo situas laŭ la marbordo de la Pacifika Oceano. Do la cunamo rekte atakis la urbon kaj senkompate detruis ĝin.

  Kiam mi vizitis la urbon en junio 2012, interne de la difektita urbodomo ankoraŭ restis multaj rubaĵoj. Tie en tiu fatala tago multaj urbaj funkciuloj mortis. La cunamo atingis la malantaŭan monteton kaj tie faligis ĉiujn tomboŝtonojn. La tero sinkis, kaj tie kaj ĉi tie fontis akvo kiel larmoj. Jam estis malfacile al la loĝantoj trovi la lokon de sia eksa domo, ĉar ĉie kreskis altaj herbaĉoj sur la vasta ebenaĵo. Tre proksime vidiĝis kontraŭcunama digo laŭ la maro kaj la temploj laŭ la piedoj de la montetoj. Nenie troviĝis loĝantoj, kaj nur malmultaj “turistoj” vizitis la urbon, mirante pro la grandega forto de la cunamo. Kie estis la stacidomo, tie nenio restis krom la kajoj. Jam malaperis eĉ la fervoja ponto sur la rivero Oocuĉi, kaj sube, kiel kutime en aŭtuno, salmoj naĝis supren, ne konsciante la malaperintan urbon.

  (6)

  En decembro 2012 mi vizitis la urbon Kamaiŝi najbaran de Oocuĉi, ĉar tie ni finance helpis lernantojn, kies gepatroj perdis siajn domon kaj laboron. Post kiam ni transdonis mondonacon al ili, ni veturis al la distrikto Unosumai en la sama urbo kaj tie tranoktis en la hotelo Hoorai-kan apud la plaĝo Nehama. La 11an de marto 2011 ankaŭ la hotelo estis inundita ĝis la 3a etaĝo kaj la geservistoj devis forkuri preskaŭ nudpiede en la apudan monteton. En marto estis ankoraŭ malvarme kaj post la cunamo eĉ neĝis, do estis froste malvarme al ili.

  Tuj sude de Unosumai situas Oocuĉi. Ŝajne la malgranda golfo antaŭ la hotelo estas preskaŭ fermita, sed ne. Post la cunamo oni ofte trovis sur la bordo de Unosumai mortintojn dronintajn en Oocuĉi, kaj ankaŭ la malo okazis. Certe troviĝas kaŝitaj tajdofluoj en la maro.

  Frumatene mi vekiĝis. Mi ellitiĝis kaj ekpromenis laŭ la marborda vojo. La maro estis belega, kaj tie pinarboj ne estis perditaj kaj estis verdaj same kiel antaŭe. Ankoraŭ restis kliniĝintaj betonaj konstruaĵoj kaj detruitaj pontetoj.

  Kiam mi subeniris al la plaĝo, mi rimarkis ion sur la sablo. Mi proksimiĝis kaj trovis, ke ĝi estas malgranda foto de junulino, eble uzota por pasporto. Mi etendis mian manon al ĝi, sed subite venis vento kaj forflugigis ĝin al la maro.

  “Ĉu vi ne estas Satomi!” mi kriis. Mi eniris en la maron por kapti ĝin, ne zorgante pri malsekiĝo de mia pantalono, sed ien malaperis la foto. Ĉu tio estis mia iluzio? Ĉu vere troviĝis la foto? Ĉu vere ŝi estis Satomi? Starante sur la plaĝo, mi rigardadis la maron. Sur la surfaco aperis ombro, kiu similis al la vizaĝo de Satomi. Mi aŭdis la voĉon el ĝi:

  “Estimata s-ro Hori, mi estas feliĉa renkonti vin”.

  “Aĥ, Satomi! Ankaŭ mi!”

  “Dankon pro tio, ke vi akompanis min al la monto Kangĉenĵunga. Mi renkontis Budhon, kaj tio multe trankviligis min”.

  “Aĥ, mi estas ĝoja, aŭdante tion”.

  “La cunamo detruis domon de miaj gepatroj en Oocuĉi kaj ….”

  “Ĉu viaj gepartoj fartas bone?”

  “Jes, dank’ al Dio ili forkuris de la ondegoj. Ili nun loĝas en provizora domo en la monteto. Kaj la foto, kiun mi preparis por mia vojaĝo al Nepalo antaŭ 10 jaroj, flosis al tiu ĉi plaĝo”.

  “Ha, tiamaniere vi venis ĉi tien! Mi komprenis. En ĵurnaloj, mi ofte vidis la nomon Satomi. Ĉu tiuj Satomi-oj estas vi?”

  “Eble jes, eble ne. Troviĝas multaj bonkoraj Satomi-oj en Japanio”. Ŝi ridetis.

  Tiam aŭdiĝis voĉo de malantaŭe, kaj mi turnis min al ĝi. Mia edzino staris tie:

  “Kion vi faras kun la malseka pantalono? Vi certe malvarmumiĝos! Jam matenmanĝo estas preta. Revenu al la hotelo!”

  “Ne ĝenu min!”

  Mi diris al ŝi kaj rerigardis la marsurfacon, sed jam nenio vidiĝis. Tie nur radiis la matena suno.

  Subite mi sentis min tre malvarma pro la malsekiĝinta pantalono. Ankaŭ miaj manoj malvarmiĝis. Mi serĉis gantojn en la poŝo, kaj mi miris. La gantoj, kiujn Satomi donis al mi, malaperis, kaj anstataŭe en mia poŝo troviĝis tiuj, kiujn mi donis al ŝi.

  Tiam aŭdiĝis voĉo de Satomi.

  “Kara s-ro Hori, mi atendas vin en la paradizo. Ĝis revido”.

  “Bone, baldaŭ mi iros tien. Ĝis tiam”.

  La maro estis kvieta kaj la matena suno pace brilis. Mi rigardis la ĉielon, kaj tie mi vidis malgrandan blankan nubon malaperanta.             (Fino)

  

437
Trezorejo de Vero / 1-8. La rakonto de Monaĥo Sariputo
« je: novembro 27, 2013, 06:00:04 atm »
1-8. La rakonto de Monaĥo Sariputo

  Kiu prenas la veran kiel malveran

  kaj la malveran kiel veran,

  Tiu neniam atingos la verecon

  Vagante en la kampo de misformita penso

  Kiu scias la veran kiel veran

  Kaj la malveran kiel malveran

  Tiu atingos la verecon

  Irante en la kampo de bone formita penso

  Restante en Veluvano, la Bambueja Monaĥejo en Raĝagaho, la Budho parolis tiujn versaĵojn rilate al Sanĝajo, la antaŭa instruisto de la Ĉefaj Disĉiploj, la Estimataj Sariputo kaj Moganano, kiuj estis antaŭaj Upatiso kaj Kolito.

  Antaŭ la naskiĝo de la Budho, ne malproksime de Raĝagaho estis du bramanaj vilaĝoj nomataj Upatiso kaj Kolito. Iutage la bramana edzino Rupasari loĝanta en Upatisa Vilaĝo gravediĝis, kaj en la sama tago, alia bramana edzino Mogali loĝanta en Kolita Vilaĝo same gravediĝis. Oni diris, ke por sep generacioj tiuj du familioj havis firman amikan rilaton inter si. Ili ekprotektis la gravediĝon de la estontaj patrinoj en la sama tago. Atendite dum dek monatoj laŭ luna kalendaro ĉiu el ambaŭ virinoj naskis filon.

  En la tago doni nomon al la infanoj, la filo de bramana virino Sari estis nomita Upatiso ĉar li estis la filo de genta familio en Upatisa vilaĝo; Oni nomis la alian infanon Kolito, ĉar li estis la filo de genta familio en Kolita Vilaĝo. Kreskinte, ambaŭ knaboj lertis pri ĉiuj artoj kaj scioj. Kiam la juna Upatiso iris al la rivero aŭ ĝardeno por sin amuzi, lin akompanis kvincent orkoloraj portseĝoj. Junan Koliton akompanis kvincent ĉaroj tirataj de bestoj. Ambaŭ junuloj respektive havis sekvantaron de kvincent knaboj.

  Tiam en Raĝagaho okazis ĉiujara celebrado nomata Montpinta Festivalo. Oni aranĝis du sidejojn en la sama loko, kaj ambaŭ junuloj spektis la ludon sidante kune. Ili ridis kiam okazis rido; ili ploris kiam okazis ploro kaj ili donis almozon kiam estis tempo por doni almozon. Tiel ili rigardis la ludon dum kelkaj tagoj. Sed iutage, kiam ili fariĝis pli saĝaj, ili ridis kiam ne okazis rido kiel en antaŭaj tagoj, ploris kiam ne okazis ploro kaj donis almozon kiam ne okazis almozdono.

  Oni rakontis, ke la sekva penso venis al la du junuloj: "Kial ni devas rigardi tion? Ĉiuj tiuj homoj jam mortis antaŭ cent jaroj kaj ne plu vidiĝos. Ni devas serĉi metodon de liberiĝo.” Ili sidis kun tiu penso en la menso. Poste Kolito diris al Upatiso: "Amiko Upatiso, ŝajne vi nek plezuras nek ĝojas kiel antaŭe. Krome, vi afliktiĝis melankolie. Kion vi tenas en via menso?” "Amiko Kolito, mi sidas pensante, 'Ne estas daŭra kontenteco en rigardo al tiuj homoj. Tio ne estas profita.'  Mi preferas serĉi la metodon liberigi min mem. Sed kial vi estas melankolia?” Kolito diris pri la sama afero. Kiam Upatiso trovis, ke la pensoj de Kolito estis samaj kiel la liaj, li diris: "Ni ambaŭ same pensas pri feliĉo. Do ni devas kune serĉi metodon por niaj liberiĝo kaj forlaso de la monda vivo. Sub kia instruisto ni forlasu la mondan vivon?”

  Ĝuste tiam vaganta asketo nomata Sanĝajo iris en la urbon Raĝagaho, akompanate de granda sekvantaro el vagantaj asketoj. "Ni forlasu la mondan vivon kaj fariĝu monaĥoj sub Sanĝajo,” diris Upatiso kaj Kolito. Do ili disigis kvincent sekvantojn kaj diris al ili: "Iru kun la portseĝoj kaj ĉaroj.” Kune kun la restaj kvincent sekvantoj ili forlasis la mondon kaj fariĝis monaĥoj sub Sanĝajo. Ekde la tago, kiam tiuj du junuloj fariĝis monaĥoj sub Sanĝajo, Sanĝajo atingis la pinton de profito kaj prestiĝo. Sed en nur kelkaj tagoj la du junuloj jam pasis la instruan limon de Sanĝajo. Do ili demandis lin: "Instruisto, ĉu vi scias la tutan veron de ĉiuj religioj aŭ ie estas iom plia krom tio? " "Ĉi tie estas la tuta scio, do vi scias ĉion.”

  La demandojn faritajn de Upatiso kaj Kolito neniu el la aliaj homoj povis respondi; sed Upatiso kaj Kolito respondis ĉiun demandon faritan de aliaj homoj. Tiel ili vojaĝis tra la tuta lando de Rozpomo; kaj poste ili retroiris kaj revenis al siaj propraj domoj denove. Antaŭ ol ili disiĝis, Upatiso diris al Kolito: "Amiko Kolito, kiu ajn el ni atingos la senmortecon unue, tiu tuj informu la alian." Interkonsentite, ili adiaŭis unu la alian.

  Iutage, la vaganta asketo Upatiso vidis Monaĥon Asaĝio. Upatiso diris al li: "Frato, la organoj de via senso estas trankvilaj kaj serenaj; la brilo de via korpo estas pura kaj klara. Do pro kiu vi forlasis la mondon, frato? Kiu estas via instruisto? Kaj kies doktrinon vi lernas?” "Frato, mi nur estas novulo. Mi monaĥiĝis antaŭ nelonge. Sed nun mi proksimiĝis al la doktrino kaj disciplino de la Budho.” La asketo diris: "Mi estas Upatiso. Diru ion al mi pli aŭ malpli laŭ via kapablo. Mi komprenos la signifon en cent aŭ mil manieroj.” Upatiso fariĝis pli eksterordinara je la diro de Monaĥo Asaĝio. Upatiso tuj vizitis sian amikon Kolito kaj informis lin pri sia atingo de senmorteco. Li transdiris la saman versaĵon, kiun recitis Asaĝio. Je tio Kolito atingis la frukton de Konvertiĝo. Ili decidis iri al la Budho kaj opiniis, ke li devas peti sian antaŭan instruiston Sanĝajo kune iri. "Vi povas iri, sed mi ne iros.” respondis Sanĝajo, "Antaŭe mi estis honora instruisto de amasego da homoj. Estas absurdaĵo por mi fariĝi lernanto denove.”

  "Ne tiel agu, instruisto,” diris Upatiso, "Instruisto, homoj adoras la Budho ekde kiam li aperis en la mondo. Ni ankaŭ iru tien. Kion vi intencas fari nun?” Sanĝajo respondis: "Amikoj, kiuj el la malsaĝuloj kaj saĝuloj estas pli multaj en la mondo?" "Instruisto, la malsaĝuloj estas multaj, kaj la saĝuloj estas malmultaj.” Sanĝajo diris: "Do bone, amikoj, lasu la saĝulojn iri al la saĝa monaĥo Gotamo kaj malsaĝulojn veni al mi, la malsaĝulo.” Upatiso kaj Kolito forlasis. Ĉirkaŭ ducent kvindek vagantaj asketoj el la sekvantaro de Sanĝajo ankaŭ sekvis la ambaŭ amikojn.

  Poste Kolito kaj Upatiso venis al la Budho kaj fariĝis liaj ĉefaj disĉiploj. Upatiso fariĝis Sariputo kaj Kolito fariĝis Mogalano. Ili raportis al la Budho, kiel Sanĝajo ne volis veni al li.

  Homo interesiĝanta pri spirita progreso devas scii la spiritan valoron. Estas vere, ke materialaj aferoj ankaŭ estas necesaj. Sed ili ne valoras penadon post la spirita progreso. Se oni atentas pri materiala valoro, ili ne povos atingi la spiritan progreson.

  Komentario:

  La paro de versaĵoj akcentas pri la graveco de propra senso pri valoro, kiu estas bazo por praktikado de spirita vojo. Nia senso de valoro estas gvido al nia vivo. La pureco kaj riĉeco de niaj vivoj dependas de nia senso de valoroj. Fakte, nia juĝo pri supereco kaj malsupereco, kaj nia feliĉo kaj la senso de nia atingo ankaŭ dependas de tiu senso de valoroj.

  Tiuj, kiuj havas malĝustan komprenon pri valoro, havas malĝustan aspiron kaj ili neniam atingos la veran riĉaĵon de vivo.

438
Trezorejo de Vero / 1-7. La rakonto de Devadato
« je: novembro 25, 2013, 06:03:48 atm »
1-7. La rakonto de Devadato

  Kiu surportas sanktan robon,

  Sed ne estas libera de malbono,

  Kaj ne havas sindetenadon kaj kredon,

  Tiu ne konformas al la sankta robo.

  Kiu estas libera de malbono,

  Sin tenas en firma morala konduto,

  Kaj havas sindetenadon kaj plenan kredon,

  Tiu konformas al la sankta robo.

  Restante en Ĝetavana Monaĥejo de Sravastio, la Budho parolis tiujn versaĵojn rilate al Devadato. Foje la du Ĉefaj Disĉiploj forlasis la Budhon kaj iris de Ĝetavano al Raĝagaho. Ĉiu el ili havis sekvantaron de kvincent monaĥoj. La loĝantoj de Raĝagaho duope, triope aŭ grupe donis almozon laŭ sia kutimo al la vizitantoj. Foje en sia danka parolado Sariputo diris: "Laikaj fratoj, se oni donas almozon sed ne proponas al alia tion fari, en la estontaj vivoj li ricevos nur benon de riĉeco sed ne de la propono. Se aliulo proponas al sia najbaro almozdoni sed li mem ne faras tion, en la estontaj vivoj li ricevos la benon de la propono sed ne de la almozdono. Se alia homo nek donas almozon per si mem nek proponas al aliaj tion fari, en la estontaj vivoj li ricevos eĉ ne stomakoplenan putran kaĉon kaj havos vivon mizeran kaj izolitan. Se alia homo ambaŭ donas almozon per si mem kaj proponas al sia najbaro tion fari, en la estontaj vivoj li renaskiĝos en posedo de cent, mil, aŭ cent mil ŝtatoj. Li ricevos ambaŭ benon de la riĉeco kaj propono." Tiel Sariputo predikis la darmon.

  Iu invitis la Honorulon al manĝo, dirante: "Honorulo, bonvole akceptu mian gastigemon morgaŭ." Alia homo donis tukon valoran je cent mil moneroj kiel almozon al la okaziginto de la almozdona ceremonio kaj proponis, ke tiu disponu ĝin se estas manko de la fonduso, aŭ oferu ĝin al monaĥo bezonanta laŭ ilia supozo se ne mankas al la fonduso. Hazarde nenio mankis, do la tuko estis donacota al monaĥo. Ĉar la du Ĉefaj Disĉiploj nur vizitis Raĝagahon de tempo al tempo, do oni donis la tukon al Devadato, kiu ĉiam loĝis en Raĝagaho.

  Jen la okazaĵo. Iuj diris: "Ni oferu ĝin al Estimata Sariputo." Aliaj diris: "Estimata Sariputo ofte venas kaj iras. Sed Devadato ĉiam restas kun ni en la tagoj ambaŭ festaj kaj ordinaraj, kaj li estas ĉiam preta por ni kiel akvujo. Al li ni faru la oferon." Post longa diskutado oni decidis laŭ la plej granda nombro, ke ili oferu la robon al Devadato. Do ili tiel agis.

  Devadato tondis la tukon en du pecojn kaj tinkturis ilin. Li faris pecon da tuko en subveston kaj la alian en supran veston. Poste li eliris en la novaj vestoj. Kiam oni vidis lin sin vestinta en la nova robo, ili diris: "La robo ne konformas al Devadato, sed ĝi konformas al Sariputo. Devadato uzis la tukon kiel suban kaj supran vestojn, kiuj ne konformas al li." La Budho diris: "Monaĥoj, tio ne estas la unua fojo, ke Devadato sin vestas per malkonformaj roboj. En antaŭa vivo li ankaŭ sin vestis per roboj, kiuj ne apartenis al li." Dirinte, li rakontis jenan historion.

  Iam antaŭe, kiam Brahmadato regis en Benareso, tie loĝis elefantĉasisto, kiu sin vivtenis per mortigo al elefantoj. Miloj da elefantoj sin paŝtis en iu arbaro. Iutage, kiam ili iris en la arbaro, ili vidis kelkajn monaĥojn. Ekde tiam, ili ĉiam sin klinis genue antaŭ la monaĥoj por esprimi sian estimon kaj poste preteriris.

  Iutage la ĉasisto de elefantoj vidis tion. Li pensis: "Mi devas tuj trovi flavan robon." Do li iris al la lageto uzata de iu monaĥo. Dum la monaĥo sin banis, lasante siajn robojn sur la bordo, li forŝtelis la robojn. Poste kun lanco en la mano kaj robo sur la kapo kaj korpo li sidiĝis ĉe la vojo, sur kiu venis kaj iris la elefantoj. Vidinte lin, la elefantoj prenis lin kiel monaĥon. Ili esprimis sian estimon al li kaj poste daŭrigis la vojon. Per la lanco li mortigis la elefanton irantan malantaŭe. Depreninte la dentegojn kaj aliajn valorajn korpopartojn, li enterigis la restajn partojn de la morta besto kaj foriris.

  Poste, la estonta Budho, kiu iam renaskiĝis kiel elefanto, fariĝis estro de la elefanta grego. Tiam la ĉasisto ankaŭ aplikis la saman artifikon kiel antaŭe. La Budho trovis la malpliiĝon de siaj sekvantoj kaj demandis: "Kien tiuj elefantoj iris, tiel ke nia grego fariĝis tiel malgranda?" "Ni ne scias pri tio, mastro." La Budho pensis: "Kien ajn ili povis iri, sed ili ne rajtis agi sen mia permeso." Do venis al li suspekto en la menso: "La okazon nepre kaŭzis tiu, kiu sidis ĉe la vojo kun flava robo sur sia tuta korpo. Li estas suspektinda."

  Do la estro de la grego sendis aliajn elefantojn, ke ili iru malrapide en la antaŭo kaj li mem sekvis la elefantojn malantaŭe. Kiam la aliaj elefantoj faris adorkliniĝon kaj preterpasis, la ĉasisto trovis la Budhon alproksimiĝanta. Do li prenis la robon de sur sia korpo kaj elĵetis la lancon. La Budho estis singardema dum la paŝado kaj evitis la lancon per rapida retrosalto. "Tiu viro mortigis miajn elefantojn!" pensis la Budho kaj li sin ĵetis antaŭen por kapti la ĉasiston. La ĉasisto saltis malantaŭ arbon kaj kaŭriĝis. La Budho pensis: "Mi ĉirkaŭprenos la ĉasiston kaj arbon per mia rostro. Mi lin kaptos kaj ĵetos sur la teron!" Ĝuste tiam la ĉasisto elprenis la flavan robon kaj montris ĝin al la elefanto. Vidinte tion, la grandulo pensis: "Se mi ofendos tiun viron, perdiĝos la merito de mia estimo al centoj da budhoj, bodisatvoj, arahantoj kaj monaĥoj." Do li sin pacigis. Poste li demandis al la ĉasisto: "Kial vi agis tiel malice? Vi vin kovris per roboj de tiuj, kiuj liberiĝis de pasioj, sed vi ne estas konforma al la roboj. Tiel agante, vi faris grandan kulpon." Dirinte li kulpigis lin lastafoje: "Tute malĝuste vi agis!"

  Kiam la Budho finis tiun ĉi lecionon, li konigis la rolojn en la sutro Jatako: "En tiu tempo, la elefantĉasisto estis Devadato, kaj la Nobla elefanto, kiu lin kulpigis, estis mi mem. Monaĥoj, tio ne estas la unua fojo, ke Devadato sin vestas per robo malkonforma al li."

  Monaĥo eble makuliĝus per malbono, perdus memregadon kaj atenton al la realeco. Kvankam tia monaĥo surhavas monaĥan robon, li ne konformas al la sanka robo.

  Kiu ajn surportas la monaĥan robon, sin detenas de malbono, bone kondutas kun trankvila menso, regas siajn emociojn kaj atentas pri la realeco, li estas konforma al la sankta robo.

  Komentario

  Monaĥa robo estas simbolo de pureco por monaĥoj. Monaĥo tenas la speciale pretigitan robon kiel sanktaĵon kaj honoraĵon. La budhanoj riverencas estime al la portanto de tiu robo. La robo signifas Samgon, kiu estas parto de la sankta triopo el Budho, Darmo kaj Samgo.

  Kiam iu ordiniĝas kiel budhisma monaĥo, li eksentas, ke li jam forlasis la ordinarecon kaj fariĝis sanktulo. Tiu sento fortiĝas kiam laikaj homoj riverencas al li. La nova "figuro" helpas al la nove ordinita monaĥo komenci la novan vivon de sankteco. La laikaj homoj ankaŭ gajnas inspiron, vizitante kaj adorante la surhavanton de la robo. Do la respekto al la robo estas grava parto de budhana praktikado.

  Jen kial homo kulpa pri sia profano ne konformas al la valoro de la flava robo. Estas profano al la sankta robo, ke ĝin surportas tiu, kiu sin tenas malpura.

439
Esperanta novaĵo / La 47-a elsendo de Retradio BRE
« je: novembro 23, 2013, 09:51:38 atm »
Retradio 2013-11-24

 

Saluton, karaj amikoj!

Nun ni ekdisaŭdigis la 47-an elsendon de Retradio BRE je la adreso:

http://www.budhano.cn/podkasto/?p=1549

Ĉiuj samideanoj estas bonvenaj!

 

Budhisma scio

1-6. La rakonto de Monaĥo Mahakalo

Budhisma muziko

Budhismaj rakontoj

79. La Vizaĝo de Buĉisto  80. Tipa Akcidento en Ĉasado

 

Bonan aŭdeblecon al vi!



440
Verkado kaj tradukado / Re: Dutaga Restado en Esperantujo
« je: novembro 22, 2013, 10:45:51 atm »
Dankon pro via atentigo de erara vorto. Mi funkciigos la registreblecon, kaj bonvolu registri vin en la sistemo de vikio: http://www.budhano.cn/vikio poste vi povos estigi vian kategorion kaj artikolojn.
Post via registrado, bonvolu informi min, ke mi malfunkciigu la registreblecon denove por eviti rugajn kontojn kaj afiŝojn.
Ĉion bonan al vi!

441
Verkado kaj tradukado / Re: Dutaga Restado en Esperantujo
« je: novembro 21, 2013, 06:49:47 atm »
Saluton, kara Verdeca.

  Mi prove faris modifon laŭ mia propra opinio per vikio, kaj metos la modifitan version ĉitie.  Pri la detala modifaĵo vi povas legi en la adreso de mia vikio http://www.budhano.cn/vikio/index.php?title=Dutaga_Restado_en_Esperantujo&action=historysubmit&diff=7955&oldid=7954
Ĉion bonan al vi!

Citaĵo
 Dutaga Restado en Esperantujo

  La plej ĝoja sento venas al esperantisto nur tiam, kiam li havas ŝancon vizaĝe al vizaĝo fari interparoladon kun siaj esperantlingvaj geamikoj diverslandaj kiel gefratoj. Tian senton mi spertis unuafoje antaŭ kelkaj tagoj post mia esperantistiĝo.

  Komence de la oktobro en 2013, mi ricevis telefonan vokon de unu el miaj retaj amikoj. Ŝi starigis al mi demandon, ĉu mi partoprenos en la 7-a jarkunveno de E-komercistoj. Surprizite, mi demandis ŝin: “Kun kia celo?”ĉar mi ne estas komercisto. Ŝi daŭrigis, ke en la jarkunveno oni parolos nur esperante anstataŭ nacilingve. Tion aŭdinte, mi tuj akceptis ŝian proponon, kompreneble kun granda plezuro. Kvankam antaŭe mi partoprenis en esperantaj kongresoj kelkfoje, tamen multaj homoj parolis nur ĉine sed ne esperante. Esperantan etoson mi neniam spertis.

  Informiĝinte, ke ŝi atingis Ŝanhajon per trajno je la 6-a matene en la 1-a de novembro. Post mia matenmanĝo mi tuj veturis al la jarkunvena urbo Suzhou per mia aŭto kun espero, ke mi povos renkonti ŝin en la hotelo. Post ĉirkaŭ unŭora veturado mi atingis la hotelon. Enirinte en la akceptejon de la hotelo, mi trovis neniun amikon, ĉar mi venis tro frue. Fumante, mi atendis kaj atendadis. Post duonhoro du homoj kune eniris en la akceptejon, sed mi ne sciis, kiuj ili estas. Ni interŝanĝis nur rigardojn kaj ankaŭ ili atendis sidiĝinte. Aŭto haltiĝis ekster la pordo de la hotelo, kaj kelkaj homoj elaŭtiĝis. Tri el ili estas konataj de mi. Ili estas Ĉielismo, Leandro kaj Aldreno. Vidinte ilin, mi tuj stariĝis kaj salutis ilin en Esperanto. Kaj tiel mi komencis mian esperantan vivon en la jarkunveno. Ekster mia atendo, la aliaj du geamikoj ankaŭ stariĝis kaj parolis esperante kun miaj amikoj ĉar ankaŭ ili venis al la hotelo por partopreni en la jarkunveno. Unu el ili nomiĝas Fortego, kaj li ankaŭ estas mia retamiko. Inter la elaŭtiĝintoj troviĝis trezoro, mia malnova amiko nur interreta, sed mi ne konis lin. Li prezentis sin al mi, ke li estas Trezoro. Post kelkaj vortoj ni ambaŭ venis al la sama dulita ĉambro de la hotelo. Sekve la partoprenantoj venis al la hotelo unu post alia.

  Ni havis tagmanĝon en restoracio tre proksima al la hotelo. Dum nia tagmanĝo venis iu bela virino en bonkvalitaj vestoj. Enirinte nian manĝoĉambron, ŝi demandis, kiu estas verdeca. Kvankam mi konatiĝis kun ŝi antaŭ pli ol 7 jaroj interrete, tamen ni neniam renkontiĝis persone. Tiam sidante ĉe la pordo de la manĝoĉambro, mi fumis. Ŝi balaiis la tutan manĝoĉambron per sia rigardo, trovis la fumanton, kaj perceptis, ke tiu estas verdeca. Ankaŭ mi sentis, ke ni estas malnovaj amikoj nerenkontitaj dum longa tempo.

  Posttagmeze ni ripozis en la hotelo pro laciĝo de longtempa veturado.Vespermanĝinte, ni piede vizitis la bibliotekon de iu lernejo por partopreni en la interkonatiĝa vespero. La luksa biblioteko tuj pleniĝis de ĝojo ĉar ĉiuj partoprenantoj estis tre ĝojaj. Nia interkonatiĝa vespero finiĝis ĝis profunda nokto.

  La sekva mateno estas 2-a de novembro, sabato. Packoro ankaŭ venis al nia jarkunveno laŭ mia invito. Ankaŭ ŝi estas unu el miaj retamikoj antaŭe neniam renkontitaj. Bedaŭrinde mankis al ŝi libera tempo, do ŝi devis hejmenreveni post la tagmanĝo. Renkontiĝi kun ŝi estas granda plezuro por mi.

  Posttagmeze nia jarkunveno daŭris. Kvankam la enhavo ne tre interesis min, tamen la esperanta parolado plaĉis al miaj oreloj. Vespere mi veturigis du alilandajn amikojn al la centro de la urbo Suzhou per mia aŭto. La antikvaj konstruaĵoj mirigis ilin, kaj sur la homplenaj stratoj ni multe parolis pri diversaj temoj. Ja interesan tempon mi havis.

  Estas mencinda, ke en la jarkunveno mi havis bonŝancon unuafoje renkontiĝi ankaŭ kun aliaj retamikoj de mi. Ili estas Etnan, Kamelia kaj Fabina.

  Dimanĉe, ni devis foriri kontraŭvole post la tagmanĝo. Kun granda bedaŭro ni adiaŭis unu de la alia kaj mi hejmenveturis kun espero, ke post laŭeble plej mallonga tempo ni povos refoje renkontiĝi.

442
Trezorejo de Vero / Re: 1-6. La rakonto de Monaĥo Mahakalo
« je: novembro 21, 2013, 05:04:17 atm »
Dankon por via zorgema laboro, koncerne erarojn. Mi trovis aliajn, ekz. en la unuaj frazoj, kiel "Al tuj, kiuj komtemplas malplaĉaĵojn", ĉu devus esti: "Al tIuj, kiuj koNtemplas malplaĉaĵojn"?
Komence de la dua paragrafo, mi trovis "memsa", kiu kondukas al "mensa". Ĉu vi konsentas ?
En la tria paragrafo, denove "KoMtemplado" eraras ! En la sama paragrafo, ĉu "punkteca" rilatas al makuloj, kiujn povus porti la beston aluditan (nome la bovon).
Mi relegis la tutan tekston. Mi esperas, ke ni ne retrovu aliajn malglataĵojn.
Amike.
Petro

Dankon por via refoja tralegado. Jes, en la antaŭa versio troviĝas ankoraŭ tajperaroj:
"memsa" devas esti "mensa".
"komtemplado" devas esti "kontemplado"
En la nova modifo mi ŝanĝis la vorto "punkto" per "makulo", kiu estas pli taŭga.
Mi faris alian modifon en la tuta traduko, kaj faros tion antaŭ mia voĉlegado, por ke estas malplej da eraroj en la traduko.
Ĉion bonan al vi!

443
Trezorejo de Vero / Re: 1-6. La rakonto de Monaĥo Mahakalo
« je: novembro 19, 2013, 04:28:36 atm »
Dankon por viaj atenta tralegado kaj atentigo pri miaj eraroj.
En la traduko "domastroj" estas tajperaroj de "dommastroj", "krimaciistino" estas tajperaro de "kremaciistino", "vaĵo" estas tajperaro de "varo" kaj "malĝojs" estas tajperaro de "malĝojis".

La tekston mi tradukis el la anglalingvo, kaj de tempo al tempo en miaj tradukoj aperis anglecaj frazoj malplaĉaj. Do mi pli atentos pri tio ŝanĝos la malonan stilon dum miaj verkado kaj tradukado.

Mi faris alian modifon al mia traduko kaj faros postajn ĝis ĝi estos laŭeble plej bona.

Ĉion bonan al vi!

444
Trezorejo de Vero / 1-6. La rakonto de Monaĥo Mahakalo
« je: novembro 18, 2013, 05:25:46 ptm »
    1-6. La rakonto de Monaĥo Mahakalo
    

  Kiel vento al malforta arbo,

  Marao venkas tiel facile al tiuj,

  Kiuj revas pri beleco,

  Vivas kun sensoj ne regitaj,

  Sin tenas malmoderaj en manĝado,

  kaj ne havas diligentecon kaj firman volon.
  

  Kiel vento ne povas movi ŝtonan monton,

  Marao ne povas venki al tiuj,

  Kiuj kontemplas malbelecon,

  Vivas kun sensoj bone regitaj,

  Sin tenas moderaj en manĝado,

  Kaj plenas de fido kaj diligenteco.

  Restante en la najbara urbo Setavjo, la Budho diris tiujn versaĵojn rilate al Mahakalo kaj lia frato Ĉulakalo. Ĉulakalo, Maĝihimo Kalo kaj Mahakalo estis fratoj kaj ĉiu el ili havis sian propran familion en Setavjo. Ĉulakalo kaj Mahakalo estis la fratoj plej aĝa kaj plej juna respektive. Ili kutime vojaĝis eksterlande kun karavano de kvincent ĉaroj kaj alportis varojn hejmen por vendi. Maĝihimo Kalo vendis la varojn, kiujn la fratoj aĉetis. Foje, ambaŭ fratoj veturis al Sravastio kun kvincent ĉaroj plenaj de diversaj varoj. Haltinte inter Sravastio kaj Ĝetavano, ili maljungis la brutojn. En la vespero Mahakalo vidis, ke noblaj disĉiploj loĝantaj en Sravastio iras kun floroj kaj incenso en la manoj por aŭskulti la Darmon. “Kie ili iras?” li demandis. Ricevinte la respondon, ke ili iras aŭskulti la Darmon, li pensis: “Ankaŭ mi iros.” Do li diris al sia frato: “Kara frato, gardu niajn ĉarojn. Mi iros aŭskulti la Darmon.” Do li iris al la Budho, esprimis sian estimon kaj sidiĝis en la ekstera vico de la aŭskultantoj.

  Tiutage la Instruisto predikis la Darmon orde laŭ mensa stato de Mahakalo, kaj citis unu sutron pri ĝeno de sufero, kaj alian sutron pri la kulpo, malsaĝo kaj malpureco de sensaj plezuroj. Aŭdinte la predikadon, Mahakalo monaĥiĝis ĉe la Instruisto. Ĉulakalo same fariĝis monaĥo, sed li pensis en la menso: “Post iom da tempo mi reiros al la ordinara mondo por preni mian fraton kun mi.”

  Post iom da tempo, Mahakalo fariĝis bikŝuo. Li iris al la Instruisto kaj demandis lin: “Kiom da devoj estas en nia religio?” La Instruisto informis lin, ke estas du. Mahakalo diris: “Estimata Sinjoro, mi monaĥiĝis en maljuneco. Do mi ne kapablas plenumi la Devon de lernado, sed mi povas plenumi la Devon de kontemplado.” Laŭ lia peto, la Instruisto lernigis al li praktiki meditadon en tombejo, kio kondukos lin al Arahanteco. Li kutime iris al la tombejo kiam ĉiuj enlitiĝis en la nokto, kaj revenis al la monaĥejo antaŭ la ellitiĝo de aliaj je la tagiĝo. Tiam subita malsano trafis junulinon, kaj apenaŭ ŝi malsaniĝis en la vespero, ŝi tuj mortis sen signo de maljuneco kaj malforteco. En tiu vespero, ŝiaj familianoj kaj amikoj portis ŝian kadavron al bruligejo kun lignaĵo, oleo kaj aliaj bezonaĵoj. Ili diris al la kremaciistino de la bruligejo: “Bruligu ĉi tiun kadavron.” Paginte la kutiman kotizon, ili transdonis la kadavron al ŝi kaj foriris. Kiam la kremaciistino deprenis la vestaĵon de la junulino kaj vidis ŝian belan orkoloran korpon, ŝi tuj pensis: “La korpo estas taŭga objekto de meditado por montri al la Honorulo.” Do ŝi iris al Mahakalo, salutis al li kaj diris: “Mi havas bonegan objekton de meditado. Mi petas, ke vi rigardu ĝin, Honorulo.” “Tre bone,” diris Mahakalo. Do li aliris, petis ŝin depreni la tukon kovrantan la kadavron kaj atente esploris la mortinton de la plandoj ĝis la harpinto. Poste li diris: “Metu la belan orkoloran korpon en la fajron, kaj bonvolu informi min tuj kiam la fajro ekbruligis ĝin.” Dirinte, li revenis al sia propra loko kaj sidiĝis. La kremaciistino faris laŭ la peto. Mahakalo iris al la kadavro kaj fiksrigardis ĝin. Kiam la flamo tuŝis la karnon de la kadavro, la koloro de la kadavro similis al tiu de makula bovo; la piedoj etendis kaj pendis sube; la manoj kurbiĝis falde kaj la frunto perdis la haŭton. La monaĥo pensis: “Jam putris kaj detruiĝis la korpo, kiu ĵus allogis la vidantojn el la sankta mondo.” Reveninte al sia tranoktejo, Mahakalo sidiĝis kaj klare kontemplis pri la putriĝo kaj morto. Li disvolvis la spiritan enrigardon kaj atingis Arahantecon kune kun supernaturaj povoj.

  Post kiam Mahakalo fariĝis arahanto, la Budho atingis Setavjon kaj iris en la Simsapan arbaron vojaĝante de loko al loko kun amaso da monaĥoj. Informiĝinte, ke la Budho jam atingis, la edzinoj de Ĉulakalo pensis: “Nun ni rehavigos la edzon al ni.” Do ili iris inviti la Budhon. Antaŭ la vizito fare de la Budho, monaĥo kutime iris antaŭe por doni atentigon. Kiam Ĉulakalo revenis hejmen por pretigi la almozdonon, liaj edzinoj forrabis liajn robojn. La ok edzinoj de Mahakalo ankaŭ pensis, ke ili povos revenigi la edzon por si mem. Iutage, ili aranĝis almozdonon al la Budho kaj disĉiploj. Poste ili petis al la Budho lasi Mahakalon malantaŭe por plenumi la benan formalaĵon pro ilia bonfaro. La Budho lasis Mahakalon en la estinta domo kaj foriris kun aliaj disĉiploj.

  Kiam la Budho atingis la vilaĝan pordon, la monaĥoj malĝojis kaj diris: “Kion faris la Budho! Ĉu li faris tion intence aŭ ne? Hieraŭ Ĉulakalo reiris hejmen kaj renkontis la finon de sia monaĥa vivo. Sed hodiaŭ alia monaĥo reiris. Tia afero neniam okazis antaŭe.” Sed la Budho sendis Mahakalon hejmen, kaj daŭrigis sian vojon. La monaĥoj diris: “La monaĥo Mahakalo estas virta kaj honesta. Ĉu ili ankaŭ ĉesigos lian monaĥan vivon?” La edzinoj de Mahakalo klopodis laikigi lin, sed li supreniris en la aeron per sia supernatura povo de arahanto. Li tuj aperis antaŭ la Budho kiam la Budho recitis tiujn versaĵojn. Monaĥo Mahakalo riverence esprimis sian estimon al la Budho kaj la Budho diris al aliaj monaĥoj, ke ili faris eraron pri Arahanto Mahakalo komparante lin kun Monaĥo Ĉulakalo.

  Se oni ofte pensas pri la malboneco de sensaj plezuroj, vivas kun siaj sensoj bone regitaj kaj sin tenas moderaj en manĝado, ili sin dediĉas al la Instruo kaj persistas en orda praktikado. Tiaj homoj estas ne venkeblaj de emocioj kiel ŝtona monto ne movebla de vento.

  Se oni alkroĉiĝas al la sensaj plezuroj, vivas kun sensoj neregitaj, kaj sin tenas malmoderaj en manĝado, ili estas malviglaj kaj havas malfortan persistemon kaj malfirman volon. Emocioj venkas tiajn homojn tiel facile kiel vento subigas malfortan arbon.

  Komentario

  Tiuj, kiuj havas false optimisman ideon, kaj pensas, ke la vivo estas lito de sendornaj rozoj, ili atentas nur pri la plezura flanko de la vivo kaj ignoras la malplezuran flankon. Rezulte de tio, ili sin alkroĉis al aferoj kaj diras “Tio estas mia.” aŭ “Tio estas mi mem.” Kiam tiuj aferoj alkroĉitaj de ili ŝanĝiĝis kaj disiĝis, ili lamentis, ke iliaj havaĵoj aŭ ili mem detruiĝis kaj mortis. Tiuj, kiuj rigardas la malplezuran flankon de la vivo kiel dornojn de rozoj, havas malfortan alkroĉiĝemon. Kiam okazas la sama afero, la ŝanĝiĝo kaj disiĝo de la alkroĉitaj aferoj ne donas al ili multe da doloro kaj majĝojo.

  La paro da versaĵoj montris la metodon trovi feliĉon en la vivo per senkroĉiĝo al la mondaj aferoj. La unua ŝtupo por tio estas reala penso. Regi sensojn povas haltigi la reagon al plezura kaj malplezura cirkonstancoj kun emocioj de deziro kaj abomeno. Ekzercoj de sindetenado en nia manĝado kaj venko al maldiligenteco estas necesaj por daŭrigi la praktikadon koncentri nian atenton sur ĝustaj aferoj, kaj klarigi nian menson pri emociaj alkroĉiĝoj.

445
Verkado kaj tradukado / Re: Dutaga Restado en Esperantujo
« je: novembro 17, 2013, 08:38:00 ptm »
Mi nur tralegis rapide pro okupiteco, kaj poste mi volas modifi ĝin laŭ mia volo per mia vikio.

446
Esperanta novaĵo / La 46-a elsendo de Retradio BRE
« je: novembro 16, 2013, 10:28:38 ptm »
  Saluton, karaj amikoj!
  Nun ni ekdisaŭdigis la 46-an elsendon de Retradio BRE je la adreso:
  http://www.budhano.cn/podkasto/?p=1543
  Ĉiuj samideanoj estas bonvenaj!

  Sendlisto
  Budhisma scio
  1-4. La rakonto de Kalijakini
  1-5. La rakonto de Kosambiaj monaĥoj
  Budhisma muziko
  Trankvileco kaj senĝeneco
  Budhismaj rakontoj
  77. Virinoj en Porkejo
  78. Ekzekuto de Tondro

  Bonan aŭdeblecon al vi!

447
En ĉinio ne mankas legemuloj de esperantaj libroj, tamen antaŭe estis ege malfacile por ili aĉeti eksterlandajn eldonaĵojn en Esperanto. En la nuna tempo, aĉeti kaj legi eksterlandajn esperantajn ne plu estas vana sonĝo. Estas du manieroj por havigi esperantajn legaĵojn. Unu el ili estas elŝuti elektronikajn librojn el la interreto, dum la alia estas aĉeti librojn rekte el retbutiko.
En ĉinio estas du specaj retbutikoj. Unu estas por malnovaj libroj kiel http://www.kongfz.com kie mi aĉetis multajn eksterlandajn librojn, certe malnovajn kun tre malalta prezo. La alia estas retbutikoj por novaj libroj, kiel http://www.dangdang.com http://www.amazon.cn kie mi frekventis antaŭ ne longe kaj ĉiam povis trovi deziratajn librojn.
Do legemaj samideanoj, bonvolu memori suprajn adresojn por ke vi kontentigu vian legemon pri eksterlandaj libroj.
Ĉion bonan al vi!

448
Esperanta biblioteko / Elŝuteblaj elibroj en Esperanto
« je: novembro 15, 2013, 09:50:24 ptm »
En la suba retadreso estas dek sep elektronikaj libroj elŝuteblaj. Se vi ŝatas legi, bonvolu elŝuti kaj ĝui la interesan legadon.

http://esperanto.org/Ondo/Libroj/Libroj.php

449
Verkado kaj tradukado / Re: Dutaga Restado en Esperantujo
« je: novembro 15, 2013, 08:55:15 atm »
Estas ege ĝuindaj la vere esperantaj etosoj, do dankon al vi pro la divido de via feliĉo. Antaŭe, kiam mi memlernis Esperanton, ankaŭ mi sopiregis, ke mi havos bonan ŝanĉon por renkonti miajn amikojn por interbabili esperante.

450
Trezorejo de Vero / 1-5. La rakonto de Kosambiaj monaĥoj
« je: novembro 15, 2013, 07:57:26 atm »
  1-5. La rakonto de Kosambiaj monaĥoj

  Kverelantoj ne konscias,

  ke ni mortos en tiu ĉi mondo.

  Ĉesas la kverelado de tiuj,

  Kiuj konscias tion.

  Restante en Ĝetavana Monaĥejo de Sravastio, la Budho recitis tiun versaĵon rilate al la monaĥoj de Kosambio.

  El la monaĥoj de Kosambio formiĝis du grupoj. Unu grupo sekvis majstron de Vinajo dum la alia sekvis majstron de budha instruo. Foje ili kverelis inter si pri malgranda regulo de Vinajo. Eĉ la Budho ne povis ĉesigi ilian kvereladon. Do li forlasis ilin kaj sole ekpasigis Vasaon, la religian retiriĝon, en Rakita Bosko ĉe Parilejaka arbaro dum la pluva sezono. Tie li estis prizorgata de elefanto.

  Informiĝinte, kial forlasis la Budho, la laikaj budhanoj de Kosambio rifuzis almozdoni al la restaj monaĥoj. Pro tio la monaĥoj konsciis pri sia eraro kaj interpaciĝis. La laikaj budhanoj ankoraŭ ne traktis ilin tiel respektoplene kiel antaŭe ĝis ilia konfeso al la Budho pri sia kulpo. Sed la Budho restis malproksime kaj tiam estis en la mezo de la Vasao, do la kosambiaj monaĥoj pasigis la Vasaon mizere kaj malfacile.

  En la fino de la Vasao, Anando kaj multaj monaĥoj iris al la Budho kaj transdonis la mesaĝon de Anatapindiko kaj aliaj laikaj disĉiploj por peti lin reveni. Post nelonge la Budho revenis al Ĝetavana monaĥejo en Sravastio. La monaĥoj sekvis lin tie, genuiĝis kaj konfesis sian kulpon. La Budho riproĉis ilin pri ilia malobeemo al li. Li atentigis al ili, ke ili ĉiuj mortos iutage, do ili devas ĉesigi la kvereladon kaj ne plu konduti kvazaŭ ili neniam mortus.   

  Multaj el ni ne volas alfronti la realecon de efemereco kaj morto. Ni kverelas unu kun alia kvazaŭ ni vivus por eterne ĉar ni forgesas la fakton, ke nia vivo estas mallonga. Sed se ni alfrontas la fakton de morto, niaj kvereladoj ĉesiĝos. Ni konscios pri la malsaĝo de batalado kiam ni estas destinitaj al morto. Ekscitite de emocioj, kiuj nebuligis nian penson, ni ne povas vidi la veron pri la vivo. Sed kiam ni vidas la veron, niaj pensoj liberiĝos de emocioj.

  Komentario:

  La esenco de Budhismo estas alfronti realecon de morto kaj efemereco. Ni suferas ĉar ni tenas nin for de realeco, misgvidite de emocioj. Emocioj kontraŭas al realeco, do ili estas destine venkita de realeco. Kiam ni alfrontas la realecon de morto, ĉesiĝos ne nur la kolero, sed ankaŭ ĉiuj egoismaj emocioj. Ekzistas nenio alia ol reala penso, kiu ĉesigas ĉiujn malfeliĉojn. Tiuj, kiuj ne alfrontas realecon laŭ budhisma metodo, konstante deprimiĝas, koleras kaj suferas en malbona konsekvenco.

  Ĝenerale oni ne konscias, ke morto falos al ili iutage. Ili agas ignorante tiun ĉi universalan veron. La kultivadon de virtoj ofte malatentis ambaŭ monaĥoj kaj laikaj homoj, kiuj ignoras la morton kaj opinias, ke ili estas senmortaj. Ili sin miksas en konfliktoj kaj disputadoj, kaj ofte afliktiĝas kun siaj esperoj kaj aspiroj detruitaj. De tempo al tempo ili prokrastas sian laboron kun espero fari ĝin en granda skalo estonte, sed rekoltas nenion plenumitan. Do estas prave, ke oni devas pensi pri morto ĉiutage.

  Atenti pri morto estas centro de budhisma metodo kompreni la veran naturon de vivo. En tiu ĉi mondo estas diversprofesiaj homoj, kiuj ege malamas la vorton “morto”, des malpli pensi pri ĝi. Sorĉite de longa vivo, bona farto, juneco kaj prospero, ili tute forgesas la fakton, ke ili estas destinitaj al morto. Droninte en tiuj efemeraj plezuroj de kvin sensoj, ili nur serĉas materian kontentecon en tiu ĉi mondo. Tute ignorante la estontan vivon, ili nur diboĉas en malvirtaĵoj per korpo, penso kaj parolo. Ili rigardas la efemeran vivon eterna. La Budho predikis tiujn vortojn por estigi malkontentecan konscion de tiuj homoj blindaj kaj sensciaj, por ke ili havu malpli da doloro kaŭzita pro disiĝo de parencoj, infanoj, riĉeco kaj havaĵo, kaj ke li povos radikigi la doktrinon de eferereco en ĉiuj homoj, konvinki ilin pri la nekontentigebleco de vivo kaj gvidi ilin al atingo de eterna trankvileco.

  Tiu, kiu ne komprenas la budhisman doktrinon, estas sorĉita de longa vivo kaj sin opinias senmorta kvankam li vidis multajn mortojn ĉirkaŭe; li estas sorĉita de bona farto kaj sin opinias libera de malsano kvankam li vidis sennombrajn malsanulojn ĉirkaŭe; li estas sorĉita de juneco kaj sin opinias kiel iun, kiu ne estas destinita al maljuneco, kvankam li vidis nemalmultajn maljunulojn; li estas sorĉita de riĉeco kaj prospero kvankam li vidis nekalkuleblajn homojn malriĉiĝintaj pro perdo de havaĵo; kaj li neniam pensas momenton, ke li ankaŭ eble falus en tian staton.

Paĝoj: 1 ... 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 [30] 31 32 33 34 35 36 37 38 39 40 41 42 43 44 45 ... 52