Montri afiŝojn

En tiu ĉi paĝo vi povas rigardi ĉiujn afiŝojn faritajn de tiu ĉi forumano. Notu, ke vi povas vidi afiŝojn nur en partoj de la forumo por kiuj vi nun havas atingopermeson.


Mesaĝoj - Miaohui

Paĝoj: 1 ... 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 [27] 28 29 30 31 32 33 34 35 36 37 38 39 40 41 42 ... 52
391
Sutro de cent paraboloj / 10. Konstruado de trietaĝa domo
« je: februaro 02, 2014, 05:45:04 ptm »
  10. Konstruado de trietaĝa domo

  Antaŭe vivis malsaĝa riĉulo, kiu sciis nenion. Kiam li vizitis alian riĉulon, li vidis ĉe la gastiganto trietaĝan domon altan, majestan, vastan kaj helan. Li ekŝatis ĝin kaj pensis: "Mi ne estas malpli riĉa ol li, do kial mi ne konstruigu tiel belan etaĝdomon?"

  Li tuj alvenigis ĉarpentiston kaj demandis: "Ĉu vi kapablas konstrui etaĝdomon tiel belan kiel tiun de la alia riĉulo?"

  La ĉarpentisto respondis: "Jes, lia etaĝdomo estis konstruita de mi mem."

  La riĉulo ordonis: "Ekkonstruu tian etaĝdomon por mi hodiaŭ."

  La ĉarpentisto ekkonstruis fundamenton por la etaĝdomo.

  Vidinte tion, la riĉulo ne komprenis la intencon de la ĉarpentisto. Li do demandis suspekteme: "Kion vi faras?"

  La ĉarpentisto respondis: "Mi konstruas trietaĝan domon."

  La malsaĝulo diris: "Mi ne volas la malsuprajn du etaĝojn de la domo. Konstruu por mi nur la plej supran etaĝon."

  La ĉarpentisto respondis: "Tute neeble! Kiel oni povas konstrui la duan etaĝon sen la unua, kaj la trian etaĝon sen la malsupraj du etaĝoj?"

  La malsaĝulo ripetis: "Mi ne volas la malsuprajn du etaĝojn. Konstruu por mi nur la supran etaĝon."

  Aŭdinte tion, oni mokridis lin, dirante: "Kiu povas konstrui la supran etaĝdomon sen malsupraj!"

  Iuj el la kvar specaj disĉiploj de la Budho nek praktikas diligente nek estimas la Tri Juvelojn. Ili estas maldiligentaj en strebo al la sukceso, sed ili diras: "Mi ne volas la malsuperajn tri atingojn. Mi nur deziras la atingon de arahanto." Oni mokas ilin kiel la malsaĝulon.

392
Sutro de cent paraboloj / 9. Laŭdo pri merito de la patro
« je: februaro 02, 2014, 05:37:24 ptm »
  9. Laŭdo pri la merito de la patro

  Antaŭe iu laŭdis pri la virto de sia patro, dirante: "Mia patro estas bonkora. Li nek malhelpas nek ŝtelas. Li estas honesta kaj oferema."

  Aŭdinte tion, malsaĝulo diris: "La virto de mia patro estas pli granda ol tiu de la via."

  La aliaj homoj demandis: "Bonvolu diri al mi, kian virton via patro havas?"

  La malsaĝulo respondis: "Mia patro abstinas de volupto ekde sia infaneco kaj sin tenas pura kontraŭ seksumado."

  Oni diris: "Se via patro abstinas de volupto, kiel li povus generi vin?" Ĉiuj ridis pri tio.

  Sensaĝa homo en la mondo volas laŭdi pri la virto de iu alia, sed kaŭzas al tiu humiligon pro sia senscieco pri la fakto. Ili similas al la malsaĝulo, kiu deziris laŭdi la patron, sed rezultigis eraron.

393
Esperanta novaĵo / La 57-a elsendo de Retradio BRE
« je: februaro 02, 2014, 08:56:12 atm »
Retradio 2014-02-2
 Saluton, karaj amikoj!
 Nun ni ekdisaŭdigis la 57-an elsendon de Retradio BRE je la adreso: http://www.budhano.cn/podkasto/?p=1596
Ĉiuj samideanoj estas bonvenaj!
Elsendlisto
 Budhisma sutro
 7. Malsaĝulo prenis aliulon kiel sian fraton
 8. Paŝtisto ŝtelis vestaĵojn el la reĝa trezorejo
Rakonto de Sutro Damapado
 2-4. La rakonto de Malsaĝula Festivalo
Muziko
 Feliĉo
Amo al la vivoj
 Postskribo-1

Bonan aŭdeblecon al vi!

394
Trezorejo de Vero / 2-4. La rakonto de Malsaĝula Festivalo
« je: januaro 29, 2014, 02:59:33 ptm »
  2-4. La rakonto de Malsaĝula Festivalo

  Homo sen saĝo

  Diboĉas malatenteme.

  Saĝuloj prenas atentemon

  Kiel grandan trezoron.

  Ne diboĉu en malatentemo.

  Ne proksimiĝu al sensaj plezuroj.

  Homoj atentemaj kaj meditemaj

  Atingas abundan feliĉon.

  Dum sia restado en Ĝetevana Monaĥejo, la Budho parolis tiujn versojn rilate al la Bala-Nakata festivalo, kiu signifas la festivalon de malsaĝuloj.

  Iutage oni okazigis festivalon de malsaĝuloj en Sravastio. Homoj kutime ŝmiris siajn korpojn per cindro kaj bovfekaĵo en la malsaĝula festivalo, kaj vagis ĉirkaŭe parolante diversajn krudajn vortojn dum longa periodo de sep tagoj.

  Tiam oni ne plu esprimis respekton al la familianoj, amikoj kaj monaĥoj kiam ili renkontis ilin, sed insultadis ilin per krudaj vortoj starante antaŭ la pordo. Tiuj, kiuj ne plu povis elteni la krudajn vortojn, devis pagi al la okazigantoj duonon, kvaronon aŭ eĉ moneron laŭ sia riĉeco. La okazigantoj de la ferio kutime alprenis la monon kaj forlasis iliajn domojn.

  Tiam en Sravastio vivis kvin milionoj da noblaj disĉiploj. Ili sendis mesaĝon al la instruisto: "Estimata sinjoro, ni petas, ke la Budho ne iru en la urbon kun amaso de monaĥoj dum sep tagoj. Ili restu en la monaĥejo anstataŭe." Dum sep tagoj la noblaj disĉiploj pretigis kaj donis manĝaĵojn al la monaĥoj en la monaĥejo sen forlasi siajn domojn.

  Post finiĝo de la festivalo en la oka tago, oni invitis la monaĥan komunumon, kondukis monaĥojn en la urbon kaj donis al ili abundajn oferaĵojn. Sidiĝinte respektoplene ĉe unu flanko, ili diris al la Budho: "Estimata Sinjoro, ni pasigis lastajn sep tagojn malfeliĉe. Niaj oreloj preskaŭ eksplodis de krudaj paroloj fare de malsaĝuloj. Neniu el ili montris respekton al aliaj, kaj pro tio ni detenis vin de enurbiĝo. Ni mem ankaŭ ne iris el la domoj."

  Aŭdinte ilian diron, la Budho respondis: "Malsaĝaj homoj tiel kondutas laŭ sia propra maniero. Sed saĝuloj tenas atentemon kiel sian valoran trezoron, kaj fine atingas grandan sukceson de nirvano."

  Ekspliko:

  Malsaĝaj homoj senbride diboĉas en distriteco. Sed la saĝaj homoj tenas atentemon kiel valoran trezoron. La malsaĝuloj havas vivon de sensa plezuro. Ili absorbiĝas nur en ĉasado al tio, kio tute ne utilas al la spirita progreso. Oni bezonas riĉecon por atingi mondajn celojn. En la sama maniero, ni ankaŭ bezonas iom da riĉeco por akiri spiritan atingon, sed la riĉeco estas atentemo.

  Ne dronu en malatentemo. Evitu deziron al sensaj plezuroj, kio ajn estas ilia naturo. La atentema homo havas trankvilan menson kaj ili atingos grandan feliĉon.

  Jen alia komentario:

  El sensa dependo estiĝas deziro, kiu, kiel senscieco, estas alia grava faktoro en la "dependa origino". Krociĝo, deziro kaj inklino estas la aspektoj de la dependa origino. La dependa origino estas la aspekto de la dua Nobla Vero. Deziro estas triopa-- nome: la deziro al sensaj plezuroj, la deziro al sensaj plezuroj, kiu havas rilaton kun vidpunkto de eternismo, t. e. ĝui plezurojn kun opinio, ke ĉio restas eterna, kaj la deziro al sensaj plezuroj, kiu havas rilaton kun vidpunkto de nihilismo, t. e, ĝui plezurojn kun opinio, ke ĉio pereas post homa morto. La lasta havas starpunkton de materialismo. Tion oni ankaŭ interpretas kiel krociĝon al forma kaj senforma statoj respektive. Kutime tiuj du terminoj prezentiĝas per deziroj al ekzisteco kaj neekzisteco. Ekzistas ses specaj deziroj konformaj al ses sensaj objektoj, kiaj formo, sono kaj aliaj. Ili fariĝas dek du kiam oni rigardas ilin kiel la internan kaj eksteran. Oni deduktas ilin kiel tridek ses kiam oni rigardas ilin kiel estintecon, estantecon kaj estontecon. Kiam ili estis triobligitaj per estontaj tri specaj deziroj, la sumo atingas cent ok. Homoj en la mondo nature intensigas sian deziron al sensaj plezuroj. Estas tre malfacile venki sensajn dezirojn. La plej potencaj faktoroj en la cirklo de vivo estas iluzio kaj deziro, kiuj estas du ĉefaj kaŭzoj de la dependa origino. Iluzio funkcias kiel estinta kaŭzo en la nuna tempo, kaj deziro estas la nuna kaŭzo, kiu funkcias en la estonteco. La dependanto de deziro estas kapto, kiu estas forte deziranta. Deziro similas al palpado en la mallumo por ŝtelado. Kapto rilatas al reala ŝtelado de objekto. Kapto estas kaŭzita de ambaŭ krociĝo kaj eraro. Ĝi estigas falsajn opiniojn pri "mi" kaj "mia". Kapto estas kvaropa-- nome: senso, falsaj vidpunktoj, krociĝo al ritoj aŭ ceremonioj, kaj teorio de spirito.

395
  8. Paŝtisto ŝtelis vestaĵojn el la reĝa trezorejo

  Iam antaŭe paŝtisto priŝtelis trezorejon de la reĝo kaj forkuris malproksimem. La reĝo elsendis homojn al diversaj lokoj por kapti lin. Fine oni trovis kaj eskortis lin al la reĝo. La reĝo demandis, de kie li havigis al si la vestaĵojn. Li respondis: "La vestaĵojn mi heredis de mia avo."

  La reĝo ordonis, ke li sin vestu per la vestaĵoj. La vestaĵoj ne apartenis al la paŝtisto, do li tute ne sciis kiel sin vesti per ili konvene. Li surpiedigis tion, kion oni portis sur la manoj kaj surkapigis tion, kion oni surhavis ĉirkaŭ la talio.

  Vidinte tion, la reĝo kunvenigis la korteganojn kaj parolis pri tio. Li diris al la ŝtelisto: "Se la vestaĵoj apartenus al via avo, vi devus scii kiel surporti ilin. Kiel vi surportis ilin malkonvene kaj surmetis la suprajn vestaĵojn malsupre? Pro via fuŝaĵo oni scias bone, ke la vestaĵoj ne apartenas al vi, sed estas priŝtelitaj de vi."

  Mi prenas la rakonton kiel simbolon. La reĝo simbolas la Budhon kaj la trezoro simbolas la Darmon. La malsaĝa paŝtisto simbolas kredantojn de aliaj religioj. Preninte la budhan instruon, ili metas ĝin en sian doktrinon kiel sian propran scion. Tamen pro ilia nekompreno al ĝi, ili uzas ĝin malĝuste kaj mistifikas aliajn homojn, anstataŭ klarigi la veran signifon. Ili similas al la paŝtisto, kiu ŝtelis trezorajn vestaĵojn de la reĝo, sed nek sciis detale pri ili, nek povis sin vesti per ili konvene.

396
Sutro de cent paraboloj / 7. Malsaĝulo nomi aliulon kiel sian fraton
« je: januaro 27, 2014, 08:39:49 atm »
  7. Malsaĝulo prenis aliulon kiel sian fraton

  Antaŭe vivis homo ne nur bela kaj saĝa, sed ankaŭ senkompare riĉa. Ĉiuj laŭdis lin.

  Vidinte tion, malsaĝulo prenis lin kiel sian fraton por peti lian monon je bezono, sed ne plu nomis lin frato kiam li havis ŝuldon.

  Aliaj homoj diris al la malsaĝulo: "Kiel malsaĝa vi estas! Kial vi nomis lin frato kiam vi bezonis monon sed ne plu rigardas lin kiel vian fraton kiam li ŝuldas?"

  La malsaĝulo respondis: "Mi rigardis lin kiel mian fraton nur por peti monon de li, sed fakte li tute ne estas mia frato. Do kiam li ŝuldas, mi ne plu nomas lin frato."

  Neniu povis sin deteni de rido aŭdinte tion.

  Simile, iuj kredantoj de la aliaj religioj aŭdis la instruon de la Budho, kaj prenis ĝin kiel sian posedaĵon. Kiam oni proponis, ke ili praktiku instruon, ili rifuzis dirante: "Mi instruas homojn per la vortoj de la Budho nur por akiri profiton, sed mi ne kredas je la instruo, kiel mi povas praktiki ĝin?"

  Ili similas al la malsaĝulo, kiu rigardis aliulon kiel sian fraton por akiri monon sed diris, ke la homo ne estas lia frato kiam li vidis, ke la alia havas ŝuldon.

397
Verkado kaj tradukado / Robinsono Kruso
« je: januaro 27, 2014, 06:52:06 atm »
  
Citaĵo
Kara amiko,
  Mi trovis jenan tradukon de la verko "Robinsono Kruso", fare de la angla verkisto Daniel de Foe, kiun mi legis en la franca versio
  dum mia junaĝo. Tiu traduko en Esperanto estas vere escepta, ĉar la stilo ne prezentas komplikaĵojn, specialajn elturniĝojn.
  La vortoj estas simplaj, la frazoj ne tre longaj, oni tuj komprenas. Mi legis du aŭ tri paĝojn. Mi rememoras la francan tradukon:
  ĝi ne estas tre malsama. Tamen, legu ĝin antaŭ publikigo, se vi trovos la stilon ne sufiĉe komprenebla. Mi sendas la tekston,
  kiel mi faris por alia dosiero ("la gantoj"). La teksto estas iom dika, kaj bezonas relegadon, por serĉi eventualajn erarojn.
  Mi do sendos al vi nur parton de tiu teksto en tiu mesaĝo.
  Ne estas rilato kun budhismaj aferoj.
  Korajn salutojn.
  Petro
  ===
  ANTAŬPAROLO
  Telegrafio kaj telefonio kreis el la mondo flustrogalerion. Trakcio vapora kaj elektra neniigis la spacon. Sed la disa homaro ankoraŭ estas strange miskomprenata familio. Dum horeto eblas ĵeti raporton pri gravega okazo per 500 lingvoj kaj per tiom da dialektoj; sed kunvoku unulingvajn reprezentantojn de mil diversaj lingvoj kaj ĉio Babeliĝas, se ne Pandemoniiĝas. Ja ne eblas, ke ĉiu lernos la mil lingvojn de la aliuloj; sed por ĉiu estas malgranda afero lerni unu komunan duan lingvon, se tia lingvo estas farebla.  Kaj tia lingvo jam estas farita: Esperanto naskiĝis el la kerno de ĉiuj lingvoj; preciza, unuavide lernebla, kaj preskaŭ sengramatika.  Ĉi tiu Esperanto klasiko, “Robinsono Kruso”, estas ioma atingaĵo por Amerika entrepreno, ĉar ĝi estas la unua verko tiagranda kaj tiaspeca jam eldonita ĉi tie. Ĝi estas entreprenita fervore kaj kreita laŭkapable. La originala traduko estis farita de la estimata Rev. A. Krafft. Aliaj amikoj kaj subtenantoj estas:    William D. Ĉandler, “Ĉefmonhelpanto”.   Prof. E. V. Huntington, Harvard University.   Prof. D. O. S. Lowell, Roxbury Latin Sĉool.   Mr. Edwin D. Mead, Peace Movement.   Mrs. Dr. N. E. Wood, Newton Theol. Sem.   Kambriĝa Klubo.   J. M. Connolly, M. D.   Mr. W. L. Ĉurĉ.   Mr. G. W. Lee.   Dr. W. G. Nowell.   Mr. L. B. Luders.  Kredante, ke ĉi tiu libro estos favorita kaj plenumos la prudentajn esperojn de la “Esperantistaro de Ameriko kaj tutmondo,” ni kore prezentas ĝin al la tuta legantaro.                                                                          [Antaŭparolon tradukis el la angla William Patterson.]
  ENKONDUKO
  La aŭtoro de la ĉiamfreŝa Robinsono Kruso naskiĝis en Londono, Anglujo, je 1661. Lia patro estis buĉisto, kiu edukis sian filon por la pastreco, inter la Nekonformuloj, sed ne lin povis konvinki iam sekvi tiun profesion.  Li estis rimarkinda pro la lerteco de sia spirito, kaj pro la mirinda riĉeco de siaj elpensoj, kaj li estis tre multeskribanta verkisto. Ekzistas ĉirkaŭ ducent dek verkoj de li, kiuj, kvankam la plejmulto estas fiktivaj, kaŭzis tre viveman impreson de vereco kaj realeco.  Lia politikaj verkoj kaŭzis al li multe da suferoj kaj monperdo; kiujn li kunigis en la jenaj strofoj:    Nenies sorto estis pli diversa ol la mia:   Mi estis dektrifoje riĉa kaj malriĉa.  Sinjoro Walter Scott diras: “Eble ne ekzistas verko en angla lingvo, kiu estas pli universale legata kaj admirata ol la Aventuroj de Robinsono Kruso.”  Ĉi tiu traduko estas de “Robinson Crusoe” de la “Altemus’ Young People’s Library Edition”.    Parto I  Mi naskiĝis en Jorko, Anglujo, je Marto 1, 1632, kiu estas la sesjarrego de la reĝo Karolo la Unua. Infane, mi sentadis grandan deziron por pasigi mian vivon sur la maro; kaj pliaĝante, la deziro plifortiĝis; ĝis fine, mi forlasis mian lernejon kaj hejmon, kaj piede, mi trovis mian vojon al Hull, kie mi baldaŭ trovis okupadon sur ŝipo.  Post kiam ni velveturis kelke da tagoj, okazis ventego, kaj kvinanokte la ŝipo enfendiĝis. Ĉiuj al la pumpiloj rapidis. La ŝipon ni sentis ĝemi en ĉiuj siaj tabuloj, kaj ĝian trabaĵon ektremi de la antaŭa ĝis la posta parto; kaj baldaŭ klariĝis ke ne estas ia espero por ĝi, kaj ke ĉio, kion ni povas fari, estas savi niajn vivojn.  Unue, ni pafadis pafilegojn por venigi helpon, kaj post kelke da tempo, ŝipo kuŝante ne malproksime, alsendis boaton por helpi nin. Sed la maro estis tro maltrankvila por ĝi restadi ŝipflanke; tial ni elĵetis ŝnuregon, kiun la boatanoj ekkaptis kaj firme fiksis, kaj tiamaniere ni ĉiuj enboatiĝis.  Tamen, vaniĝis en tia maltrankvila maro, por peni albordiĝi la ŝipon, kiu alsendis la virojn; aŭ aluzi la remilojn de la boato, kaj ni ne povis ion fari, krom ĝin lasi peliĝi teron.  Duonhore, nia ŝipo trafis rifon kaj subakviĝis, kaj ĝin ni ne vidis plu. Tre malrapide, ni alproksimiĝis teron, kiun iafoje ni vidis, kiam ajn la boato leviĝis sur la supro de ia alta ondo; kaj tie ni vidis homojn, kurante amase, tien kaj reen, havante unu celon, savi nin.  Fine, ĝojege, ni surteriĝis, kie bonŝance, ni renkontis amikojn, kiuj donis al ni helpon por reveturi al Hull; kaj se tiam, mi havus la bonan intencon por iri hejmon, estus pli bone por mi.  La viro, kies ŝipo subakviĝis, diris kun grava mieno: “Junulo, ne iru plu surmaron; tiu ne estas la vivmaniero por vi.” “Kial do, sinjoro, vi mem iros plu surmaron?” “Tiu estas alia afero. Mi estas elnutrita por la maro, sed vi ne estas; vi venis sur mian ŝipon por eltrovi, la staton de vivo surmara, kaj vi povas diveni tion, kio okazos al vi, se vi ne reiros hejmon. Dio ne benos vin, kaj eble vi kaŭzis tiun-ĉi tutan malbonon al ni.”  Mi ne parolis alian vorton al li, kiun vojon li iris, mi nek scias, nek deziris sciiĝi, ĉar mi estis ofendita pro tiu-ĉi malĝentila parolado. Mi multe pensis; ĉu iri hejmon, aŭ ĉu iradi surmaron. Honto detenis min pri iri hejmon, kaj mi ne povis decidi la vivkuron, kiun mi estis ironta.  Kiel estis mia sorto travive, ĉiam elekti la plej malbonon; tiel same mi nun faris. Mi havis oron en mia monujo, kaj bonan vestaĵon sur mia korpo, sed, surmaron mi ree iris.  Sed nun, mi havis pli malbonan ŝancon ol iam, ĉar, kiam ni estis tre malproksime enmaro, kelke da Turkoj en ŝipeto, plenĉase alproksimiĝis al ni. Ni levis tiom da veloj, kiom niaj velstangoj povis elporti, por ke ni forkuru de ili. Tamen, malgraŭ tio, ni vidis ke niaj malamikoj pli kaj pli alproksimiĝis, kaj certiĝis ke baldaŭ, ili atingos nian ŝipon.  Fine, ili atingis nin; sed ni direktis niajn pafilegojn sur ilin, kio kaŭzis portempe, ke ili deflanku sian vojon. Sed, ili daŭrigis pafadon sur ni tiel longe, kiel ili estis en pafspaco. Proksimiĝante la duan fojon, kelkaj viroj atingis la ferdekon de nia ŝipo, kaj ektranĉis la velojn, kaj ekfaris ĉiuspecajn difektaĵojn. Tial, post kiam dek el niaj ŝipanoj kuŝas mortitaj, kaj la plimulto el la ceteraj havas vundojn, ni kapitulacis.  La ĉefo de la Turkoj prenis min kiel sian rabaĵon, al haveno okupita de Maŭroj. Li ne agis al mi tiel malbone, kiel mi lin unue juĝis, sed li min laborigis kun la ceteraj de siaj sklavoj. Tio estis ŝanĝo en mia vivo, kiun mi neniam antaŭvidis. Ho ve! kiom mia koro malĝojis, pensante pri tiuj, kiujn mi lasis hejme, al kiuj mi ne montris tiom da komplezemo kiom diri “Adiaŭi” kiam mi iris surmaron, aŭ sciigi tion, kion mi intencas fari!  Tamen, ĉio, kion mi travivis tiam, estas nur antaŭgusto de la penadoj kaj zorgoj, kiujn de tiam estis mia sorto suferi.  Unue, mi pensis, ke la Turko kunprenos min kun si, kiam li ree iros surmaron, kaj ke mi iel povos liberiĝi; sed la espero nelonge daŭris, ĉar tiatempe li lasis min surtere por prizorgi liajn rikoltojn. Tiamaniere mi vivis du jarojn. Tamen, la Turko konante kaj vidante min plu, min pli kaj pli liberigis. Li unufoje aŭ dufoje ĉiusemajne, veturis en sia boato por kapti iajn platfiŝojn, kaj iafoje, li kunprenis min kaj knabon kun si, ĉar ni estas rapidaj ĉe tia sporto, kaj tial li pli kaj pli ŝatis min.  Unu tagon, la Turko elsendis min, viron kaj knabon, boate, por kapti kelke da fiŝoj. Surmare, okazas tia densa nebulo, ke dekdŭore, ni ne povas vidi la teron, kvankam ni ne estas pli ol duonmejlon (800 metrojn) de la terbordo; kaj morgaŭtage, kiam la suno leviĝis, nia boato estas enmaro almenaŭ dek mejlojn (16 kilometrojn) de la terbordo. La vento vigle blovis, kaj ni ĉiuj tre bezonis nutraĵon; sed fine per la helpo de remiloj kaj veloj ni sendanĝere reatingis la terbordon.  Kiam la Turko sciiĝis kiamaniere ni vojperdis, li diris, ke de nun, kiam li velveturos, li prenos boaton, kiu enhavos ĉion, kion ni bezonus, se ni longatempe estus detenataj surmare. Tial li farigis grandan kajuton en la longboato de sia ŝipo, kiel ankaŭ ĉambron por ni sklavoj. Unu tagon, li min sendis, por ke mi ordigu la boaton pro tio, ke li havas du amikojn, kiuj intencas veturi kun li por fiŝkapti. Sed kiam la tempo alvenis, ili ne veturas; tial li sendis min, viron kaj knabon — kies nomo estas Zuro — por kapti kelke da fiŝoj por la gastoj, kiuj estas vespermanĝontaj kun li.  Subite, eniris en mian kapon la ideo, ke nun estas bona okazo, boate forkuri kaj liberiĝi. Tial mi tuj prenis tiom da nutraĵo, kiom mi povas havigi, kaj mi diris al la viro, ke estus tro malrespekte, manĝante la panon metitan en la boaton por la Turko. Li diris, ke li pensas tiel same, tial li alportis sakon da rizo kaj kelke da ruskoj (kukoj).  Dum la viro estis surtere, mi provizis iom da vino, pecegon da vakso, segilon, hakilon, fosilon, iom da ŝnurego, kaj ĉiuspecajn objektojn, kiuj eble estos utilaj al ni. Mi sciis, kie troviĝas la vinkesto de la Turko, kaj mi ĝin metis surboaton dum la viro estas surtere. Per alia ruzo, mi havigis ĉion, kion mi bezonis. Mi diris al la knabo, “La pafiloj de la Turko estas en la boato, sed ne troviĝas ia pafaĵo. Ĉu vi pensas, ke vi povas havigi iom da ĝi? Vi scias kie ĝi estas konservata, kaj eble ni volos pafi birdon aŭ du.”

398
Esperanta novaĵo / La 56-a elsendo de Retradio BRE
« je: januaro 25, 2014, 03:41:13 ptm »
Retradio 2014-01-26
 Saluton, karaj amikoj!
 Nun ni ekdisaŭdigis la 56-an elsendon de Retradio BRE je la adreso: http://www.budhano.cn/podkasto/?p=1592
Ĉiuj samideanoj estas bonvenaj!
 Elsendlisto
 Novaĵo
 Miaohui partoprenis meditan renkontiĝon en Koreio
 Budhisma sutro
 5. Soifa malsaĝulo
 6. Malsaĝulo kun mortinta filo
 Budhisma scio
 2-3. La Rakonto de Culapantako
 Budhisma muziko
 Muziko el Ĝengo
 Budhismaj rakontoj
 99. Senrankoriĝo per Budhismo
 100. Plej Bona Donaco
 Bonan aŭdeblecon al vi!
http://www.budhano.cn/pod/retradio/2014-01-26.mp3

399
Budhisma novaĵo / Miaohui partoprenis meditan renkontiĝon en Koreio
« je: januaro 25, 2014, 12:12:55 ptm »
Miaohui partoprenis meditan renkontiĝon en Koreio

  La naŭa medita renkontiĝo de Ubunlismo okazis en Koreio de la 17-a ĝis la 20-a de januaro. En la renkontiĝo partoprenis 38 samideanoj el koreio kaj 19 samideanoj el aliaj sep landoj. Dum la aktivado oni faris 17 prelegojn, el kiuj ses estis faritaj de ĉinaj samideanoj. Miaohui el Monaĥejo Tiefosi en Ĉinio partoprenis en la aktivado per fervora helpo de s-ro Ĉielismo, donacis librojn kaj diskojn de siaj tradukaĵoj al la partoprenantoj kaj faris tri malsamajn prelegojn pri budhismo respektive en Verdula Rondo de Seulo kaj medita renkontiĝo de Iksan. Poste li partoprenis renkontiĝon kun samideanoj en Urbo Busan, kaj parolis pri sia sperto de esperanta lernado kaj preparado de ĉijaraj aktivadoj en Urbo Xi’an.

400
Sutro de cent paraboloj / 6. Malsaĝulo kun mortinta filo
« je: januaro 20, 2014, 07:46:46 atm »
  6. Malsaĝulo kun mortinta filo

  Iam antaŭe, malsaĝulo havis sep filojn. Unu el la filoj mortis. Vidinte tion, la malsaĝulo volis forlasi la domon por cedi ĝin al la mortinto.

  Vidinte tion, oni diris al li: “Vivantoj kaj mortintoj apartenas al malsamaj mondoj. Vi devas bone vestigi kaj enterigi lin en malproksimo. Kial vi deziras restigi lin en la domo dum vi forlasos?”

  Aŭdinte tion, la malsaĝulo pensis: “Se mi devas lin enterigi anstataŭ restigi en la domo, mi mortigos alian filon por ligi tiun al alia pinto de mia portvekto. Tiel mi povos porti ilin pli facile per vekto.” Do li mortigis alian filon, portis ambaŭ mortintojn en malproksiman lokon kaj enterigis ilin.

  Vidinte tion, oni ridis lin opiniante, ke ili neniam vidis tiel malsaĝan homon.

  Iu bikŝuo faris maldecaĵon kontraŭ disciplino sed ne kuraĝis penti, do li kaŝis tion kiel sekreton kun aserto, ke li estas pura. Saĝuloj diris al li: “Kiel monaĥo vi devas observi disciplinojn kiel teni perlon atente por ne perdi ĝin. Kial vi kontraŭis disciplinon sed ne pentis pri tio?” La farinto de maldecaĵo diris: “Se mi devas penti, mi faru aliajn por penti pri ili samtempe.” Do li faris aliajn maldecaĵojn kontraŭ la disciplinoj kaj pentis samtempe. Li kondutis simile al la malsaĝulo, kiu mortigis alian filon post morto de unu.

401
Sutro de cent paraboloj / 5. Soifa malsaĝulo
« je: januaro 20, 2014, 07:22:07 atm »
  5. Soifa malsaĝulo

  Iam antaŭe, malsaĝulo soifegis kaj deziris trinki akvon. Vidinte vaporon estiĝintan pro varma vetero, li opiniis, ke tio estas akvo. Li do iris al ĝia direkto ĝis li atingis riveron Hindu. Sed, atinginte la riveron, li nur gapis anstataŭ ektrinki.

  Oni demandis al li: “Vi serĉis akvon pro soifo, sed kial vi ne trinkas starante ĉe la akvo?”

  La malsaĝulo respondis: “Mi trinkus se mi povus eltrinki la tutan riveron. Sed troviĝas tro multe da akvo por mi eltrinki, mi do trinkos neniom.”

  Aŭdinte tion, ĉiuj eksplodis de ridego.

  Simile, iuj praktikantoj de aliaj religioj sin tenas al iu malĝusta vidpunkto. Ili ne akceptas la budhajn disciplinojn, opiniante, ke ili ne povas observi. Pro tio ili daŭre vivos en la ses vivcirkloj kaj havos neniom da ebleco por atingi liberiĝon. Ili similas al la malsaĝulo, kiu ne trinkis akvon ĉe la rivero kaj estis mokita de aliaj homoj pro tio.

402
Esperanta novaĵo / La 55-a elsendo de Retradio BRE
« je: januaro 13, 2014, 03:55:57 ptm »
  Retradio 2014-01-19
  Saluton, karaj amikoj!
  Nun ni ekdisaŭdigis la 55-an elsendon de Retradio BRE je la adreso: http://www.budhano.cn/podkasto/?p=1587
  Ĉiuj samideanoj estas bonvenaj!

  Elsendlisto:
  Rakontoj de Sutro Damapado
  2-2.La rakonto de Bankisto Kumbagosako
  Sutro de Cent Paraboloj
  3. Malsaĝulo vundita pro la piroj
  4. Virino sin ŝajnigis morta
  Budhisma muziko
  Omaĝo
  Budhismaj rakontoj
  96. Dankemo de Ranidoj
  97. Savinto de Maljuna Kokino
  98. Mesaĝo Sendita de Testudo

http://www.budhano.cn/pod/retradio/2014-01-19.mp3

403
Trezorejo de Vero / 2-3. La Rakonto de Culapantaka
« je: januaro 13, 2014, 06:54:07 atm »
  2-3. La Rakonto de Culapantako

  Per energio, atentemo

  toleremo kaj sindeteno

  saĝulo devas fari insulon

   nedetrueblan por torento.
   
  Dum sia restado en Veluvana monaĥejo, la Budho parolis tiun verson rilate al Culapantako, la nepo de la bankisto en Raĝagaho. La bankisto havis du nepojn nomatajn Mahapantako kaj Culapantako. Mahapantako estis pliaĝa frato. Li kutime akompanis sian avon aŭskulti religian instruon. Poste li aniĝis en monaĥa komunumo de budhismo kaj post nelonge fariĝis arahanto. Culapantako ankaŭ sekvis sian fraton kaj fariĝis monaĥo, sed li eĉ ne povis parkeri verson dum kvar monatoj. En tiu periodo Ĝivako venis al la monaĥejo inviti la Budhon kaj restantajn monaĥojn al sia domo por manĝo.

  Mahapantako, kiu respondecis sendi monaĥojn al manĝa invito, forigis Culapantakon el la listo. Kiam Culapantako sciis tion, li tristiĝis kaj decidis reiri al la laika vivo. Konsciinte pri la intenco de Culapantako, la Budho alvenigis lin sole kaj sidigis lin antaŭ la halo Grandhakuti. La Budho donis al li pecon da pura blanka tuko kaj ordonis, ke li sidu kun vizaĝo al la oriento kaj frotu la tukon per sia mano. Kaj samtempe li senĉese ripetu la vorton "Raĝoharanam", kiu signifas "forigi malpuraĵon". Poste la Budho iris al la loĝejo de Ĝivako akompanate de aliaj monaĥoj.

  Samtempe, Culapantako senĉese frotis la tukon ripetante la vorton "Raĝoharanam". La tuko baldaŭ malpuriĝis. Vidinte la malpuriĝon de la tuko, Culapantako ekkonsciis la efemeran naturon de ĉiuj estiĝintaj aferoj. En la domo de Ĝivako, la Budho sciis la progreson de Culapantako per sia supernatura povo. Li do radiis kaj vidigis al Culapantako, ke antaŭ tiu li sidas kaj diras: "Ne nur la tuko malpuriĝis pro polvo, en homo ankaŭ ekzistas polvo. Nur per forigo de la malpuraĵo oni povas atingi sian celon kaj fariĝi arahanto."

  En la domo de Ĝivako, oni ekdisdonis akvon laŭ kutimo antaŭ la servo de manĝaĵo, sed la Budho kovris la bovlon per sia mano kaj demandis, ĉu iu ajn monaĥo restas en la monaĥejo. Ili respondis, ke neniu restas en la monaĥejo, tamen la Budho diris, ke monaĥo restas en la monaĥejo, kaj ordonis alkonduki Culapantakon de tie. Kiam la sendisto de Ĝivako atingis la monaĥejon, li trovis mil samajn monaĥojn anstataŭ nur unu. Ili ĉiuj estis faritaj de Culapantako, kiu jam posedis supernaturajn povojn. La sendito konfuziĝis kaj tuj revenis por raporti la aferon al Ĝivako. Ĝivako sendis lin refoje, kaj instruis al li per diro, ke la Budho venigos monaĥon nomatan Culapantako. Kiam la sendito tion faris, mil voĉoj respondis: "Mi estas Culapantako."

  La sendito denove revenis pro konfuziĝo. Ĝivako sendis lin al la monaĥejo triafoje. Ĉifoje Ĝivako proponis, ke li kaptu la monaĥon, kiu la unua respondos, ke li estas Culapantako. Tuj kiam la sendito kaptis la monaĥon, ĉiuj aliaj monaĥoj malaperis, kaj Culapantako akompanis lin al la domo de Ĝivako. Post la manĝo, Culapantako faris religian predikadon kuraĝe kaj fidoplene laŭ la ordono de la Budho, muĝante laŭte kiel juna leono.

  La tuta mondo plenas de malpuraĵoj. La senbrideco en la vivo estas vasta kaj forta torento. Sed la saĝaj homoj konstruas por si fortikan insulon, kiun la forta torento ne povas damaĝi. La insulo estas konstruita el persisteco, atentemo, rezigneco kaj disciplino. La torento ne povas venki ŝaĝulojn starantajn firme sur la insulo.

404
Esperanta novaĵo / La 54-a elsendo de Retradio BRE
« je: januaro 11, 2014, 03:44:13 ptm »
Retradio 2014-01-12
Saluton, karaj amikoj!
Nun ni ekdisaŭdigis la 54-an elsendon de Retradio BRE je la adreso: http://www.budhano.cn/podkasto/?p=1583
Ĉiuj samideanoj estas bonvenaj!

Elsendlisto:
  Rakontoj de Sutro Damapado
  2-1. La rakonto de Samavati
  Sutro de Cent Paraboloj
  1. Malsaĝulo manĝas salon
  2. Malsaĝulo melkas bovinon
  Budhismaj rakontoj
  94. Reviviĝo el Morto
  95. Vortoj de Saĝulo
Bonan aŭdeblecon al vi!
http://www.budhano.cn/pod/retradio/2014-01-12.mp3

405
Sutro de cent paraboloj / 4. Virino sin pretendas morta
« je: januaro 10, 2014, 10:44:10 atm »
  4. Virino sin ŝajnigis morta

  Iam estis malsaĝulo. Lia edzino estis ĉarma, sed voluptema kaj malfidela. Ŝi sin donis al malĉasteco dum sia kontakto kun aliaj viroj, do ŝi volis forlasi sian edzon kaj sin ĵeti en la sinon de sia adultanto. Ŝi ŝtele diris al maljunulino: "Trovu virinan kadavron kaj metu ĝin en mian ĉambron post mia foriro. Diru al mia edzo, ke mi jam mortis."

  Post la eliro de la malsaĝulo, la maljunulino trovis virinan kadavron kaj portis ĝin en lian domon. Post kiam la malsaĝulo revenis hejmen, ŝi diris al li: "Mortis via edzino."

  La malsaĝulo pririgardis la kadavron kaj kredis, ke ĝi estas de lia edzino. Li lamentis dolore. Poste, li kremaciis la kadavron per multe da oleo kaj brulligno, elprenis la cindron, metis ĝin en saketon kaj tenis ĝin en sia sino tagnokte.

  La malĉastulino enuiĝis pri la adultanto kaj revenis al sia hejmo. Ŝi diris al sia edzo: "Mi estas via edzino."

  La edzo respondis: "Mia kara edzino jam mortis. Kiu vi estas, ke vi eĉ kuraĝas ŝajnigi vin kiel mian karan edzinon." La virino klarigis per diversaj metodoj, sed ne sukcesis konvinki la edzon.

  Iuj praktikantoj de aliaj religioj ankaŭ kondutas same. Aŭdinte de aliuloj malveraĵon, ili dubis kaj supozis pri la vereco, kaj poste kredis tion vera. Kvankam ili aŭdis veran instruon poste, ili ne plu kredis kaj akceptis la veron.

Paĝoj: 1 ... 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 [27] 28 29 30 31 32 33 34 35 36 37 38 39 40 41 42 ... 52