Montri afiŝojn

En tiu ĉi paĝo vi povas rigardi ĉiujn afiŝojn faritajn de tiu ĉi forumano. Notu, ke vi povas vidi afiŝojn nur en partoj de la forumo por kiuj vi nun havas atingopermeson.


Mesaĝoj - Miaohui

Paĝoj: 1 ... 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 [22] 23 24 25 26 27 28 29 30 31 32 33 34 35 36 37 ... 52
316
Sutro de cent paraboloj / 32. Komercisto ŝtelinta oron
« je: aprilo 06, 2014, 03:42:38 ptm »
32. Komercisto ŝtelinta oron

  Iam du komercistoj faris sian propran negocon en la sama loko. Unu vendis oron, dum la alia vendis kotonon.

  Aĉetanto de oro bruligis oringoton de komercisto por taksi ĝian verecon. Poste, la alia komercisto ŝtelis la bruligitan oron kaj kaŝis ĝin en sian kotonon.

  La kotono tute cindriĝis pro la bruligita oro. Lia ŝtelado malkaŝiĝis kaj li perdis ambaŭ oron kaj kotonon.

  Iuj de aliaj religioj same plagiatis instruon de Budhismo kaj aldonis ĝin en sian doktrinon kun mensogo, ke ĝi estas ilia doktrino anstataŭ budhisma instruo. Tamen tio detruis ilian doktrinon kaj malkaŝis ilian ŝteladon. La afero similis al la malkaŝiĝo pri la ŝtelado de oro.

317
Sutro de cent paraboloj / 31. Dungi metiiston de argilaĵo
« je: aprilo 06, 2014, 03:28:08 ptm »
31. Dungi metiiston de argilaĵo

  Iam bramano volis okazigi religian ceremonion kaj diris al sia disĉiplo: “Mi bezonas argilaĵojn por la ceremonio. Dungu argilaĵan metiiston por mi en la foiro!”

  La disĉiplo do iris al la hejmo de metiisto. Tiam la metiisto portis argilaĵojn per sia azeno al foiro por vendi, sed la azeno rompis ĉion dum momento. Li povis fari nenion ol plori dolore reveninte hejmen.

  Vidinte tion, la disĉiplo demandis: “Pro kio vi tiel ĉagreniĝis?”

  La metiisto respondis: “Mi diligente produktis argilaĵojn dum longaj jaroj por vendi en la foiro. Tamen la damninda azeno detruis ĉion dum momento. Mi ĉagreniĝis pro tio.”

  Aŭdinte tion, la disĉiplo ekĝojis. Li diris: “Kiel eksterordinara estas via azeno! Ĝi povas detrui ĉion, kion vi elfaris dum longaj jaroj. Vendu ĝin al mi!”

  La metiisto plezuriĝis kaj tuj vendis la azenon.

  Post kiam la disĉiplo revenis kun la azeno, la bramano demandis: “Por kio vi alkondukis azenon anstataŭ la metiiston?”

  La disĉiplo respondis: “Tiu ĉi azeno estas pli kapabla ol la metiisto. Ĝi povas tuj detrui la argilaĵojn, kiujn elfaris la metiisto dum longaj jaroj.”

  La bramano diris: “Kiel malsaĝa vi estas! La azeno povas rompi argilaĵojn, tamen ĝi ne povos fari eĉ unu dum cent jaroj!”

  La homoj en la mondo estas ankaŭ samaj. Kvankam ili ricevas favoron de aliaj por longa tempo, tamen ili neniam faras rekompencon. Ili nur faras malutilaĵon anstataŭ helpon. La maldankemaj homoj ofte tiel kondutas.


318
Fundamento de Budhismo / Ĉapitro 1. 41-45
« je: aprilo 06, 2014, 01:01:14 ptm »
  41. D: Kvankam la Budho kompatis la malfortunan kaj suferantan popolon, tamen li neniam admonis ilin ribeli kontraŭ siaj regantoj, ĉu vere?

  R: Vere. La Budho neniam instruis popolon kion fari kontraŭ siaj regantoj. Li ĉefe instigis ilian toleremon en la reala vivo kaj instruis al ili kiel forigi sian internan maltrankvilecon kaj atingi liberecon. Li ankaŭ diris al ili, ke la klopodo ĉesigi malbonon kaj fari bonon en la nuna mondo povas konduki al ili feliĉon kiel efekton en la estonta vivo. Aliflanke, lia penso ludis pozitivan rolon en la tiama socio, ĉar li oponis la teorion de bramana teokratio, deklaris la egalan pozicion de ĉiuj homoj kaj malkovris la veron de efemereco de ĉiuj estaĵoj (anicca).

  42. D: Kio estis la stato de ideologia sfero en Hindio de tiu tempo?

  R: Simile al la periodoj de Printempo kaj Aŭtuno, kaj Militantaj Regnoj en la ĉina historio, en Hindio ankaŭ estis periodo kun prospereco de “cent skoloj kaj pensoj”. Oni ĝenerale diras, ke tie ekzistis du ĉefaj ideologiaj tendencoj. Unu el li estis la skolo de ortodokse bramana penso, kaj la alia, diversaj skoloj de hereza kontraŭbramana penso. Budhismo apartenis al la lasta tendenco.

  43: D: Kio estas la fundamentaj ideoj de Bramanismo?

  R: Bramanismo estas politeismo kun monoteista enhavo. Ĝi adoras diversajn diojn de naturo, prezentas oferaĵojn kaj preĝojn por benoj kaj detenado de fatalaĵoj, sed kredas, ke la Bramo estas la supera estaĵo, kiu kreis la tutan universon. La Bramo naskis bramanojn el sia buŝo, Kŝatriojn el sia ŝultro, Vaiŝjojn el sia ventro kaj Ŝudrojn el siaj piedoj. Do la noblaj aŭ humilaj sociaj pozicioj de la kvar kastoj estis deciditaj laŭ tio. La popolo sintenas fidela al la volo de la Bramo kaj kredas je la sutro de Vedo. Ordinara popolo devas servi al la bramanoj, kaj rigore obeas la kastan sistemon. Kun la disvolviĝo de Bramanaj doktrinoj, en unu flanko, oni rigardas la Bramon kiel la esencon de universo aŭ la plej altan principon de la universa origino en la abstrakta senco. En la alia flanko, laŭ la individua vidpunkto oni prenas la Atmanon kiel la reganton aŭ esencon de la individuo, homaj korpo kaj agoj. Tiel, ankaŭ el la Atmano estiĝis la fenomeno de la ekstera mondo. El tio venis la sugesto, ke la Bramo kaj Atmano devas esti unu kaj sama anstataŭ du. Do oni devas strebi por atingi la staton de harmonio inter la Atmano kaj Bramo per sinkulturado. En tiu ĉi maniero, ili povos eviti la suferadon de samsaro kaj atingi la plej altan liberiĝon.

  44: D: Kiom da kontraŭ-bramanaj skoloj troviĝis en tiu tempo?

  R: Budhismaj verkoj menciis 96 kontraŭ-bramanajn skolojn, ses el kiuj estis eksterordinaraj, kaj iliaj kreintoj estis menciitaj en la verkoj kiel Ses Instruistoj. Unu el la ses instruistoj estis Nigato Nataputo, la fondinto de Ĝaino. La aliaj kvin estis Purano Kasapo, Mikali Gosalo, Aĝito Kesakambalo, Pakudo Kaĉajano kaj Sanĝajo Belatiputo. El tiuj skoloj nur Ĝaino ankoraŭ ekzistas kaj havas siajn verkojn, kiujn oni povas pristudi. La aliaj ne havis siajn proprajn notojn, sed oni povas trovi fragmentojn pri ili en la libroj de rivalaj skoloj, kiuj provokis iliajn doktrinojn. Iuj el ili estis suspektemuloj neintaj la rilaton de kaŭzo kaj efekto; iuj subtenis la voluptajn dezirojn dum iuj instigis asketajn praktikadojn. Kaj la aliaj estis materialistoj, kiuj kredis, ke vivestaĵoj konsistas el la kvar elementoj, kiuj estas tero, akvo, fajro kaj aero, kaj disiĝas aŭ pereiĝas post la morto kun neniu estonta vivo.

  45: D: Kio estis la rilato inter Budhismo kaj aliaj religiaj skoloj aŭ sektoj?

  R: Budhismo ne nur neis la bramanajn doktrinojn, sed ankaŭ oponis kontraŭ tiuj de diversaj kontraŭ-bramanaj skoloj. Sed Budhismo, Bramanismo kaj aliaj religioj havis iom da komunaj ideologiaj devenoj. Kvankam Budhismo adoptis iujn ideojn de la aliaj skoloj, tamen ĝi prezentis novajn interpretojn laŭ siaj propraj teorioj de Dependa Origino (Paticcasamuppada) kaj Karmo. Ekzemple la teorio de “kaŭzo kaj efekto de tri tempperiodoj” (Hetu-phala of tajo addha) instruas, ke la agoj en la pasinta vivo kondukis al la nuna efekto, kaj la agoj en la nuna vivo produktos efekton en la futura vivo kaj la teorio de “vivcirkloj en la ses statoj” instruas, ke sur la bazo de ies propraj bonaj aŭ malbonaj kondutoj tiu povos renaskiĝi en la ĉielo kiel dio, sur la tero kiel homo, fariĝi aŝuro, kiu estas batalema dioeca vivestaĵo, kiel besto aŭ demono aŭ naskiĝi en la infero. Ĉiuj vivestaĵoj naskiĝas supren aŭ malsupren kiel turniĝanta rado, tra la ses statoj (gatis) de ĉielo (devapgati), homa mondo (manussa-gati), asura regno (asuratta), infero (naraka-gati); demona stato (peta-gati) kaj besta mondo (tiraĉana-yonika), en senfine ripetantaj cirkloj de renaskiĝo aŭ reenkarniĝo (samsara). Krom la instruado pri la teorio de miksa konsisto el la kvar elementoj (cattari mahabhuta), kiuj estas tero, akvo, fajro kaj aero, Budhismo ankaŭ akceptis iom da tradiciaj konceptoj pri astronomio kaj geografio.

  Budhismo ne neis la ekzistecon de dioj de Bramanismo, tamen malaltigis ilian pozicion al tiuj de vivestaĵoj kaj kredis, ke ankaŭ ili ne povas liberiĝi la suferoj de samsaro. Budhismo opinias, ke la Bramo estas dio en ĉielo (Deva-gati), kaj povas fali en inferon. Ni povos reveni al tiuj demandoj poste.

319
Forumo pri vortoj / Vorto: monoteismo
« je: aprilo 06, 2014, 12:31:20 ptm »
monoteism2o. Religia aŭ filozofia doktrino, kiu asertas ekzistadon de unusola Dio, kreinto de la mondo.

320
Forumo pri vortoj / Vorto: politeismo
« je: aprilo 06, 2014, 12:28:39 ptm »
politeism2o Θ Tia religio, en kiu oni kultas plurajn diojn: la helena, hindua politeismo.

321
Forumo pri vortoj / Re: Vorto: ĝaino
« je: aprilo 06, 2014, 11:58:15 atm »
Dankon pro via helpo pri ĝia deveno.
Mi jam konvertis la dokumeton kaj aperigis ĝin.

322
Trezorejo de Vero / 3-7. La rakonto de Tiso, la monaĥo kun fiodora korpo
« je: aprilo 06, 2014, 11:40:17 atm »
  Sen menso, la korpo estas senvalora

  3-7. La rakonto de Tiso, la monaĥo kun fiodora korpo

  Estante sen konscio

  Kuŝos nia korpo

  Sur la tero

  Kiel senutila ligno.

  Restante en la Ĝetavana Monaĥejo, la Budho parolis tiun ĉi verson rilate al monaĥo Tiso.

  Lerninte meditan metodon de la Budho, monaĥo Tiso diligente praktikis meditadon kiam li suferis de malsano. Malgrandaj furunkoj aperis sur lia tuta korpo kaj poste fariĝis grandaj abscesoj. Kiam tiuj abscesoj rompiĝis, liaj roboj supraj kaj malsupraj fariĝis gluemaj kaj makulitaj de puso, kaj lia korpo eligis naŭzan fiodoron. Pro tio, oni nomis lin Pusigata Tiso aŭ Tiso kun fiodora korpo.

  La Budho neniam ignoris esplori la mondon dufoje ĉiutage. Je la tagiĝo li esploris la mondon, rigardante de la mondlimo al sia parfuma ĉambro. Tiam estimata Pusigata Tiso aperis en la rigardo de la Budho.

  Sciante, ke la monaĥo Tiso jam maturiĝis por arahantiĝo, la Budho pensis: "Tiu monaĥo jam neglektiĝis de siaj kunuloj kaj li havas neniun alian rifuĝon ol min en la nuna tempo." Do la Budho forlasis sian parfuman ĉambron, sin ŝajnigis rondiri en la monaĥejo kaj iris ĝis la halo, kie konserviĝis fajro. Li lavis akvoboligilon, metis ĝin sur la fornon kaj atendis boliĝon de la akvo en la ĉambro kun fajro. Kiam li sciis, ke la akvo jam varmiĝis, li iris al la lito, sur kiu kuŝis la monaĥo, kaj tenis la litrandon.

  Ĝuste tiam monaĥoj diris al la Budho: "Bonvolu lasi ĝin, Sinjoro. Ni elportos lin por vi." Dirinte, ili portis la liton kaj Tison en la ĉambron kun fajro. La Budho ordonis, ke la monaĥoj demetu la supran vestaĵon de Tiso, lavu ĝin en varma akvo kaj metu ĝin en la suno por sekiĝi. Poste li iris al la lito, staris ĉe Tiso, malsekigis lian korpon per varma akvo kaj banis lin.

  La supra vestaĵo de Tiso sekiĝis post lia baniĝo. La Budho ordonis vesti lin per la supra vestaĵo, lavi lian malsupran vestaĵon en varma akvo kaj meti ĝin en la suno por sekiĝi. Post kiam Tiso surhavis sian malsupran vestaĵon, li kuŝis sur la lito kun korpo refreŝiĝinta kaj menso kvieta. La Budho staris ĉe lia kapkuseno kaj diris al li: "Monaĥo, via konscio forlasos vin, kaj via korpo fariĝos senutila kiel ligno kuŝanta sur la tero." Je la fino de la budha instruo, monaĥo Tiso atingis arahantecon kune kun analitika rigardo kaj baldaŭ forpasis.

  Lia senkonscia korpo restis sur la tero kiel putrinta senutila ligno.

323
Trezorejo de Vero / 3-6. La rakonto de kvin cent monaĥoj
« je: aprilo 05, 2014, 04:48:05 ptm »
  Armiloj por venki morton

  3-6. La rakonto de kvin cent monaĥoj

  Prenante la korpon kiel urnon;

  Firmigante la menson kiel fortikan urbon;

  Batalu kontraŭ Marao per spado de saĝo;

  Dume gardu la korpon kontraŭ kroĉiĝo.

  Dum sia restado en la Ĝetavana Monaĥejo, la Budho parolis tiun ĉi verson rilate al kvin cent monaĥoj.

  Lerninte la meditan metodon de la Budho, kvincent monaĥoj el Sravastio faris longan vojaĝon de kvincent kilometroj al larĝa arbaro taŭga por meditado. En la arbaro loĝis la spiritoj gardantaj la arbaron. Ili pensis, ke ne estas dece por ili loĝi kun siaj familioj se la monaĥoj restos en la arbaro. Do ili subiris de la arboj, opiniante, ke la monaĥoj restos tie nur dum la nokto. Sed la monaĥoj daŭre restis tie ĝis la fino de du semajnoj. La spiritoj pensis, ke la monaĥoj eble restos tie ĝis la fino de la pluvasezona retiriĝo. Tiel, ili kaj iliaj familanoj devus loĝi sur la tero por longa tempo. Do ili decidis fortimigi la monaĥojn per demonaj bruoj kaj timigaj vidaĵoj. Ili sin montris kun korpoj senkapaj, kaj kapoj senkorpaj. La monaĥoj maltrankviliĝis, tuj forlasis la arbaron kaj revenis al la Budho. Ili rakontis ĉion pri la okazaĵo al la Budho. Aŭdinte ilian rakonton, la Budho diris al ili, ke tio okazis ĉar ili antaŭe iris sen protekto, kaj ili devis reveni por sin armi per konvena protektado. Dirinte, la Budho detale instruis al ili la protektan kurson “Amsutro (Metasuta)” kun la sekva stanco kiel la komenco:

  Tiu, kiu lertas akiri bonaĵon kaj utilaĵon,

  Kaj aspiras al atingo de perfekta paco, devas tiel agi:

  Li devas esti kompetenta, honesta, justa, obeema, ĝentila kaj libera de fiero.”

  Li instruis, ke la monaĥoj recitu la sutron ekde kiam li iros al la ĉirkaŭo de la arbaro kaj en la monaĥejon. La monaĥoj revenis al la arbaro kaj agis laŭ la instruo de la Budho.

  La spiritaj gardistoj de la arbaro ricevis la bonkorecon de la monaĥoj kaj reciprokis ili per bonvenigo, ne plu volis ĝeni ilin kaj forlasis ilin paceme sen demonaj bruoj kaj timigaj vidaĵoj. La monaĥoj meditis pri la korpo kaj komprenis ĝian naturon fragilan kaj efemeran. En la Ĝetavana Monaĥejo la Budho sciis pri la progreso de la monaĥoj per sia supernatura povo kaj elradiis sian figuron al ili, por ke ili vidu lian ĉeeston. Li diris al ili: “Monaĥoj, kiel vi jam scias, la korpo fakte estas efemera kaj fragila kiel argila urno.”

  Estas realisme pensi la korpon fragila, rompiĝema, detruiĝema, kaj facile frakasebla. Fakte ni devas konsideri ĝin kiel argilan vazon. Ni devas pensi la menson kiel urbon. Ni devas esti eterne atentemaj por protekti la urbon. Ni devas batali kontraŭ malbonan forton per armilo de saĝo. Post la batalo, ni tuj akiros venkon, vivos sen kroĉiĝo al la mortema memo.

324
Forumo pri vortoj / Vorto: ĝaino
« je: aprilo 05, 2014, 11:32:21 atm »
ĝain/o Θ Ano de la ĝainismo.
ĝainismo. Hinda religio, fondita de Mahaviro (samtempano de la Budho) k emfazanta la ahimson, eĉ en la idea sfero (laŭ la neagresa logiko «eble jes, eble ne»).

-- el Reta PIV www.vortaro.net

325
Esperanta novaĵo / La 66-a elsendo de Retradio BRE
« je: aprilo 04, 2014, 08:47:26 atm »
Retradio 66/2014-04-07

Saluton, karaj amikoj!

Nun ni ekdisaŭdigis la 66-an elsendon de Retradio BRE je la adreso: http://www.budhano.cn/podkasto/?p=1648

Ĉiuj samideanoj estas bonvenaj!

Elsendlisto

Budhisma sutro

26. Palpebrumi imite al la reĝo

27. Metodo por kuraci vundon

28. Ŝanĝi la nazon de la edzino

Budhismaj rakonto

3-5. La rakonto de Monaĥo Citahato

Budisma scio

Demandoj 34-40 de ĉapitro 1

Bonan aŭdeblecon al vi!

 



326
Fundamento de Budhismo / Ĉapitro 1. 34-40
« je: aprilo 01, 2014, 02:38:33 ptm »
  34: D: Ĉu la kasta sistemo ankaŭ ekzistis en la novestiĝintaj landoj?

  R: Pro la disvastiĝo de arja influo, tiuj landoj ne povis kontraŭi la influon de bramana kulturo. Tamen, kvankam enkondukiĝis la kasta sistemo, ĝi renkontis multe da obstakloj. Unue, la plej multaj loĝantoj estis indiĝenoj en la landoj. Due, la geedziĝo inter arjanoj kaj nearjanoj estis relative ordinara. Trie, por firmigi la arjan regadon en tiuj regionoj, malmultaj indiĝenaj ĉefoj aliĝis al la kasto de Kŝatrijo per konvertaj ritoj. Sub la kasta sistemo ĉiam estis konfliktoj inter la regantaj kastoj de bramanoj kaj kŝatrijoj. La konfliktoj estis precipe fortaj inter nearjaj kŝatrijanoj kaj bramanoj, kiuj okupis la superan pozicion. Esplorado montras, ke plej multe da homoj en Magadho venis el la geedziĝo inter Vaiŝjanoj kaj Ŝudranoj, do ili estis rigarditaj kiel malsupera raso duonarja kaj duonbarbara laŭ bramana kodo. Oni diris, ke Magadha reĝo Aŝoko, kiu poste unuigis Hindion, havis ŝudran sangon. En tiu cirkonstanco, ĉiuj teorioj kontraŭ bramanaj ideoj pri la kasta sistemo estis facile akcepteblaj kaj bonvenaj. La doktrino de Ŝakjamunio, ke "ĉiuj kvar kastoj estas egalaj," respegulis la popularan malkontentecon en la novestiĝintaj landoj al la kasta sistemo.

  35. D: Ĉu Ŝakja-klano apartenis al arja raso?

  R: Ekzistas malsamaj opinioj pri la deveno de Ŝakja-klano. Iuj opinias, ke ĝi estis el Mongola raso, dum aliaj opinias, ke ĝi estis el arja raso. Sed konsiderate laŭ la geografio de tiu tempo, Kapilavasto situis en la malproksima regiono kaj estis malgranda lando. Iuj kredas, ke ĝi estis dependa al Kosalo. Estas malmulte da ebleco, ke ĝia reĝa familio estis el arja raso. Krome en budhismaj verkoj troviĝas ne nur unu noto, ke Ŝakjamunio havis ore purpuran korpon. Tio provizis pluan bazon por argumento, ke la Ŝakja-klano ne apartenis al blanka arja raso.

  36. D: Ĉu oni povas diri, ke la kastaj kontraŭdiroj en tiu tempo nur estis tiuj de nacioj?

  R: Ne, laŭ mia opinio, tio ankaŭ spegulis la kontraŭdirojn estiĝintajn pro la disvolviĝo de socia produktivo en tiu tempo.

  37. D: Ĉu la hinda socio estis sklavisma en la tempo de Ŝakjamunio?

  R: Lastaj ekspluadoj en la hindia valo montras, ke en la frua tempo de 3500-2750 a. K, la indiĝenoj, kiuj estis probable dravidanoj, iam havis rimarkindan urban civilizacion. Ili havis urban projekton kun kloakoj, du- aŭ trietaĝaj brikaj konstruaĵoj, kaj publikaj aŭ privataj banejoj. Ambaŭflanke de la stratoj viciĝis vendstandoj kaj vendejoj. Tiam jam ekzistis teksa kaj porcelana industrioj. La fakto forte refutis la sugeston de okcidentaj kleruloj, ke la hinda civiliacio estis enkondukita de arjanoj. Fakte la arja nomado akceptis la pli superan civilizacion de originalaj loĝantoj. Laŭ la eltrovo de ekspluado, la indiĝena socio en tiu tempo estis sklavisma, kaj oni povas konkludi, ke ili jam havis konsiderinde evoluintan agrikulturon. Ni bezonas pristudi, ĉu tie ankoraŭ estis sklavisma socio en la tempo de la kasta sistemo, longa tempo ĉirkaŭ 1000 jaroj post la fiksloĝiĝo de arjanoj. Ŝudro ne signifas sklavecon laŭ la bramana kodo. Nur iom da membroj el tiu kasto estis sklavoj, kaj ili okupiĝis en portempaj laboroj, sed ne multe partoprenis en la produktado. Evidente, la sklavoj ne estis la ĉefaj laborpovoj. Do estas malfacile aserti, ke tiam ankoraŭ estis sklavisma socio.

  38: D: Kio estis la ĉefa socia sistemo en tiu tempo laŭ via opinio?

  R: Laŭ noto en budhismaj verkoj, en fiksita tempo ĉiujare la reĝo prezidis plugan ceremonion en kampoj, kaj la popolo laboris por li. Tio konformas al la regulo de bramanaj kodoj, kiu asertis, ke la ŝudranoj vivantaj per sia propra laboro devas fari laboron por la reĝo kiel imposton. Laŭ la notoj de antikvaj ĉinaj tradukistoj, Kŝatrijo origine signifas "bienulon". Oni povas konjekti, ke en la tempo kiam kasta sistemo bone establiĝis, Hindio jam eniris la socion regitan de feŭdaj estroj. En la tempo de Ŝakjamunio, multaj ŝanĝoj okazis en la novestiĝintaj landoj. La budhisma literaturo sugestis, ke en tiu tempo prosperiĝis komerco kun grandskalaj komercaj karavanoj kaj ŝipoj. Tiel komercistoj havis potencan ekonomian forton. Ekzemple, riĉa komercisto Sudato oferinta ĝardenon al la Budho estis tiel riĉa, ke li komparis riĉecon kun la kosala reĝido per la metodo pavimi la tutan ĝardenon per oro. Metia industrio ankaŭ estis populara kun bona distingo de laborspeco. Malgrandaj entreprenoj de industrio kaj komerco funkciis libere kaj ludis gravan rolon en produktivaj aktivadoj. En tiu tempo aperis liberaj kamparanoj kaj farmistoj pagantaj imposton. Kredeble en la nove estiĝintaj landoj, kie la ĉefaj loĝantoj estis el la miksa kasto de Vaiŝjo kaj Ŝudro, Kŝatrijo eble ne estis sklavposedanto, sed delegito de novestiĝinta bienula klaso. Frue en 1000 a.K., feraj produktaĵoj aperis en Hindio kaj en tiu periodo, feraj agrikulturiloj estis populare uzitaj, kaj agrikultura produktivo ege pliiĝis. Sub tiuj ekonomiaj cirkonstancoj la izolitetco de feŭdaj estroj ne favoris al la disvolviĝo de komerco, metio kaj precipe agrikulturo. Historio montris, ke la centrigita konstruado de akvoutiliga kaj irigacia konstruaĵoj estis grava kaŭzo de hindia unuigado fare de Reĝo Aŝoko. Eĉ dum la vivperiodo de la Budho, 200 jaroj antaŭ Aŝoko, oni jam havis ideon de "mondo unuigita de radturna reĝo" (Raja Cakkavattin). En la infanaĝo de la Budho, lia patro kaj samklananoj esperis, ke li fariĝos la radturna reĝo. La Budho havis la ideon de radturna reĝo kvankam li rezignis la tronon. Tiu ideo fakte respegulis la komunan esperon havi centrigitan registaron por anstataŭigi la staton de izoliteco fare de la feŭdaj estroj. La deziro neeviteble konfliktis kun la kasta sistemo.

  39: Kio estas la rilato inter Ŝakjamunio kaj bramano kaj inter Ŝakjamunio kaj kŝatrijo?

  R: Ŝakjamunio publike oponis bramanajn doktrinojn, do li estis la celo de sennombraj atakoj fare de la bramano dum sia vivperiodo. Tamen multaj bramanaj kleruloj kaj sekvantoj rezignis sian antaŭan kredon kaj konvertis sin al la Budho. Responde al Budhismo la bramano elfaris Manu-kodon (Manu-Smirti), kiu faris iom da modifoj al la kasta sistemo dum la subtenado al ĝi. Kvankam la Manu-Kodo ne publike atakis budhismon, la sekva verko de publika kaj interna ritoj (Sarvadarŝana Samgraha) esprimis klaran sintenon kontraŭ Budhismo. Temante pri la rilato inter la Budho kaj kŝatrijo, vi jam bone scias, la Budho venis el Kŝatrija kasto. La reĝoj de la landoj, kie li vojaĝis kaj predikis, kiel Bimbisara de Magadho, Prasenaĝito de Kosalo kaj aliaj estis liaj fidelaj sekvantoj kaj grandaj subtenantoj. Reĝo Aŝoko pli energioplene disvastigis la budhan darmon post la forpaso de la Budho. Ni povas konkludi, ke la Kŝatrijo de la novestiĝintaj landoj jam havis grandan estimon kaj firman kredon al la Budho. Estas rimarkinde, ke en budhismaj verkoj, kie ajn la kvar kastoj estis menciitaj, Bramano estis post Kŝatrijo. Tio kontraŭis la tradician ordon, en kiu Bramano okupis la unuan lokon (Bramano, Kŝatrijo, Vaiŝjo kaj Ŝudro). De tiu kontraŭo al la tradicio ni povas elvidi, ke la Budho malaltigis la pozicion de Bramano.

  40: D: Kio estis la rilato inter Ŝakjamunio kaj la ordinara popolo?

  R: La instrua stilo de Ŝakjamunio estis proksima al la ordinara popolo. Anstataŭ la elegantan lingvon de Bramano, li uzis la lokan lingvon. Kiel ni menciis antaŭe, Ŝakjamunio akceptis ŝudranon nomatan Upali kiel sian disĉiplon, al kiu la budhaj fratoj kaj filo devis fari omaĝon, ĉar iliaj rangoj en la Samgo estis malpli superaj ol la lia. La Budho kaj liaj disĉiploj egale akceptis oferaĵojn de Ĉandalano aŭ netuŝeblaj homoj, kun kiuj alia popolo ne volis fari fizikan kontakton. La Budho trovis ŝancon viziti Ĉandalanon kaj prediki al li kiam li estis tro hontema por vidi la Budhon. En la sama maniero la Budho traktis ĉiujn misfortunajn homojn. Inter liaj disĉiploj estis estintaj almozuloj kaj prostituitinoj. Foje, la Budho rifuzis inviton de reĝo sed iris al malfeliĉe degenerinta virino por ricevi oferaĵon. En antikva hindia socio, la stato de virinoj similis al tiu de sklavoj. Kiel grandan revolucion en la religia historio oni konsideris la fakton, ke la Budho akceptis virinojn kiel siajn disĉiplinojn en la samgo.

327
El Popola Ĉinio serĉas fremdlandan e-istan redaktoron


    El Popola Ĉinio (http://www.espero.com.cn/) estas Esperanta retejo, kiu dissendas informojn pri socio, kulturo kaj ekonomio de Ĉinio kaj ankaŭ Esperanto-movado.
 
    Nun nia redakcio intencas engaĝi fremdlandan e-istan redaktoron, kiu plenumos laboron verki artikolojn, redakti kaj lingvopoluri artikolojn de la retejo. La kondiĉoj por kanditatiĝi al la posteno estas, ke li aŭ ŝi devas esti malpli-ol-50-jara, havi klerecon de supera lernejo, posedi relative altan nivelon de Esperanto, esti sperta en redaktado kaj havi sicon de la ĉina kulturo. Aparte bonvena estas tiu, kiu profesie okupiĝas pri historio, sociologio kaj literaturo. Por faciligi la vivon en Ĉinio ni preferas, ke la dungoto povas paroli en la ĉina aŭ angla lingvo.

     Kiu interesiĝas pri la posteno, bonvolu sendi materialojn inkluzive de nomo, sekso, aĝo, ŝtataneco, loĝ-loko, intereso, profesio, esperantista kariero, eduka diplomo, kaj esperantaj verkoj al nia retpoŝto: 13693326472@163.com
 

Redaktoro: Ĉen Ji

La originala retadreso:http://www.espero.com.cn/2014-03/28/content_31931882.htm

328
Forumo pri vortoj / Vorto: arj/a
« je: marto 30, 2014, 05:40:39 atm »
arj/a. Rilata al la antikvaj triboj k lingvoj de tiuj, kiuj iĝis la persoj k la hindoj.
arjanismo Σ Pseŭdoscienca teorio, bazita sur la tri postulatoj, ke ekzistis arja raso, ke ĝi estis supera al la ceteraj, k ke ĝiaj nunaj reprezentantoj estas la ĝermanoj.

--laŭ PIV

329
Forumo pri vortoj / Vorto: Kasto
« je: marto 30, 2014, 05:35:38 atm »
kast1o
1 En Hindio, hereda klaso, kies membroj estas socie egalaj, samreligiaj k kutime sammetiaj, k ne havas sociajn rilatojn kun la membroj de aliaj: la unua kasto estas tiu de la Bramanoj, la lasta tiu de la manlaboristoj.
2 (f) Hereda, pli-malpli ekskluzivema klaso, en aliaj sociformoj: heredaj kastoj, kiel la hebreaj kohenoj k levidojZ; la kasto de la eg-industriistoj; perdi sian kaston (malsupreniri en la socia skalo).
kasta. Rilata al kasto: kastaj antaŭjuĝoj.
kastismo
1 Soci-politika sistemo, bazita sur la kastoj.
2 Tendenco fortigi la heredecon k privilegiojn de sia klaso.
prakasto. Unu el la kvar kastoj, el kiuj laŭsupoze konsistis la primitiva sistemo (bramanoj, kŝatrioj, vaiŝjoj, ŝudroj).
senkasta
1 (pp homo) Ne apartenanta al kasto; pario.
2 (pp socio) Ne konanta la kastosistemon.

--Laŭ reta PIV (http://www.vortaro.net)

330
Esperanta novaĵo / La 65-a elsendo de Retradio BRE
« je: marto 29, 2014, 08:17:49 ptm »
Retradio 65/2014-03-29
 Saluton, karaj amikoj!
 Nun ni ekdisaŭdigis la 65-an elsendon de Retradio BRE je la adreso: http://www.budhano.cn/podkasto/?p=1641
Ĉiuj samideanoj estas bonvenaj!
 Budhisma sutro
 23.Ŝtelisto pakis malnovaĵojn per silko
 24. Semi rostitan sezamon
 25. Rakonto pri akvo kaj fajro
 Budhismaj rakonto
 3-4. La rakonto de Monaĥo Sangarakito
 Budhisma kanto
 Mi bondeziras al vi!
 Budisma scio
 Demandoj 27-33 de ĉapitro 1
 Traduka praktikado
 Elaĉeti la animon

Bonan aŭdeblecon al vi!

Paĝoj: 1 ... 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 [22] 23 24 25 26 27 28 29 30 31 32 33 34 35 36 37 ... 52