Montri afiŝojn

En tiu ĉi paĝo vi povas rigardi ĉiujn afiŝojn faritajn de tiu ĉi forumano. Notu, ke vi povas vidi afiŝojn nur en partoj de la forumo por kiuj vi nun havas atingopermeson.


Mesaĝoj - Miaohui

Paĝoj: 1 ... 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 [20] 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 32 33 34 35 ... 52
286
Sutro de cent paraboloj / 52. Mizikisto kaj la reĝo
« je: aprilo 18, 2014, 07:57:49 ptm »
52. Muzikisto kaj la reĝo

  Iam antaŭe, muzikisto ludis muzikon por la reĝo kaj tiu promesis doni al li mil monerojn. Poste, kiam la muzikisto postulis la pagon, la reĝo ne plu volis plenumi sian promeson.

  La reĝo do diris al li: "Vi ludis muzikon, kiu nur plaĉis al miaj oreloj. Kaj mi promesis pri pago ankaŭ por plaĉi al viaj oreloj.”

  La rezulto en la homa vivo ankaŭ estas sama. Kvankam vivestaĵoj en la mondo de homoj kaj ĉieluloj povas sperti iom da feliĉo, tamen tio estas efemera, detruebla, nereala kaj ne povas daŭri longe simile al sono de muziko.

287
Sutro de cent paraboloj / 51. Komuna servistino
« je: aprilo 18, 2014, 07:57:35 ptm »
51. Komuna servistino

  Kvin viroj kune aĉetis servistinon. Unu el ili ordonis ŝin: "Lavu miajn vestaĵojn." Ankaŭ alia faris saman ordonon al ŝi. La servistino respondis, ke ŝi unue lavos por la unua. La dua viro koleris kaj kulpigis ŝin: "Mi aĉetis vin kune kun la aliaj. Kial vi lavos por li unue?" Li skurĝis la servistinon dekfoje kaj ankaŭ ĉiu el la aliaj same skurĝis ŝin.

  Al la viroj similas la kvin kuniĝoj de materio, senso, percepto, menso kaj konscio. Vivestaĵoj havas la korpon pro la kaŭzo de siaj kleŝoj, kaj ĉiam turmentiĝas de la naskiĝo, maljuniĝo, malsaniĝo, morto kaj sennombraj afliktiĝoj el la kvin kuniĝoj.

288
Esperanta novaĵo / La 68-a elsendo de Retradio BRE
« je: aprilo 17, 2014, 04:12:32 ptm »
  Retradio 68/2014-04-20
  Saluton, karaj amikoj!
  Nun ni ekdisaŭdigis la 68-an elsendon de Retradio BRE je la adreso: http://www.budhano.cn/podkasto/?p=1657
  Ĉiuj samideanoj estas bonvenaj!
  Elsendlisto
  Budhisma sutro
  31. Dungi metiiston de argilaĵo
  32. Komercisto ŝtelinta oron
  33. Haki arbon por preni frukton
  Budhismaj rakonto
  3-8. La rakonto de paŝtisto Nando
  Budhisma muziko
  Mantro de Bodisatvo Avalokiteŝvaro
  Budisma scio
  Demandoj 1-9 de ĉapitro 2
  Valora homa vivo
  Vasta animstato
  Bonan aŭdeblecon al vi!

289
Sutro de cent paraboloj / 50. Kuraci la ĝibon
« je: aprilo 17, 2014, 09:21:34 atm »
50. Kuraci ĝibon

  Iam antaŭe, iu suferis de ĝibo kaj konsultis kuraciston por resaniĝi. La kuracisto ŝmiris buteron sur la korpon de la ĝibulo, lin tenis inter du tabuloj kaj premis per forto, sed tute ne atendis, ke la okuloj de la ĝibulo tuj elstaris pro tio.

  Malsaĝuloj en la mondo ankaŭ tiel kondutas. Ili faras diversajn malbonojn per mortigado kaj komercado de vivestaĵoj por akiri feliĉon kaj profiton. Kvankam ili sukcese prilaboris iom da profito poste, tamen tio ne povas kompensi ilian malutilon. Mortinte, ili renaskiĝos en la infero kaj elstarigos siajn okulojn pro sufero.

290
Sutro de cent paraboloj / 49. Disputo pri la trovitaj haroj
« je: aprilo 17, 2014, 09:21:14 atm »
  49. Disputo pri la trovitaj haroj

  Iam antaŭe, du knaboj sin amuzis en la rivero, kaj trovis tufon da haroj sur la fundo.

  Unu el ili diris: "Jen barbo de ermito."

  La alia diris: "Ne, tio estas haroj de bruna urso."

  Tiam ĉe la rivero loĝis ermito. La infanoj disputadis senĉese, kaj finfine decidis viziti lin por peti de li instruon. La ermito tuj elprenis milion kaj sezamon, metis ilin en la buŝon kaj maĉis. Poste li elkraĉis paston en la manon kaj diris al la infanoj: "Tio, kio estas en mia mano, similas al pava fekaĵo."

  La ermito ne respondis laŭ la demando, kaj ĉiuj homoj sciis pri tio.

  La ordinaraj homoj ankaŭ kondutas same. Kiam ili faras predikadon, ili diras sensence anstataŭ pri la ĝusta temo, simile al la ermito mokita de ĉiuj homoj pro la respondo ne konforma al la demando. Sensencaj diroj ankaŭ kaŭzas similajn rezultojn.

291
Sutro de cent paraboloj / 48. Vulpo kaj arbo
« je: aprilo 16, 2014, 10:16:08 ptm »
48. Vulpo kaj arbo

  Vulpo kuŝis sub arbo. Subite arbobranĉo rompiĝis de vento kaj falis sur ĝian dorson. Ĝi fermis la okulojn pro timo kaj ne plu kuraĝis rigardi la arbon.

  Ĝi tuj forlasis la arbon, kuris en senarban regionon, restis tie ĝis vespero kaj ne volis reiri al la antaŭa loko.

  Vidinte, ke arbobranĉoj svingiĝas je ventblovo en malproksimo, ĝi tuj reiris al la arbo, dirante, "Ĝi vokas min."

  Malsaĝaj disĉiploj ankaŭ kondutis same. Post la monaĥiĝo ili lernis ĉe instruisto, sed forlasis lin pro la lia malgranda kulpigo. Poste ili revenis al la instruisto post kiam ili konfuziĝis pro malbonaj instruistoj. Do ili iris kaj revenis pro sia malsaĝo.

292
Sutro de cent paraboloj / 47. Imiti birdan pepon
« je: aprilo 16, 2014, 09:58:07 ptm »
  47. Imiti birdan pepadon

  Iam antaŭe, en iu regno ĉiuj virinoj sin ornamis per verdaj lotusfloroj dum la nacia festo.

  Tiam la edzino de malriĉulo diris al li: "Mi daŭre estos via edzino se vi donos al mi verdajn lotusflorojn. Se ne, mi eksiĝos de vi."

  Antaŭe la malriĉulo lertis en imitado de birda pepado. Do pepante kiel akvobirdo, li glitis en la reĝan lageton por ŝteli verdajn lotusflorojn.

  La gardisto de la lageto demandis: "Kiu estas en la lageto?"

  La malriĉulo pretervole respondis: "Akvobirdo."

  La gardisto kaptis la malriĉulon kaj ekkondukis lin al la reĝo. Sur la vojo la malriĉulo denove pepadis.

  La gardisto diris: "Anstataŭ pepi antaŭe, al kio utilas via nuna pepado?"

  Tiel kondutas ordinaraj homoj. Ili faras mortigon kaj diversajn malbonajn kondutojn dum la tuta vivo kaj neniam lernas bonon por korekti siajn erarojn. Nur kiam ili estas mortantaj, ili diras: “Mi volas praktiki bonon.” Sed la demonoj kondukas lin al la reĝo de Morto per forto. Kvankam li ekvolas praktiki bonon, li jam ne plu havas bonŝancon por tio. Ili similas al la malsaĝulo, kiu volis imiti la pepadon de la akvobirdo nur antaŭ ol atingi la palacon de la reĝo.

293
Sutro de cent paraboloj / 46. Ŝteli gruntbovon
« je: aprilo 16, 2014, 09:39:40 ptm »
46. Ŝteli gruntbovon

  Iam antaŭe, vilaĝanoj kune ŝtelis gruntbovon kaj ĝin formanĝis.

  La perdinto sekvis ilin al la vilaĝo laŭ la piedsignoj. Post kiam li priskribis la formon de la bovo, li demandis vilaĝanojn: "Ĉu la bovo estas en via vilaĝo?" La vilaĝanoj respondis: "Ni ne havas vilaĝon."

  Li demandis: "En la vilaĝo troviĝas lageto. Ĉu vi manĝis la bovon ĉe la lageto?"

  La vilaĝanoj respondis: "Troviĝas neniu lageto en la vilaĝo."

  Li demandis: "Ĉu troviĝas arboj ĉe la lageto?"

  La vilaĝanoj respondis: "Troviĝas neniu arbo ĉe la lageto."

  Li demandis: "Ĉu vi ŝtelis la bovon en la oriento de la vilaĝo?"

  La vilaĝanoj respondis: "Ne troviĝas la oriento de la vilaĝo."

  Li demandis: "Ĉu vi ŝtelis la bovon ne en la tagmezo?"

  La vilaĝanoj respondis: "Ne troviĝas la tagmezo."

  La perdinto diris: "Eĉ se vere troviĝus nek la lageto, nek arboj, ĉu povus troviĝi nek la oriento, nek la tempo? De tio mi certas, ke vi mensogis nekredeble. Ĉu vi vere ŝtele formanĝis la bovon?"

  La vilaĝanoj do konfesis: "Jes, ni vere ĝin formanĝis."

  Tiel kondutas la homoj rompintaj disciplinojn. Ne volante malkaŝi sian kulpon, ili tenas ĝin kaj naskiĝas en infero post la morto. La ĉieluloj kaj feoj povas travidi per sia magia rigardo, do oni ne kapablas kaŝi sian kulpon de ili simile al la nekaŝebla fakto ŝteli la bovon.

294
Fundamento de Budhismo / Ĉapitro 2. 10-16
« je: aprilo 16, 2014, 09:20:02 ptm »
  10. D: Kion signifas la koncepto "sen dio, la kreinto"?

  R: Ĝi estas la unua doktrino de la supraj dekunu, kaj signifas neadon, ke ekzistas dio de kreado, kiu kreis la tutan universon. Post kiam ni akceptis la vidpunkton, ke "ĉiuj darmoj estiĝas de kaŭzo kaj kondiĉo", estas kontraŭdire por ni agnoski la ekzistecon de aparta kreinto. Ĉiu kaŭzo estas estigita de aliaj kaŭzoj, kaj ĉiu kondiĉo estas estigita de aliaj kondiĉoj. Ĉiu kaŭzo havas sian antaŭan kaŭzon, kaj ĉiu kondiĉo havas siajn proprajn kondiĉojn. Se oni rigardas vertikale, estas nek komenco nek finiĝo, kaj se oni rigardas horizontale, estas nek rando nek limo. Tiel venas la konkludo, ke ne ekzistas absoluta kaŭzo. Kredantoj de Dependa Origino devas nei ne nur la personigitan kreinton, kiu naskis bramanojn el sia buŝo, sed ankaŭ la ekzistecon de racie imagita kreinto de la universoj. En la alia flanko, kvankam la kredantoj de Dependa Origino (Paticcasamuppada) neas la ekzistecon de iu ajn absoluta estiĝinta kaŭzo, ili ankaŭ oponas la vidpunkton, ke ĉio estiĝas eventuale. Ili asertas, ke neniu fenomeno estiĝas sen kaŭzo, kaj ĉio estas regita de la neeviteblaj leĝoj de kaŭzo. Tio estas la signifo de la koncepto, ke "Ĉio estiĝas de kaŭzoj".

  11. D: Laŭ via diro, Budhismo ŝajnas ateismo, sed kial oni enniĉigis tiel multajn diojn en budhismaj monaĥejoj?

  R: Kiel mi jam diris antaŭe, Budhismo ne neas la diojn de Bramanismo, sed nur prenas ilin kiel iuspecajn vivestaĵojn. Iuj dioj poste adoptiĝis en Budhismo kiel protektantoj de la Darmo. En la alia flanko, ni devas agnoski la fakton, ke la Budho estis diigita poste. Sed laŭ la budhisma doktrino, la Budho estas nek kreinto nek povas decidi feliĉon aŭ malfeliĉon, ĝojon aŭ suferon de homaro kvankam li havas eksterordinarajn saĝon kaj kapablon. La Budho ankaŭ estas regato al la leĝo de kaŭzo.

  12. D: Kion signifas la koncepto "senegoeco" aŭ "ne estas egoo" (atmano)?

  R: ĉiuj konceptoj "Libera de vivestaĵoj", "Dependa de aliaj kondiĉoj" kaj "Sen aganto" klarigas la teorion de Senegoeco. "Vivestaĵo" inkluzivas homaron kaj aliajn vivestaĵojn. Bramanismo kaj aliaj religiaj skoloj asertas, ke ĉiu vivestaĵo posedas senmortan kaj decidpovan egoon aŭ animon (atta). La teorio de Dependa Origino opinias, ke vivestaĵo estas nenio krom kuniĝo de diversaj materiaj kaj spiritaj elementoj. Laŭ la korpa strukturo, vivestaĵo konsistas el ses grandaj elementoj (cha dhatuyo), kiuj estas tero (pathayl), akvo (apo), fajro aŭ varmo (tejo), aero (vajo), spaco (akasa) kaj konscio (vinnana). La antaŭaj kvin elementoj el ili respondecas pri la mekanismo kaj funkcio de la korpo kun tero kiel ostoj kaj karno, akvo kiel sango, fajro kiel varmeco, aero kiel spiro kaj spaco kiel ĉiuspecaj kavernoj. Ĉiuj mensaj aktivecoj efektiĝas per la lasta elemento. Se ni rigardas la psikologian strukturon, vivestaĵo konsistas el kvin kuniĝoj (khandhas), kiuj estas estaĵo (rupa), senso (vedana), percepto (sanna), menso (sankhara) kaj konscio (vinnana). La vorto kuniĝo (Khandha) signifas amason aŭ grupon. Ĉiuj fenomenoj estas klasifikigitaj en malsamajn grupojn, kiuj nomiĝas kuniĝoj (khandhas). Ni povas diri koncize, ke estaĵo (rupa) signifas ĉiujn partojn de materioj, kiuj inkluzivas la kvin radikojn (pancindriyani) aŭ kvin fizikajn sensorganojn de homaro, nome: okuloj, oreloj, nazo, lango kaj korpo, kaj la kvin objektivajn devenojn de sensoj (pancayatana), nome: vidaĵo, sono, odoro, gusto kaj tuŝo. La restaj kvar kuniĝoj (khandhas) de senso (vedana), percepto (sanna), menso (sankhara) kaj konscio (vinnana) konsistigas gravajn spiritajn faktorojn. Senso signifas tiun de malĝojo, feliĉo aŭ nek feliĉo nek malĝojo; Percepto signifas tiun al la aferoj, ekzemple bluo, ruĝo aŭ blanko; longeco aŭ mallongeco; kvadrato aŭ rondo kaj sufero aŭ feliĉo. Menso estas rigardita kiel funkciiga forto de fizika kaj mensa aktivadoj. Konscio signifas la eblecon de juĝo kaj konkludo. Laŭ la supraj analizoj, Budhismo asertas, ke vivestaĵo ne estas fiksita sendependa estaĵo, sed konsisto el diversaj faktoroj, kiuj ĉiam estiĝas kaj malestiĝas laŭ siaj kaŭzoj kaj kondiĉoj. Do ne ekzistas la sendependa kaj eterna "estaĵo" aŭ egoo reganta la korpon kaj menson. Tio estas simpla ekspliko pri la senegoeco.

  13.D: Pardonu pro mia alia demando. Ĉu la budhisma vidpunkto pri la konsisto de vivestaĵo estas formo de dualismo laŭ via ekspliko?

  R: Budhismo ĝenerale dividis la strukturon de vivestaĵo en du kategoriojn spiritan kaj materian. La kombinado de ambaŭ kaŭzas vivestaĵon, kiu laŭ budhisma termino en sanskrito, nomiĝas "Namarupa" (nomformo). "Nama" signifas mensajn faktorojn, kiuj estas senso (vedana), percepto (sanna), menso (sankhara) kaj konscio (vinnana) de la Kvin Kuniĝoj, aŭ alivorte, menso de la Ses Elementoj. “Rupa” signifas materiajn faktorojn konsistintajn el tero, akvo, fajro, vento kaj spaco, el kiuj neniu povas estiĝi sendepende, sed devas ŝanĝiĝi kaj kombiniĝi unu kun la aliaj. Se ni parolas koncize, “namarupa” estas la kombino de korpo kaj menso. De tio iuj rigardas ĝin kiel dualismon kaj iuj kiel paralalecon (t.e.spirita-fizika paralaleco). Dum iuj aliaj diras, ne “namarupa” estas nek dualismo nek paralaleco, ĉar budhismo asertas, ke ĉiuj spiritaj kaj materiaj elementoj ne povas ekzisti sendepende. Ni ankoraŭ povas pristudi, kiel rigardi la aferon, sed estas evidente, ke ĝi ne signifas materialismon.

  14. D: Kio estas la signifo de "sen aganto"?

  R: "Sen aganto" signifas, ke ekzistas nenio venanta kaj iranta inter la kaŭzo (hetu) kaj rezulto (phala). Kredantoj de Dependa Origino opinias, ke la kaŭzo estigas la rezulton sed neas, ke kaŭzo fariĝas rezulto. Ekzemple, dum flamo aŭ fajro el lanterno estigas tiun de la alia, la flamo de lanterno B estas estigita de tiu de lanterno A. Tio ne signifas, ke la flamo de A transportiĝis al B. Tiel kvankam budhismo kredas al la doktrino de reenkarniĝo en la ses vivcirkloj (samsaro), ĝi neas, ke estas animo movanta aŭ transportita de unu vivaĵo al la semo de alia. Tiu ĉi ideo estas disvolviĝo de la principo de senegoeco (Anatta) kaj ni parolos pri tio poste.

  15. D: Kio estas "efemereco" (Anicca)?

  R: Ĉiuj fenomenoj en la universo ekzistas en tute interdependaj rilatoj, do tio estiĝas kiam tio ĉi estiĝas; tio malestiĝas kiam tio ĉi malestiĝas. Tute ne troviĝas eterna ekzisteco. Ĉiuj fenomenoj estas efemeraj en naturo, estiĝante kaj malestiĝante de momentero (khana) al momentero. Tio estas la signifo de "naturo de efemereco" kaj "malestiĝo en ĉiu momentero" menciitaj en la dekunu eksplikoj pri la kaŭzo kaj rezulto (Paticcasamppada) kaj ankaŭ pri la signifo de la diro el la budhisma kanono: "Ĉiuj kombinitaj aferoj estas efemeraj; ili estas regatoj al naskiĝo kaj poste al pereiĝo." (Anicca vata sankhara, "Uppadavaya dhammino"). "Efemereco" estas la signo de ĉiuj aferoj aŭ fenomenoj. Ĝi signifas variecon aŭ ŝanĝiĝemon. Ĉar ĉiuj fenomenoj estas en varieco kaj ŝanĝiĝo, ili estas efemeraj. La vortoj "estiĝo" kaj "malestiĝo" fakte kovras tri signifojn, kiuj estas origino, detruiĝo kaj malestiĝo, aŭ kvar signifojn, kiuj estas origino aŭ estiĝo (uppada aŭjati), daŭro aŭ ekzisteco (thitika), detruiĝo aŭ dekadenco (jara aŭannathatta) kaj malestiĝo (nirodha). Ĉiu el la kvar montras la karakteron aŭ staton de fenomeno: la naskiĝo de fenomeno nomiĝas origino, la movo kiam ĝi ekzistas kaj funkcias nomiĝas daŭro; la momento kiam ĝi funkcias sed ekdekadencas nomiĝas detruiĝo kaj la pereiĝo de la fenomeno nomiĝas malestiĝo. Momentero estas tre mallonga momento. Laŭ la priskribo en budhisma teksto, la klako de fingro longas je 60 momenteroj. "Malestiĝo en ĉiu momentero" signifas, ke ĉiuj procezoj de origino, daŭro, detruiĝo kaj malestiĝo finiĝas en unu momentero. Iuj homoj demandas, "Kial ni parolas pri ‘momenteraj estiĝo kaj malestiĝo’ dum la homa vivo kutime daŭras dekojn da jaroj?" La budhisma respondo estas, ke homa vivo de naskiĝo al morto estas procezo, kiu konsistas el serio da sinsekvaj momenteroj. Homa vivo, aŭ la tuta vivo pasas tra la origino, ekzisteco, dekadenco kaj malestiĝo, ekzemple, naskiĝo, maljuniĝo, malsaniĝo kaj morto. Sed ĉiu fundamenta parto konsistas el sinsekvaj estiĝo, ekzisteco, detruiĝo kaj malestiĝo momenteron post momentero. Budhismaj verkoj diras, ke la homa korpo tute renoviĝas en ĉiu 12 jaroj. La estiĝo, ekzisteco, detruiĝo kaj malestiĝo de estaĵo kaj la origino, estanteco, detruiĝo kaj malestiĝo de la mondo fakte konsistas el momenteraj originoj kaj malestiĝoj. Laŭ budhisma teorio, ĉiuj fenomenoj, senescepte, estiĝas kaj malestiĝas en ĉiu momentero, do eraras ĉiuj eternecaj kredoj, kiuj asertas, ke la estaĵo estas eterna kaj neŝanĝebla.

  16.R: Ĉu mi rajtas starigi demandon: Ĉu budhismo ankaŭ estas sub la leĝo de "efemereco"?

  D: Jes. Laŭ Budhismo, la budha darmo kovras tri sinsekvajn periodojn: unue, la periodon de vera darmo (Saddhamma), kiu estas la periodo de budhismaj estiĝo kaj prosperiĝo; due, la periodo de bilda darmo (Saddhamma-pairupaka), kiu estas la periodo de disvastiĝo, en kiu aperis budhaj bildoj; trie, la periodo de malestiĝo (Saddhamma-vippalujjati) aŭ dekadenco. La Budho eĉ parolis pri la estontaj cirkonstancoj de darma malestiĝo. "Ĉiuj darmoj estas efemeraj" kaj ankaŭ Budhismo ne estas escepta.


295
Sutro de cent paraboloj / 45. Gardi pordon
« je: aprilo 15, 2014, 08:54:25 ptm »
  45. Gardi pordon

  Iam antaŭe, iu volis vojaĝi malproksimen. Antaŭ la foriro li ordonis al sia servisto: "Bone gardu la pordon, azenon kaj ŝnuron."

  Post kiam la mastro foriris el sia domo, vaganta muzikisto ludis muzikon ĉe la najbaro. La servisto volegis aŭskulti, kaj neniel povis sin deteni de la deziro. Por aŭskulti muzikon, li ŝnure ligis la pordon al la azeno, kaj kondukis tiun al la ludejo.

  Dum la servisto ne estis hejme, ŝtelisto priŝtelis la domon kaj forprenis ĉiujn havaĵojn.

  Reveninte hejmen, la mastro demandis la serviston: "Kie estas la trezoro?"

  La servisto respondis: "Via moŝto nur ordonis, ke mi gardu la pordon, azenon kaj ŝnuron. Mi scias nenion plian krom tio."

  La mastro kulpigis lin: "Mi ordonis vin gardi la pordon nur por protekti la havaĵojn. Nun ĉiuj havaĵoj jam perdiĝis, do por kio mi ankoraŭ bezonas la pordon?"

  La malsaĝuloj en la vivcirklo de naskiĝo kaj morto ankaŭ estas la servistoj de siaj pasioj. La Budho ofte instruis al siaj disĉiploj observi disciplinojn por sin deteni de la ses sensobjektoj kaj gardi la azenon de senscieco kaj ŝnuron de pasioj. Sed iuj bikŝuoj ne kondutis laŭ la budha instruo. Ili ŝajnigis mediti en kvieta loko kaj mensogis pri sia pureco pro avido al profito. Sed ili distriĝis pro avido al la kvin pasioj, konfuziĝis pro vidaĵo, sono, odoro kaj gusto, blindiĝis de senscieco, ligiĝis de pasia ŝnuro kaj perdis ĉiujn trezorojn de ĝustaj atentemo, pripensado, praktikado kaj iluminiĝo.

296
Sutro de cent paraboloj / 44. Satiĝo pro la duona kuko
« je: aprilo 15, 2014, 08:24:21 ptm »
44. Satiĝo pro la duona kuko

  Iam antaŭe, iu malsatiĝis kaj elprenis sep kukojn por manĝi. Li satiĝis nur post la manĝado de ses kukoj kaj duono.

  Li ege bedaŭris kaj permane sin batis. Li sin riproĉis: "Mi satiĝis nur pro tiu ĉi duona kuko. Do la antaŭajn ses kukojn mi manĝis vane. Se mi scius, ke la duona kuko satigos min, mi devus manĝi ĝin unue."

  Homoj en la mondo ankaŭ tiel kondutas. En la homa vivo mankas eterna feliĉo ekde la komenco, sed ili strebas por la eterna feliĉo pro malsaĝo. Pro la senscieco ili opinias, ke riĉaĵo povos doni al ili feliĉon, tute simile al la malsaĝulo, kiu opiniis, ke la duona kuko satigis lin. Ili suferas multe por gajni riĉaĵon, pro protektado de la gajnita riĉaĵo, kaj pro la sopiro al la perdita riĉaĵo. Ili ne povas ĝui feliĉon en la tuta tago. Ekzemple, se oni surhavas vestaĵon, ili sin opinias feliĉaj, sed por la feliĉo ili suferas de la klopodo. Budhoj diras, ke de suferego plenas la tri vivstatoj kun deziro, kun formo kaj sen formo en la metempsikozo, sed la vivestaĵoj sin opinias feliĉaj pro malsaĝo.”

297
Sutro de cent paraboloj / 43. Granda ofero por bagatelaĵo
« je: aprilo 15, 2014, 06:58:48 ptm »
43. Granda ofero por bagatelaĵo

  Iu pene frotadis ŝtonegon dum longaj monatoj, kaj fine faris el ĝi malgrandan bovon kiel ludilon. Li elspezis tro multe da energio por bagatelaĵo.

  Homoj en la mondo ankaŭ kondutas same. Frotado de granda ŝtono signifas diligentan lernadon de monda scio. La farado de malgranda bovo signifas konkuradon por famo kaj profito. La kleruloj devas ne nur diligente studi kaj esplori diversajn sciojn, sed ankaŭ atente praktiki ilin por atingi sanktan frukton. Se ili klopodas nur por famo kaj profito, iliaj fiereco kaj aroganteco pliigas iliajn malbonajn karmojn.

298
Sutro de cent paraboloj / 42. Protekti kamelan felon
« je: aprilo 15, 2014, 06:38:07 ptm »
  42. Protekti kamelan felon

  Komercistoj faris komercan vojaĝon, sed sur la vojo subite mortis unu el iliaj kameloj. La kamelo iam portis multajn trezoron, valoran teksaĵon kaj aliajn objektojn. Post la morto de la kamelo, oni tuj senfeligis ĝin.

  Antaŭ ol forlasis la komercistoj, la estro restigis du lernantojn kaj ordonis al ili: "Bone protektu la kamelan felon kontraŭ putrado pro malsekiĝo."

  Ekpluvis post nelonge. La malsaĝaj lernantoj kovris la felon per valora teksaĵo por protekti ĝin kontraŭ malsekiĝo, sed tute detruis la teksaĵon pro tio.

  La prezo de teksaĵo estis multe pli alta ol tiu de la felo. Ili protektis la malkaran felon per valora teksaĵo pro malsaĝo.

  La ordinaraj homoj en la mondo ankaŭ kondutas tiamaniere. La teksaĵo signifas abstinadon de mortigo; la kamela felo signifas komercaĵon; la putriĝo pro pluvo signifas diboĉon kaj detruiĝon de bona konduto. La disciplino abstini de mortigo estas la plej bona kaŭzo por fariĝi budho, sed anstataŭ praktiki ĝin, ordinaraj homoj preferas oferi monon kaj havaĵon por konstrui pagodojn kaj monaĥejojn, kaj almozdoni al la monaĥoj. Per tio ili strebas por la monda feliĉo anstataŭ por la plej grava afero, kaj ne povas liberiĝi de renaskiĝo en la kvin statoj de ĉieluloj, homoj, bestoj, malsataj spiritoj kaj inferuloj.

  Do religianoj devas atenteme abstini de mortigo.

299
Sutro de cent paraboloj / 41. Kverelo inter du demonoj
« je: aprilo 15, 2014, 05:54:23 ptm »
41. Kverelo inter Du Demonoj

  Iam antaŭe, du Piŝaĉaj demonoj kune posedis skatolon, bastonon kaj paron da sandaloj. Foje ili konfliktis reciproke por proprigi al si ĉion el la posedaĵoj, kaj senĉese kverelis tagnokte.

  Tiam homo venis al ili. Vidinte tion, li demandis: "Kian mirindecon havas la skatolo, bastono kaj sandaloj, pri kiuj vi kverelas tiel furioze?"

  La demonoj respondis: "Mia skatolo povas eligi vestaĵojn, manĝaĵojn, matracojn, litaĵojn kaj ĉiujn aliajn vivbezonaĵojn; per la bastono mi povas tiel subigi ĉiujn malamikojn, ke ili ne plu kuraĝas kontraŭstari kaj per la sandaloj mi povas flugi libere en la aero."

  Aŭdinte tion, la viro diris al la demonoj: "Forlasu min por momento. Mi juste dividos ilin por vi."

  La demonoj konsentis kaj forlasis lin. Li prenis la skatolon kaj bastonon, kaj flugis en la aeron per la sandaloj.

  La demonoj ektimis, sed povis fari nenion kontraŭ tio.

  La homo diris al ili: "Nun mi posedas ĉion, pro kio vi kverelis senĉese. Ne plu kverelu ekde nun."

  Piŝaĉaj demonoj signifas diversajn demonojn kaj aliajn religiojn. La skatolo signifas almozdonon, el kiu venas vivbezonaĵoj por kvinspecaj vivestaĵoj, kiuj estas ĉieluloj, homoj, bestoj, malsataj demonoj kaj inferuloj. Bastono signifas meditadon, per kiu oni povas subigi malamikojn el rankoro kaj pasioj. La sandaloj signifas disciplinojn, per kiuj oni povas renaskiĝi en la mondoj de ĉieluloj kaj homoj. La kverelado de demonoj kaj aliaj religioj por la skatolo signifas, ke ili deziras bonan rezulton per sia pasio, sed vane klopodas por tio. Oni povas liberiĝi el la sufero nur per praktikadoj de bonkonduto, almozdono, disciplino kaj meditado.

300
Sutro de cent paraboloj / 40. Sufero de kalveco
« je: aprilo 14, 2014, 12:46:23 ptm »
40. Sufero pro kalveco 

  Iam estis kalvulo. Li suferis ne nur malvarmon vintre kaj varmon somere, sed ankaŭ pikadon de moskitoj kaj tabanoj. Pro tio li turmentiĝis tagnokte kaj ege ĉagreniĝis.

  Venis kuracisto lerta pri diversaj kuracartoj. La kalvulo vizitis lin kaj diris al li: "Mi petas, ke vi kuracu min de la kalveco."

  La kuracisto ankaŭ estis kalva. Li demetis sian ĉapon, montris la kapon kaj respondis: "Ankaŭ mi ege suferas pro la kalveco. Se mi povus kuraci kalvecon, mi nepre kuracus min unue por forigi la suferon."

  La mondanoj ankaŭ tiel kondutas. Turmentite de la sufero el la naskiĝo, maljuniĝo, malsaniĝo kaj morto, ili volas trovi  metodon por atingi senmortecon. Aŭdinte, ke ŝramanoj, bramanoj kaj aliaj bonaj kuracistoj en la mondo lertas en kuracado, ili iras al tiuj kaj diras: "Ni deziras, ke vi forigu nian suferon de la efemeraj naskiĝo kaj morto, por ke ni ĉiam vivu en feliĉo kaj eterneco." La bramanoj kaj aliaj respondas: "Ankaŭ ni suferas de la efemeraj naskiĝo kaj morto, kaj same strebas por la feliĉo kaj eterneco, sed ankoraŭ ne trovis tion. Se ni trovos tion, ni tion posedos kaj ankaŭ donos al vi." Ili similas al la kalvulo, kiu turmentiĝis sed ne povis resaniĝi.

Paĝoj: 1 ... 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 [20] 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 32 33 34 35 ... 52