Montri afiŝojn

En tiu ĉi paĝo vi povas rigardi ĉiujn afiŝojn faritajn de tiu ĉi forumano. Notu, ke vi povas vidi afiŝojn nur en partoj de la forumo por kiuj vi nun havas atingopermeson.


Mesaĝoj - Miaohui

Paĝoj: 1 ... 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 [19] 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 32 33 34 ... 52
271
Sutro de cent paraboloj / 56. Postulo al "Nenio"
« je: aprilo 21, 2014, 02:56:34 ptm »
  56. Postulo al "Nenio"

  Iam du viroj kune promenis. Ili vidis, ke iu portas ĉaron da sezamo sur la vojo, sed neniel povas movi la ĉaron el danĝera loko. Tiam, la ĉaristo petis: "Helpu min movi la ĉaron el la danĝero."

  La viroj demandis: "Per kio vi rekompencos nin?"

  La ĉaristo respondis: "Per nenio."

  Ambaŭ viroj helpis movi la ĉaron. Apenaŭ la ĉaro atingis ebenan lokon, iu el ili diris al la ĉaristo: "Donu al ni la rekompencon."

  La ĉaristo respondis: "Nenion."

  La postulanto insistis: "Do donu al ni la Nenion."

  La alia viro diris kun rido: "Li tute ne volas rekompenci nin. Do kial vi ankoraŭ insistas?"

  La postulanto respondis: "Li ja promesis al ni la Nenion, do li devas rekompenci nin per ĝi."

  La alia viro diris: "'Nenio' estas nur abstrakta vorto, sed tute ne konkreta objekto."

  Pro la kroĉiĝo al “Nenio”, ordinaraj homoj naskiĝas en la stato de Nenio. Dum la tiel nomata “nenio” de la dua homo estas stato de senformo, senvolo kaj senago.

272
Fundamento de Budhismo / Ĉapitro 2. 17-21
« je: aprilo 21, 2014, 12:56:20 ptm »
  17. D: Kion signifas “kaŭzo kaj rezulto senĉese interkonektiĝas sen rompiĝo”?

  R: Ĉiuj darmoj estas produktitaj de kaŭzo kaj kondiĉo. Kvankam efemera, konstante estiĝanta kaj malestiĝanta, ili estas konstante konektitaj sen interrompiĝo kiel fluanta akvo. Se la antaŭaj malestiĝas, tuj sekvas la postaj sen interrompiĝo. Kaŭzoj produktantaj rezultojn en konstantaj serioj sen interrompiĝo. Tio estas vidpunkto laŭ la vertikala senso en tempo. Se oni rigardas horizontale, estas sennombraj diferencoj inter la variintaj specoj de kaŭzoj kaj rezultoj. Malgraŭ la kompleksaj rilatoj inter diversaj specoj de kaŭzoj, ili estas regitaj de antaŭaj reguloj sen konfuziĝo. Ĉiuspeca kaŭzo produktas rezultojn de la sama speco. Ekzemple, bona kaŭzo kondukas al bona rezulto. Kaŭzoj estigas konformajn rezultojn, kaj rezultoj korespondas al kaŭzoj. Unu speca kaŭzo ne povas estigi alispecan rezulton. Kiel ekzemple, se iu semas melonajn semojn, li rikoltas fruktojn de melonoj sed ne sojfaboj. Budhismo kredas, ke la leĝo de kaŭzoj estas fiksita kaj ĝi estas neŝanĝebla eĉ por la budhoj en sinsekvaj epokoj de estinteco, estanteco kaj estonteco. Tio estas la simpla ekspliko pri la konceptoj, ke “kaŭzoj kaj efektoj senĉese konektiĝas sen interrompiĝo”, “diversaj kaŭzoj kaj efektoj falas en diferentajn specojn”, “Kaŭzo kaj rezulto transiĝas en harmonio kaj en obeo unu al la alia” kaj “kaŭzo kaj efekto funkcias en ordo sen konfuziĝo”. Budhismo ankaŭ oponas la vidpunkton, ke fenomeno ne povas denove estiĝi post sia malestiĝo, kaj nomas tion “nihilisma vidpunkto”. Pri la budhisma analizo de kaŭzo, kondiĉo kaj efekto, estas teorioj de ses kaŭzoj, kvar kondiĉoj kaj kvin efektoj, pri kiuj mi ne diskutas detale ĉi tie.

  18: D: Pri la teorio de Dependa Origino menciita supre, ĉu troviĝas iu ajn sutro aŭ verko uzebla por plua pristudo?

  R: Ekzistas multe da sutroj kaj verkoj, kiuj diskutas pri la teorio de Dependa Origino. Kiel ekzemple, la antaŭe menciitaj dekunu signifoj de kaŭzo kaj efekto estis cititaj el leginda verko “Fenbie Yuanqi Ĉusheng Famen Jin”. Krome estas instruoplenaj la koncernaj partoj de “komentario pri Abidarmakoŝa-ŝastro” (Abidarmakoŝa-ŝastra) tradukita en la ĉina lingvo de Xuanzang kaj la “komentario pri la granda perfekteco de saĝo” ( Mahaprajnaparamita-ŝastra) tradukita en la ĉina lingvo de Kumaraĝivo.

  19. D: Post via ekspliko pri la dekunu signifoj de Dependa Origino, baziĝinta sur la kvar ĉefaj punktoj de “ne kreinto, senegoo, efemereco kaj sinsekvo de kaŭzo kaj rezulto”, mi jam havas bazan scion pri la teorio de Dependa Origino. Ĉu ni povas diri, ke tio estas la budhisma interpretado pri universa ekzisteco aŭ budhisma kosmologio?

  R: La kvar ĉefaj punktoj efektive resumiĝis en du vidpunktojn de “Efemereco” kaj “Senegoo”. “Efemereco” signifas la konstantecon de estiĝo kaj malestiĝo. Ĝi ankaŭ inkluzivas la konceptojn de “estiĝo kaj malestiĝo de momentero al momentero”, kaj “konstanteco de kaŭzo kaj rezulto”. “Senegoo” signifas, ke ne troviĝas decida povo ambaŭ de si mem aŭ de la universo. Do la signifo de “Sen kreinto” estas efektive inkluzivita en la koncepto de “Senegoo”. Ni resumis la budhisman interpretadon de universa ekzisteco per “Ĉiuj fenomenoj estas efemeraj, kaj al ĉiuj darmoj mankas egoo” (sabbe sankhara anicca, sabbe dhamma anatta). Tio ankaŭ povas nomiĝi la ĝenerala leĝo de ĉiuj darmoj. Jen kial la doktrinoj de “Efemereco” kaj “Senegoo” estas rigarditaj kiel Darmaj Sigeloj (Dhamma-lakkhana).

  20. D: Kio estas la signifo de Darmaj Sigeloj (Dhamma-lakkhana)?

  R: Sigelo signifas markon aŭ stampon. Imperia sigelo atestas la autoritecon de dokumentoj kaj permeson cirkuli ilin sen malhelpo. Ni uzas ĝin ĉi tie same por esprimi principajn doktrinojn de Budhismo. Se iu ajn doktrino konformas al “Darmaj Sigeloj”, oni povas rigardi ĝin kiel veran instruon de la Budho. Se oni mastras la “Darmajn Sigelojn”, ili povas kompreni ĉiujn darmojn sen malhelpo. Jen kial ili nomiĝas “Darmaj Sigeloj”. Se ni aldonas “Nirvano estas serena” post “Ĉiuj fenomenoj estas efemeraj” kaj “al ĉiuj darmoj mankas egoo”, ni nomas ilin Tri sigeloj de la Darmo. Aldoninte “Ĉiuj malpuraj darmoj kondukas al sufero” ni havas la Kvar Sigelojn de la Darmo.

  21. D: Ĉu vi bonvolas ekspliki la signifon de “Ĉiuj kleŝoj kondukas al sufero”?

  R: Kleŝo signifas mensan afliktiĝon. Laŭ opinio de Budhismo, ordinaraj homoj ne komprenas la veron, ke ĉiuj darmoj estiĝas kaj malestiĝas kondiĉe laŭ la naturo de efemereco kaj senegoo. Ili avide kroĉiĝas al la efemeraj aferoj, kaj persiste serĉas “min” aŭ “mian” spite la darmojn de senegoo. Tio nomiĝas iluzio, kiu kondukas al mensa afliktiĝo (kleŝo), do ĝi ankaŭ nomiĝas mensa afliktiĝo (kleŝo). Ekzistas multaj specoj de afliktiĝoj, kiel avido, (raga) kolero aŭ malamo (dosa), iluzio (moha aŭ avijja) aŭ senscieco pri la vero de efemereco kaj senegoo. Ni prenas tiujn tri kiel tri venenojn. Kune kun aroganteco (mana), suspektemo aŭ dubo, kaj eraraj vidpunktoj (micĉa-ditti, kiel la kredo en eterneco aŭ sassata-ditthi, la kredo en malkonstanteco aŭ ucĉeda-ditthi), ili estas ses fundamentaj kleŝoj. Kleŝoj estigas diversajn karmojn. Karmojn montras agoj de la korpo, (kaya-kamma), parolo (vacl-kamma) kaj menso (mano-kamma). Kleŝo kaj karmo kondukas al estonta renaskiĝo de korpo kaj menso (nama-rupa) kiel ĉielulo, homo, inferulo, demono aŭ besto. Se estiĝas kleŝoj, rekreiĝas karmoj kaj denove reestiĝas la korpo kaj menso. Tiu ĉi cirklo de vivo kaj morto (samsaro) daŭras senfine kaj konsistigas suferon. Kiam ni parolas pri la homa vivo, ni ĝenerale kredas, ke ekzistas ok specaj suferoj (dŭkha), kiuj estas la suferoj de naskiĝo, kiu estas doloro suferata en la utero kaj dum la naskiĝo, maljuniĝo, malsaniĝo, morto, apartiĝo de la amata afero, kontakto kun la malamata afero, senkapableco akiri deziraĵon, kaj kroĉiĝo al la kvin kuniĝoj. La kroĉiĝo al la kvin kuniĝoj estas kleŝo, kiu estigas korpon, senson, percepton, sensformiĝon kaj konscion. La kvin kuniĝoj siavice estigas kleŝon, do ili nomiĝas kuniĝoj de kleŝo. La fluo de la kvin kuniĝoj konstante ŝanĝiĝas, kaj estas plena de suferoj el naskiĝo, maljuniĝo, malsaniĝo kaj morto. Do la kvin kuniĝoj estas suferaj. Ni povas resumi, ke laŭ diro de budhoj, en la mondo plenas senfina sufero, kiu estas nek estigita per si mem, nek dependa al iuj dio-kreintoj, nek estiĝinta per hazardeco. La suferoj estiĝas pro kaŭzoj kaj kondiĉoj. Kiel ni diris antaŭe, kleŝoj estigas karmojn, kaj karmoj estigas suferojn de naskiĝo kaj morto. Jen la budhisma ekspliko pri Dependa Origino de sufero. Por pli vasta analizo, mi parolos pri “la dek du ligoj de Dependa Origino”.

273
Forumo pri vortoj / Re: Prova vorto "ŝravako"
« je: aprilo 20, 2014, 01:30:34 atm »
El "Pali-English dictionary"

274
Forumo pri vortoj / Re: Prova vorto "ŝravako"
« je: aprilo 20, 2014, 01:26:07 atm »
El "Sanskrit-English dictionary"


275
Sutro de cent paraboloj / 55. Lojala Subulo
« je: aprilo 19, 2014, 11:19:46 ptm »
  55. Lojala Subulo

  Iam antaŭe, reĝo havis lojalan subulon. Dum milito la subulo sinforgese savis la reĝon el danĝero. Pro tio la reĝo ĝojis, kaj volis donaci al li ĉion deziratan. Li do demandis la subulon: "Kion vi deziras? Mi donacos ĉion ajn al vi laŭ via deziro."

  Sed la subulo respondis: "Kiam vi bezonas razi vian barbon, bonvolu lasi min fari tion por vi."

  La reĝo respondis: "Se plaĉas al vi tion fari, mi plenumos vian deziron."

  Tiu malsaĝulo estis mokita ĉiuj aliaj. Li povus akiri altan rangon kaj duonan teritorion, sed li postulis nur humilan okupon.

  Tiel kondutas malsaĝuloj. Ĉiuj budhoj atingis iluminiĝon per malfacilaj praktikadoj dum sennombraj kalpoj. Estas tiel malfacile akiri la homan vivon, renkonti budhismon kaj budhan instruon, kiel blinda testudo hazarde levas sian kapon tra truo de la ligna tabulo sur la maro. Sed kiam ili havas malfacile atingeblan homan vivon kaj budhismon, ili kontentiĝas pri observado de nur malmulte da disciplinoj pro sia malsaĝo kaj ne plu klopodas por la perfekta nirvano. Ili ne havas ambicion pri la progreso, sed kontentiĝas pri la malĝustaj aferoj.

276
Sutro de cent paraboloj / 54. La kapo kaj vosto
« je: aprilo 19, 2014, 11:08:03 ptm »
  54. La kapo kaj vosto

  Iam vivis serpento. La vosto de la serpento diris al la kapo: "Mi devas rampi antaŭe." La kapo respondis: "Mi ĉiam rampis antaŭe. Pro kio vi subite volas anstataŭigi min?" Kiam la kapo rampis antaŭen, la vosto alkroĉis arbon kaj neniel sin movis. La kapo povis fari nenion alian ol obei la voston kaj lasi ĝin rampi antaŭe. Sed pro tio, la serpento sin trudis en fajron kaj mortis de brulo.

  Iuj instruistoj kaj lernantoj ankaŭ kondutas same. La lernantoj diras, ke la instruistoj estas maljunaj, sed ili ĉiam gvidas antaŭe; la lernantoj estas junaj, do ili devas esti la ĉefoj. Sed pro la juneco, la lernantoj ne bone scias disciplinojn kaj ofte rompas ilin. Ambaŭ instruistoj kaj lernantoj renaskiĝas en infero pro la rilato inter si.

277
Forumo pri vortoj / Re: Prova vorto "ŝravako"
« je: aprilo 19, 2014, 10:58:50 ptm »
El "The seeker's glossary of Buddhism"


278
Forumo pri vortoj / Re: Prova vorto "pratjekabudho"
« je: aprilo 19, 2014, 10:56:01 ptm »
El "Seeker's glossary of Buddhism"


279
Forumo pri vortoj / Prova vorto "pratjekabudho"
« je: aprilo 19, 2014, 10:46:00 ptm »
Pratjekabudho: (Sanskrito: pratyekabuddha; Pali-lingvo: Paccekabuddha): Arahanto en la dua ŝtupo de Hinajana budhismo. Pratjekabudho naskiĝis en la mondo sen budhismo, tamen li iluminiĝis per meditado pri principo de kaŭzo kaj rezulto.

280
Forumo pri vortoj / Prova vorto "ŝravako"
« je: aprilo 19, 2014, 10:03:47 ptm »
ŝravako: (sanskrito: srāvaka; Pali: Sāvaka)  Budha disĉiplo arahantiĝinta per praktikado de budhismo. Ŝravako apartenas al la unua ŝtupo de hinajana budhismo.



281
Forumo pri vortoj / Re: Prova vorto "joĝano"
« je: aprilo 19, 2014, 09:51:13 ptm »
Laŭ "The seeker's glossary of Buddhism"

282
Forumo pri vortoj / Re: Prova vorto "joĝano"
« je: aprilo 19, 2014, 09:45:50 ptm »
El "Pali-English Dictionary"


283
Forumo pri vortoj / Re: Prova vorto "joĝano"
« je: aprilo 19, 2014, 09:44:32 ptm »
El "Sanskrit-English Dictionary"

284
Forumo pri vortoj / Prova vorto "joĝano"
« je: aprilo 19, 2014, 09:02:04 ptm »
Joĝano: (pali-lingvo: yojana; sanskrito: Yojana)
Laŭ "Vortaro de Pali lingvo" ĝi estas  longunuo de ĉirkaŭ 14 kilometroj.
Laŭ  "Pali-Engliŝ Dictionary"  ĝi distancas cirkaŭ 7 mejlojn.
Laŭ "The seeker's glossary of Buddhism" la longeco varias je 9.6, 18, kaj 24 kilometroj.

285
Sutro de cent paraboloj / 53. Reciproka venĝo
« je: aprilo 18, 2014, 08:04:49 ptm »
53. Reciproka venĝo

  Iam instruisto havis du lernantojn. Li suferis de piedmalsano, kaj ordonis ambaŭ lernantojn masaĝi po unu el la piedoj aparte de tempo al tempo.

  La lernantoj malamikiĝis kaj ĵaluzis unu kontraŭ la alia.

  Dum unu el la lernantoj eliris, la alia rompis la piedon masaĝitan de li per ŝtono.

  Post kiam li revenis, li koleris pro tio, kaj ankaŭ rompis la piedon masaĝitan de la alia por sin venĝi.

  Iuj lernantoj de budhismo ankaŭ kondutas same. La lernantoj de mahajano riproĉis hinajanon, dum la lernantoj de hinajano reciprokis ilin pri mahajano, kaj tiel ili detruas budhisman instruon de ambaŭ skoloj.

Paĝoj: 1 ... 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 [19] 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 32 33 34 ... 52