Montri afiŝojn

En tiu ĉi paĝo vi povas rigardi ĉiujn afiŝojn faritajn de tiu ĉi forumano. Notu, ke vi povas vidi afiŝojn nur en partoj de la forumo por kiuj vi nun havas atingopermeson.


Mesaĝoj - Miaohui

Paĝoj: 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 [13] 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 ... 52
181
La vivo de la Budho / Re: 1-8. La kvar vidaĵoj: Malsanulo
« je: junio 22, 2014, 06:26:54 ptm »
Ekzerco 8. La kvar vidaĵoj: Maljuneco
  1.Ĉu la reĝo volis lasi sian filon iri el la palaco? Kial?
  2. Kiel la reĝindo iris al la urbo ĉifoje?
  3. Kion homoj faris tiam?
  4. Kion faris lin malĝoja ĉifoje?
  5. Kion li diris kiam li vidis viron sur la tero?
  6. Kion li faris al li?
  7. Kial Ĉano ne permesis lin fari tion?
  8. Kial la reĝido miris vidinte lin kiel tion?
  9. Kion vi faras kiam vi vidas tian malsanulon?
  9. Ĉu vi opinias, ke vi ankaŭ malsaniĝos iutage?

182
La vivo de la Budho / Re: 1-7. La kvar vidaĵoj: Maljunulo
« je: junio 22, 2014, 05:26:23 ptm »
Ekzerco 1-7. La kvar vidaĵoj: Maljuneco
  1. Kial la reĝido estis malfeliĉa en la palaco?
  2. Kion la patro diris kiam la reĝido petis permeson de li por iri el la palaco?
  3. Kion li vidis kiam li iris en la urbon?
  4. Kion la maljunulo diris?
  5. Kion la reĝido demandis al la ĉaristo?
  6. Kion la ĉaristo respondis al li?
  7. Ĉu la reĝido vidis multajn maljunulojn antaŭe? Kial?
  8. Ĉu vi opinias, ke vi ankaŭ maljunuĝos kiel tio?
  9. Kion la reĝo denove faris por lin ĝojigi?

183
La vivo de la Budho / Re: 1-6. Edzino de Reĝido Sidarto
« je: junio 22, 2014, 05:24:28 ptm »
Ekzerco 1-6. La edzino de Reĝido Sidarto
  1. Kion faris la patro de Sidarto por ĝojigi lin?
  2. Kial la reĝo ĉiam donis al li junajn servistojn?
  3. Kion la Reĝido ĉiam faris?
  4. Kion la reĝo demandis al la saĝuloj?
  5. Al kiu la reĝido edziĝis?
  6. Je kiom da jaroj la reĝido edziĝis?

184
La vivo de la Budho / Re: 1-5. Bonkoreco de Reĝido Sidarto
« je: junio 22, 2014, 05:22:36 ptm »
1-5. La bonkoreco de Reĝido Sidarto
  1. Kiu estis Devadato?
  2. Kiu estis pli bonkora?
  3. Kion faris Devadato kiam li vidis flugantan cignon?
  4. Kiel Sidarto savis la cignon?
  5.Ĉu la knaboj sciis antaŭe, ke la cigno vivas?
  6. Plenigu la blankojn: “Vivo devas aparteni al tiu, kiu ________, sed ne al tiu, kiu volas ________. La cigno apartenas al ____, ne al ____.”
  7. Kial Sidarta ricevis la cignon?

185
La vivo de la Budho / Re: 1-4. La edukado de la reĝido
« je: junio 22, 2014, 05:21:01 ptm »
1-4. La lernado de la reĝido
  1. Kiu estis Praĝapati?
  2. Kian rilaton ŝi havis kun Maha Maja?
  3. Kiu estis la instruisto de Sidarto?
  4. Ĉu la reĝido estis inteligenta knabo?
  5. Kion li lernis?
  6. Kial la instruisto amis lin?

186
La vivo de la Budho / Re: 1-3. La nomuma ceremonio
« je: junio 22, 2014, 05:20:07 ptm »
Ekzerco 1-3.
  1. Kiu estas Asito?
  2. Kial li iris al la palaco?
  3. Kion la reĝo faris post kiam Asito sidiĝis en la palaco?
  4. Kio okazis kiam la reĝo montris la bebon al la sanktulo?
  5. Ĉu Asito malĝojis pro la okazaĵo?
  6. Kion faris Asita kiam post la okazaĵo?
  7. Kion Asita diris pri la reĝido?
  8. Kion Kondano diris?
  9. Kio estis la nomo donita al la reĝido?
  10. Kion signifas tiu ĉi nomo?

187
La vivo de la Budho / Re: 1-2. La naskiĝo de la reĝido
« je: junio 22, 2014, 05:18:19 ptm »
Ekzerco 1-2
  1. Kial Reĝino Maha Maja volis forlasi Kapilavaston?
  2. Kie estas la palaco de ŝia patro?
  3. Kiel la reĝo sendis ŝin?
  4. Kial la reĝino haltis en la parko?
  5. Kio estis la nomo de la parko?
  6. Kiam okazis la naskiĝo de la bebo?
  7. Kion la legendo diras pri la naskiĝo?
  8. Ŝajne la bebo diris ion. Kion li diris?

188
La vivo de la Budho / Re: 1-1. La sonĝo de Reĝino Maha Maja
« je: junio 22, 2014, 05:13:09 ptm »
Ekzerco 1-1
  1. Kiu estis Sudodano?
  2. Kie li regis?
  3. Kiu estis la reĝino?
  4. De kiu regno ŝi venis?
  5. Kio estis ŝia sonĝo?
  6. Kion ŝi faris en la mateno?
  7. Kion la reĝo faris post la sonĝo?
  8. Kial la reĝo kaj reĝino ĝojis post la sonĝo?
  9. Kion faris la reĝo por montri sian ĝojon?

189
Sutro de cent paraboloj / 78. Hastema Filo
« je: junio 22, 2014, 05:29:01 atm »
78. Hastema Filo

  Iam antaŭe, patro diris al sia filo dum nokto: "Morgaŭ ni iru kune al la vilaĝo por ion alpreni."

  Aŭdinte tion, la filo sole iris al la vilaĝo en la sekva frumateno sen scio de la patro. Atinginte la cellokon, li elĉerpiĝis de la longa irado, sed tute ne sciis, kion li prenu de tie. Kaj krome, li preskaŭ mortis de malsato kaj soifo pro manko de manĝaĵo. Fine li povis fari nenion alian ol reveni al sia patro.

  Vidinte lin reveninta, la patro kulpigis lin: "Kiel malsaĝa vi estas! Pro kio vi iris sole sen mi kaj klopodis vane? Oni mokos vin pri tio."

  La ordinara homoj ankaŭ kondutas same. Razinte la harojn kaj barbon, kaj sinvestinte la monaĥajn robojn, ili fariĝis monaĥoj. Sed ili ne lernis de bonaj instruistoj metodon por atingi sukceson, kaj akiris neniom da meritoj de la meditado kaj praktikado. Pro tio ili perdis ŝancon atingi la ŝramanajn fruktojn. Ili similis al la malsaĝulo, kiu iris kaj revenis senfare, kaj vane suferis de laceco. Kvankam ili havis formon de ŝramanoj, tamen ili atingis neniom da fruktoj.

190
Forumo pri vortoj / Re: Vorto "ŝramano"
« je: junio 21, 2014, 05:24:04 atm »
ŝramanero: novico de ŝramano aŭ monaĥo, en ĉina lingvo estas "shami (沙弥)“

191
Forumo pri vortoj / Vorto "ŝramano"
« je: junio 21, 2014, 05:21:30 atm »
ŝraman/o Θ
1 (ss) Hinda asketo ekster la bramana tradicio.
2 (vs) En kelkaj orientaj religioj, homo, kiu forlasas la familian rondon por serĉi religian veron.
ŝramanismo. Tendenco kontraŭbramanisma, el kiu evoluis ĝainismo k budhismo.

192
Forumo pri vortoj / Vorto "upasako"
« je: junio 21, 2014, 05:09:44 atm »
Laŭ "Granda vortaro ĉina-esperanta":
Upasako: Oficiala budhano, kiu ricevis kaj observis la kvin disciplinojn.
Upasakino: ina upasako

Laŭ "Esperanto-Ĉina Vortaro" la vorto estas "upsako/upsakino". La diferenco venis el diferencaj devenoj de sanskrito kaj palio.

193
Forumo pri vortoj / Vorto "demono"
« je: junio 21, 2014, 02:45:40 atm »
*demon/o
1 Θ Malbonvola, malbonfara diaĵo: la demono de la sud-okcidenta vento; grimacantaj demonoj de la tibetaj temploj. ☞ dajmono, ĝino.
2 ✞ Defalinta anĝelo, malbonfara spirito. Sin. diablo 2: mia filino estas terure turmentata de demonoN; per la estro de la demonoj li elpelas demonojnN; Magdalena, el kiu eliris sep demonojN; havi demonon (➞ demonhavanto).
3 (f) Tre malica homo: ŝovinistoj, tiuj reprezentantoj de abomeninda malamo, tiuj mallumaj demonojZ.
demona
1 Rilata al demono 1: demona apero, influo.
2 Havanta la karakteron de demono 2, 3: demona kverelo, ruzo.
demonismo. Kredo al demonoj.
demonologio. Sistema priskribo de la naturo k la povoj de demonoj.
demonomanio. Vario de frenezo, en kiu la maniulo imagas sin demonhavanto.
demonhavanto. Tiu, kiu kredas, ke demono regas lian animon: lin renkontis du demonhavantoj, elvenante el inter la tomboj, tre furiozajN.

194
Sutro de cent paraboloj / 77. Melki Virazenon
« je: junio 16, 2014, 07:42:35 ptm »
  77. Melki Virazenon

  Iam azeno malofte vidiĝis en izolita lando. Oni nur aŭdis, ke la azena lakto estas bongusta, sed neniu el ili konis azenon. Foje, iu havigis al si virazenon, kaj ĉiuj homoj konkure kaptis ĝin por la lakto. El ili iuj kaptis piedon, iuj kaptis orelon, iuj kaptis la voston kaj iu eĉ kaptis la penison. Ili ĉiuj deziregis melki ĝin kaj gustumi lakton la unua. Tiu, kiu kaptis la azenan penison, opiniis, ke ĝi estas la azena mamo. Li do forte premadis ĝin por melki lakton. Sed ili ricevis neniom da lakto ĝis elĉerpiĝo. Ili do klopodis vane, ricevis nenia rikolton kaj estis mokitaj de la tuta mondo.

  Iuj ordinaruloj de aliaj religioj ankaŭ tiel kondutis. Ili aŭdis la praktikan metodon, sed ne sciis kiel praktiki ĝin ĝuste. Anstataŭe, ili ekrevis pri la evitindaj aferoj, havis diversajn herezajn vidpunktojn, sin turmentis per nudeco kaj malsato, kaj eĉ sin ĵetis en fajron. Fine, ili falis en la amaran vivstaton pro siaj herezaj vidpunktoj simile al la malsaĝuloj, kiuj strebis por la lakto.

195
"Bona demando kaj bona respondo"  verkita angle de Majstro S. Dhammika, esperantigita de Miaohui

http://www.budhano.net/libroteko/bdbr-nova.pdf

Paĝoj: 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 [13] 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 ... 52