Montri afiŝojn

En tiu ĉi paĝo vi povas rigardi ĉiujn afiŝojn faritajn de tiu ĉi forumano. Notu, ke vi povas vidi afiŝojn nur en partoj de la forumo por kiuj vi nun havas atingopermeson.


Fadenoj - Miaohui

Paĝoj: [1] 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 ... 33
1
En la butiko oni povas mendi esperantajn tradukojn de pri budhismo. La retadreso de la retbutiko estas https://weidian.com/?userid=840197471
Nun estas mendeblaj "Budhismaj fabloj", "Amo al la vivoj" kaj "La antaŭaj vivoj de la Budho" kaj la koncernaj diskoj de mp3.

2
Verkado kaj tradukado / Kunlaboro el alia mondo
« je: marto 18, 2017, 10:36:05 ptm »
El miaj strangaj sonĝoj

Ekde la memlernado de Esperanto, mi amas la lingvon kaj laboras kiel fidela esperantisto. Malsimile de la aktivaj esperantistoj, kiuj elspezas sian tutan tempon por disvastigo aŭ renovigo de la lingvo, mi estas iom konservativa kaj dronas en esperantaj verkado kaj tradukado. Kvankam oni kutime opinias, ke Esperanto estas senutila, kaj eĉ multaj samideanoj opinias, ke via laboro estos vana ĉar miaj verkoj kaj tradukoj havas neniun leganton, mi firme kredas, ke iutage oni povos legi ilin eĉ se neniu povas legi ilin en la nuna tempo.

Iutage mi subite ricevis esperantan retmesaĝon kun tre stranga enhavo. La sendinto diris, ke li estas esperantisto el iu terglobo, kiu estas treege malproksima de nia mondo. La nomo de lia mondo estas tiel stranga kaj malfacila, ke mi tute ne kapablis memori ĝin. Kvankam li estas loĝanto de alia stelo kaj parolas sian propran gepatran lingvon, tamen li ankaŭ interesiĝas pri Esperanto kaj komencis lerni ĝin antaŭ ne tre longe. En la nuna tempo li nur povas legi kaj iom sin esprimi. Li havas deziron, ke mi kunlaboru kun ili por traduki la verkojn de lia stelo en Esperanton. La temoj de la verkoj kaj videoj kutime estas proponoj kaj metodoj pacigi kaj harmoniigi la tutan universon.

Foliuminte la mesaĝin, mi tute ignoris ĝin, opininte, ke iu petolema samideano tion faris por min amuzi. Sed post nelonge mi ricevis de li alian mesaĝon pli detalan pri liaj deziro kaj mondo. Li persistis en la invito al mi. Mi denove ignoris ĝin senresponde. Sed tuj sekve alia mesaĝo de li atingis min. Kune kun la mesaĝo estis sondokumento de tute stranga lingvo. Ŝajne iu parolis en brua loko, kie diversaj homoj babilis en la stranga lingvo. Tio vekis mian intereson kaj mi respondis esperante, ke mi iom interesiĝas pri liaj invito kaj lingvo, kaj volas scii, ĉu lia lingvo estas facila por lerni. Mi ankaŭ esprimis mian skrupulon, ĉu mi povos ellerni lian lingvon por kunlabori kun li kaj kiel mi povos atingi lian stelon. Baldaŭ li respondis al mi, ke lia lingvo estas tiel facila kiel Esperanto kaj oni povas lerni ĝin sen granda malfacilo, kaj krome, li povas bonvenigi min en mia hejmo al sia stelo. Tiel ni decidis la rendevuon.

Unu aŭ du tagojn poste li vizitis min kun sia diskosimila veturilo. Ni ambaŭ staris sur lia disko kaj ekflugis en la universon. Dum la veturado en la universo ni preterpasis diversajn stelojn grandajn, malgrandajn, belajn kaj malbelajn. Fine ni atingis lian stelon. Enirinte lian oficejon, min tuj allogis sennombraj libroj, diskoj kaj aparatoj. Oni bonvenigis min varme, kaj regalis min per trinkaĵoj kaj manĝaĵoj, sed plej interesis min lia laborplano pri esperanta traduko. Mi decidis ellerni lian lingvojn kaj labori tie kun miaj genevoj, kiuj lernas Esperanton ĉe mi. Poste mi veturigis miajn genevojn kaj ilian patron al la stelo kaj ni eklaboris. Post nelonge ni sukcese esperantigis kelkajn verkojn kaj filmojn. Kiam ni spektis la alistelajn filmojn esperantigitajn de ni, mi neniel povis deteni min de la ĝojplena ridego, sed la rideksplodo tuj forŝiris mian sonĝon kaj mi trovis, ke mi kuŝas en mallumo.

La sonĝo okazis en la nokto de la deksesa, marto,2017

P.S. Kvankam mi scias bone, ke sonĝo ne estas egala al la realeco, tamen mi opinias, ke la sonĝo estas bona aludo pri mia klopodo esperantigi budhismajn verkojn. Eble iutage ni vere povos legi pli multe da verkoj kaj spekti pli multe da filmoj en Esperanto pri Budhismo se ni persistos en nia nuna klopodo.

3
Bona demando kaj bona respondo / Pri la Aŭturo
« je: marto 06, 2017, 03:25:57 ptm »
Pri la Aŭturo
  
  Bhante Dhammika naskiĝis en Aŭstralio en 1951 kaj fariĝis laika budhano en la aĝo de 18 jaroj. En 1973 li iris al Azio, vojaĝis tra Tajlando, Laŭso, Birmo kaj fine al Hindio kun intenco fariĝi monaĥo. Dum sekvaj tri jaroj li vojaĝis tra Hindio lernante Jogon kaj meditadon kaj fine ordiniĝis kiel monaĥo sub Majstro Matiwella Sanharatna, la lasta disĉiplo de Anagarika Dharmapala. En 1976 li iris al Srilanko, kie li studis la palian lingvon en Srilanka Vidyalaya, kaj poste fariĝis kunfondinto kaj instruanto de Nilambe Medita Centro en Kandy. Ekde tiam li elspezis plej multe da tempo en Srilanko kaj Singapuro.
  Bhante Dhammika jam verkis pli ol 25 librojn kaj multajn artikolojn pri budhismo kaj koncernaj temoj, multaj el ili jam tradukiĝis en diversajn lingvojn. Li ankaŭ estis fama por siaj publikaj paroloj kaj reprezento de Teravada Budhismo en Eŭropa Konferenco de Budhisma Miljaro en Berlino en 2000. Krom budhisma folozofio kaj meditado, Bhante Dhammika ankaŭ profunde interesiĝas pri sanktaj lokoj de Budhismo kaj la tradicio de pilgrimado. Liaj aliaj hobioj inkluzivas indiajn historion, arton kaj botanikon.
  
  Tradukoj de Bona Demando Bona Respondo en 22 lingvoj estas validaj ĉe www.goodquestiongoodanswer.net

4
Bona demando kaj bona respondo / Mallongigoj
« je: marto 06, 2017, 03:25:32 ptm »
Mallongigoj
  
  A, Anguttara Nikaya;
  Cp, Cariĝapitaka;
  D, Diĝa Nikaya;
  Dhp, Dhammapada;
  Ja, Jataka;
  M, Majĵima Nikaya;
  Pv. Petavatthu;
  S, Samyutta Nikaya;
  Sn, Sutta Nipata;
  Ud, Udana;
  Vin, Vinaya.

5
Esperanta novaĵo / MEDICINAJ INSTRU-FILMETOJ EN ESPERANTO!
« je: marto 22, 2016, 05:15:31 atm »
MEDICINAJ INSTRU-FILMETOJ EN ESPERANTO!

La retejo de "Khan Academy" enhavas multajn centojn de sciencaj, edukaj kaj instruaj materialoj por libera klerigado. Antaŭ kelkaj semajnoj kanada esperantisto Matthew Orlowski komencis traduki kaj subtekstigi kelkajn el ili al Esperanto, kaj laŭ la pozitivaj spertoj nun li komencis produkti proprajn filmetojn kun Esperanta voĉo.

La unua, 9-minuta filmeto temas pri "Enkondukaj konoj pri la funkciado de la koro". Estas aldonita ankaŭ la subteksto en E-o, se oni volas uzi ĝin.

La filmo estas trovebla en jutubo ĉe https://www.youtube.com/watch?v=hBpOgt5ldxs, kaj la ligilo kompreneble ankaŭ en la medicina sekcio de STEB ĉe http://www.eventoj.hu/steb/

Gratulon al Matthew Orlowski, kiu anstataŭ nomumi sin (honora) prezidanto de iu Esperanta faka asocio komencis konkrete realigi fakan aplikadon. Volonte mi raportus pri apero de similaj materialoj ankaŭ en aliaj sciencaj branĉoj.

Szilvási László

P.S. Vortaroj, terminaroj kaj faka literaturo por diversaj sciencaj branĉoj estas troveblaj ĉe la interreta biblioteko STEB.

----------------
Ret-Info / L.S.
__________________________________________________________________________________________
                       Reagu, komentu en nia fejsbuka pago: http://www.facebook.com/Ret.Info !

6
Esperanta novaĵo / Instruistoj serĉataj por testi materialon
« je: septembro 12, 2015, 02:16:16 atm »
From: Ĉristophe Ĉazarein <ch.chazarein@gmail.com>
Date: 2015-09-08 17:35 GMT+02:00
Subject: Instruistoj serĉataj por testi materialon

Estimataj kolegoj,

Mi estas esperantisto el Francio kaj komencis, kun du aliaj personoj, realigi projekton de nova internacia Esperanto-lernolibro. Tiun projekton subtenas la franca landa organizo UFE, kaj la franca sekcio de ILEI.

Ni estas serĉantaj esperanto-instruistojn, kiuj akceptus testi nian materialon en siaj kursoj. Ni bezonas testantojn el diversaj kulturoj, por garantii la internaciecon de la materialo. Ni esperas, ke la testantoj helpos nin per siaj rimarkoj plibonigi ĝin antaŭ ĝia definitiva formo.

Vi trovos pli da detaloj en la jena dokumento:
http://www.ins-eo.org/stokejo/alvoko_Testantoj_Lernolibro2.pdf

Ni invitas vin plusendi ĉi tiun mesaĝon al la membroj de via sekcio. Se ili interesiĝas, ili kontaktu nin kiel eble plej frue.

Antaŭdankon pro via perado!
Kristof Ĉazarein

__._,_.___

7
Esperanta novaĵo / Esperanto Ilustrita
« je: aŭgusto 13, 2015, 10:27:07 ptm »
      
Esperanto Ilustrita
aŭgusto 13, je 8:45ptm
 
Radio Rio de Janeiro elsendos programojn parolatajn en Esperanto

Fabiano Henrique

Radio Rio de Janeiro elsendos programojn tute parolatajn en Esperanto. La novaĵo estis konigita je la 11-a de Aŭgusto, en la Mirinda Urbo. La estraro de tiu radiostacio aprobis projekton, proponitan fine de Julio, por la pliigo de ĝia aktivado rilate al la Internacia Lingvo.

Estos produktitaj du monataj programoj, elsendotaj nur per interreto. La unua, titolita Esperanto, la Lingvo de Frateco, havos neŭtralan karakteron kaj enhavos muzikon, novaĵojn kaj intervjuojn. La dua, kies nomo estas La Konsolanto, havos doktrinan trajton, enfokusigante la verkaron de Allan Kardec.

La novaj programoj estos disponeblaj por senpagaj aŭskultado kaj elŝutado. Je ĉiu dua semajno, aldoniĝos la respektivaj sondosieroj. Oni ankaŭ intencas meti ambaŭ programojn en la programaron realtempe elsendatan perrete.

La debuto de Esperanto, la Lingvo de Frateco kaj La Konsolanto okazos komence de la ventonta monato. Nuntempe, membroj de la Esperanta fako kaj la sonteknikistoj de Radio Rio de Janeiro prilaboras la lastajn detalojn de la sontrajtoj de ambaŭ programoj.

Nova epoko

Laŭ la radioparolisto Givanildo Costa, la estigo de novaj programoj en Esperanto metas Radion Rio de Janeiro inter la ĉefajn staciojn, kiuj elsendas en la lingvo kreita de Zamenhof:

– Ĝis nun, Radio Rio de Janeiro aperadis inter lokaj radiostacioj, kiuj elsendis pri Esperanto, ĉar ĝiaj programoj estis precipe parolataj en la portugala lingvo. Ni havis parte profititan komunikan virtualan kapablon, kiu instigis nin iri pluen. Nun ni estas pretaj por elpaŝi, atingante pli ampleksan publikon. Tial ni sendube estos inter la tradiciaj stacioj, kiuj elsendas per mallongaj ondoj kaj interreto, kiel Radio Havano Kubo, Radio Vatikana kaj Ĉina Radio Internacia – asertis la brazila radioparolisto.

Ne okazos ia ŝanĝo rilate al la portugallingvaj programoj. Ili plu iros en la eteron per mezaj ondoj kaj alireblos per interreto. Ĉiuj havas konsiderindan kvanton da aŭskultantoj.

Fonto: Esperanto Ilustrita
http://esperantoilustrita.blogspot.com.br/2015/08/radio-rio-de-janeiro-elsendos.html
   Radio Rio de Janeiro elsendos programojn parolatajn en Esperanto | Esperanto Ilustrita
esperantoilustrita.blogspot.com

Transpublikigita el facebook.com

8
Budhisma novaĵo / Budhismaj aktivadoj en UK
« je: julio 20, 2015, 03:15:44 atm »
La 100-a UK post unu semajno.
Jen la programeroj rilataj al budhismo:

1. Movada Foiro, BLE ekspozicias siajn eldonaĵojn
la 25-a, sabato, 1900-2000
Diversaj grupoj kaj instancoj ekspozicias sin

2. Faka kunsido de budhanoj
la 27-a, lundo, 0900-1000

3. IKU (lekcio de Bill Mak pri budhisma kosmo)
la 27-a, lundo, 1630-1730

9
Protekto al bestoj / Hundo vivanta harmonie kun hamstro kaj ok papagoj
« je: julio 09, 2015, 02:29:46 atm »
Oni kutime opinias, ke bestoj ne povas vivi konkorde kun alispecaj bestoj, tamen Hundo Bob neis la onidiron per sia amika kaj ĝentila konduto.Ĝi vivas harmonie kun hamstro kaj ok papagoj kiel el unu familio, kaj afable sin rolas laŭ la deziro kaj bezono de siaj amiketoj.

Adreso de la originalo: http://news.qq.com/a/20150708/033356.htm

10
Protekto al bestoj / Porko genuanta antaŭ la pordo de monaĥejo
« je: julio 09, 2015, 01:39:49 atm »
Je la 16:57 en la dudekkvara de februaro iu afiŝis en blogo, ke dum la printempa festo porko en gubernio Yongjia, Wenzhou, Zhejiang kuris antaŭ pordon de monaĥejo kaj genuis tie. Tiam estis la lasta tago de iu budhisma ceremonio okazigita en la monaĥejo, kaj oni ekvidis la grandan porkon kulte genuanta antaŭ la pordo de la monaĥejo. Ili opiniis, ke ĝi tion faris dum longa tempo.

Elpreninte siajn poŝtelefonojn, oni fotis kaj filmis ĝin, tamen ĝi genuis tie senmove. Do ili raportis tion al monaĥoj en la monaĥejo. Ĝi foriris nur post kiam la monaĥoj okazigis ceremonion de "Tri Rifuĝoj al la budhoj, darmo kaj samgo" kaj recitis "Koran sutron" al ĝi. La rara informo transpublikadis pere de retumantoj kaj oni opiniis, ke la porko estas tiel inteligenta, ke ĝi scias peti benon de la budhoj.

Laŭ raporto de Wenzhou-a Urba Ĵurnalo, oni vizitis s-ron Huang, kiu posedis tiun porkon. S-ro Huang diris, ke li ekbredis la porkon antaŭ iom pli ol unu jaro kiam ĝi estis peza cent kilogramojn, nun ĝi pezis je  cent kvindek kilogramoj. La porko puŝe malfermis la porkejon kune kun aliaj porkoj kaj forkuris en la antaŭtagmezo de la kvara de januaro laŭ la luna kalendaro eble pro tio, ke ĝi opinias la manĝaĵon tro malmulta. S-ro Huang ignoris tion pro okupiteco. Li kaptis la forkurintajn porkojn posttameze kaj sendis ilin rekte al buĉejo en la vespero.

S-ro Huang diris, ke li informiĝis pri la kultanta porko pere de vilaĝanoj. En la komenco li ne prenis tion serioza kaj ankaŭ ne vidis la filmon. Vidinte la filmon pri la riverencanta porko, ankaŭ li surpriziĝis. Li diris, ke neniam okazis tia afero kvankam li jam bredis multajn porkojn, kaj la porko suferis nenian malsanon antaŭ la buĉiĝo. Li diris, ke porkoj forkurus pro timo, sed ne sin tenus ĉirkaŭrigardata en tiu pozo. Li suspiris bedaŭre, ke li ne tolerus mortigi la porkon se li scius tion pli frue.

La informo estas esperantigita el retpaĝo: http://news.qq.com/a/20150225/011524.htm

Jen la porko genuanta antaŭ la pordo de monaĥejo:


11
Esperanta novaĵo / Novaj enhavoj en nia retejo
« je: julio 08, 2015, 02:31:10 ptm »
Saluton, karaj amikoj!

    Antaŭ nelonge mi starigis novajn rubrikojn en la retejo. Unu estas albumo, kies adreso estas http://www.budhano.cn/albumo kaj la alia estas nova aŭdlibro “Budhismaj rakontoj pri la antaŭaj vivoj de la Budho” kies adreso estas http://www.budhano.cn/libro/br
    Ĉiuj samideanoj estas bonvenaj. Se vi havas ian ajn opinion pri tio, bonvolu informi min al mia retadreso: miaohui@budhano.cn
Antaŭdankon!

12
Budhismaj Monaĥejoj / Budhonaska festo en Monaĥejo Longqingsi
« je: julio 08, 2015, 10:38:54 atm »
    La dekkvina de aprilo laŭ la luna kalendaro en Ĉinio estis la festo de budhonasko. En tiu tago antaŭ ĉirkaŭ 2600 jaroj Ŝakjamunio naskiĝis en Nepalo. Do oni celebras la feston en ĉiuj budhismaj monaĥejoj kaj regionoj.
    Laŭ legento, naŭ drakoj spruĉis pluvon por bani Reĝidon Sidarto, kiu estis Budho Ŝakjamunio poste, do ĉiuj budhanoj celebras la budhonaskon per ceremonio de Budhobano. Ankaŭ ni ĝuis la feston en Monaĥejo Longqingsi, kie mi loĝas nun. Jen mi publikigos kelkajn fotojn de la ceremonio por dividi kun samideanoj, kiuj havas intereson pri Budhismo kaj budhismaj ritoj.

13
  

  Akorde kun la komenciĝo de la Julia Esperanto-Sumoo en la 5-a, sinjorino YU Jianchao, membro de Pekina Esperanto-Asocio faris prelegon titolitan "Legado, Sumoo, Esperanto", en Zhongguancun Librodomego de Pekino. Temas pri Esperanto-sumoo.

  Tio estas unu el la seriaj prelegoj organizitaj de Pekina Esperanto-Asocio. YU Jianchao estas raportistino de ĉina Radio Internacia. Ŝi respondecas pri la elsenda rubriko: Plezuro en Legado, kaj delonge atentas pri la Esperanto-Sumoo. Pasintjare, Ŝi faris intervjuon kun sinjoro Hori Yasuo okaze de la 99-a UK en Argentino, kaj faris la programon “Hori Yasuo Invitas vin al Internacia Esperanto-Sumoo",kaj unuafoje elsendis ŝin en la 13-a de septembro, 2014. Januare 2015, Ŝi mem partoprenis en la sumoo, kaj nun jam viciĝas en la rango Jokozuna, la plej alta inter la 5 altaj rangoj laŭ la regularo de japana tradicia luktado Sumoo. .

  En sia prelego, YU Jianchao konigas la Esperanto-Sumoon kaj parolas sian sperton dum la legado kadre de la Esperanto-Sumoo. Ŝi dividĝuas la ĝojon de legado kun la ĉeestantoj kaj tre laŭdas la ideon de la iniciatinto Hori Yasuo por la Esperanto-sumoo: Altigi la legkapablon de esperantistoj kaj kutimigi esperantistojn legi libron kun ĝojo.

  Esperanto-sumoo estas iniciatita de Japana Esperantisto Hori Yasuo kaj de septembro, 2009 la unua fojo ĝis nun jam estas 35 fojoj. Laŭ la nombro de partoprenatoj ŝi foje estas la plej multaj en la historio.     

14
La vivo de la Budho / Nova modifo de la traduko "La vivo de la Budho"
« je: julio 05, 2015, 10:24:28 ptm »
Antaŭ nelonge mi nove modifis mian tradukon kaj publikigos ĝin ĉi tie. Mi esperas, ke samideanoj helpu min en la pluaj kontrolado kaj modifo. Antaŭdankon!

15
La 63a Kongreso de Esp-istoj en Kansajo okazis en Kioto, kiel jam raportite.  Kioto estas malnova urbo, kie troviĝas multaj budhismaj temploj (kaj ankaŭ ŝintoismaj sanktejoj).

La kongresejo situis tuj najbare de la templo Nanzen-ĵi, la centra templo de la Nanzenĵi-branĉo de la Linzai-skolo(臨済宗), unu el la zen-budhismaj skoloj.  Tiun ĉi branĉon iam estris Ŝibajama Zenkei, la unua direktoro de Japana Budhana Ligo Esperantista.  Li estas fame konata zen-budhano kaj verkis, tradukis multajn artikolojn en Esperanto.

Ĉirkaŭ 30 partoprenantoj de la kongeso vizitis la templon Nanzen-ĵi por la kongresa ekskurso.  Ŝibajana estis la 9a estro de la nomita branĉo, kaj la nuna 12-a estro estas Nakamura Bunpo, disĉiplo de Ŝibajama.  Li mem estas membro de JBLE, bonvenigis la ekskursanojn.  Sub la gvido de Nakamura kaj lia subulo, ili vizitis la tombon de Ŝibajama kaj preĝis antaŭ ĝi, aŭskultante sutrolegadon.

YAMAGUTI Sin'iti

Paĝoj: [1] 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 ... 33