Montri afiŝojn

En tiu ĉi paĝo vi povas rigardi ĉiujn afiŝojn faritajn de tiu ĉi forumano. Notu, ke vi povas vidi afiŝojn nur en partoj de la forumo por kiuj vi nun havas atingopermeson.


Fadenoj - Miaohui

Paĝoj: 1 [2] 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 ... 33
16
Antaŭ dutagoj sukcese finiĝis la esperantaj instruadoj en la antaŭa duonjaro.
Ni okazigis monatan kurson per rekta metodo dum la vintra ferio en Monaĥejo Ŝexuesi, kaj kvinkursanoj lernis en la kurso.
Poste ni sinsekve okazigis bazaj kursoj pri budhisma Esperanto per rekta metodo kaj interreto respektive. La rekta kurso daŭris en pli ol unu monato dum la reta kurso daŭras en naŭ semajnoj.

Poste mi aranĝis, ke la kursanoj memlernu esperantan tekstlibron de baza grado, se ili sukcesos, mi donos mezgradan kurson de Esperanto ekde septembro.

17
Esperanta novaĵo / Paroliga Kurso en OraPonto
« je: majo 30, 2015, 12:59:33 ptm »
  Paroliga Kurso en OraPonto

Esperanto-Centro OraPonto okazigos paroligan Esperanto-Kurson inter la 12-a ĝis la 25-a aŭguste 2015 en Jingchuan Gansu Ĉinio. La ĉefaj instruistoj estos S-ro Trezoro(Ĉino) , s-ro Belmonto(japano), Ardo(Ĉino), kaj s-ino Susi(ĉinino). Internaciaj lernantoj estas bonvenaj. La kotizo estas 150 eŭroj inkluzive la manĝadon kaj loĝadon. Loĝantoj ekster Ĉinio pagos kotizojn al uea-konto “huyi-j” sendante mesaĝon al Trezoro (agrikulturo@126.com). Lernantoj el nepagipovaj landoj povas peti subvencion mesaĝe al la direktoro de Esperanto-Centro OraPonto. kontakto: S-ro Trezoro Huang Yinbao, Esperanto-Centro, Jinqiao Touzi Gongsi,  Jingchuan-Xian Nong Lin-Lu, Pingliang GANSU CN-744300 Ĉinio, agrikulturo@126.com, poŝtel: +86+18893316800

18
Budhismaj Monaĥejoj / Fotoj de Monaĥejo Longqingsi
« je: aprilo 04, 2015, 10:23:45 ptm »
La monaĥejo situas en vilaĝo de Urbo Cangnan kaj ĝi estas ne tre malproksima de Monaĥejo Xiangyunsi. Ni translokiĝis ĉi tie antaŭ kelkaj tagoj por esplori la eblecon fondi esperantan bazlokon ĉi tie. Laŭ mi diversaj kondiĉoj estas pli bonaj kaj la fervora abato de la monaĥejo ankaŭ esprimis siajn konsenton  kaj promeson ke ili provizos favoran kondiĉon por ni laŭ sia ebleco.

19
    La unuan de marto, 2015 Okazis malferma ceremonio de nove rekonstruita budha halo en Monaĥejo Xiangyunsi, situanta en urbo Cangnan de Provinco Zhejiang. Mi partoprenis en la ceremonio laŭ invito kaj faris kelkajn fotojn.
    La monaĥejo situas en la restadejo de la urba registaro kaj jam perdiĝis la detala noto, kiam ekkonstruiĝis la monaĥejo. Laŭ restantaj historiaj notoj, la monaĥejo iam rekonstruiĝis en la sesa jaro dum la regperiodo de Imperiestro Tongzhi en Dinastio Qing (1867).
    Ĝi fariĝis centro de budhismaj kulturo kaj kredo en la regiono kiel restadejo de Cangnan-a Budhisma Asocio en 1993, kaj donis aktivan rolon en aferoj de budhismo kaj socio.
    Multaj monaĥoj kaj laikaj budhanoj partoprenis en la ceremonio kaj la Vegetara Restoracio Miaotihu provizis tagmanĝon belan kaj bongustan.

20
La vintra kurso de Esperanto komenciĝis en la kvara de februaro en Monaĥejo Ŝexuesi. Miaohui gvidis la kurson kaj tri gekursanoj lernas. La lernolibro por la kurso estas "Rekta Metodo" de s-ro Stano Marĉekm kaj la kurso daŭros ĝis la dedek-oka de februaro laŭ plano. Poste ni laŭeble okazigos esperantan kurson por eduki budhismajn tradukistojn, en la sama aŭ alia monaĥejo ne malproksime.

22
Esperanta biblioteko / Reta gazeto: Norda Prismo
« je: januaro 22, 2015, 06:45:42 ptm »

23
Esperanta biblioteko / Reta gazeto: Literatura Mondo
« je: januaro 22, 2015, 06:44:36 ptm »
Adreso por legi kaj elŝuti

http://literaturamondo.org/index.htm

24
Esperanta novaĵo / Funkcias Esperanta Televido
« je: januaro 17, 2015, 05:01:31 atm »
Esperanto TV
La oficiala fana paĝo pri Esperanto TV.
http://esperantotv.net/

25
Novaĵoj
JUNA AMIKO - 40 jaroj - ĈIUJ NUMEROJ EN LA RETO!
Kategorio: Movado; Dato: 2015-01-15 02:57:01

Ĉiuj numeroj de la 40 jara revuo Juna Amiko estas legeblaj en la reto en elektronika formato!

JUNA AMIKO - 40 jaroj - ĈIUJ NUMEROJ EN LA RETO!



   "Juna Amiko" estas internacia Esperanta revuo por lernejanoj kaj komencantoj, eldonata ekde 1974 de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj, ILEI. La revuo ekde la komenco aperas seninterrompe, helpas lernantojn de la lingvo, kaj antaŭ kelkaj monatoj festis sian 40-jaran jubileon.

Lige al la 40-jara jubileo de Juna Amiko, kiel komuna projekto de ILEI kaj Lingvo-Studio en Budapeŝto ni skanis ĉiujn 133 ĝisnunajn numerojn de la revuo kaj deponis ĝin en interreta biblioteko por publika legado en pdf-formato.

Adreso de la biblioteko: http://www.eventoj.hu/juna-amiko/

Estonte la freŝaj numeroj aperos en la biblioteko kun 2-jara prokrastado.

Ĉefa motoro kaj longtempa redaktoro de la revuo estis s-ro Kurucz Géza, nun honora membro de ILEI. Ekde la pasinta jaro la revuo estas redaktata kaj prizorgata de Stano Marĉek.

- Ĉefaj informoj pri Juna Amiko: http://ilei.info/revuoj/?lingvo=eo
- Historio de la revuo: http://eo.wikipedia.org/wiki/Juna_Amiko

------
László Szilvási, Lingvo-Studio, L.S.
www.eventoj.hu

26
Esperanta biblioteko / Rekomendo: Reta gazeto Riverego
« je: januaro 09, 2015, 04:37:03 atm »
La retadreso por legado: http://www.esperanto.qc.ca/fr/riverego


27
Budhismo kaj Esperanto / Estu mastro de nia vivo
« je: januaro 03, 2015, 04:55:45 atm »
  Estu mastro de nia vivo

  1. Kiu aranĝas niajn naskiĝon, vivon kaj morton? Kio ni estos post nia morto?

  Kiam mi partoprenis en budhisma fakkunsido dum la japana kongreso de Esperanto, samideano diris, ke li estas konfuzita de demando, de kie li venis, kial li venis en la mondo kiel homo, kaj kien li iros post la morto. En la mallonga kunsido mi ne povis komuniki kun li pri tiu komplika demando, mi do promesis, ke mi speciale verku pri tiu temo post mia reveno al Ĉinio.

  Estas diversaj opinioj pri homaj vivo kaj morto. Iuj opiniis, ke ni naskiĝis en la mondon senkaŭze, kaj post nia morto nia vivo ne plu daŭros. Do ni naskiĝas kaj mortas tute nature senkaŭze. Iuj opinias, ke ni naskiĝas kaj mortas laŭ la volo de Dio, kaj nia vivcelo estas eviti naskiĝon en la infero kaj klopodi por naskiĝi en la paradizo aranĝita de Dio al ni. Tamen budhanoj havas sian propran opinion pri si mem.

  La budhisma vidpunkto pri tio

  Laŭ budhismo, ni spertas hieraŭon, hodiaŭon kaj morgaŭon. Ĉiuj scias bone pri tio. Se ni plilongigos la tempon, ni ankaŭ spertas sennombrajn antaŭajn vivojn, nunan vivon kaj ankaŭ sennombrajn estontajn vivojn se ni ne liberigos nin el la vivcirklo. Niaj vivoj tute similas al senĉesa ĉeno, kiu estiĝas el ĉeneroj ligitaj al aliaj ĉeneroj. Kvankam vekiĝinte en la mateno, ni opinias, ke ni estas samaj kiel en la lasta nokto, tamen en la sekva vivo estas neeble por ni havi saman korpon kvankam ni same havas vivon. Nia vivcirklo konsistas el ses formoj: Devao, Homo, Asurao, Besto, Malsata spirito kaj Suferanto en la infero. Eble iuj demandos: "Ĉu ni havos la saman korpon en la sekva vivo, tio tute ne havos rilaton kun mi." Imagu, se vi estus aktoro en iu teatraĵo, kaj dum via prezento oni bategus vin je via kapo tiel forte, ke vi sentus grandan doloron. Sed post tiu ĉi teatraĵo, kaj vi tuj ludus alian rolon en la sekva teatraĵo, ĉu ne plu dolorus al vi la kapo? Tute ne eble. Via kapo ankoraŭ doloras al vi malgraŭ ke vi jam havas alian rolon ol tiu, en kiu vi suferis pro la bato. Ĉar vi mem ankoraŭ estas sama en diversaj roloj de la teatraĵo. Tio estas sama afero dum la ŝanĝiĝo de niaj vivformoj. Sed kiu estas la spertanto de niaj vivoj, kaj kiu aranĝas pri nia estonteco? Pri tio mi parolos jene.

  Kial mi ankoraŭ estos mi mem en alia vivo?

  Ĉiuj vivestaĵoj konsistas el korpo kaj konscioj. Per nia korpo ni povas vivi kaj konduti, kaj per niaj konscioj ni povas percepti kaj decidi. En la nuna tempo, ni ĉiuj scias bone, ke ni havas ses konsciojn respektive de okulo, orelo, nazo, lango, korpo, menso, per kiuj ni povas vidi, aŭdi, gustumi, flari, senti kaj pensi. Sed laŭ budhismo ni havas aliajn du: Manoon kaj Alajon. Kutime ili ne aktivas evidente en nia ĉiutaga ago, do preskaŭ neniu bone scias pri ili. Kvankam iuj sciencistoj konsciis pri ili, tamen ili ne konas ilin sufiĉe bone, do oni nomis ilin latentaj konscioj. Niaj ses konscioj aktivas en nia ĉiutaga vivo, kaj la informo de ilia aktivado estas konservitaj en la oka konscio per la sepa. Do la oka konscio havas funkcion de tenejo en kiu estas informoj de ĉiuj konscioj. Je nia morto, ĉiuj el la ses konscioj forlasis nin sinsekve. Tiam oni kutime opinias, ke ni mortas. Sed laŭ budhismo ne. Ĉar restas ankoraŭ la sepa kaj oka konscioj. Kiam la oka konscio forlasas nin, mi mortas. Tamen tiam ni ankoraŭ perceptas nin mem per la oka konscio. Fakte, la tiama memo estas la kombinaĵo de la oka konscio kun ĉiuj informoj pri niaj antaŭaj agoj, kaj bonaj kaj malbonaj. Dum malpli ol 49 tagoj ni vivas en mediuma mondo ĝis ni renaskiĝas. Nian renaskiĝon decidas la boneco de la informo. Se la informo de la bona konduto estas multa, ni do renaskiĝas en pli bona ekzisteco, kaj se la informo de malbona konduto estas multa, ni renaskiĝas en malpli bona ekzisteco. Se nia bona informo estas plej multa, ni renaskiĝos kiel devao, kaj se nia malbona informo estas plej multa, ni vivas en infera mondo por suferi. De tio vi scias, ke ni mem estas nia "Dio", kiu aranĝas pri niaj vivformo kaj sorto. La kaŭzo de tio similas al balono, kies altecon decidas la aero en ĝi.

  Sed ĉu nia metamorfozo estas tiel pasiva, ke ni tute ne povas elekti? Ne. Post kiam nia oka konscio forlasis nian korpon, ni ne plu havas fizikan korpon. Tamen laŭ nia percepto, ni ankoraŭ ekzistas. Tiam ni havas modiuman korpon. Tiu korpo estas tiel subtila, ke oni tute ne povas percepti per siaj konscioj. En mediuma korpo ni havas kvin magiajn povojn per kiuj ni scias bone pri niaj antaŭaj vivoj, ni povas aŭdi kaj vidi tion, kion ordinare ni ne perceptas kiam ni vivas kiel homo. Ni povas iri tien, kien ni ne povas iri tiel plu. Tiam ni havas du staton sobra aŭ dorma, simile al ni en la homa mondo. Kiam venas la tempo por nia renaskiĝo, ni vidas diversajn iluziojn, kiuj allogas nin. Se ni sentas korinklinon al iu el la iluzioj, ni perdis konscion kaj nia konscio iras en uteron de nia patrino, ĉu en formo de homo aŭ besto. Ekde tiam plej multaj el ni perdis la momoron pri nia antaŭaj vivoj kaj dronas en dorma stato. Post nia enurteriĝo, naskiĝis la sepa kaj ses evidentaj sinsekve kune kun la kreskiĝo de la feto. Do en la perfekta tempo, ni renaskiĝas en la nova vivformo.

  Kion ni faru por la plibona vivo?

  Kompreninte pri la principo pri mia metamorfozo, ni povas krei estontan feliĉon kaj ŝanĝi la nunan vivstaton per nia klopodo. Tio estas simpla: Laŭeble fari bonan konduton; sin deteni de malbona konduto kaj surbaze de tio, purigi nian menson kaj ŝanĝi nian memsstaton laŭ la budhisma teorio.

  Se ni klopodas per tia maniero, ni povas ne nur garantii pri nia feliĉa estonteco, sed ankaŭ ĝui la nunan feliĉon.

28
Budhismo kaj Esperanto / Resumo pri ĉiutaga meditado
« je: januaro 03, 2015, 04:53:33 atm »
  Resumo pri ĉiutaga meditado

  Miaohui

  Multaj homoj opinias, ke meditado estas mistera kaj nur taŭgas por tiuj, kiuj havas sufiĉan tempon por praktiki ĝin. Fakte ĝi taŭgas ne nur al liberaj homoj kaj ankaŭ al homoj kun malmulte da libereco ĉar oni povas praktiki ĝin per diversaj metodoj.

  La plej ordinara meditado estas tiu en sida pozo. Tio bezonas diversajn kondiĉojn, kiuj estas tempo, loko, stato kaj aliaj. La metodo por tio ankaŭ estas diversaj, kiel atento pri spirado, nombrado de spiroj, amema meditado kaj enrigarda meditado.

  En la ĉambro oni ankaŭ fari kultadon, tio estas alia metodo de meditado saniga ambaŭ korpe kaj mense.

  La plej simpla metodo estas praktiki ĝin dum nia paŝado, kaj oni havas diversaj pensmanieroj por tion praktiki.

  Por tiuj, kiuj ne havas sufiĉan tempon praktiki meditadon laŭ aliaj metodoj, ankaŭ povas trovi sian propran metodon per la metodo koncentri sian atenton sur tio, kion li faras en ĉiutagaj vivo kaj laboro. Fakte tiu metodo estas tre utila kaj praktika por ordinaraj homoj.

  Sed la plej grava afero estas la bazo por la meditado. La bazo por meditado estas abstinado de malbono kaj laŭebla farado de bono. Sur tiu bazo ni povas kvietigi kaj purigi nian menson per meditado en niaj ĉiutagaj laboro kaj vivo por ke ni havu pli bonan staton en la nuna kaj estontaj vivoj.

29
Budhismo kaj Esperanto / Resumo pri kontribuoj de Majstro Xuanzang
« je: januaro 03, 2015, 04:46:14 atm »
  Resumo pri kontribuoj de  Majstro Xuanzang

  Miaohui

  Multaj azianoj sciis aŭ eĉ vidis ĉinan filmon “Pilgrimo al la okcidento”, en kiu monaĥo iris kun tri magiaj disĉiploj al la okcidenta ĉielo por peti sutron. Multaj homoj opinias, ke ĝi estas nur fikcia romano elpensita de verkinto Wu Ĉen’en. Fakte, la ĉefrolo de la romano estis Majstro Xuanzang, budhisma monaĥo naskiĝinta en Ĉinio dum la regperiodo de Dinastio Tang antaŭ pli ol 1600 jaroj.

  Majstro Xuanzang naskiĝis en konfuciana familio en Urbo Luoyang de Provinco Henan. Li perdis siajn gepatrojn en la knabeco kaj ekloĝis en proksima monaĥejo kiam li estis dekjara. Li fariĝis monaĥo kiam li estis 13-jara. Poste li lernis diversajn verkojn de Budhismo kaj trovis, ke tiamaj budhismaj verkoj estas malmultaj kaj la tradukoj estas ne perfektaj. Do li ekhavis intencon fari pilgrimon al tiama Hindio por akiri originalajn verkojn de Budhismo. Ne multaj homoj subtenis lin, kaj ankaŭ la registaro malpermesis li foriri de la lando. Do li elmigris sole kontraŭ granda malfacilo spite al vivdanĝero. Poste li sukcese atingis Hindion kaj lernis ĉe fama budhisma universitato Narando. Lerninte la ĉefajn studobjektojn en la universitato, li daŭre vojaĝis al aliaj lokoj en Hindio por lernado kaj instruado. Li famiĝis en la tuta Hindio pro sia erudicieco kaj modesteco, vekis atenton de tiama reĝo. La reĝo lernis multe de li pri la orienta lando Ĉinio. Do li fariĝis pondo de amikiĝo inter Hindio kaj Ĉinio. 17 jarojn poste, li revenis al Ĉinio en 643 malgraŭ granda malfacilo, fordankinte la proponon de la hindia reĝo, ke li restu en Hindio por propagandi Budhismon.

  Revininte al Ĉinio en 645, li ricevis varman bonvenon de ĉina reĝo pro sia granda kontribuo por ĉinio kaj la tuta mondo. Li fordankis la deziron de la reĝo fari lin kiel korteganon, kaj petis permeson de la reĝo, ke li fondu tradukejon de budhismaj verkoj. Do per la subteno de la reĝo, li fondis unuan tradukejon de budhismaj verkoj en Ĉinio. Li kreis novan stilon de tradukado, kaj tradukis multajn budhismajn verkojn. En la nuna tempo oni prenis lin kiel la unuan patriarkon de ĉina tradukado. Li kreis novan budhisman skolon “Weishizong”. Krome, li tradukis faman daoisman sutron “Daodejing” en sanskriton, kaj verkis sian detalan noton pri la sia pilgrimado laŭ la peto de la reĝo. En lia verko li priskribis detale pri pli ol cent landoj, kiujn li trapasis. Do lia verko fariĝis unika historia verko pri tiama Hindio kaj proksimaj landoj. Poste oni eltrovis multajn famajn historiajn restadejojn laŭ lia verko.

  Do per sia sinforgesa klopodo li faris grandan kontribuon ne nur en budhismo kaj daoismo, sed ankaŭ en la literaturo kaj monda historio. En la nuna epoko li ankaŭ estas lernenda por ni esperantistoj por nia paciga klopodo.

  Li kolektis 678 sutrojn, 150 reklivojn de la Budho kaj sep valorajn statuojn de la Budho.

  En 19 jaroj li marŝis 25000 kilometrojn kaj trapasis 110 landojn

  Estas dek procezoj dum la tradukado.

  En julio de 646 li finis la noton pri la vojaĝo en kiu li detale priskribis 110 landojn kiujn li persone vizitis kaj 28 landojn li nur aŭdis.

  En 648, la Reĝo skribis antaŭskribon por majstro Xuanzang en Yŭuagong kaj eksubtenis budhismon. Li laŭ lia ordono, 18500 homojn el diversaj lokoj fariĝis monaĥoj.

  Reĝido Lizhi konstruis Monaĥejon Ci’en por beni al la reĝino. En la monaĥejo tenis ĉiujn verkojn kaj budhajn statuojn alportitajn de Majstro Xuanzang. Majstro Xuanzang fariĝis abato de la monaĥejo laŭ ordono de la reĝo.

  En 652, konstruiĝis pagodo en la monaĥejo por konservi la budhismajn verkojn kaj budhajn statuojn laŭ la peto de Majstro Xuanzang al imperiestrino Wu Zetian, kiam li estis 52-jara.

  En 845, malpli ol 200 jarojn post la konstruiĝo de la pagodo okazis akcidento detrui budhismon en imperio Tang, kaj pli ol 4600 monaĥejoj detruiĝis, pli ol 260 mil gemonaĥoj laikiĝis, sed en Ĉan’an restis du monaĥejoj, inter kiuj estis Monaĥejo Ci’en.

  Li tradukis 19 jarojn, kaj antaŭ lia forpaso li tradukis Granda sutro de Saĝo.

30
Budhismo kaj Esperanto / Jara raporto pri miaj esperantaj aktivadoj en 2014
« je: januaro 01, 2015, 06:36:46 atm »
  Jara raporto pri miaj esperantaj aktivadoj en 2014

  Per monhelpo de Ĉielismo, prezidento de Xi’an-a Esperanto-asocio, mi partoprenis en la esperanta renkontiĝo okazigita de ŭonbulisma organizo en Koreio januare de 2014 kaj faris tri prelegojn pri budhismo aparte en esperanta rondo kaj dum la esperanta renkontiĝo. Miaj prelegoj estis publiligitaj en esperantaj kaj budhismaj gazetoj originale aŭ tradukite en korea lingvo.

  La ĉefa celo por mia partopreno estas esplori, ĉu Ŭonbulismo estas Budhismo au apartenas al Budhismo. Mi trovis, ke la deveno kaj teorio de la religio havas nenian rilaton kun Budhismo, kvankam la kreinto de la religio havis similan travivaĵon kiel tiu de Ŝakjamunio kaj lia celo ankaŭ estis fariĝi iluminiĝinto. Mi parolis kun pastroj kaj esperantigistoj de Ubunlismo, kaj ili ankaŭ ne konsentis, ke Ubunlismo estas budhismo aŭ apartenas al budhismo kvankam ilia fina celo ankaŭ estas fariĝi budho.

  En julio kaj aŭguto mi okazigis kaj gvidis someran kurson dum preskaŭ unu monato kunlabore kun Ĉina ILEI kaj Xi’an-a Esperanto-asocio. En la kurso lernis dekses kursanoj el Ĉinio, Taiwan, Koreio kaj Nepalo. Poste mi partoprenis en prepara laboro okazigi internacia esperanta seminario (Amo3) en Urbo Xi’an, kaj la seminario okazis sukcesplene.

  Poste mi okazigis retan kurson de fundamenta Esperanto.

  En la jaro 2014 mi ekesperantigis tri librojn kaj jam fintradukis la kompletan version de “La sutro de cent paraboloj”, el kiu mi jam adaptis parton de fabloj kiel publikigitan libron “Budhismaj fabloj” antaŭe.

  Mia retradio ĉesis pro mia klopodo por la someraj aktivadoj, kaj ankoraŭ ne redaŭriĝis ĝis nun. Mi klopodas redaŭrigi ĝin post la printempa festo.

  Antaŭ kelkaj monatoj mi ofte pripensis, kion mi faru poste. Mi trovis, ke mi havas kapablon eduki kursanojn kapablajn pri budhisma traduko, tamen mankas al mi taŭga loko kaj necesa mono por ke ili ĉefe partoprenu en la esperantigado de budhismaj verkoj, do mi ofte hezitis antaŭ du elektoj, ĉu trovi konvenan lokon kaj kolekti monon por fondi veran bazlokon por eduki budhanajn esperatistojn kaj kune esperantigi budhismajn verkojn aŭ sole labori ĝis elĉerpiĝo de mia energio kaj turni min al retiriĝo.

  Antaŭ unu monato mi ricevis inviton veni al la suda parto de Ĉinio kaj akceptis respondecon administri tute rekonstruatan monaĥejon. Eble tio donos al mi pli da okupiteco kaj ankaŭ espero pri la budhisma tradukejo. Mi intencas okazigi esperantan kurson dum la vintra feriotempo en alia monaĥejo Ŝeŝjŭesi kaj okupiĝas pri la preparado nun.

  Mi bezonas helpon de samideanoj esprantistaj kaj budhanaj por la estontaj aktivadoj kaj esperas, ke ni vidos la sukceson post nia klopodado.



Paĝoj: 1 [2] 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 ... 33