Montri afiŝojn

En tiu ĉi paĝo vi povas rigardi ĉiujn afiŝojn faritajn de tiu ĉi forumano. Notu, ke vi povas vidi afiŝojn nur en partoj de la forumo por kiuj vi nun havas atingopermeson.


Fadenoj - Petro

Paĝoj: [1]
1
Verkado kaj tradukado / Artikolo de RetRadio pri efemereco
« je: novembro 15, 2014, 12:16:41 atm »
Jen artikolo redaktita fare de Gian Piero Savio. Vi povas trovi ĝin per http://esperantaretradio.blogspot.fr/2014/11/kapara.html?view=sidebar
Dankon por via vizito.

Sin konsoli post materia perdo

Laŭ popola tradicio, en la parolata hebrea lingvo, oni sufiĉe ofte uzas la terminon “kaparà” [כַּפָּרָה]. Temas pri vorto de rezigno kaj submetiĝo al la kontraŭa destino, kiam okazas iu sufiĉe malplaĉa malagrablaĵo. Ĝi substrekas ĉagrensenton sed ĉefe esprimas esperon, ke la okazinta malbonaĵo ĝuste okazis anstataŭ alia pli doloriga. Ĝenerale oni rilatas al mona perdo fronte al ebla vundo aŭ eĉ, Dio nin gardu!, al ebla morto.

Ĝuste je la mezo de la pasinta oktobro, mi plene povis percepti la saĝon malantaŭ la popola koncepto de “kaparà”, kaj kiel ĝi vere povas kontribui al mildigo de la peno pro doloriga perdo.

Post 7 monatoj de plene suna ĉielo, subite, frumatene frapis la centron de Israelo, ŝtormo surprize forta kun amaso da fulmoj kaj tondroj. Malbonŝance, fulmo trafis alttensian transformilon apud nia konstruaĵo. La kontraŭfulma protektilo sur la elektra reto de mia komputila aparataro tute ne protektis ĝin kaj la rezulto estis... katastrofo. Mia ĉefa belega amata komputilo, donaco de mia edzino por mia emeritiĝo antaŭ kelkaj jaroj, neripareble difektiĝis samkiel preskaŭ ĉiuj aparatoj por savado de la valoraj datumoj. Kaj laste sed ne malpli grave: la asekuro ne kovras tiun riskon.

Nur longtempa komputilisto povas provi tiom da peno pro simila perdo: perdiĝis ne nur la aparataro, sed dokumentoj kaj fotoj, kaj valoraj ne malhaveblaj programoj aĉetataj dum la jaroj. Dum la unuaj tagoj post la katastrofo, mi vagadis ien tien, ŝokita sen povi konsciiĝi pri la okazintaĵoj.

Unu el miaj plej karaj amikoj, sciinte la aferon fare de mia edzino, decidis iamaniere mildigi mian ŝokon. Vespere li atingis nian hejmon kun enmane malgranda paketo. Li petis de mi fari kelkajn malrapidajn profundajn spirojn, sidiĝi trankvile apud li kaj malfermi la donaceton (vidu ĝin supre, dekstre en la bildo). Temas pri surmeblaĵo, iuspeca talismano tradicie farita el malnova peco de ligno el granatarbo, kiu simbolas abundon, fekundon kaj bonŝancon.

Por mi, ĝenerale skeptika ulo pri spiritaj aferoj, estis tre surprize aŭskulti mian amikon dum lia prelegeto pri la terapeŭtikaj kvalitoj de la koncepto de “kaparà”.

Subite mi rimarkis, ke neniu en mia vivo donis al mi sufiĉe kleran kaj trafan edukadon, kaj ke mi mem ne sufiĉe bone asimilis la fakton, ke ĉio en la medio, ĉiuj homoj ĉirkaŭ ni kaj ni mem, daŭre ŝanĝiĝas. Ankaŭ la posedo de io tre ŝatata estas nur provizora. Do, kial suferi pro la perdo de io, des pli se temas nur pri materiala damaĝo?

Nur nun mi komprenas la veran signifon de la aforismo de la presokrata greka filozofo Heraklito: “Πάντα ῥεῖ” [panta rhei],"ĉio estas fluanta", ĉio estas en senĉesa moviĝo, en senĉesa transformiĝo kaj rapide ŝanĝiĝas.

Sed por konkludi, akorde kun mia tre malagrabla travivaĵo: por viaj elektronikaj aparatoj ne fidu pri protektiloj kontraŭ fulmoj, ne gravas kiom multekostaj, kaj kiel trafe oni reklamis ilin! Temas ja pri friponaĵoj! Kiam alproksimiĝas ŝtormo: “disigu elektronikaĵojn de la kurento!”.

2
Forumo pri vortoj / Ŝamano
« je: aprilo 14, 2014, 10:00:00 ptm »
Mi trovis tiun difinon en MEV. Ĉu vi konsentas kun ĝi?
Kore
Petro

3
Forumo pri vortoj / hinajano
« je: aprilo 13, 2014, 10:22:26 ptm »
Jen nova vorto!

4
Forumo pri vortoj / vorto : kalambako
« je: marto 07, 2014, 04:12:29 atm »
Jen vorto trovita en vikia teksto, kiu koncernas specialan lignon.

5
Forumo pri vortoj / vorto: darmo
« je: februaro 20, 2014, 08:44:48 ptm »
Mi konsciis pri la manko de la vorto "darmo", do mi aldonas ĝin per dosiero. Dankon por la PIVa difino.
Kore al ĉiuj.
Petro

6
Forumo pri vortoj / vorto: karmo
« je: februaro 13, 2014, 05:59:31 atm »
Laŭ MEV: la sanskrita vorto estas karman : "ago, laboro, karmo", de kara :"faranta".La sanskrita vorto pasis al la tibeta karma kaj al la tamula karumam.
Tiu nocio respondas al la gilgül de la Kabalo, de galgal :"rado".

7
Forumo pri vortoj / vorto "ubikva"
« je: oktobro 30, 2013, 02:36:46 atm »
Ĉar mi trovis la vorton "ubikva", kiel sinonimo de "kosmopolita", parolante pri specoj de kreskaĵoj, en la temo pri "ekologio", kiuj sentas sin komfortaj sub multaj kondiĉoj aŭ multaj klimatoj, mi aldonas ĝin; alia sinonimo estas "ĉieesteco", parolante pri la kvalito, kiun posedas tiaj kreskaĵoj. Se iu ne komprenas tiujn vortojn, mi povas provi plian klarigadon.
Mi ne volas tedi iun ajn, nur montri miajn aktualajn interesojn.
Kore al ĉiuj
Petro

8
Forumo pri vortoj / devao aŭ dajmono aŭ demono ?
« je: aŭgusto 10, 2013, 05:19:46 ptm »
Mi aldonas tiun ĉi fadenon por la vorto "devao", ĉar estas pluraj vortigadoj kiel ekz. dajmono aŭ demono.
En la rakonto pri Alavaka, ni povas trovi tekston, kiu eble helpos vin fari la distingon.

9
Ĉina lingvo / Pri "cheng" kaj ĉina muziko...
« je: aprilo 16, 2013, 06:11:07 ptm »
Mi rimarkis tiun vorton "cheng" post serĉon pri "ĝengo" (tiu muzika instrumento kun kordoj, kiujn oni pinĉas aŭ plektras por havigi al si belajn sonojn. Aŭ ĉu estus alia maniero por produkti sonojn, kiun mi ankoraŭ ne konas?). Ĉu tiuj du vortoj estas en rilato por tiu uzo ? Dankon por via klarigo ĉi rilate.
Mi tre ŝatas ĉinan muzikon. Ĝi estas multe malpli "brua", ol tiu, kiun oni povas aŭdi en okcidentaj regionoj.
Mia frato vojaĝis al ĉina urbo por partopreni geedziĝfeston, komence de la jaro : mi povis aŭskulti ĉinajn muzikpecojn, kiel vi disdonis en viaj elsendaĵoj.
Kore
Petro

10
Forumo pri vortoj / vorto : osmanta
« je: marto 02, 2013, 12:56:36 atm »
Plia vorto por via sagaceco : mi trovis en la libro tradukita de iu Seimin la vorton "osmantaj", parolante pri floroj akompane de bronza poto. Ĉu vi konas tiun vorton, kiu ne estas PIVa ? Se la vorto originas de la ĉina lingvo, mi petus sinonimon, aŭ analogan ekvivalenton...
La vorton, mi trovis en la libro "Bronza Tigro", en la unua paĝo de la eldono de Ĉina Esperanto-Eldonejo. En dua paĝo, ripetiĝas la sama radiko per portanta florojn osmanto, do verŝajne ĝi estas arbo.
Koran dankon al tiuj, kiuj sin dediĉas al tiu lingva laboro.
Kore
Petro

11
Forumo pri frazoj / deka demando en BDBR, ĉapitro "renaskiĝo"
« je: februaro 27, 2013, 06:02:53 atm »
BDBR = bonaj demandoj bonaj respondoj. La koncerna demando tekstas :  "Ĉio ĉi estas tre inteligente konsolanta, sed mi devas agnoski, ke mi ankoraŭ estas iom dubema." Mi ne bone komprenas la unuan parton de la frazo. Kio estas tiu "ĉio", kiel oni povas inteligente konsoli, mi petas ke iu citu al mi ekzemplon, en kiu oni inteligente konsolas min (pro kiu faro ?) Pro kio "agnoski", kial ne "konfesi", kiu rilatas al pli intima afero ol agnoski (oni agnoskos Esperanton, kiam ĉiuj parolos ĝin, per leĝo)
Kiam oni donas opinion, ĉu oni agnoskas ? Mi mem dubas...
Afable
Petro

12
Forumo pri vortoj / vorto : geomanciisto
« je: februaro 27, 2013, 05:42:12 atm »
Kio estas "geomanciisto" ? Mi trovis en la PIVo : "geomancio" : divenado per interpretado de la figuroj estigitaj de manpleno da ekz. tero. Kiu havus ekzemploj pri divenado ? Interpretado : 1. traduko en alian lingvon 2. signifklarigado 3. transdonado de la intima senco. Mi inaŭguras la fadenon "vortoj". Ĉu mi tuj aldonus sub-dosierojn ? Mi atendas vian reagon.
Dankon por la enmeto de novaj dosieroj.
Kore
Petro

Paĝoj: [1]