Forumo BRE

ESPERANTO => Esperanta novaĵo => Fadeno komencita de: Miaohui je julio 16, 2013, 05:47:59 atm

Titolo: Necesas ĉina redaktoro de Esperanto
Afiŝo de: Miaohui je julio 16, 2013, 05:47:59 atm
Mi ricevis mesaĝon de eksterlanda samideano kaj transpublikigos ĉi tie por ke li realigu sian deziron laŭ eble plej rapide.

Jen estas lia originala mesaĝo:

Saluton

Transdonu tiun mesaĝon al iu ajn interesata homo, mi petas.

Mi nomiĝas John Cooper, mi estas Aŭstralia Esperanta verkisto. Mi nuntempe elserĉas ĉinan Esperantiston, kiu volas redakti mian libron. La libro enhavas preskaŭ 18,000 vortojn, kaj mi povas pagi 350$ Australiajn dolarojn al la redaktoro. Por gajni tiun laboron, la redaktoro devas havi altan nivelon de Esperanteskribado, egale al C1 aŭ C2 je la Komuna eŭropa referenckadro. Mi bezonos, ke li plibonigu ne nur gramatikajn, sed ankaŭ stilajn problemojn. Li ne devas posedi atestojn pri lia kapablo, sed devas almenaŭ pruvi sin. Se interesata, bonvolu kontakti min ĉe j_cooper23@mail.com

Ĝis poste
John Cooper
la 15-an de Julio 2013
Titolo: Re: Necesas ĉina redaktoro de Esperanto
Afiŝo de: Petro je julio 17, 2013, 05:11:24 ptm
Saluton.
Mi estas ekstreme kurioza kaj interesata pri tiu temo, ĉar tio koncernas la lingvon, tiom la esperantan, kiom la ĉinan, kaj ĝiaj apartaĵoj. Se vi ricevus aliajn korespondaĵojn de tiu originala samideano, bonvole alarmu min... Dankon.
Mi kunmetas la mesaĝon, kiun mi jam sendis al li kaj atendas respondon.

Ĝi tekstas :"Mi vidis, en la forumon BRE, ke vi serĉas ĉinan redaktoron por verko via.
Mi ne estas ĉina, tamen mi estas ege scivolema , se vi povus konigi al
mi la kialojn de via peto. Kial vi postulas la ĉinan kapablon ? Ĉu estas
demando pri apartaj sentoj, kiuj koncernas nur la ĉinan popolon, aŭ afero
pli praktika kiel maniero por formi la vortojn, en la ĉina lingvo ? Mi konas
ege malmulte la ĉinan lingvon, sed tamen konas apartaĵojn, kiuj igas ĝin
ekstreme interesa. Mi estas franca samideano kaj multe kuriozas (en la
senco, kiu elstaras la intereson aŭ eksterordinarecon). Ĉu la kialojn, oni
povus esprimi per speciala termino kiel dialekto, aŭ popola lingvaĵo, por
difini koncepton tute originala, alia senco por apartaĵo ?
Ne hezitu skribi al mi, se vi ne bone komprenas min. Fakte via demando
estas sufiĉe kurioza kaj vekis mian atenton.
Mi dankas vin por via emo al Esperanto kaj esperas legi viajn rimarkojn
prie.
Samideane
Petro"