Forumo BRE

ESPERANTO => Forumo pri vortoj => Fadeno komencita de: Petro je marto 02, 2013, 12:56:36 atm

Titolo: vorto : osmanta
Afiŝo de: Petro je marto 02, 2013, 12:56:36 atm
Plia vorto por via sagaceco : mi trovis en la libro tradukita de iu Seimin la vorton "osmantaj", parolante pri floroj akompane de bronza poto. Ĉu vi konas tiun vorton, kiu ne estas PIVa ? Se la vorto originas de la ĉina lingvo, mi petus sinonimon, aŭ analogan ekvivalenton...
La vorton, mi trovis en la libro "Bronza Tigro", en la unua paĝo de la eldono de Ĉina Esperanto-Eldonejo. En dua paĝo, ripetiĝas la sama radiko per portanta florojn osmanto, do verŝajne ĝi estas arbo.
Koran dankon al tiuj, kiuj sin dediĉas al tiu lingva laboro.
Kore
Petro
Titolo: Re: vorto : osmanta
Afiŝo de: Miaohui je marto 02, 2013, 02:54:22 ptm
Osmanto estas arbo kun floroj parfumaj kaj folioj ovalaj. La angla nomo estas "Sweet Olive" , kaj latina nomo estas "Osmanthus fragrans"
Mi trovis iom da bildoj de la arboj kaj floroj: