Montri afiŝojn

En tiu ĉi paĝo vi povas rigardi ĉiujn afiŝojn faritajn de tiu ĉi forumano. Notu, ke vi povas vidi afiŝojn nur en partoj de la forumo por kiuj vi nun havas atingopermeson.


Fadenoj - Miaohui

Paĝoj: 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 [16] 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 ... 33
226
Trezorejo de Vero / 3-2. La rakonto de iu monaĥo
« je: februaro 28, 2014, 04:10:07 ptm »
  Detenita menso kondukas al feliĉo

  3-2. La rakonto de iu monaĥo

  La menso estas rapida kaj malfacile enketebla

  Ĝi falas sur ion ajn laŭ sia volo.

  La trejnado de menso estas bona,

  La trejnita menso alportas feliĉon.

  Dum sia restado en la Ĝetavana Monaĥejo, la Budho parolis tiun verson rilate al iu monaĥo.

  Foje, sesdek monaĥoj lernis meditan metodon de la Budho, iris al Matika vilaĝo ĉe montpiedo. Tie, Matikamata, la patrino de la vilaĝestro oferis al ili manĝaĵon. Ŝi ankaŭ konstruis monaĥejon, por ke ili restu en la vilaĝo dum la pluva sezono. Iutage, ŝi petis grupon de monaĥoj instrui al ŝi praktikadon de meditado. Ili instruis al ŝi la metodon mediti pri tridek du konsistoj de la korpo kondukantan al atentemo de la korpaj kadukiĝo kaj pereiĝo. Matikamata praktikis diligente kaj atingis tri fruktojn kune kun analitika enrigardo kaj supernaturaj povoj eĉ antaŭ ol faris la monaĥoj.

  Spertinte la ĝojon pro la fruktoj, ŝi rigardis per sia magia vido kaj trovis, ke la monaĥoj ankoraŭ ne atingis sukceson. Ŝi ankaŭ sciis, ke tiuj monaĥoj havas sufiĉe da potenco por atingi arahantecon, sed ili bezonas taŭgan manĝaĵon. Ŝi do pretigis bonan kaj elektitan manĝaĵon por ili. Per la konvena manĝaĵo kaj ĝusta klopodo la monaĥoj progresis en la ĝusta koncentrado kaj finfine atingis arahantecon.

  En la fino de la pluva sezono, la monaĥoj revenis al la Ĝetavana Monaĥejo, kie la Budho restis. Ili raportis al la Budho, ke ĉiuj el ili fartas bone kaj vivas en komforta cirkonstanco, kaj ke ili ne bezonas pensi pri la manĝaĵo. Ili ankaŭ menciis pri Matikamata, kiu sciis pri ilia penso kaj preparis kaj oferis al ili la manĝaĵon deziratan de ili.

  Aŭdinte ilian parolon pri Matikamata, iu monaĥo decidis ankaŭ iri al la vilaĝo. Do lerninte meditan metodon de la Budho li atingis la vilaĝan monaĥejon. Li trovis, ke ĉion deziratan de li alsendas Matikamata, la disĉiplino. Kiam li deziris, ke ŝi venu, ŝi mem venis al la monaĥejo portante elektitan manĝaĵon. Manĝinte, li demandis al ŝi, ĉu ŝi scias la pensojn de aliaj homoj, sed ŝi evitis lian demandon kaj respondis: “En iuj metodoj homoj povas legi la penson de aliaj.” La monaĥo pensis: “Se mi, ordinara mondano, havas iun ajn malpuran penson, ŝi certe eltrovos.” Li do ektimis la maljunan budhaninon kaj decidis reveni al la Ĝetavana Monaĥejo. Li diris al la Budho, ke li ne povis resti en Matika Vilaĝo ĉar li timis, ke la disĉiplino malkaŝos la malpurajn pensojn en li. La Budho do instruis al li observi nur unu aferon, kiu estis atenti pri sia menso. La Budho ankaŭ proponis al la monaĥo reveni al Matika Vilaĝa monaĥejo, kaj ne pensi aliajn aferojn krom la objekton de lia meditado. La monaĥo revenis. La budhanino oferis al li bonan manĝaĵon kiel ŝi faris al aliaj monaĥoj antaŭe por ke li laŭeble praktiku meditadon sen maltrankvilo. Li ankaŭ atingis arahantecon en mallonga tempo.

  La menso estas tre subtila kaj malfacila por vidi. Ĝi alkroĉiĝas al kiu ajn celo laŭ sia deziro. La saĝa homo gardas la menson, kaj la gardita menso alportas feliĉon.

227
Sutro de cent paraboloj / 20. Parolado pri krueleco de la reĝo
« je: februaro 28, 2014, 03:19:49 ptm »
  20. Parolado pri la krueleco de la reĝo

  Iam iu parolis pri la manko de la reĝo kaj diris: “La reĝo estas kruela, kaj li ne kapablas regi la landon racie.”

  La reĝo eksplodis de kolero aŭdinte tion. Anstataŭ fari enketon, kiu parolis pri tio, li kredis malfidelan homon, kaptis lojalulon, kaj ordonis, ke oni detranĉu cent taelojn da karno de sur la dorso de la kaptito.

  Poste, oni pruvis, ke la punito estas senkulpa. La reĝo bedaŭris kaj pretigis mil taelojn da viando por plenigi la vundon de la mispunito.

  La mispunito ĝemadis en la nokto pro la neeltenebla doloro. Aŭdinte tion, la reĝo demandis: “Kial vi ankoraŭ suferas? Mi tranĉis de vi cent taelojn da viando sed redonis al vi dekoble. Ĉu vi ankoraŭ ne kontentas pri tio? Kial vi ankoraŭ suferas?”

  Alia homo repondis: “Se vi detranĉos mian kapon, Via Reĝa Moŝto, mi ne povos eviti morton eĉ se vi rekompencos min per mil kapoj. Kvankam li ricevis viandon dekoble, li ne povas sin liberigi el la doloro.”

  Malsaĝaj homoj kondutas ankaŭ same. Ili diboĉas en la nuna feliĉo sed tute ignoras la estontan suferon. Ili faras malutilon al vivestaĵoj kaj ekspluaton al popolanoj kun intenco havi pli da riĉaĵo. Per la eltrudita mono li volas fari bonon por kompensi sian kulpon kaj havigi al si meriton. Ili similas al la reĝo, kiu vane klopodis sendolorigi la suferanton, de kiu li tranĉis karnon kaj poste plenigis la vundon per pli da viando.

228
Sutro de cent paraboloj / 19. Perdo de ora bovlo
« je: februaro 28, 2014, 03:08:06 ptm »
  19. Perdo de ora bovlo

  Iu transiris riveron per boato, kaj senatente faligis sian arĝentan bovlon en la riveron. Li pensis: "Mi faru signon sur la akvon kaj forlasu ĝin portempe. Poste mi revu por retrovi la perditan bovlon."

  Post veturado de du monatoj, li atingis Srilankon. Vidinte riveron, li tuj plonĝis en la akvon por serĉi la perditan bovlon. Oni demandis lin: "Kion vi faras?"

  Li respondis: "Mi serĉas mian perditan bovlon."

  Oni demandis: "Kie vi perdis ĝin?"

  Li respondis: "Nelonge post mia ekveturo sur la maro."

  Oni demandis: "Kiam vi perdis ĝin?"

  Li respondis: "Antaŭ du monatoj."

  Oni demandis: "Vi perdis ĝin antaŭ du monatoj, sed kial vi serĉas ĝin ĉi tie?"

  Li respondis: "Mi faris signon sur la akvon tuj post la perdo de mia bovlo. La akvo ĉi tie estas tute sama al la signita akvo, do mi ekserĉis ĝin."

  Oni diris: "Kvankam la akvo estas sama, tamen vi perdis vian bovlon en alia loko. Kiel vi povas retrovi ĝin ĉi tie?"

  Ĉiuj eksplodis de ridego.

  Anstataŭ praktiki ĝustan konduton, iuj praktikantoj de aliaj religioj persistas en senutila asketeco laŭ malĝusta metodo por strebi al la liberiĝo. Ili similas al la malsaĝulo, kiu serĉis la perditan bovlon en alia loko.

229
Esperanta novaĵo / La 61-a elsendo de Retradio BRE
« je: februaro 25, 2014, 02:25:13 ptm »
Retradio 61 /2014-03-02

Saluton, karaj amikoj!
Nun ni ekdisaŭdigis la 58-an elsendon de Retradio BRE je la adreso: http://www.budhano.cn/podkasto/?p=1617
Ĉiuj samideanoj estas bonvenaj!

Elsendlisto:
Sutro de cent paraboloj
15. Rapida kreskigo al la reĝidino
16. Akvumi sukerkanon
Fundamento de Budhismo
Demandoj 1-8 de ĉapitro 1
Esperanta praktikado
Utileco de Esperanto en internacia komunikado pri Budhismo
Valora homa vivo
Dankemo pro la patrino

http://www.budhano.cn/pod/retradio/2014-03-02.mp3
Bonan aŭdeblecon al vi!

230
Sutro de cent paraboloj / 18. Proksimiĝi al la akrilo
« je: februaro 24, 2014, 10:56:43 ptm »
  18. Proksimiĝi al akrigilo

  Iam antaŭe mizera malriĉulo laboris por la reĝo. Li malgrasiĝis tagon post tago. La reĝo eksentis kompaton kaj donacis al li mortan kamelon.

  Ricevinte la mortan kamelon, la malriĉulo tuj eksenfeligis ĝin. Lia tranĉilo malakriĝis dum la laboro, do li ekserĉis ŝtonan akrigilon. Fine li trovis malgrandan akrigilon en la supera etaĝo, akrigis la tranĉilon kaj malsupreniris por daŭrigi la senfeligadon.

  Tiel li supreniris multfoje por akrigi la tranĉilon kaj ege laciĝis pro tio. Ne plu volante supreniri por akrigi la tranĉilon, li portis la kamelon sur la superan etaĝon por proksimiĝi al la malgranda akrigilo. Oni mokridis lin pri lia stultaĵo.

  Iuj malsaĝuloj detruas disciplinojn nur por sin profitigi per trezoro, kiun ili deziras uzi en bonfaro por renaskiĝi en la paradizo. Ili rikoltas tro malmulte kontraŭ la granda elspezo kvazaŭ ili portus mortan kamelon al supra etaĝo por proksimiĝi al malgranda akrigilo.

231
Sutro de cent paraboloj / 17. Ŝuldo de duonmonero
« je: februaro 24, 2014, 10:52:12 ptm »
  17. Ŝuldo de duonmonero

  Antaŭe estis komercisto. Oni ŝuldis al li duonmoneron kaj ne pagis lin dum longa tempo, do li iris por postuli la repagon.

  Li renkontis riveron sur la vojo kaj devis pagi du monerojn por transpasi ĝin per boato. Atinginte la cellokon, li ne trovis la ŝuldanton. Do li denove elspezis du monerojn pro la rivero.

  Li elspezis kvar monerojn pro la ŝuldo de duonmonero, kaj ankaŭ suferis de lacega vojaĝo. Li elspezis tro multe por la malgranda sumo, kaj pro tio estis mokita de homoj.

  Iuj homoj en la mondo ankaŭ estas samaj. Ili detruas siajn observitajn regulojn, kaj ignoras la moralon pro la privata bono. Ili havas malbonan reputacion en la nuna vivo kaj suferos de malbona konsekvenco en la estonteco.

232
Trezorejo de Vero / 3-1. Saĝulo fortigas la menson
« je: februaro 24, 2014, 04:06:17 ptm »
  Saĝulo fortigas la menson

3-1. La rakonto de Estimata Meghijo

  Saĝulo rektigas menson

  Tremantan, ŝanceliĝeman,

  Kaj malfacile regeblan,

  Kiel sagfaranto rektigas sagstangeton.

  Dum nia forlaso de la Marao,

  Nia menso tiel tremas

  Kiel elakvigita fiŝo,

  baraktanta sur la tero.

  Dum sia restado en Calika monto, la Budho parolis tiujn versojn rilate al estimata Meghijo.

  Foje, pro kaŭzo de alkroĉiĝo al tri malbonaj pensoj avido, malamo kaj iluzio, Estimata Meghijo ne povis daŭre praktiki meditadon laŭ sia eblo en la manga bosko, do li revenis al la Budho. La Budho diris al li: "Meghijo, vi faris gravan eraron. Mi petis vin resti, dirante al vi, 'Nun mi estas sola, Meghijo. Nur atendu ĝis venos aliaj monaĥoj.' Sed malgraŭ mia peto, vi foriris laŭ via decido. Monaĥo neniam rajtas forlasi min sola kaj iri laŭ sia volo kiam mi petis lin resti. Monaĥo neniam rajtas esti regita de siaj pensoj. Pensoj estas ŝanĝiĝemaj, kaj oni ĉiam devas regi ilin."

  Je la fino de la budha instruo, Meghijo atingis frukton de konvertiĝo kaj multaj aliaj monaĥoj atingis fruktojn de la dua kaj tria gradoj.

  En Damapado la Budho menciis sagfaradon kelkfoje. Verŝajne li observis la procezon per kiu sagfaranto transformis ordinaran stangeton en utilan sagstangeton. La disciplinado de la menso estas paralela procezo. En tiu ĉi stanco la Budho diris, ke la saĝuloj rektigas kaj stabiligas la ŝanĝiĝeman menson, kiu estas malfacila por gardi, kiel faranto rektiganta sagstangeton.

  Kiam oni klopodas forlasi la regnon de Marao, la menso ektremas kiel elakvigita fiŝo baraktas sur la tero.

233
Esperanta novaĵo / La 60-a elsendo de Retradio BRE
« je: februaro 19, 2014, 11:21:40 ptm »
Retradio 60 /2014-02-23
 Saluton, karaj amikoj!
 Nun ni ekdisaŭdigis la 58-an elsendon de Retradio BRE je la adreso: http://www.budhano.cn/podkasto/?p=1614
Ĉiuj samideanoj estas bonvenaj!
 Elsendlisto:
 Sutro de cent paraboloj
 13. Koleremo
 14. Mortigo al la gvidisto
 Rakonto de sutro Damapado
 2-8. La rakonto de iu monaĥo
 2-9. La rakonto de Monaĥo Nigamo Vasi Tiso
 Budhisma muziko
 Amo inter homo kaj besto
 Skribo pri la esperanta traduko de “Amo al la vivoj”
Bonan aŭdeblecon al vi!

234
Fundamento de Budhismo / Ĉapitro 1. 1-8
« je: februaro 18, 2014, 10:23:29 ptm »
  1. D: Kio estas Budhismo?

  R: Laŭ ĝenerala opinio, Budhismo estas religio kun sia kronika literaturo, ritoj, kutimoj, monaĥa komunumo (religia organizo) kaj aliaj. Laŭ pli specifa ekspliko, ĝi estas la instruo de la Budho, kaj laŭ ĝia speciala signifo, ĝi estas la budha darmo.

  2. D: Kio estas "Darmo"?

  R: "Darmo" ("Dharma" en Sanskrito kaj "Dhamma" en Pali) signifas "Retenon de la naturo, tiel ke oni povas rekoni ĝin". Tio signifas, ke ĉiuj aferoj havas siajn proprajn kvaliton kaj formon (S. prakrti kaj laksana, P. pakati kaj lakkhana), kaj posedas sian propran trajton, per kiuj oni povas percepti ilin kiel ili estas. Ekzemple, akvo havas sian trajton de likvo kaj ekzistas laŭ la fiksita signo de akvo, tiel ke oni povas rekoni ĝin kiel akvon kiam ili vidas ĝin. Alie, se io ne havas trajton de likvo, sed konformas al diversaj reguloj, oni ne povas havi de ĝi koncepton de akvo. Do Budhismo rigardas ĉion kiel "darmon". La terminoj "ĉiuj darmoj" kaj "ĉiu darmo" aperintaj en budhismaj verkoj signifas "ĉiujn aferojn" aŭ "universalan ekzistecon". Laŭ tiu interpreto, la instruoj faritaj de la Budho laŭ lia empiria kompreno pri la darmo ankaŭ estas "Darmo", ĉar ili konformas al la principo "Reteni la propran naturon, tiel ke oni povas rekoni ĝin."

  3. D: Ĉu la Budho estas dio?

  R: Ne, la Budho ne estas dio. Li estis homo, kiu vivis en la sesa jarcento a. K. Li havis siajn nomojn propran kaj familian. Lia propra nomo estis Sidarto (S. Siddhartha, P. Siddhattha ) kaj lia familia nomo estis Gotamo (S. Gautama, P. Gotama). Ĉar li apartenis al Ŝakja klano, oni ankaŭ nomis lin Ŝakjamunio, kiu signifas saĝulon de la Ŝakja klano.

  4. D: Kial la Budho nomiĝis "Fo" (佛) en la ĉina lingvo? Kion ĝi signifas?

  R: "Fo"(佛) estas mallongigo de "Fotuo" (佛陀) kiun oni uzas por traduki la vorton "Budho". La ideogramoj uzataj por "Fotuo (佛陀)" prononciĝis kiel "buda" en la tempo de la tradukado. Budho signifas "iluminiĝinton" aŭ "vekiĝinton". La termino "Buddha" ekzistis en Hindio ekde la frua tempo, sed Budhismo atribuis tri aldonajn signifojn al ĝi. Ĝiaj signifoj estas: (1) iluminiĝo (Sambodhi), kiu signifas tutan konon al la naturo kaj formo de ĉiuj darmoj kiel ili estas; (2) Perfekta iluminiĝo (Samma-sambodhi), kiu signifas iluminadon ne nur al si mem, sed ankaŭ egale kaj universale al la aliaj; (3) Plej supera iluminiĝo (Anutara samma-sambodhi), kiu signifas, ke lia saĝo kaj atingo okupas la plej altan kaj plej perfektan sferon en iluminado al ambaŭ li mem kaj aliaj.

  5. D: Ĉu estas aliaj budhoj krom Ŝakjamunio?

  R: Budhismo asertas, ke estis homoj, kiuj atingis budhecon en la pasinteco, kaj estos homoj, kiuj fariĝos budhoj en la estonteco. Estas tute eble por ĉiuj homoj atingi iluminiĝon. Do ni diras, ke “ĉiuj vivestaĵoj havas budhan naturon, kaj ĉiu vivestaĵo kun budha naturo povas atingi budhecon.”

  6. D: Ĉu la ĉina termino "Rulaifo" (如来佛) estas alia budho aŭ identa kun Ŝakjamunio?

  R: La ĉina termino "Rulai"(如来) signifas Tatagaton, kiu estis tradukita el la sanskrita vorto "Tathagata". "Ru"(如) signifas verecon (tathata) aŭ esprimon "laŭ la realeco" (Yathabhutam), kiu estas la plej ekstrema realeco de ĉiuj darmoj, dum "lai"(来) signifas "veni". "Rulai" (Tathagata) estas interpretita en budhismaj verkoj kiel "veno per la vojo de la  Tatagato" aŭ "veno laŭ la realeco". Tatagato estas ĝenerala termino kaj alia nomo por la "Budho". Tiel Budho Gotamo povas nomiĝi Tatagato Gotamo, kaj Budho Amitabo povas nomiĝi Tatagato Amitabo.

  7. D: Ĉu Amitabo kaj Ŝakjamunio ne estas la sama budho?

  R: Ne. Budho Amita aŭ Amitabo estas la Budho de alia mondo. La ĉina termino "Amituofo" (阿弥陀佛) estas transliterado de la sanskrita termino "Amitha", kiu signifas "senliman lumon".

  8. D: Kio estas la signifo de "Nanmo Fo" (南无佛)? Kial ĝi prononciĝas kiel "Namo Fo"?

  R: "Nanmo" estas la transliterado de la sanskrita "Namo". Oni uzis la ĉinajn ideogramojn "Nanmo" (南无) ĉar ilia prononco estis simila al "namo" en la antikveco kiam la termino kondukiĝis en Ĉinio. Do la prononco ankoraŭ restas nun en iuj regionoj de ĉinaj provincoj Guangdong kaj Fujian. "Namo" signifas saluton aŭ omaĝon. Eĉ hodiaŭ kiam hindoj renkontiĝas, ili kutime diras unu al la alia "Namaste", kiu signifas "Omaĝon al vi".

235
Sutro de cent paraboloj / 16. Akvumi sukerkanon
« je: februaro 17, 2014, 07:39:17 atm »
  16. Akvumi sukerkanon

  Antaŭe du homoj kune plantis sukerkanon. Ili interkonsentis: "Premion ricevos tiu, kiu plantos bone, kaj punon ricevos tiu, kiu plantos malbone."

  Unu el ili pensis: "Sukerkano estas dolĉa. Se mi premos el sukerkano dolĉan sukon kaj per ĝi akvumos mian plantaĵon de sukerkano, la sukerkano estos des pli dolĉa ol la lia."

  Li premis sukon el sukerkano, kaj per ĝi akvumis la plantaĵon de sukerkano por havi pli dolĉan sukerkanon, sed tio kaŭzis malutilon al la plantaĵo, kaj li perdis ĉion.

  Ankaŭ iuj en la mondo estas samaj. Ili minacas kaj ekspluatas popolojn por eltrudi ilian havaĵon profite de siaj riĉeco kaj potenco kun intenco akumuli riĉaĵon por fari bonon. Ilia klopodo al merito rezultigas al ili fatalaĵon simile al la malsaĝulo, kiu elpremis sukon el sukerkano por akvumi la plantaĵon, sed perdis ĉion.

236
Sutro de cent paraboloj / 15. Rapida kreskigo al la reĝidino
« je: februaro 17, 2014, 07:06:57 atm »
  15. Rapida kreskigo al la reĝidino

  Iam knabino naskiĝis al reĝo. La reĝo tuj ordonis al sia kuracisto: "Donu medicinaĵon al mi por plenkreskigi mian filinon senprokraste."

  La kuracisto respondis: "Mi donos al vi kreskigan medicinaĵon, sed mi ne posedas ĝin en la nuna tempo. Mi devas pretigi ĝin en malproksimo. Bonvolu ne vidi vian filinon antaŭ mia reveno. Mi montros ŝin al vi tuj post kiam ŝi prenos la medicinaĵon."

  La kuracisto foriris malproksimen por la medicinaĵo, kaj revenis post dek du jaroj. Li kondukis la reĝidinon al la reĝo post kiam ŝi prenis la medicinaĵon.

  Vidinte ilin, la reĝo pensis: "Vere bona kuracisto! Li donis al mia filino medicinaĵon, kiu vere kreskigis ŝin." Li do ordonis al siaj subuloj premii la kuraciston per multe da valoraĵo.

  Tiam ĉiuj homoj ridis je la reĝo pri lia malsaĝo. Li ne scipovis kalkuli tempon, sed atribuis la kreskon de sia filino al la funkcio de la medicinaĵo.

  Iuj en la mondo ankaŭ estis samaj. Ili iris al instruisto kaj diris: "Ni volas fariĝi arahantoj. Bonvolu instrui al ni por ke ni tuj atingu sukceson."

  Per konvena metodo la instruisto instruis al ili meditadon kaj kontempladon pri dek du interligoj de dependa origino. Post akumulado de merito en sia praktikado ili atingis arahantecon. Do ili ege ĝojis pro tio kaj diris: "Kiel feliĉaj ni estas! La instruisto donis al ni rapidan metodon por fariĝi arahanto."

237
Feliĉa homa vivo / Dankemo pro la patrino
« je: februaro 17, 2014, 01:23:54 atm »
Dankemo pro la patrino

Tradukita de Arris
  
  Vidviĝinta patrino servis en la hejmo de riĉulo tage, kaj pasigis nokton kune kun sia kvarjara filo en la hejmo vespere. Informiĝinte pri ŝia situacio, la mastro speciale aranĝis ĉambron por la servistino kaj ŝia infano. Li diris al ŝi: "Alkonduku vian infanon! Poste manĝu kaj loĝu kun li en mia hejmo senpage. Mi ne dekalkulos vian salajron pro tio."
  La servistino fordankis, dirante: "Dankon! Sed mi preferas ne ĝeni vin." La mastro ne plu insisto, kaj tiu afero pasis nature.
  Fakte la servistino havis sian skrupulon. La granda domo de la mastro eĉ havas pli ol dek necesejojn. La plej malgranda necesejo ankoraŭ estis pli granda ol ŝia domo. Ŝi ne sciis, kian influon ricevis la infano nur kvarjara antaŭ la granda diferenco inter malriĉeco kaj riĉeco.
  Iutage la mastro volis okazigi festenon kaj inviti multajn gastojn. Ege mankis servistoj por tio, do la mastro petis la servistinon: "Ĉu vi volontas hejmeniri iom malfrue? Mankas helpantoj ĉe mi, kaj nun mi ne sufiĉan tempon por serĉi aliajn helpantojn. Do mi povas fari nenion alian ol peti vian helpon!"
  La servistino respondis: "Volonte, sed mi iom maltrankvilas pri mia filo, ĉar li sentos timon restante sola en la vespero."
  La mastro konsilis: "Tio estas facila. Tuj reiru por alpreni lin, por ke li vespermanĝu kune kun gastoj ĉi tie."
  Post kiam la servistino alportis la infanon, gastoj jam ekvenis unu post alia. Ŝi kondukis la infanon tra la posta pordo anstataŭ la ĉefa, kaj poste ŝi restigis lin en necesejon, kien la mastro kutime malofte vizitis.
  Ŝi alportis teleron el la kuirejo, kaj prenis el sia mansako panon kaj kolbason, kiujn ŝi speciale aĉetis sur la vojo al la hejmo.
  La infano neniam vidis tiel belan kaj luksan ĉambron. Li konis nek la feksidejon, nek tiujn skatolojn kaj botelojn diverskolorajn kaj kristalajn sur tualeta tablo el marmoro. Flarante la bonodoron en la ĉambro, li kvazaŭ ŝvenus pro ĝojo. La servistino diris al la filo: "Panjo alkondukis vin por partopreni la festenon. Vi estas infano, do vi ankoraŭ ne rajtas vespermanĝi kun plenkreskuloj. Ĉi tiun ĉambron la mastro speciale pretigis por vi."
  La infano intencis meti la teleron de manĝaĵoj sur la tualettablon, sed li ne povis atingi ĝin pro sia malalteco. Fine li povis fari nenion ol meti la manĝaĵon sur la kovrilon de la feksidejo. Li sidis sur la bela planko kahela, kaj kantante manĝis la bongustaĵon, kion li neniam havis ŝancon por manĝi antaŭe.
  La mastro ne trovis la infanon de la servistino en la luksa halo por la festeno, do li demandis al la servistino. Ŝi respondis sinĝene: "Mi ĉiam okupiĝas, kaj ne havas tempon por prizorgi lin. Eble…verŝajne…li mem ludas ekstere sur la herbejo!"
  Ŝajne mastro tuj komprenis tion. Li forlasis la festenan halon senprokraste, kaj serĉis la infanon en ĉiuj ĉambroj de la domo. Fine en la necesejo ĉe malluma angulo li trovis la infanon.
  La mastro demandis: "Kial vi manĝas ĉi tie?! Ĉu vi scias, Kie estas ĉi tie?"
  La infano respondis: "Mia patrino diris, ke ĉi tie estas la ĉambro, kiun la mastro speciale pretigis por mi. Hodiaŭ la kolbaso estas tre bongusta, kaj mi neniam gustumis ĝin antaŭe. Nu! Kiu vi estas?! Tiel bongustan kolbason mi ne rajtas ĝui sole, ĉu vi volas ĝui la bongustaĵon kune kun mi?"
  Retenante siajn larmojn, la mastro kapjesis, kaj respondis al la infano per brila rido. Nenion li bezonis demandi plu. Li rememoris pri sia antaŭa sperto en Novjorko, kiam li kaj liaj gepatroj ankaŭ estis tre malriĉaj kaj havis tre malfacilan tempon.
  Reveninte al la halo, la mastro diris al gastoj: "Pardonon, geamikoj, nun mi devas akompani specialan gaston. Bonvolu ĝui la bongustaĵojn laŭplaĉe kaj mi ne povas vespermanĝi kune kun vi!" Antaŭ la foriro, li plenigis du telerojn per la bongustaĵoj, kiujn la infano plej ŝatas manĝi, kaj iris rekte al la infano en la necesejo. Simile la la infano, li metis la manĝaĵon sur la kovrilon de la feksidejo, kaj sidiĝis sur la planko. Poste, li diris al la infano: "Kiel bonaj estas la ĉambro kaj bongustaĵo! Estus vere damaĝe se vi sole ĝuus tion. Venu! Venu! Lasu nin kune ĝui la vespermanĝon, amiketo!"
  La mastro kaj infano manĝis, kantis, kaj ankaŭ babilis pri diversaj temoj. Li kredigis al la kvarjara infano, ke li havas plej laboreman kaj grandan patrinon, kaj ke li devas ne nur fieri pro sia patrino, sed ankaŭ fari grandajn aferojn por honori ŝin post la plenkreskiĝo. Tiam la infano ankoraŭ havis nenian ideon, ke lia patrino estas nur servistino.
  La gastoj trovis, ke la mastro ne plu revenis ekde la foriro kun du teleregoj plenaj de manĝaĵoj. Ili surpriziĝis, kaj tuj serĉis lin. Ili ege emociiĝis kiam ili trovis finfine, ke la du personoj sidis sur la planko kaj manĝis kiel la patro kaj filo ĉirkaŭ la kovrilo de la feksidejo. Tiuj homoj "altklasaj aŭ elitaj en la socio" alvenis portante vinglasojn kaj bongustaĵojn. Baldaŭ la necesejo pleniĝis de la gastoj. Ili prezentis multe da belsonaj kantoj al la infano kaj esprimis sufiĉe da bondeziroj al li. Tiuj agoj despli kredigis al la infano, ke lia patrino estas la plej estiminda, kaj li estas la plej feliĉa homo en la mondo.
  La infano plenkreskis post multaj jaroj. Li ne nur posedis propran entreprenon, sed ankaŭ havas grandan domon kun kelkaj necesejoj. Li estis sukcesplena en socio. Ĉiujare li donacis multe da mono anonime por helpi malriĉulojn, sed rifuzis partopreni ceremonion pri filantropo kaj akcepti intervjuojn. Li ĉiam diris al siaj amikoj, kiuj ne komprenis lian bonfaron: "Neniam mi forgesos, ke iutage antaŭ multaj jaroj, riĉulo kaj multe da aliaj riĉaj homoj protektis la dignon de kvarjara knabo per siaj sincero kaj konscienco.
  Geamikoj, se ĉiu el ni disvastigas la ĝustan konduton de homoj, la mondo ja certe fariĝos pli belega! Ni persistu en la ĝusta menso, ĝusta parolo kaj ĝusta konduto, kaj kune laboru por profitigi al la homoj, landoj kaj la mondo!

238
Trezorejo de Vero / 2-9. La rakonto de Monaĥo Nigama Vasi Tiso
« je: februaro 15, 2014, 06:59:48 atm »
  2-9. La rakonto de Monaĥo Nigamo Vasi Tiso

  La bikŝuo, kiu estas atentema,

  opinias malatentemon timinda.

  Li neniam forlasas nirvanon

  Kiam li estas proksime.

  Loĝante en Ĝetavana Monaĥejo, la Budho parolis tiun verson rilate al Monaĥo Nigamo Vasi Tiso.

  Junulo el alta klaso naskiĝis kaj kreskis en iu foira urbo ne malproksime de Sravastio. Li forlasis la mondan vivon kaj fariĝis monaĥo en la religio de la Budho. Pro sia antaŭa profesio li estis fame konata kiel Tiso de la foira urbo aŭ Nigamo Tiso. Li akiris reputacion de ŝparemo, kontentemo, pureco kaj persisteco. Li ĉiam faris rondiron por almozpeti en la vilaĝo, kie vivis liaj parencoj. Kvankam li loĝis en la najbara urbo de Sravastio, kie Anatapindiko kaj aliaj disĉiploj donacis abundajn oferaĵojn kaj Pasenadi Kosalo donacis senkompareblajn oferaĵojn, li neniam iris al Sravastio.

  Iutage la monaĥoj babilis pri li kaj diris al la instruisto: “Monaĥo Nigamo Tiso estas okupita kaj aktiva. Li vivas en intima rilato kun homoj el sia klano. Kvankam Anatapindiko kaj aliaj disĉiploj donacas abunde da oferaĵoj kaj Pasenadi Kosalo oferas donacojn senkompareblajn, li neniam venis al Sravastio.” La Budho alvenigis Nigamon Tison kaj demandis lin: “Monaĥo, ĉu veras la raporto, ke vi faras tion?” “Sinjoro,” respondis Tiso, “estas ne vere, ke mi vivas en intima rilato kun miaj parencoj. Mi ricevas de tiuj homoj nur tiom, kiom mi bezonas por manĝi. Sed post kiam mi ricevis tiom da manĝaĵo, ĉu malbona aŭ bona, kiel mi bezonis por vivteni min, mi ne plu revenis al la monaĥejo, pensante, ‘kial serĉi manĝaĵon?’ Mi ne vivis en intima kontakto kun miaj parencoj, Sinjoro.” La Budho, kiu sciis la karakteron de la monaĥo, aplaŭdis lin, dirante: “Bone farite, bone farite, monaĥo!” kaj li diris al li: “Estas tute ne strange, monaĥo, ke havante tian instruiston kia mi estas, vi devas esti ŝparema. Ĉar ŝparemo estas mia karaktero kaj kutimo.” Poste li rakontis laŭ la peto de la monaĥoj:

  Iam vivis miloj da papagoj en iu figarba bosko de Himalaja regiono sur la bordo de Ganga Rivero. Unu el ili, la papaga reĝo, manĝis ĉion ajn li trovis, ĉu ĝermo, folioj aŭ arboŝelo kiam la fruktoj de la loĝata arbo velkiĝis kaj falis. Ĝi trinkis akvon de Ganga Rivero kaj estis tre feliĉa kaj kontenta, restante kie li estis. Fakte, li estis tiel feliĉa kaj kontenta, ke la loĝejo de Sakao tremetis.

  Observinte, kiel feliĉa kaj kontenta estas la papago, Sakao vizitis lin kaj ŝanĝis la tutan arbaron en verdan densejon. La Budho montris, ke eĉ en la pasinta vivo la monaĥo estis kontenta kaj feliĉa, do li neniam forlasos la proksimon de la nirvano.

  Eksplika traduko

  Kiel strebanto al vero, la monaĥo vidis timindecon en manko de atentemo. Li certe ne forlasos sian spiritan altecon, kiun li jam atingis. Li ĉiam proksimiĝas al la nirvano.

239
Sutro de cent paraboloj / 14. Mortigo al vojgvidisto
« je: februaro 14, 2014, 03:28:32 ptm »
  14. Mortigo al la gvidisto

  Antaŭe komercistoj deziris iri al la maro, kaj bezonis iun por gvidi ilin. Fine ili trovis gvidiston post kiam ili serĉis kune.

  Dunginte la gvidiston, ili kune vojaĝis sekvante lin. Kiam ili atingis dezerton, ili renkontis templon kaj devis oferi homon al la ĉiela dio por preterpasi.

  La komercistoj interkonsiliĝis: “Ĉiuj kunuloj estas niaj parencoj. Kiel ni povus mortigi ilin? Nur la gvidisto konvenas por oferi al la dio.” Do ili mortigis la gvidiston kaj oferis lin al la dio.

  Post la oferado al la ĉiela dio, ili perdis la vojon. Neniu sciis kien iri, do ili ĉiuj mortis pro malsato kaj laceco.

  Ĉiuj homoj en la mondo kondutas simile. Se ili deziras iri al la maro de budha darmo por havigi al si trezoron, ili devas diligente fari bonan konduton kiel sian gvidon. Se ili detruas sian bonan konduton, ili neniam povas trapasi la dezerton de metempsikozo. Ili suferas eterne en la statoj de la tri malsuperaj ekzistecoj. Ili similas al la komercistoj, kiuj deziris iri al la maro, sed mortigis la gvidiston, kaj sekve de tio, mortis mizere pro perdo de vojo.

240
Sutro de cent paraboloj / 13. Koleremo
« je: februaro 14, 2014, 10:25:57 atm »
  13. Koleremo

  Antaŭe viro babilis kun multaj homoj en la ĉambro. Li laŭdis, ke iu alia havas bonan virton, krom nur du mankoj: koleremo kaj hastemo.

  Ĝuste tiam tiu homo pasis preter la pordo kaj kaptis la vortojn. Li tuj koleriĝis, sin trudis en la ĉambron, kaptis la parolanton kaj batis lin per ambaŭ manoj.

  Oni demandis: “Kial vi batas lin?”

  La batanto respondis: “Kiam mi estis kolerema kaj hastema? Sed tiu diraĉis, ke mi ĉiam estas kolerema kaj hastema. Do mi batas lin.”

  Oni diris: “Nun vi bone montras viajn koleremon kaj hastemon. Kial vi ankoraŭ neas pri tio?”

  Se iu koleriĝas kontraŭ aliaj kiam ili diras pri lia manko, oni ridas pri lia malsaĝo.

  La drinkemuloj en la mondo dronas en drinkado kaj diboĉaĵoj. Kiam oni kulpigas ilin pri iliaj eraroj, ili koleriĝas, kaj klopodas sin senkulpigi per diversaj pretekstoj. Ili similas al la malsaĝulo, kiu rifuzis agnoski sian eraron, sed batis tiun, kiu diris pri tio.

Paĝoj: 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 [16] 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 ... 33