Forumo BRE

ESPERANTO => Verkado kaj tradukado => Fadeno komencita de: verdeca je januaro 09, 2013, 08:00:41 ptm

Titolo: Malfacila laboro
Afiŝo de: verdeca je januaro 09, 2013, 08:00:41 ptm
Vespermanĝinte,mi kun mia edzino vizitis vestovendejojn por acxeti veston.Nur sekvante mian edzinon ,mi piediris kaj piediradis.Post cxirkaŭ du horoj mia edzino sukcesis trovi veston taŭgan por ŝi ,kaj mi tuj pagis.La vizaĝo de mia edzio brilis kaj la mia laciĝis.Kompreneble ankaŭ mia koro estas plenplena de ĝojeco .cxar mia edzino kontentiĝas pri sia nova vesto. Ĉu tian sperton vi havis?Ĝi estas malfacila laboro por edzo ja.
Titolo: Re: Malfacila laboro
Afiŝo de: Miaohui je januaro 10, 2013, 09:39:47 atm
Sperto interesa kaj malfacila. Eble plej multe da edzoj ne volis akompani sian edzinon en aĉetado, do en eksterlandaj magazenoj ofte estas deponejoj, kie virinoj povas "deponi" sian edzon dum ili absorbiĝas en la elektado kaj aĉetado. Post tio ili pagis al la magazeno edz-deponan kotizon kaj hejmen kondukis lin portantan la aĉetaĵon. :P