Montri afiŝojn

En tiu ĉi paĝo vi povas rigardi ĉiujn afiŝojn faritajn de tiu ĉi forumano. Notu, ke vi povas vidi afiŝojn nur en partoj de la forumo por kiuj vi nun havas atingopermeson.


Fadenoj - Miaohui

Paĝoj: 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 [12] 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 ... 33
166
Sutro de cent paraboloj / 48. Vulpo kaj arbo
« je: aprilo 16, 2014, 10:16:08 ptm »
48. Vulpo kaj arbo

  Vulpo kuŝis sub arbo. Subite arbobranĉo rompiĝis de vento kaj falis sur ĝian dorson. Ĝi fermis la okulojn pro timo kaj ne plu kuraĝis rigardi la arbon.

  Ĝi tuj forlasis la arbon, kuris en senarban regionon, restis tie ĝis vespero kaj ne volis reiri al la antaŭa loko.

  Vidinte, ke arbobranĉoj svingiĝas je ventblovo en malproksimo, ĝi tuj reiris al la arbo, dirante, "Ĝi vokas min."

  Malsaĝaj disĉiploj ankaŭ kondutis same. Post la monaĥiĝo ili lernis ĉe instruisto, sed forlasis lin pro la lia malgranda kulpigo. Poste ili revenis al la instruisto post kiam ili konfuziĝis pro malbonaj instruistoj. Do ili iris kaj revenis pro sia malsaĝo.

167
Sutro de cent paraboloj / 47. Imiti birdan pepon
« je: aprilo 16, 2014, 09:58:07 ptm »
  47. Imiti birdan pepadon

  Iam antaŭe, en iu regno ĉiuj virinoj sin ornamis per verdaj lotusfloroj dum la nacia festo.

  Tiam la edzino de malriĉulo diris al li: "Mi daŭre estos via edzino se vi donos al mi verdajn lotusflorojn. Se ne, mi eksiĝos de vi."

  Antaŭe la malriĉulo lertis en imitado de birda pepado. Do pepante kiel akvobirdo, li glitis en la reĝan lageton por ŝteli verdajn lotusflorojn.

  La gardisto de la lageto demandis: "Kiu estas en la lageto?"

  La malriĉulo pretervole respondis: "Akvobirdo."

  La gardisto kaptis la malriĉulon kaj ekkondukis lin al la reĝo. Sur la vojo la malriĉulo denove pepadis.

  La gardisto diris: "Anstataŭ pepi antaŭe, al kio utilas via nuna pepado?"

  Tiel kondutas ordinaraj homoj. Ili faras mortigon kaj diversajn malbonajn kondutojn dum la tuta vivo kaj neniam lernas bonon por korekti siajn erarojn. Nur kiam ili estas mortantaj, ili diras: “Mi volas praktiki bonon.” Sed la demonoj kondukas lin al la reĝo de Morto per forto. Kvankam li ekvolas praktiki bonon, li jam ne plu havas bonŝancon por tio. Ili similas al la malsaĝulo, kiu volis imiti la pepadon de la akvobirdo nur antaŭ ol atingi la palacon de la reĝo.

168
Sutro de cent paraboloj / 46. Ŝteli gruntbovon
« je: aprilo 16, 2014, 09:39:40 ptm »
46. Ŝteli gruntbovon

  Iam antaŭe, vilaĝanoj kune ŝtelis gruntbovon kaj ĝin formanĝis.

  La perdinto sekvis ilin al la vilaĝo laŭ la piedsignoj. Post kiam li priskribis la formon de la bovo, li demandis vilaĝanojn: "Ĉu la bovo estas en via vilaĝo?" La vilaĝanoj respondis: "Ni ne havas vilaĝon."

  Li demandis: "En la vilaĝo troviĝas lageto. Ĉu vi manĝis la bovon ĉe la lageto?"

  La vilaĝanoj respondis: "Troviĝas neniu lageto en la vilaĝo."

  Li demandis: "Ĉu troviĝas arboj ĉe la lageto?"

  La vilaĝanoj respondis: "Troviĝas neniu arbo ĉe la lageto."

  Li demandis: "Ĉu vi ŝtelis la bovon en la oriento de la vilaĝo?"

  La vilaĝanoj respondis: "Ne troviĝas la oriento de la vilaĝo."

  Li demandis: "Ĉu vi ŝtelis la bovon ne en la tagmezo?"

  La vilaĝanoj respondis: "Ne troviĝas la tagmezo."

  La perdinto diris: "Eĉ se vere troviĝus nek la lageto, nek arboj, ĉu povus troviĝi nek la oriento, nek la tempo? De tio mi certas, ke vi mensogis nekredeble. Ĉu vi vere ŝtele formanĝis la bovon?"

  La vilaĝanoj do konfesis: "Jes, ni vere ĝin formanĝis."

  Tiel kondutas la homoj rompintaj disciplinojn. Ne volante malkaŝi sian kulpon, ili tenas ĝin kaj naskiĝas en infero post la morto. La ĉieluloj kaj feoj povas travidi per sia magia rigardo, do oni ne kapablas kaŝi sian kulpon de ili simile al la nekaŝebla fakto ŝteli la bovon.

169
Fundamento de Budhismo / Ĉapitro 2. 10-16
« je: aprilo 16, 2014, 09:20:02 ptm »
  10. D: Kion signifas la koncepto "sen dio, la kreinto"?

  R: Ĝi estas la unua doktrino de la supraj dekunu, kaj signifas neadon, ke ekzistas dio de kreado, kiu kreis la tutan universon. Post kiam ni akceptis la vidpunkton, ke "ĉiuj darmoj estiĝas de kaŭzo kaj kondiĉo", estas kontraŭdire por ni agnoski la ekzistecon de aparta kreinto. Ĉiu kaŭzo estas estigita de aliaj kaŭzoj, kaj ĉiu kondiĉo estas estigita de aliaj kondiĉoj. Ĉiu kaŭzo havas sian antaŭan kaŭzon, kaj ĉiu kondiĉo havas siajn proprajn kondiĉojn. Se oni rigardas vertikale, estas nek komenco nek finiĝo, kaj se oni rigardas horizontale, estas nek rando nek limo. Tiel venas la konkludo, ke ne ekzistas absoluta kaŭzo. Kredantoj de Dependa Origino devas nei ne nur la personigitan kreinton, kiu naskis bramanojn el sia buŝo, sed ankaŭ la ekzistecon de racie imagita kreinto de la universoj. En la alia flanko, kvankam la kredantoj de Dependa Origino (Paticcasamuppada) neas la ekzistecon de iu ajn absoluta estiĝinta kaŭzo, ili ankaŭ oponas la vidpunkton, ke ĉio estiĝas eventuale. Ili asertas, ke neniu fenomeno estiĝas sen kaŭzo, kaj ĉio estas regita de la neeviteblaj leĝoj de kaŭzo. Tio estas la signifo de la koncepto, ke "Ĉio estiĝas de kaŭzoj".

  11. D: Laŭ via diro, Budhismo ŝajnas ateismo, sed kial oni enniĉigis tiel multajn diojn en budhismaj monaĥejoj?

  R: Kiel mi jam diris antaŭe, Budhismo ne neas la diojn de Bramanismo, sed nur prenas ilin kiel iuspecajn vivestaĵojn. Iuj dioj poste adoptiĝis en Budhismo kiel protektantoj de la Darmo. En la alia flanko, ni devas agnoski la fakton, ke la Budho estis diigita poste. Sed laŭ la budhisma doktrino, la Budho estas nek kreinto nek povas decidi feliĉon aŭ malfeliĉon, ĝojon aŭ suferon de homaro kvankam li havas eksterordinarajn saĝon kaj kapablon. La Budho ankaŭ estas regato al la leĝo de kaŭzo.

  12. D: Kion signifas la koncepto "senegoeco" aŭ "ne estas egoo" (atmano)?

  R: ĉiuj konceptoj "Libera de vivestaĵoj", "Dependa de aliaj kondiĉoj" kaj "Sen aganto" klarigas la teorion de Senegoeco. "Vivestaĵo" inkluzivas homaron kaj aliajn vivestaĵojn. Bramanismo kaj aliaj religiaj skoloj asertas, ke ĉiu vivestaĵo posedas senmortan kaj decidpovan egoon aŭ animon (atta). La teorio de Dependa Origino opinias, ke vivestaĵo estas nenio krom kuniĝo de diversaj materiaj kaj spiritaj elementoj. Laŭ la korpa strukturo, vivestaĵo konsistas el ses grandaj elementoj (cha dhatuyo), kiuj estas tero (pathayl), akvo (apo), fajro aŭ varmo (tejo), aero (vajo), spaco (akasa) kaj konscio (vinnana). La antaŭaj kvin elementoj el ili respondecas pri la mekanismo kaj funkcio de la korpo kun tero kiel ostoj kaj karno, akvo kiel sango, fajro kiel varmeco, aero kiel spiro kaj spaco kiel ĉiuspecaj kavernoj. Ĉiuj mensaj aktivecoj efektiĝas per la lasta elemento. Se ni rigardas la psikologian strukturon, vivestaĵo konsistas el kvin kuniĝoj (khandhas), kiuj estas estaĵo (rupa), senso (vedana), percepto (sanna), menso (sankhara) kaj konscio (vinnana). La vorto kuniĝo (Khandha) signifas amason aŭ grupon. Ĉiuj fenomenoj estas klasifikigitaj en malsamajn grupojn, kiuj nomiĝas kuniĝoj (khandhas). Ni povas diri koncize, ke estaĵo (rupa) signifas ĉiujn partojn de materioj, kiuj inkluzivas la kvin radikojn (pancindriyani) aŭ kvin fizikajn sensorganojn de homaro, nome: okuloj, oreloj, nazo, lango kaj korpo, kaj la kvin objektivajn devenojn de sensoj (pancayatana), nome: vidaĵo, sono, odoro, gusto kaj tuŝo. La restaj kvar kuniĝoj (khandhas) de senso (vedana), percepto (sanna), menso (sankhara) kaj konscio (vinnana) konsistigas gravajn spiritajn faktorojn. Senso signifas tiun de malĝojo, feliĉo aŭ nek feliĉo nek malĝojo; Percepto signifas tiun al la aferoj, ekzemple bluo, ruĝo aŭ blanko; longeco aŭ mallongeco; kvadrato aŭ rondo kaj sufero aŭ feliĉo. Menso estas rigardita kiel funkciiga forto de fizika kaj mensa aktivadoj. Konscio signifas la eblecon de juĝo kaj konkludo. Laŭ la supraj analizoj, Budhismo asertas, ke vivestaĵo ne estas fiksita sendependa estaĵo, sed konsisto el diversaj faktoroj, kiuj ĉiam estiĝas kaj malestiĝas laŭ siaj kaŭzoj kaj kondiĉoj. Do ne ekzistas la sendependa kaj eterna "estaĵo" aŭ egoo reganta la korpon kaj menson. Tio estas simpla ekspliko pri la senegoeco.

  13.D: Pardonu pro mia alia demando. Ĉu la budhisma vidpunkto pri la konsisto de vivestaĵo estas formo de dualismo laŭ via ekspliko?

  R: Budhismo ĝenerale dividis la strukturon de vivestaĵo en du kategoriojn spiritan kaj materian. La kombinado de ambaŭ kaŭzas vivestaĵon, kiu laŭ budhisma termino en sanskrito, nomiĝas "Namarupa" (nomformo). "Nama" signifas mensajn faktorojn, kiuj estas senso (vedana), percepto (sanna), menso (sankhara) kaj konscio (vinnana) de la Kvin Kuniĝoj, aŭ alivorte, menso de la Ses Elementoj. “Rupa” signifas materiajn faktorojn konsistintajn el tero, akvo, fajro, vento kaj spaco, el kiuj neniu povas estiĝi sendepende, sed devas ŝanĝiĝi kaj kombiniĝi unu kun la aliaj. Se ni parolas koncize, “namarupa” estas la kombino de korpo kaj menso. De tio iuj rigardas ĝin kiel dualismon kaj iuj kiel paralalecon (t.e.spirita-fizika paralaleco). Dum iuj aliaj diras, ne “namarupa” estas nek dualismo nek paralaleco, ĉar budhismo asertas, ke ĉiuj spiritaj kaj materiaj elementoj ne povas ekzisti sendepende. Ni ankoraŭ povas pristudi, kiel rigardi la aferon, sed estas evidente, ke ĝi ne signifas materialismon.

  14. D: Kio estas la signifo de "sen aganto"?

  R: "Sen aganto" signifas, ke ekzistas nenio venanta kaj iranta inter la kaŭzo (hetu) kaj rezulto (phala). Kredantoj de Dependa Origino opinias, ke la kaŭzo estigas la rezulton sed neas, ke kaŭzo fariĝas rezulto. Ekzemple, dum flamo aŭ fajro el lanterno estigas tiun de la alia, la flamo de lanterno B estas estigita de tiu de lanterno A. Tio ne signifas, ke la flamo de A transportiĝis al B. Tiel kvankam budhismo kredas al la doktrino de reenkarniĝo en la ses vivcirkloj (samsaro), ĝi neas, ke estas animo movanta aŭ transportita de unu vivaĵo al la semo de alia. Tiu ĉi ideo estas disvolviĝo de la principo de senegoeco (Anatta) kaj ni parolos pri tio poste.

  15. D: Kio estas "efemereco" (Anicca)?

  R: Ĉiuj fenomenoj en la universo ekzistas en tute interdependaj rilatoj, do tio estiĝas kiam tio ĉi estiĝas; tio malestiĝas kiam tio ĉi malestiĝas. Tute ne troviĝas eterna ekzisteco. Ĉiuj fenomenoj estas efemeraj en naturo, estiĝante kaj malestiĝante de momentero (khana) al momentero. Tio estas la signifo de "naturo de efemereco" kaj "malestiĝo en ĉiu momentero" menciitaj en la dekunu eksplikoj pri la kaŭzo kaj rezulto (Paticcasamppada) kaj ankaŭ pri la signifo de la diro el la budhisma kanono: "Ĉiuj kombinitaj aferoj estas efemeraj; ili estas regatoj al naskiĝo kaj poste al pereiĝo." (Anicca vata sankhara, "Uppadavaya dhammino"). "Efemereco" estas la signo de ĉiuj aferoj aŭ fenomenoj. Ĝi signifas variecon aŭ ŝanĝiĝemon. Ĉar ĉiuj fenomenoj estas en varieco kaj ŝanĝiĝo, ili estas efemeraj. La vortoj "estiĝo" kaj "malestiĝo" fakte kovras tri signifojn, kiuj estas origino, detruiĝo kaj malestiĝo, aŭ kvar signifojn, kiuj estas origino aŭ estiĝo (uppada aŭjati), daŭro aŭ ekzisteco (thitika), detruiĝo aŭ dekadenco (jara aŭannathatta) kaj malestiĝo (nirodha). Ĉiu el la kvar montras la karakteron aŭ staton de fenomeno: la naskiĝo de fenomeno nomiĝas origino, la movo kiam ĝi ekzistas kaj funkcias nomiĝas daŭro; la momento kiam ĝi funkcias sed ekdekadencas nomiĝas detruiĝo kaj la pereiĝo de la fenomeno nomiĝas malestiĝo. Momentero estas tre mallonga momento. Laŭ la priskribo en budhisma teksto, la klako de fingro longas je 60 momenteroj. "Malestiĝo en ĉiu momentero" signifas, ke ĉiuj procezoj de origino, daŭro, detruiĝo kaj malestiĝo finiĝas en unu momentero. Iuj homoj demandas, "Kial ni parolas pri ‘momenteraj estiĝo kaj malestiĝo’ dum la homa vivo kutime daŭras dekojn da jaroj?" La budhisma respondo estas, ke homa vivo de naskiĝo al morto estas procezo, kiu konsistas el serio da sinsekvaj momenteroj. Homa vivo, aŭ la tuta vivo pasas tra la origino, ekzisteco, dekadenco kaj malestiĝo, ekzemple, naskiĝo, maljuniĝo, malsaniĝo kaj morto. Sed ĉiu fundamenta parto konsistas el sinsekvaj estiĝo, ekzisteco, detruiĝo kaj malestiĝo momenteron post momentero. Budhismaj verkoj diras, ke la homa korpo tute renoviĝas en ĉiu 12 jaroj. La estiĝo, ekzisteco, detruiĝo kaj malestiĝo de estaĵo kaj la origino, estanteco, detruiĝo kaj malestiĝo de la mondo fakte konsistas el momenteraj originoj kaj malestiĝoj. Laŭ budhisma teorio, ĉiuj fenomenoj, senescepte, estiĝas kaj malestiĝas en ĉiu momentero, do eraras ĉiuj eternecaj kredoj, kiuj asertas, ke la estaĵo estas eterna kaj neŝanĝebla.

  16.R: Ĉu mi rajtas starigi demandon: Ĉu budhismo ankaŭ estas sub la leĝo de "efemereco"?

  D: Jes. Laŭ Budhismo, la budha darmo kovras tri sinsekvajn periodojn: unue, la periodon de vera darmo (Saddhamma), kiu estas la periodo de budhismaj estiĝo kaj prosperiĝo; due, la periodo de bilda darmo (Saddhamma-pairupaka), kiu estas la periodo de disvastiĝo, en kiu aperis budhaj bildoj; trie, la periodo de malestiĝo (Saddhamma-vippalujjati) aŭ dekadenco. La Budho eĉ parolis pri la estontaj cirkonstancoj de darma malestiĝo. "Ĉiuj darmoj estas efemeraj" kaj ankaŭ Budhismo ne estas escepta.


170
Sutro de cent paraboloj / 45. Gardi pordon
« je: aprilo 15, 2014, 08:54:25 ptm »
  45. Gardi pordon

  Iam antaŭe, iu volis vojaĝi malproksimen. Antaŭ la foriro li ordonis al sia servisto: "Bone gardu la pordon, azenon kaj ŝnuron."

  Post kiam la mastro foriris el sia domo, vaganta muzikisto ludis muzikon ĉe la najbaro. La servisto volegis aŭskulti, kaj neniel povis sin deteni de la deziro. Por aŭskulti muzikon, li ŝnure ligis la pordon al la azeno, kaj kondukis tiun al la ludejo.

  Dum la servisto ne estis hejme, ŝtelisto priŝtelis la domon kaj forprenis ĉiujn havaĵojn.

  Reveninte hejmen, la mastro demandis la serviston: "Kie estas la trezoro?"

  La servisto respondis: "Via moŝto nur ordonis, ke mi gardu la pordon, azenon kaj ŝnuron. Mi scias nenion plian krom tio."

  La mastro kulpigis lin: "Mi ordonis vin gardi la pordon nur por protekti la havaĵojn. Nun ĉiuj havaĵoj jam perdiĝis, do por kio mi ankoraŭ bezonas la pordon?"

  La malsaĝuloj en la vivcirklo de naskiĝo kaj morto ankaŭ estas la servistoj de siaj pasioj. La Budho ofte instruis al siaj disĉiploj observi disciplinojn por sin deteni de la ses sensobjektoj kaj gardi la azenon de senscieco kaj ŝnuron de pasioj. Sed iuj bikŝuoj ne kondutis laŭ la budha instruo. Ili ŝajnigis mediti en kvieta loko kaj mensogis pri sia pureco pro avido al profito. Sed ili distriĝis pro avido al la kvin pasioj, konfuziĝis pro vidaĵo, sono, odoro kaj gusto, blindiĝis de senscieco, ligiĝis de pasia ŝnuro kaj perdis ĉiujn trezorojn de ĝustaj atentemo, pripensado, praktikado kaj iluminiĝo.

171
Sutro de cent paraboloj / 44. Satiĝo pro la duona kuko
« je: aprilo 15, 2014, 08:24:21 ptm »
44. Satiĝo pro la duona kuko

  Iam antaŭe, iu malsatiĝis kaj elprenis sep kukojn por manĝi. Li satiĝis nur post la manĝado de ses kukoj kaj duono.

  Li ege bedaŭris kaj permane sin batis. Li sin riproĉis: "Mi satiĝis nur pro tiu ĉi duona kuko. Do la antaŭajn ses kukojn mi manĝis vane. Se mi scius, ke la duona kuko satigos min, mi devus manĝi ĝin unue."

  Homoj en la mondo ankaŭ tiel kondutas. En la homa vivo mankas eterna feliĉo ekde la komenco, sed ili strebas por la eterna feliĉo pro malsaĝo. Pro la senscieco ili opinias, ke riĉaĵo povos doni al ili feliĉon, tute simile al la malsaĝulo, kiu opiniis, ke la duona kuko satigis lin. Ili suferas multe por gajni riĉaĵon, pro protektado de la gajnita riĉaĵo, kaj pro la sopiro al la perdita riĉaĵo. Ili ne povas ĝui feliĉon en la tuta tago. Ekzemple, se oni surhavas vestaĵon, ili sin opinias feliĉaj, sed por la feliĉo ili suferas de la klopodo. Budhoj diras, ke de suferego plenas la tri vivstatoj kun deziro, kun formo kaj sen formo en la metempsikozo, sed la vivestaĵoj sin opinias feliĉaj pro malsaĝo.”

172
Sutro de cent paraboloj / 43. Granda ofero por bagatelaĵo
« je: aprilo 15, 2014, 06:58:48 ptm »
43. Granda ofero por bagatelaĵo

  Iu pene frotadis ŝtonegon dum longaj monatoj, kaj fine faris el ĝi malgrandan bovon kiel ludilon. Li elspezis tro multe da energio por bagatelaĵo.

  Homoj en la mondo ankaŭ kondutas same. Frotado de granda ŝtono signifas diligentan lernadon de monda scio. La farado de malgranda bovo signifas konkuradon por famo kaj profito. La kleruloj devas ne nur diligente studi kaj esplori diversajn sciojn, sed ankaŭ atente praktiki ilin por atingi sanktan frukton. Se ili klopodas nur por famo kaj profito, iliaj fiereco kaj aroganteco pliigas iliajn malbonajn karmojn.

173
Sutro de cent paraboloj / 42. Protekti kamelan felon
« je: aprilo 15, 2014, 06:38:07 ptm »
  42. Protekti kamelan felon

  Komercistoj faris komercan vojaĝon, sed sur la vojo subite mortis unu el iliaj kameloj. La kamelo iam portis multajn trezoron, valoran teksaĵon kaj aliajn objektojn. Post la morto de la kamelo, oni tuj senfeligis ĝin.

  Antaŭ ol forlasis la komercistoj, la estro restigis du lernantojn kaj ordonis al ili: "Bone protektu la kamelan felon kontraŭ putrado pro malsekiĝo."

  Ekpluvis post nelonge. La malsaĝaj lernantoj kovris la felon per valora teksaĵo por protekti ĝin kontraŭ malsekiĝo, sed tute detruis la teksaĵon pro tio.

  La prezo de teksaĵo estis multe pli alta ol tiu de la felo. Ili protektis la malkaran felon per valora teksaĵo pro malsaĝo.

  La ordinaraj homoj en la mondo ankaŭ kondutas tiamaniere. La teksaĵo signifas abstinadon de mortigo; la kamela felo signifas komercaĵon; la putriĝo pro pluvo signifas diboĉon kaj detruiĝon de bona konduto. La disciplino abstini de mortigo estas la plej bona kaŭzo por fariĝi budho, sed anstataŭ praktiki ĝin, ordinaraj homoj preferas oferi monon kaj havaĵon por konstrui pagodojn kaj monaĥejojn, kaj almozdoni al la monaĥoj. Per tio ili strebas por la monda feliĉo anstataŭ por la plej grava afero, kaj ne povas liberiĝi de renaskiĝo en la kvin statoj de ĉieluloj, homoj, bestoj, malsataj spiritoj kaj inferuloj.

  Do religianoj devas atenteme abstini de mortigo.

174
Sutro de cent paraboloj / 41. Kverelo inter du demonoj
« je: aprilo 15, 2014, 05:54:23 ptm »
41. Kverelo inter Du Demonoj

  Iam antaŭe, du Piŝaĉaj demonoj kune posedis skatolon, bastonon kaj paron da sandaloj. Foje ili konfliktis reciproke por proprigi al si ĉion el la posedaĵoj, kaj senĉese kverelis tagnokte.

  Tiam homo venis al ili. Vidinte tion, li demandis: "Kian mirindecon havas la skatolo, bastono kaj sandaloj, pri kiuj vi kverelas tiel furioze?"

  La demonoj respondis: "Mia skatolo povas eligi vestaĵojn, manĝaĵojn, matracojn, litaĵojn kaj ĉiujn aliajn vivbezonaĵojn; per la bastono mi povas tiel subigi ĉiujn malamikojn, ke ili ne plu kuraĝas kontraŭstari kaj per la sandaloj mi povas flugi libere en la aero."

  Aŭdinte tion, la viro diris al la demonoj: "Forlasu min por momento. Mi juste dividos ilin por vi."

  La demonoj konsentis kaj forlasis lin. Li prenis la skatolon kaj bastonon, kaj flugis en la aeron per la sandaloj.

  La demonoj ektimis, sed povis fari nenion kontraŭ tio.

  La homo diris al ili: "Nun mi posedas ĉion, pro kio vi kverelis senĉese. Ne plu kverelu ekde nun."

  Piŝaĉaj demonoj signifas diversajn demonojn kaj aliajn religiojn. La skatolo signifas almozdonon, el kiu venas vivbezonaĵoj por kvinspecaj vivestaĵoj, kiuj estas ĉieluloj, homoj, bestoj, malsataj demonoj kaj inferuloj. Bastono signifas meditadon, per kiu oni povas subigi malamikojn el rankoro kaj pasioj. La sandaloj signifas disciplinojn, per kiuj oni povas renaskiĝi en la mondoj de ĉieluloj kaj homoj. La kverelado de demonoj kaj aliaj religioj por la skatolo signifas, ke ili deziras bonan rezulton per sia pasio, sed vane klopodas por tio. Oni povas liberiĝi el la sufero nur per praktikadoj de bonkonduto, almozdono, disciplino kaj meditado.

175
Sutro de cent paraboloj / 40. Sufero de kalveco
« je: aprilo 14, 2014, 12:46:23 ptm »
40. Sufero pro kalveco 

  Iam estis kalvulo. Li suferis ne nur malvarmon vintre kaj varmon somere, sed ankaŭ pikadon de moskitoj kaj tabanoj. Pro tio li turmentiĝis tagnokte kaj ege ĉagreniĝis.

  Venis kuracisto lerta pri diversaj kuracartoj. La kalvulo vizitis lin kaj diris al li: "Mi petas, ke vi kuracu min de la kalveco."

  La kuracisto ankaŭ estis kalva. Li demetis sian ĉapon, montris la kapon kaj respondis: "Ankaŭ mi ege suferas pro la kalveco. Se mi povus kuraci kalvecon, mi nepre kuracus min unue por forigi la suferon."

  La mondanoj ankaŭ tiel kondutas. Turmentite de la sufero el la naskiĝo, maljuniĝo, malsaniĝo kaj morto, ili volas trovi  metodon por atingi senmortecon. Aŭdinte, ke ŝramanoj, bramanoj kaj aliaj bonaj kuracistoj en la mondo lertas en kuracado, ili iras al tiuj kaj diras: "Ni deziras, ke vi forigu nian suferon de la efemeraj naskiĝo kaj morto, por ke ni ĉiam vivu en feliĉo kaj eterneco." La bramanoj kaj aliaj respondas: "Ankaŭ ni suferas de la efemeraj naskiĝo kaj morto, kaj same strebas por la feliĉo kaj eterneco, sed ankoraŭ ne trovis tion. Se ni trovos tion, ni tion posedos kaj ankaŭ donos al vi." Ili similas al la kalvulo, kiu turmentiĝis sed ne povis resaniĝi.

176
Sutro de cent paraboloj / 39. Ŝmiri la domon
« je: aprilo 14, 2014, 12:25:09 ptm »
  39. Ŝmiri la domon

  Iam antaŭe, malsaĝulo vizitis alian homon kaj vidis, ke liaj muroj estas bone ŝmiritaj, kaj la planko ankaŭ estas glata kaj pura. Li demandis: "Per kio vi ŝmiris viajn murojn kaj plankon tiel bone?"

  La gastiganto respondis: "Unue mi infuzis la rizbranon ĝisplene kaj miksis ĝin kun ŝlimo, kaj poste mi ŝmiris la murojn per la ŝlimo, do ili estas tiel glataj."

  La gasto pensis: "Estas malpli bone nur uzi rizbranon ol rizgrajnon por fari la murojn pli glataj kaj blankaj."

  Li miksis rizgrajnon kun ŝlimo por ŝmiri la murojn, tamen ili des pli malglatiĝis kaj eĉ fendiĝis pro tio. Li vane malŝparis la rizgrajnon anstataŭ ricevi la deziratan efikon. Estus multe pli bone, se li donus la rizgrajnon al malriĉuloj por akumuli meriton.

  La ordinaraj homoj ankaŭ kondutas same. Aŭdinte de sanktuloj, ke per diversaj bonfaroj oni povas renaskiĝi en la ĉielo kaj eĉ atingi liberecon post la morto, ili memmortigas kun espero renaskiĝi en la ĉielo por atingi liberecon. Simile al la malsaĝulo, ili vane perdas sian vivon kaj atingas neniun rezulton.

177
Sutro de cent paraboloj / 38. Trunki akvon el bambua tubo
« je: aprilo 14, 2014, 11:37:19 atm »
38. Trinki akvon el bambua tubo

  Iam antaŭe iu fariĝis laca kaj soifa dum vojaĝo. Vidinte klaran akvon fluanta el bambua tubo, li tuj aliris por trinki.

  Trinkinte ĝiskontente, li levis la manon kaj diris al la bambua tubo: "Haltu! Mi jam sufiĉe trinkis."

  Vidinte, ke la akvo daŭre fluas spite lian ordonon, li diris kolere: "Mi jam finis la trinkadon kaj ordonis vin ne plu alveni, sed kial vi ankoraŭ venas?"

  Iu vidis tion kaj diris: "Kiel malsaĝa vi estas! Kial vi ne foriras, sed ordonas al la akvo halti?" Dirinte, li tiris la malsaĝulon al alia loko.

  La mondanoj ankaŭ kondutas same. Pro la soifo al naskiĝo kaj morto ili trinkis maldolĉan akvon de deziro al la kvin sensobjektoj. Enuinte pri la sensobjektoj kvazaŭ ili kontentiĝus de la trinkado, ili diris: "Ĉiuj eksteraj sensobjektoj ne plu aperu antaŭ mi." Sed la deziro daŭras senĉese. Vidinte tion, ili ekkoleris: "Mi jam ordonis, ke vi haltu kaj ne plu venu, sed kial vi ankoraŭ venas kaj lasas vin vidiĝi?"

  Tiam saĝulo diris al ili: "Se vi volas atingi liberecon, vi devas deteni viajn ses sensojn kaj menson de la iluzioj, por ke vi atingu sukceson. Kial vi deziras, ke ili ne aperu, por ke vi ne plu vidu ilin?" Ili similis al la malsaĝulo, kiu trinkis akvon el bambua tubo.

178
Fundamento de Budhismo / Ĉapitro 2. 1-9
« je: aprilo 11, 2014, 10:56:02 atm »
  La esenco de la budha darmo kaj la budhisma kanona literaturo

  2-1. D: Kio estas la esencoj de la Budha Darmo?

  R: Mi jam menciis antaŭe, ke Ŝakjamunio forlasis la mondan vivon kun celo trovi metodon liberiĝi el la suferoj de naskiĝo, maljuniĝo, malsaniĝo kaj morto. En tiu tempo multaj religiaj skoloj en Hindio ankaŭ klopodis por la celo de fina liberiĝo. Ni povas koncizigi la esencojn de Budhismaj doktrinoj en la Kvar Noblajn Verojn (Cattaari-ariya-saccani), kiuj estas la sufero de ĉiuj vivestaĵoj (Dukkha-sacca), la kaŭzo de la sufero (Samudaya-sacca), la malestiĝo de la sufero (Nirodha-sacca) kaj la vojo kondukanta al la malestiĝo de la sufero (Magga-sacca). Fakte neniu budhismaj verkoj superas la Kvar Noblajn Verojn. Do la fundamenta principo sur kiu baziĝis la Kvar Noblaj Veroj estas la teorio de Dependa Origino (Paticcasamuppada). Ĉiuj budhismaj doktrinoj fluas el la fonto, kiu estas la teorio de Dependa Origino.

  2-2. D: Kio estas la signifo de Dependa Origino?

  R: Dependa Origino signifas, ke ĉiuj darmoj estiĝas pro kaŭzoj kaj kondiĉoj (hetu or paccaya). Se ni diras koncize, ĉiuj aferoj aŭ fenomenoj estiĝas el la tute dependaj rilato kaj kondiĉoj. Nenio ekzistas sen interdependaj rilato kaj kondiĉo (Hetu kaj Paccaya), kiuj estas kaŭzo kaj kondiĉo kiam oni ĝenerale parolas. La Budho difinis la teorion de "Dependa Origino" kiel la sekvan: Kiam tio ĉi ekzistas, tio ekzistas. Ĉar tio ĉi estiĝas, tio estiĝas. Kiam tio ĉi ne ekzistas, tio ne ekzistas. Kiam tio ĉi malestiĝas, tio ankaŭ malestiĝas. Tiuj kvar frazoj esprimis la kunestantajn rilatojn ambaŭ samtempan kaj malsamtempan (sinsekvan).

  2-3. D: Kio estas la samtempa interdependa rilato?

  R: Lasu min doni simplan ekzemplon, kiu estas la rilato inter instruisto kaj studento: Se estas instruistoj, certe estas studentoj, kaj se estas studentoj, certe estas instruistoj. Sen instruistoj, ne estas studentoj, kaj sen studentoj, ne estas instruistoj. Tio estas la samtempa interdependa rilato.

  2-4. D: Kio estas la malsamtempa interdependa rilato?

  R: Kiel ekzemple, la rilato inter semo kaj ĝermo: pro la antaŭa ekzistado de semoj, ĝermoj povas estiĝi kiel konsekvenco; same, la estiĝo de la ĝermoj dependas de la antaŭa stato konata kiel semoj. Tio estas la malsamtempa interdependa rilato. De alia flanko, la malestiĝo de la sema stato koincidas kun la estiĝo de la ĝermoj. Ĉi tie la fenomeno de ĝerma estiĝo kaj sema malestiĝo ankaŭ formas samtempan interdependan rilaton. En konkludo, ĉiuj fenomenoj devas ekzisti en koncernaj interdependaj rilatoj, ĉu samtempaj aŭ malsamtempaj. Oni povas diri, ke nenio povas ekzisti en absoluteco aŭ tute per si mem.

  2-5. D: Ĉu malsamtempa interdependa rilato estas la rilato de kaŭzo kaj rezulto?

  R: Laŭ budhisma doktrino, ĉiuj interdependaj rilatoj estas tiuj de kaŭzo kaj rezulto. Laŭ malsamtempa interdependa rilato, la semo estas la kaŭzo kaj la ĝermo estas la rezulto. Tio estas malsamtempa rilato de kaŭzo kaj rezulto. Laŭ samtempa interdependa rilato, se la instruisto estas subjekto, li estas la kaŭzo kaj la studento estas la rezulto; se la studento estas la subjekto, li estas la kaŭzo kaj la instruisto estas la rezulto. Tio estas samtempa rilato de kaŭzo kaj rezulto. Kompreneble, tio estas simplaj ekzemploj. Fakte la rilato de kaŭzo kaj rezulto estas tre komplika. Laŭ unu vidpunkto, certa kaŭzo produktas certan rezulton dum laŭ alia vidpunkto, la sama kaŭzo eble kondukas al malsama rezulto. Kiel ekzemple, A eble estas la instruisto de B, temante pri la rilato de instruisto kaj studento; samtempe, li eble estas la patro de C, temante pri la rilato de patro kaj filo; Poste li eble estas la edzo de Ĉ, temante pri la rilato de edzo kaj edzino. Do se ni prenas A kiel la kaŭzon, B, C, Ĉ kaj ĉiuj aliaj estas rezultoj. De tio ni povas vidi unu kaŭzon kun multe da rezultoj. Se ĉiuj aliaj estas kaŭzoj, do A estas la rezulto. De tio ni vidas multajn kaŭzojn kun unu rezulto. En realeco ekzistas nek absoluta kaŭzo, nek absoluta rezulto. La universo similas al senlima reto trikita per nekalkuleblaj sinsekvaj rilatoj de kaŭzoj kaj rezultoj laŭ tempo kaj per interdependaj rilatoj laŭ spaco.

  2-6. D: Oni diris, ke sur la Pagodo de la budha denta relikvo en la okcidentaj montoj de Pekino, Budhismaj tekstoj koncernaj al la doktrino de kaŭzo kaj rezulto gravuriĝis sur la brikoj kaj telerkresto por dolĉa roso. Ĉu tio estas vera?

  R: Jes, tiu ŝtupo konstruiĝis en Liao Dinastio. Sur ĝiaj muroj gravuriĝis kvarverso de Dependa Origino:

  "Ĉu darmoj estiĝas de kaŭzoj kaj kondiĉoj (Hetu-paccaya), ili malestiĝas kun la malestiĝo de siaj kondiĉoj. Ofte tiel instruas mia instruisto, la granda Ŝramano." Sur la telerkresto por dolĉa roso (kalasa) gravuriĝis la sanskrita versio de tiu ĉi kvarverso. Fakte tiu kvarverso estas ĝenerale gravurita ne nur sur tiu ĉi pagodo, sed ankaŭ sur ĉiuj antikvaj budhismaj pagodoj kiel tributo al relikvo. Do tiu ĉi kvarverso nomiĝas relikva kvarverso, ĉar la Budho diris: "Tiuj, kiuj vidas Dependan Originon, vidas la Darmon; tiuj, kiuj vidas la darmon, vidas la Budhon." Tio montras la gravecon de la doktrino de Dependa Origino (paticcasamuppada) en Budhismo. En la lastaj jaroj kiam oni riparis antikvan ŝtupon en Birmo, ili ankaŭ trovis la palian version de tiu ĉi kvarverso gravuritan sur la brikoj.

  2-7. R: Kiu estis la verkinto de la kvarverso de Dependa Origino?

  D: Ĝi estis recitita de la budha disĉiplo Asaĝio (Assaji, signifanta "venko de ĉevalo", estis unu el la kvin unuaj bikŝuoj de la Budho). Iutage, kiam bikŝuo Asaĝio almozpetis manĝaĵon portante sian bovlon, li renkontiĝis kun Ŝariputo, la granda bramana klerulo. Ŝariputo allogiĝis de lia eksterordinare majesta mieno kaj demandis al li, kiu estas lia instruisto kaj kian doktrinon li lernas. Do bikŝuo Asaĝio recitis tiun ĉi kvarverson. Ŝariputo ege ĝojis aŭdinte tion kaj tuj informis Mogalanon sur la revena vojo. Do ambaŭ ili fariĝis sekvantoj de la Budho. Estas kelkaj ĉinlingvaj tradukoj de tiu ĉi kvarverso. "Mia instruisto, la granda ŝramano" signifas Ŝakjamunion. Ĝenerale ŝramano simple signifas asketon, kiu forlasis sian familian vivon. En tiu tempo, ĉiuj asketoj el ĉiuj religiaj skoloj krom Bramanismo estis nomataj ŝramanoj.

  2-8. D: Ĉu la Teorio de Dependa Origino (Paticcasamuppada) estas speciala difino de Budhismo escepte de aliaj religioj en tiu tempo?

  R: Jes, Budhismaj verkoj faris dekunu eksplikojn pri Dependa Origino.

  (1) sen kreinto,

  (2) pro kaŭzo,

  (3) libera de vivestaĵoj,

  (4) dependa al aliaj kondiĉoj,

  (5) sen aganto

  (6) kun efemera naturo,

  (7) malestiĝanta en ĉiu momento (khana),

  (8) kun kaŭzoj kaj rezultoj senĉese daŭraj sen interrompiĝo,

  (9) kun diversaj kaŭzoj kaj rezultoj ŝanĝiĝantaj en diversajn specojn,

  (10) kun kaŭzo kaj rezulto reciproke kondukantaj harmonie

  (11) kaj kun kaŭzo kaj rezulto funkciantaj laŭvice en ordo.

  Ĉiuj el tio estas malsamaj de la doktrinoj el aliaj religioj.

  2-9. D: Ĉu vi bonvolas koncize ekspliki la dekunu signifojn?

  R: Ni povas resumi la dekunu signifojn en kvar ĉefajn punktojn:

  (1) Ne ekzistas dio, la kreinto,

  (2) Ne ekzistas egoo,

  (3) Ĉio estas efemera,

  (4) kaŭzoj kaj rezultoj daŭras senĉese.

179
Esperanta novaĵo / La 67-a elsendo de Retradio BRE
« je: aprilo 10, 2014, 06:24:46 ptm »
Retradio 67/2014-04-13
 Saluton, karaj amikoj!
 Nun ni ekdisaŭdigis la 67-an elsendon de Retradio BRE je la adreso: http://www.budhano.cn/podkasto/?p=1651
Ĉiuj samideanoj estas bonvenaj!
 Elsendlisto
 Budhisma sutro
 29. Malriĉulo bruligis sian malnovan vestaĵon
 30. Rakonto de ŝafisto
 Budhismaj rakonto
 3-6. La rakonto de kvin cent monaĥoj
 3-7. La rakonto de Tiso, la monaĥo kun fiodora korpo
 Budisma scio
 Demandoj 41-45 de ĉapitro 1
 Valora homa vivo
 Reciproka venĝo
 Bonan aŭdeblecon al vi!

180
Sutro de cent paraboloj / 37. Mortigi bovojn
« je: aprilo 09, 2014, 10:58:33 ptm »
37. Mortigi bovojn

  Iam iu havis ducent kvindek bovojn. Li ĉiam kondukis ilin al akvo kaj herbejo por paŝti.

  Foje, unu bovo estis manĝita de tigro.

  La bovisto pensis: "Unu bovo jam mortis, kaj ne plu sufiĉas la antaŭa sumo de mia bovaro. Por kio mi ankoraŭ retenas la restajn bovojn?" Li do pelis la bovojn al alta monto super profunda valo, puŝis ilin suben kaj mortigis ĉiujn.

  La malsaĝaj homoj ankaŭ tiel kondutas. Observante la budhismajn disciplinojn, ili rompis unu, sed anstataŭ bedaŭri por penti, ili pensis: "Mi jam rompis disciplinon, kaj ne plu perfektas mia pureco. Por kio mi ankoraŭ observas la aliajn?" Ili senescepte rompis ĉiujn aliajn disciplinojn simile al la malsaĝulo, kiu mortigis ĉiujn restajn bovojn.

Paĝoj: 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 [12] 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 ... 33