Forumo BRE

AMO AL NIA VIVO => Protekto al bestoj => Fadeno komencita de: Miaohui je julio 09, 2015, 01:39:49 atm

Titolo: Porko genuanta antaŭ la pordo de monaĥejo
Afiŝo de: Miaohui je julio 09, 2015, 01:39:49 atm
Je la 16:57 en la dudekkvara de februaro iu afiŝis en blogo, ke dum la printempa festo porko en gubernio Yongjia, Wenzhou, Zhejiang kuris antaŭ pordon de monaĥejo kaj genuis tie. Tiam estis la lasta tago de iu budhisma ceremonio okazigita en la monaĥejo, kaj oni ekvidis la grandan porkon kulte genuanta antaŭ la pordo de la monaĥejo. Ili opiniis, ke ĝi tion faris dum longa tempo.

Elpreninte siajn poŝtelefonojn, oni fotis kaj filmis ĝin, tamen ĝi genuis tie senmove. Do ili raportis tion al monaĥoj en la monaĥejo. Ĝi foriris nur post kiam la monaĥoj okazigis ceremonion de "Tri Rifuĝoj al la budhoj, darmo kaj samgo" kaj recitis "Koran sutron" al ĝi. La rara informo transpublikadis pere de retumantoj kaj oni opiniis, ke la porko estas tiel inteligenta, ke ĝi scias peti benon de la budhoj.

Laŭ raporto de Wenzhou-a Urba Ĵurnalo, oni vizitis s-ron Huang, kiu posedis tiun porkon. S-ro Huang diris, ke li ekbredis la porkon antaŭ iom pli ol unu jaro kiam ĝi estis peza cent kilogramojn, nun ĝi pezis je  cent kvindek kilogramoj. La porko puŝe malfermis la porkejon kune kun aliaj porkoj kaj forkuris en la antaŭtagmezo de la kvara de januaro laŭ la luna kalendaro eble pro tio, ke ĝi opinias la manĝaĵon tro malmulta. S-ro Huang ignoris tion pro okupiteco. Li kaptis la forkurintajn porkojn posttameze kaj sendis ilin rekte al buĉejo en la vespero.

S-ro Huang diris, ke li informiĝis pri la kultanta porko pere de vilaĝanoj. En la komenco li ne prenis tion serioza kaj ankaŭ ne vidis la filmon. Vidinte la filmon pri la riverencanta porko, ankaŭ li surpriziĝis. Li diris, ke neniam okazis tia afero kvankam li jam bredis multajn porkojn, kaj la porko suferis nenian malsanon antaŭ la buĉiĝo. Li diris, ke porkoj forkurus pro timo, sed ne sin tenus ĉirkaŭrigardata en tiu pozo. Li suspiris bedaŭre, ke li ne tolerus mortigi la porkon se li scius tion pli frue.

La informo estas esperantigita el retpaĝo: http://news.qq.com/a/20150225/011524.htm (http://news.qq.com/a/20150225/011524.htm)

Jen la porko genuanta antaŭ la pordo de monaĥejo: