Forumo BRE

BUDDHISMO => Sutro de cent paraboloj => Fadeno komencita de: Miaohui je marto 28, 2014, 09:19:27 ptm

Titolo: 29. Malriĉulo bruligis sian malnovan vestaĵon
Afiŝo de: Miaohui je marto 28, 2014, 09:19:27 ptm
29. Malriĉulo bruligis sian malnovan vestaĵon

  Iam antaŭe iu vivis mizere pro malriĉeco. Li laboris por aliuloj, gajnis maldelikatan vestaĵon kaj surmetis ĝin.

  Iu vidis tion kaj diris al li: "Naskiĝinte el alta klaso, vi estas filo de nobelo. Kiel vi rajtas surporti tiel maldelikatan vestaĵon?  Mi instruos al vi metodon akiri la plej bonan vestaĵon. Faru laŭ mia instruo, kaj mi ne trompos vin."

  La malriĉulo ĝojegis kaj obeis al li.

  La viro bruligis fajron antaŭ la malriĉulo kaj diris al li: "Nun demetu vian malbonan vestaĵon kaj ĵetu ĝin en la fajron. Poste vi trovos la plej bonan vestaĵon el la fajro."

  La malriĉulo tuj demetis sian vestaĵon kaj ĵetis ĝin en la fajron.

  Poste, li serĉadis la novan vestaĵon en la fajro, sed trovis nenion.

  La mondanoj ankaŭ kondutis same. Ili havis homan vivon pro sia bona konduto en la pasintaj vivoj, do ili devus bone protekti ĝin por praktiki bonan konduton kaj havi al si meriton. Sed ili estis trompitaj de aliaj religioj kaj malicaj demoninoj: "Vi devas kredi min. Praktiku asketismon kaj ĵetu vin en fajron aŭ valon. Post kiam vi detruos vian korpon, vi renaskiĝos en la paradizo por ĝui grandan feliĉon."Aŭdinte tion, ili rezignis sian vivon. Post la morto, ili naskiĝis en infero kaj suferis mizere. Perdinte la homan vivon, ili al si havigis nenion, same kiel la malriĉulo.