Forumo BRE

BUDDHISMO => Sutro de cent paraboloj => Fadeno komencita de: Miaohui je septembro 19, 2014, 08:38:15 atm

Titolo: 90. Malriĉulo kaj trovita mono
Afiŝo de: Miaohui je septembro 19, 2014, 08:38:15 atm
90. Malriĉulo kaj trovita mono

  Iam malriĉulo trovis saketon da ormoneroj dum sia piedirado. Li ekzaltiĝis kaj tuj ekkalkulis ilin. Sed tamen, antaŭ ol li finis la kalkuladon, la perdinto alvenis kaj forprenis la tutan monon. Tiam la malriĉulo ege bedaŭris, ke li ne foriris senprokraste kun la mono. Pro tio li dronis en granda afliktiĝo.

  Tiel kondutas tiuj, kiuj renkontis budhismon. Kvankam ili havis bonŝancon kontakti kun la tri juveloj, tamen ili ne sin profitis de la bonŝanco per praktikado de bonaj kondutoj. Post la morto ili falis en tri malbonajn vivstatojn, kvazaŭ la malsaĝulo, kiu trovis monon kaj ĝi estis prirabita de la posedanto.

  Gato diras:

  Oni faras ĉi tion nun, kaj tion morgaŭ.

  Krociĝinte al la feliĉo senpense pri la sufero, ili ne konscias pri la baldaŭa morto.

  Ili sin okupas en diversaj aferoj, kiel ĉiuj aliaj ordinaruloj

  Simile al tiu, kiu kalkulas alies monon.